Bandunga Konferenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la 18-a de aprilo 1955, en Bandung (Indonezio) okazis internacia konferenco de 29 landoj de Azio kaj Afriko. Ĉeestis la ĉefministro de Barato Jawaharlal Nehru, Nasser, prezidanto de Egipto, Zhou Enlai, ĉefministro de Ĉinio, la imperiestro Haile Selassie de Etiopio, la reĝoj de Maroko kaj Kamboĝo, inter aliaj.

Unu el la celoj de la konferenco estis ebligi al komunisma Popola Ĉinio partoprenon en internacia konferenco, ĉar Usono proponis izoli ĝin je internaciaj rilatoj. Estis tri aro de partoprenantoj: unua por-okcidentema (Japanio, Filipinoj, Suda Vjetnamio, Laoso, Tajlando, Turkio, Pakistano, Etiopio, Libio, Libano, Irako, Irano kaj Liberio), dua neŭtralema (Afganio, Birmanio, Egipto, Barato, Indonezio, Sirio), kaj tria komunisma (Ĉinio kaj Nord-Vjetnamio). Aliaj ne havis difinitan emon.

Ĉiuj kondamnis koloniismon kaj rasismon. Dua decido estis Ne-Liniigo aŭ neŭtraleco antaŭ Sovetunio kaj Usono. Nehru proponis l' adopton de traktato Panĉ Ŝila inter Barato kaj Ĉinio kiel modelon al novsendependaj landoj en iliaj internaciaj rilatoj. La Panĉ Ŝila (kvin principoj) estas:

  1. respekto al teritoria integreco kaj suvereneco de ŝtatoj;
  2. neagreso;
  3. neinterveno pri la internaj aferoj;
  4. reciprokeco;
  5. paca kunekzisto.

Por-okcidentemaj landoj ne akceptis la Panĉ Ŝila kaj proponis, per prezidento de Pakistano Mohamed Ali, la formulon nomatan "Sep Pilastroj de Paco", kiuj inkluzivis la rajton al defendo kaj partopreno de kolektivaj defendaj organoj. La formulo de Sep Pilastroj de Paco estis aprobita, post pacakordo inter Pakistano kaj Ĉinio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]