Benahavís

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benahavís
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29678–29679
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 244  (2023) [+]
Loĝdenso 64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 31′ N, 5° 3′ U (mapo)36.5222736-5.0441068Koordinatoj: 36° 31′ N, 5° 3′ U (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Areo 145 km² (14 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Benahavís (Malago)
Benahavís (Malago)
DEC
Benahavís
Benahavís
Situo de Benahavís
Benahavís (Hispanio)
Benahavís (Hispanio)
DEC
Benahavís
Benahavís
Situo de Benahavís

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Benahavís [+]
vdr

Benahavís [benahaBIS] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la sudokcidenta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro. Benahavís mem estas preskaŭ marborda.

Benahavís estas montara vilaĝo je 7 km for de la marbordo. Estas inter Marbella, Estepona kaj Arundo. Ĝi estas kromnomita "la manĝejo de la Costa del Sol" pro sia abundo de restoracioj kaj trinkejoj, kaj estas unu de la tipaj blankaj vilaĝoj de Andaluzio kun elstara araba pasinteco. El la kastelo de Montemayor, oni povas ĝui de spektakla rigardo al la Costa del Sol.

Situa sude de la Serranía de Ronda, Benahavís estas la plej montara vilaĝo de la Okcidenta Costa del Sol. La riveroj kiuj trafluas la teritorio estas Guadalmina, Guadaiza kaj Guadalmansa.

Benahavís miksas la tipecon de la tradiciaj blankaj vilaĝoj de la provinco Malago kun la moderneco de modernaj tuismaj infrastrukturoj propraj de la 21a jarcento. La municipo enhavas dekon da golfludejoj, diversajn rimedojn por la praktiko de aventuraj sportoj en belega natura medio kaj varian kuirartan proponon.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de Montemayor
  • Turo de la Reĝino
  • Turo Leoneras
  • Turo Daidín
  • Turo Campanillas
  • Turo Tramores
  • Turo Estéril
  • La kavo de la montopasejo Capuchino
  • La valo de Guadalmansa
  • La ĉasejo Zagaleta
  • La ravinaro de la rivero Gualdamina

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]