Mjombo

El Vikipedio
(Alidirektita el Brachystegia)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mjombo
Brachystegia boehmii
Brachystegia boehmii
Biologia klasado
Regno: Plantoj ( Plantae )
Divizio: Angiospermoj ( Magnoliophyta )
Klaso: Dukotiledonaj ( Magnoliopsida )
Ordo: Fabaloj ( Fabales )
Familio: Fabacoj ( Fabaceae )
Subfamilio: Caesalpinioideae
Tribo: Detarieae
Genro: Brachystegia
Specioj

Vidu tekston

Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Mjombo[1] ( Brachystegia ) estas genro de arboj el la subfamilio de Caesalpinioideae kiuj estas hejmaj en la Afrotropika ekozono. Arboj de tiu ĉi genro estas loke kaj internacie komune konataj kiel Miombo, kaj estas superregantaj en la Mjombaroj aŭ Mjombaj maldensarbaroj de centra kaj suda Afriko.

Enhavo

[redakti] Priskribo

La genro ampleksas speciojn de arba habito, kun platigita arbokrono. La folioj estas deciduaj, kunmetitaj, pare pinataj [2]. La floroj estas hermafroditaj, kun kaliko kunigita kun la korolo; ili estas unuigitaj en grapolan infloreskon. La fruktoj estas duvalvaj guŝoj, malfermiĝante je matureco, enhavante variigeblan nombron de platigit-formaj semoj [3].

[redakti] Disvastiĝo

La mjombaroj okupas vastan areon de centra kaj suda Afriko kiu etendiĝas okcidente ekde Angolo ĝis Tanzanio oriente, kaj suden ĝis Sud-Afriko. Krom en tiuj landoj, mjombo ankaŭ troviĝas en Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Malavio, Zambio, Mozambiko kaj Zimbabvo [4].

[redakti] Specioj

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. Esperanta transkribo de Miombo...
  2. Eicholz, Rüdiger 1989 : Esperanta Bildvortaro. Esperanto Press, Kanado, p.642
  3. Brachystegia, Flora of Zimbabwe
  4. Campbell B, Frost P. and Byron N. 1996 : Miombo woodlands and their use: overview and key issues. The Miombo in Transition: Woodlands and Welfare in Africa, CFIOR, Bogor
Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj