Deutschkreutz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deutschkreuz en la mapo
Kastelo de Deutschkreuz

Bazaj informoj

Deutschkreuz ankaŭ germane, Sopronkeresztúr hungare estas komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Oberpullendorf.

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ hungara-aŭstra limo (kontraŭe estas Nagycenk), laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Sopron-Kőszeg (nuntempe ne trafikas ĝis Kőszeg).

Historio

La komunumo estis loĝata dum la romianoj. En 895 la hungaraj triboj okupis Karpatan basenon. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1245 en formo Bogyozlow (laŭ tiama hungara nomo). Iam burgo konstruiĝis, poste en 1492 historia familio Kanizsai konstruis kastelon, kie tranoktis Leopoldo la 1-a en 1681. Presejo funkciis inter 1598-1605. Batalo okazis en 1707 inter Habsburgoj kaj armeo de Francisko Rákóczi la 2-a. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Sopron. Poste la vilaĝo trovis sin en Aŭstrio, laŭ la nova limo. En 1948 la Fera kurteno konstruiĝis. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al zono de Schengen, la limoj ĉesis. En la vilaĝo oni produktas mineralan akvon.

Famuloj