Blankamentona petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankamentona petrelo
Blankamentona petrelo
Blankamentona petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Procellaria
Procellaria aequinoctialis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankamentona petrelo,[1] Procellaria aequinoctialis, estas granda petrelo de la familio Procelariedoj. Ĝi havas teritoriojn ĉe la Suda Oceano tiom for norde kiom ĝis suda Aŭstralio, Peruo kaj Namibio, kaj reproduktiĝas kolonie en disaj insuloj.

Taksonomio

La Blankamentona petrelo estas membro de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. Kiel membroj de Procelarioformaj, ili kunhavas iajn karakterojn. Unue ili havas tubecajn naztruojn nome naztruoj. La malfermaĵo al la naztruo situantas diference ĉe kelkaj birdospecioj. Tiuj birdoj havas la malfermaĵon pinte de al supra bekoduono. Due, ili produktas stomakoleon kiu enhavas vaksecan esteron kaj trigliceridojn. Tiu oleo plenumas du funkciojn. Kiam predanto minacas la birdon, ties idon aŭ ovon, ili kraĉas la substancon al tiu predanto. Tiu substanco havas haladzan fiodoron, kaj hirtigas la plumojn ĝis degradi ties uzeblo. Krome ili povas digesti la vaksecajn esterojn por akiri altajn energikvantojn, necesaj kaj por idoj kaj dum longaj flugoj aŭ por la periodo kiam ili kovas sian ovon aŭ idozorgas.[2] Ili havas ankaŭ unike strukturitan bekon, kun sep al naŭ distingaj kornoplatoj.[3] Fine, ili havas salglandon kiu situantas super la naztruojn kaj helpas sensaligi ties korpon, ĉar ili trinkas marakvon. Ili elpelas la salrubon el sia nazo.[4]

Etimologio

Procellaria derivas el du latinaj vortoj, nome procella signife ŝtormo kaj arius sufikso signifa apartenanta aŭ koncerna al. Tio aludas al ties asocio kun ŝtorma vetero. La vorto aequinoctialis estas latina kaj signifas "ekvinoksa", do temas pri aludo al sudhemisfera teritorio de la birdospecio. La vorto Petrelo devenas el Sankta Petro kaj la historio pri ties piedirado surakva. Tio aludas al la petrela kutimo plaŭdi la akvan surfacon por ekflugi.[5]

Aspekto

Dumfluge ĉe Tasmanio, Aŭstralio.

La Blankamentona petrelo estas 51-58 cm longa, pezas 0.97-1.89 kg kaj estas 134-147 cm larĝa inter flugiloj. Ne nur ĝi estas la plej granda petrelo en la genro Procellaria sed ĝi estas ankaŭ la plej granda specio en la familio de Procelariedoj escepte pri la gigantaj petreloj.[6][7] Tiu granda petrelo estas fulgecnigra kaj havas iome da blanko en siaj groĝo kaj mentono (kio estas tialo por la komuna nomo), pli ĉe la hindoceana sektoro ol ĉe la Atlantiko. Ties unuarangaj povas havi arĝentecan aspekton sube. Ties beko povas esti korneca aŭ flaveca kun nigra pinto, kaj estas nigr ankaŭ inter la naztruoj. Ĝi havas nigrajn piedojn.[1] Kiam ĝi flugas, ĝi miksas malrapidajn flugilfrapadojn kun glitado. Kvankam ĝi estas normale silentema, ĝi povas grunti ĉe la kolonio.[8]

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[8]
Loko Populacio Dato Tendenco
Sud-Georgio < 2,000,000 paroj 2004 Malpliiĝe je 28% dum 20 jaroj
Antipodaj Insuloj 100,000+ paroj 2000
Insulo Disappointment 100,000+ paroj 2000
Kergelenoj 175,000-226,000 paroj 1989
Krozetoj 23,600 paroj 1989 Malpliiĝe je 37% dum 21 jaroj
Kampbela Insularo esc. Kampbelinsulo 10,000+ paroj
Falklandoj 55 paroj
Princ-Eduarda Insulo Malpliiĝe je 14.5% jare
Aŭklandoj
Totalo 7,000,000 2004 Malpliiĝe je 30% al 49% dum 60 jaroj

Kutimaro

Manĝo

Ties dieto estas komponita ĉefe de krilo sekve de fiŝoj.[9] La Blankamentonaj petreloj manĝas per surfaca kaptado kaj per entreprenado de neprofundaj plonĝoj,[10] kaj ili pretas sekvi ŝipojn por kolekti fiŝkaptadajn forĵetaĵojn,[11] kio endanĝerigas ilin al ilaroj de multhokado.

Reproduktado

Ambaŭ seksoj helpas konstrui la nestotruon, kaj helpas ankaŭ al la kovado de la ovo. Post eloviĝo, ambaŭ seksoj helpas al nutrado kaj protektado de la junulo.[12]

Teritorio kaj habitato

La Blankamentonaj petreloj uzas multajn insulojn dum la reprodukta sezono. Ĉirkaŭ 2,000,000 da paroj reproduktiĝas ĉe Sud-Georgio, inter 175,000 kaj 226,000 paroj ĉe la Kergelenoj, kaj 100,000 paroj ĉe Insulo Disappointment, Krozetoj, Princ-Eduarda Insulo, Kampbela Insularo, Aŭklandoj, la Antipodaj Insuloj, kaj la Falklandoj. For de la reprodukta sezono, tiuj petreloj flugas el la flosglacio de Antarkto al la subtropikoj.[8]

Konservado

Studo de 2004 ĉirkaŭkalkulis la populacion de plenkreskuloj je 7,000,000 kun loĝanta teritorio de 44 800 000 km. Mortindico kaj de plenkreskuloj kaj de idoj pro interplektado ĉe ilaro de multhokado devigis IUCN al klasigo de tiu birdospecio kiel Vundebla.[8] Ĝenerala malpliiĝo en populacio estas supozata el falo ĉe okupado de nestotruoj je 28% ĉe Birdinsulo, kaj je malpliiĝo de 86% en la populacio de Golfo Prydz. Krome monitorado ĉe Insulo Marion montris malpliiĝon de 14.5%, kaj de 37% ĉe la Krozetoj.[8] Neintenca mortigo ĉe la ilaro de multhokado montriĝis kiel ĉefa kontribuo al la ĝenerala populacia malpliiĝo. Preskaŭ ĉio el la fiŝkaptadaj forĵetaĵoj dum fiŝkaptado de merluĉo ĉe Namibio estas Blankamentona petrelo, 10% el la pelaga multhokado ĉe Sudafriko kaj 55% el la bentona. Krome la Blankamentona petrelo suferis ankaŭ pro invadaj specioj kiaj la Bruna rato, Rattus novegicus, kaj la Nigra rato, Rattus rattus.[8]

Kelkaj el la reproduktejaj insuloj estas protektitaj areoj. Oni entreprenadas studojn kaj populacian monitoradon ĉe Sud-Georgio, ĉe la Princ-Eduardaj Insuloj, Kergelenoj, kaj Krozetoj. Fine ili estas parto de la Anekso I de ACAP, kaj de la Apendico II de la sistemo CMS.[8]

Por helpi al la reversado de la malpliiĝo en populacio oni proponis pluigi kaj etendi monitoradajn studojn, klopodante elimini plej invadajn speciojn, helpi la adoptadon de bona praktiko ĉe la multhokada fiŝkaptado ene de tiu teritorio pere de organizoj kiaj ACAP, FAO, kaj CCAMLR.[8]

Notoj

  1. 1,0 1,1 ZipCode Zoo (19a Junio 2009)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Double, M. C. (2003)
  4. Ehrlich, Paul R. (1988)
  5. Gotch, A. T. (1995)
  6. [1] (2011).
  7. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 BirdLife International (2009)
  9. Berrow, S. & Croxall, J. (1999)
  10. N. Huin (1994)
  11. Cherel, Y, et Al (1996)
  12. Maynard, B. J. (2003)

Referencoj

  • Berrow, S.; Croxall, J. (1999). "The Diet of white-chinned petrels Procellaria aequinoctialis, Linnaeus 1758, in years of contrasting prey availability at South Georgia". Antarctic Science 11: 283–292.
  • BirdLife International (2009). "White-chinned Petrel - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. 28a Jul 2009.
  • Cherel, Y.; Weimerskirch, H.; Duhamel, G. (1996). "Interactions between longline vessels and seabirds in Kerguelen waters and a method to reduce seabird mortality". Biological Conservation 75 (1): 63–70. doi:10.1016/0006-3207(95)00037-2.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels". Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 192. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Huin, N. (1994). "Diving Depths of White-Chinned Petrels". Condor 96 (4): 1111–1113. doi:10.2307/1369125. JSTOR 1369125.
  • Maynard, B. J. (2003). "Shearwaters, petrels, and fulmars (Procellariidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator. pp. 123–133. ISBN 0-7876-5784-0.
  • ZipCode Zoo (19 Jun 2009). "Procellaria aequinoctialis (White-Chinned Petrel)". BayScience Foundation. 22 Jul 2009.