Bronisław Malinowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bronisław Malinowski
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1884 (1884-04-07)
en Krakovo, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 16-an de majo 1942 (1942-05-16) (58-jaraĝa)
en New Haven
Mortokialo korinfarkto
Tombo Evergreen Cemetery
Lingvoj anglapola
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Dua Pola Respubliko
Alma mater Jagelona UniversitatoUniversitato de LepsikoLondona Lernejo de Ekonomiko • Jan III Sobieski High School in Kraków
Familio
Patro Lucjan Malinowski
Edz(in)o Elsie Masson • Valetta Swann
Okupo
Okupo antropologo • universitata instruisto • sociologo • universitata instruisto • etnografofotisto • socia antropologo • etnologo
vdr

Bronisław Kasper MALINOWSKI (naskiĝis la 7-an de aprilo 1884 en Krakovo, mortis la 16-an de majo 1942 en New Haven) estis pola antropologo vaste konsiderata unu el la plej gravaj antropologoj de la 20-a jarcento pro sia pionira laboro je etnografia enloka esplorado, pro studado pri reciproko kaj pro sia detalriĉa kontribuo al la studo de Melanezio. Li estis ankaŭ vojaĝisto, etnologo, religosciencisto kaj sociologo.

Konceptoj kaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li kreis fundamentojn de funkciisma teorio kaj de tiel nomata brita socia antropologio. Enkondukis novan manieron de terena laboro: longtempa kaj profunda kuntuŝo kun esplorata popolo. De oktobro 1917 ĝis oktobro 1918 esploris Trobriandajn Insulojn, kio rezultis per pluraj teoriaj verkoj: interalie Argonaŭtoj de okcidenta Pacifiko kaj Seksa vivo de sovaĝuloj en nord-okcidenta Melanezio. Lia laboraĵo Kutimo kaj krimo en sovaĝa socio havas grandan signifon por jura sociologio kaj antropologio.

Priskribo de la scienca laboro

Malinowski estis populariganto de la metodo de intensaj teren-esploroj, ĉefa teoriisto de funkciismo. En historio de etnologio estas konata kiel aŭtoro de la verkoj modele analizantaj unuopajn problemojn de la homa kulturo surbaze de rezultoj de terenaj esploroj kaj penetrema konateco de faktoj. Konforme al la tradicio de ĉi tiu disciplino Malinowski konceptis antropologion kiel sciencon pri kulturo. Pri aparteco de socia antropologio decidis kulturesplorado de tradiciaj socioj, kaj antaŭ ĉio primaraj socioj. Lia terenesplorado fariĝis arketipo de tia agado por generacioj de antropologoj. La metodo de partoprenanta observado estis revolucia paŝo en antropologia pensado, ankaŭ en rekono de kultura aparteco flanke de la okcidenta mondo. Malinowski formulis etnologian koncepton de leĝo asertante, ke ĉe la fundamentoj de leĝaj kondutoj troviĝas tiel nomata principo de reciprokeco.

Dum la dua mondmilito laboris kiel profesoro ĉe Universitato de Yale en Usono. Li ĉiam opiniis, ke antropologio postulas senton de aparteno al la tuta mondo, al la tuta homaro. Militaj eventoj profunde lin tuŝis kaj vekis en li denove senton de nacia apartaneco kaj plena solidareco kun la pola nacio. Por omaĝi lian memoron ekde 1959 okazas ĉiujare lekcioj en London School of Economics (Londona Lernejo de Ekonomiko sub la nomo Malinowski Memorial Lecture.

Li konstatis i.a.: Same la nuntempa angla esprimo nice day today kiel la melanezia diraĵo de kie vi venas? estas bezonataj por supervenki strangan, neagrablan streĉon, kiun eksentas la homo fronte al ies silento.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1980-2004 pola Scienca Eldonejo PWN aperigis 13-voluman "Verkaron" de Bronisław Malinowski (ISBN 83-01-01172-6)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]