Armenoj en Ukrainio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ukrainio verde kaj Armenio oranĝkolore, en regiona mapo.

Armenoj en Ukrainio (armene Հայերն Ուկրաինայում) estas etnaj armenoj, kiuj loĝas en Ukrainio. Ili nombras 99 894 laŭ la ukraina censo en 2001. Tamen la lando ankaŭ gastigas kelkajn armenajn gastlaboristojn, kiu ankoraŭ ne estas oficiale registrataj. La armena loĝantaro en Ukrainio preskaŭ duobliĝis de post la dissolvo de Sovetunio en 1989, plejparte pro malstabileco en Kaŭkazio. Hodiaŭ Ukrainio havas la 5-an plej grandan armenan komunumon en la mondo[1] .

Frua historio[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la armena monaĥejo de la Sankta Kruco
Armena katedralo de Lvivo.

La armenoj aperis unue en Ukrainio dum la tempo de la Kieva Rus. Dum la 10-a jarcento individuaj armenaj komercistoj, solduloj kaj metiistoj deĵoris en la kortoj de diversaj rutenaj regantoj. Pli granda ondo de armenoj ekloĝis en sudorienta Ukrainio post la falo de la armena ĉefurbo Anio sub la selĝukoj en la 11-a jarcento. Ili alvenis ĉefe al la krimea duoninsulo kaj establis koloniojn en Kaffa, Sudak kaj Solcati. Iliaj nombroj plifortiĝis tra la 12a-15a jarcento de armenoj fuĝantaj de mongolaj invadoj. Tio donis al la duoninsulo la nomon Armenia Maritima en mezepokaj kronikoj. Pli malgrandaj armenaj komunumoj estis establitaj en centra Ukrainio, inkluzive de Kievo, kaj la okcidentaj regionoj de Podolio kaj Galicio, koncentriĝante ĉirkaŭ Lvivo kiu en 1267 iĝis la centro de armena eparkio[2].

Fine de la 13-a jarcento, kiam membroj de la armena diasporo transloĝiĝis de la krimea duoninsulo al la pola-ukraina landlimo, ili kunportis la armenan-kipĉakan, tjurkan lingvon. Armena kipĉaka de la Kipĉakanoj ankoraŭ estis parolata en la 16-a kaj 17-a jarcentoj inter la armenaj komunumoj ekloĝantaj en la regiono Lvivo kaj Kamianec-Podilskij de nuna Ukrainio.

Post kiam Krimeo falis sub la otomanajn turkojn en 1475 multaj krimeaj armenoj transloĝiĝis plu nordokcidente al la jam florantaj armenaj komunumoj, kiuj iom post iom integris sin en la loka pola loĝantaro konservante sian klaran identecon per la Armena Katolika Eklezio. En la 18-a jarcento Krimeo falis sub influon de la Rusa Imperio, kiu instigis krimeajn armenojn ekloĝi en Rusio kaj granda grupo el ili venis al la urbo Rostov-na-Donu en 1778, dudek jarojn poste Rusio konkeris la duoninsulon por koloniigi ĝin kaj multaj armenoj alvenis de Turkio, establante novajn armenajn koloniojn. Dum la dua mondmilito en 1944 armenoj estis amase deportitaj kune kun grekoj, bulgaroj kaj tataroj kiel "kontraŭsovieta elemento" kaj rajtis reveni nur en la 1960-aj jaroj. Dum sovetia regado armenoj venis kune kun homoj de aliaj sovetiaj regataj nacioj al Ukrainio por labori en la peza industrio situanta en la orientaj regionoj[3].

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj publikaj asocioj edukaj kaj kulturaj de la armena diasporo funkcias en Ukrainio. Plej multaj el ili estas parto de la Unio de Armenoj de Ukrainio.

La agadoj de ĉi tiuj organizoj ĉefe celas diversajn specojn de helpo al la reprezentantoj de la armena diasporo (inkluzive juran, moralan kaj materialan), enfokusigitaj je la studo kaj disvastigo de armena kulturo, same kiel sportaj eventoj kaj asocioj.

Armena Apostola Eklezio en Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Interno riĉe ornamita de la Armena katedralo de Lvivo, spirita centro de la armena komunumo de Ukrainio

La centro de la ukraina diocezo situas en Lvivo. Laŭ datumoj de 2007, la Armena Apostola Eklezio estis plej disvastigita en la Aŭtonoma Respubliko Krimeo (7 komunumoj), Donecko (2 komunumoj) kaj Odeso (ankaŭ 2 komunumoj).

La 13-an de novembro 1993 okazis la konsekro kaj metado de la fundamento de la templo, kaj la 26-an de novembro 1995 la Supera Patriarko, Katolikoso de Ĉiuj Armenoj Garegino la 1-a solene konsekris la Odesan Armenan Preĝejon en la nomo de Sankta Gregorio la Iluminanto, konstruita per donacoj de la membroj de la Odesa Armena Komunumo. En septembro 1997 komenciĝis la konstruado de kapelo en Makeevka (Donecka regiono), kaj en septembro 1998 ĉi tiu kapelo estis konstruita kaj konsekrita. En marto 2012 komenciĝis konstruado de preĝejo en Donecko.

Armena komunumo en moderna Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ Donecka provinco posedas la plej grandan nombron da armenoj en Ukrainio (~ 16 000, 0,33% de la loĝantaro). Armenaj komunumoj troveblas ankaŭ en Dnipro, Ĥarkovo, Ĥersono, Kievo, Luhansko, Mikolajivo, Zaporiĵo kaj Odeso, kie la forpasinta ukrain-armena artisto Sarkis Ordjan pasigis la plej grandan parton de sia vivo. La urbo Lvivo estas "spirita ĉefurbo" de armenoj en Ukrainio servanta kiel eparkia sidejo por katolikaj kaj apostolaj preĝejoj, laŭ kiu Ukrainio kiel ununura eparkoparto estas dividita inter ambaŭ. La Armena Katolika Ĉefeparkio de Lvivo ne estas okupata ekde la fino de la dua mondmilito kaj la Armena Apostola Eklezio superregas[4].

La armenoj daŭre havas historian ĉeeston en Krimeo, kiu restas sub rusa regado ekde la rusa milita interveno en Ukrainio en 2014. La 9 000 armenoj konsistigas 0,43% de la loĝantaro en la areo kaj estas multaj en ĉefaj urbaj centroj kiel Sebastopolo, kie ili konsistas ĉirkaŭ 0,3% de la loĝantaro de la urbo. Hovhannes Aivazovskij, la mondfama armena pentristo vivis kaj laboris sian tutan vivon en la krimea urbo Feodosija.

Multaj armenoj loĝantaj en Ukrainio estis rusigitaj kun ĉirkaŭ duono parolanta la armenan kiel gepatran lingvon, sed pli ol 43% parolas la rusan kaj nur 6% la ukrainan[5].

Distribuo[redakti | redakti fonton]

Armenoj en Ukrainio laŭ censo de la jaro 2001
Bildkarto de la 19-a jarcento. Preĝejo Sakta Nikolo en Ukrainio, detruita en la 1930-aj jaroj.

Armenoj en Ukrainio laŭ provincoj, censo de 2001[1]

Loko Provinco Nombro de armenoj
1 Donecka provinco 15,700
2 Ĥarkiva provinco 11,100
3 Dnipropetrovska provinco 10,600
4 Aŭtonoma Respubliko Krimeo 8,700
5 Odesa provinco 7,400
6 Luhanska provinco 6,600
7 Zaporiĵa provinco 6,400
8 Kievo 4,900
9 Ĥersona provinco 4,500
10 Mikolajeva provinco 4,300
11 Poltava provinco 2,600
12 Kieva provinco 2,300
13 Ĉerkasa provinco 1,700
14 Sevastopolo 1,300
15 Sumia provinco 1,200
16 Vinica provinco 1,100
17 Ĵitomira provinco 800
18 Ivano-Frankivska provinco 300
19 Rivna provinco 300

Kultura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Armena kultura heredaĵo en Ukrainio:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 2001 Ukrainian census. Arkivita el la originalo je 2004-10-31. Alirita 2020-10-23.
  2. An Armeno-Kipchak Chronicle on the Polish-Turkish Wars in 1620-1621,Robert Dankoff, p. 388
  3. Journal of the Royal Asiatic Society of Great Britain and Ireland - Page 85 by Royal Asiatic Society of Great Britain and Ireland
  4. Biography of Ivan Aivazovsky by the Russian Museum in Saint Petersburg. Arkivita el la originalo je 2007-02-03. Alirita 2007-02-04. Arkivigite je 2007-02-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-03. Alirita 2020-10-23.
  5. 2001 Ukrainian census. Arkivita el la originalo je 2004-11-01. Alirita 2020-10-23.