Domtroglodito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Domtroglodito
Norda domtroglodito ĉe Finzel Swamp, Marilando (Usono)
Norda domtroglodito ĉe Finzel Swamp, Marilando (Usono)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Troglodytes
Specio: T. aedon
Troglodytes aedon
(Vieillot, 1809)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Domtroglodito, Troglodytes aedon, estas tre eta kantobirdo de la familio de trogloditoj nome, Trogloditedoj. Ili loĝas el Kanado al la plej suda Sudameriko, kaj en plej parto de ĉeurbaj areoj de sia teritorio ĝi estas la ununura plej komuna troglodito. Ties taksonomio estas tre komplika kaj kelkaj subspecioj aŭ ties grupoj estas ofte konsiderataj kiel separata specio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kvankam vivantaj ĉirkaŭ 9,000 km for, Sudaj domtrogloditoj en São Paulo (Brazilo) diferenciĝas el siaj nordaj parencoj laŭ voĉo pli ol laŭ aspekto.

Plenkreskuloj estas 11-13 cm longaj kaj pezas ĉirkaŭ 12 g. Kelkaj subspecioj ege varias, pro supraj partoj gamantaj el grizecbruna al tre rufbruna, kaj la subaj partoj gamas el brunaj, tra sablokoloraj kaj palgrizaj, al tute blankaj. Ĉiuj subspecioj havas nigrecan striadon en flugiloj kaj vosto kaj kelkaj ankaŭ en flankoj. Ĉiuj subspecioj montras nuancan okulringon kaj superokulan markon kaj havas longan, maldikan bekon kun nigreca supra makzelo, kaj nigrapintan flavecan aŭ palgrizan suban makzelon. La gamboj estas rozecaj aŭ grizaj. La mallonga vosto estas tipe levata.

La tre vigla kanto de tiu birdo estas komune aŭdata dum la reprodukta sezono, sed rare poste. Estas tre markata geografia variado en tiu kanto, kvankam iom pli laŭgrada ol ĉe la ekstera aspekto de la birdoj kiuj povas ege diferenciĝi eĉ en najbaraj insuloj en Karibio[1]. Birdoj el nordaj kaj sudaj teritorioj de la specio ne havas kantojn kiuj diferenciĝas marke.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Domtroglodito estas kutime dividita en tri diversaj grupoj de subspecioj kaj unu aŭ kelkaj distingaj insulendemiaj subspecioj. Kelkaj aŭ ĉiuj el tiuj estas ofte konsiderataj diferencaj specioj:

  • Grupo de Norda domtroglodito, Troglodytes (aedon) aedon el Kanado al suda Usono
  • Grupo de Brungorĝa troglodito, Troglodytes (aedon) brunneicollis en suda Usono kaj centraj teritorioj de Meksikio
  • Kozumela troglodito, Troglodytes (aedon) beani el insulo Kozumelo de Jukatano, Meksikio
  • Grupo de Suda domtroglodito, Troglodytes (aedon) musculus el suda Meksikio, Centrameriko kaj Sudameriko

Oni sugestis ankaŭ, ke la taksonoj el Malgrandaj Antiloj reprezentas unu aŭ pliajn separatajn speciojn, sed estas malmulta interkonsento pri tiu subdivido, ĉar pro la ĝisnunaj studoj, estas malmulta klara biogeografia strukturo inter tiuj populacioj.[1]

Oni inkludas tradicie tri aldonajn taksonojn el pli oceanaj insuloj en la Domtroglodito, sed ili estas pli kaj pli konsiderataj separataj specioj:

La Sokora troglodito estas tre distinga formo, kiu ŝajnas miksaĵo inter Domtroglodito kaj Bevikka troglodito (Thryomanes bewickii).

Tabelo de ĉiuj specioj[redakti | redakti fonton]

  • Domtroglodito, Troglodytes aedon – ties taksonomio bezonas reviziadon
    • Norda domtroglodito, Troglodytes (aedon) aedon
    • Brungorĝa troglodito, Troglodytes (aedon) brunneicollis
    • Suda domtroglodito, Troglodytes (aedon) musculus
    • Kozumela troglodito, Troglodytes (aedon) beani
    • Guadelupa troglodito, Troglodytes aedon guadeloupensis – taksonomio nesolvita; eble formortinta (malfrua 20a jarcento)
    • Martinika troglodito, Troglodytes aedon martinicensis - taksonomio nesolvita; eble formortinta (ĉ.1890)
  • Klarjona troglodito, Troglodytes tanneri - iam inkludita en T. aedon
  • Sokora troglodito, Troglodytes sissonii - iam inkludita en T. aedon
  • Koba troglodito, Troglodytes cobbi - iam inkludita en T. aedon

Ekologio[redakti | redakti fonton]

En Nordameriko, la Domtroglodito havas la plj altan densecon en inundaj arbaroj de la okcidentaj grandaj ebenaĵoj kie ili uzas nestotruojn de pegoj. En Suda kaj Centrameriko ili povas troviĝi en preskaŭ ĉiu ajn habitato kaj, kiel indikas ĝia komuna nomo, ofte asocia kun homoj. Nordamerikaj birdoj migras al suda Usono kaj Meksikio por vintrumi. Plej parto revenas al la reproduktaj teritorioj el malfrua aprilo al majo, kaj foriras al vintraj teritorioj ĉirkau septembro al frua oktobro[2]. Tiuj birdoj manĝas aktive inter vegetaĵaro. Ili manĝas ĉefe insektojn krom larvoj de papilioj, araneoj kaj helikoj. Sudaj domtrogloditoj rare aliĝas al manĝantaroj de miksitaj specioj[3].

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta kutimaro ŝajne ne multe diferenciĝas almenaŭ inter la nordaj kaj la sudaj Domtrogloditoj. Ili kutime konstruas grandan tasforman neston en variaj tipoj de kavaĵoj dum ĉirkaŭ unu semajno. La nesto estas farita el etaj sekaj bastonetoj kaj estas kutime kovrita el vario de diversaj materialoj. Tiuj inkludas jenon: plumo, haroj, lano, aranelarvoj, arboŝeleroj, radikeroj, musko, kaj rubaĵoj. La masklo trovas unue sekajn bastonetojn, kiujn li aldonas al la nesto. Poste la ino inspektas la neston; sed se ŝi malaprobas la konstruaĵon, ŝi forĵetos la nedeziratajn bastonetojn grunden. Poste la ino kovras la neston. Nestokavaĵoj estas kutime nur kelkajn metrojn supergrunde, sed foje en klifoj ĝis 15 m kaj plie almenaŭ en suda populacioj; ili povas esti ĉu naturaj ĉu homfaritaj, ofte uzante nestoskatolojn.

Domtrogloditoj estas luktemaj animaloj se konsideri ĝian malgrandon. Oni scias, ke ili foje detruas la ovojn de aliaj birdoj kiuj reproduktas en sia teritorio per pikado de la ovokonko. Oni scias ankaŭ, ke ili plenigas la nestojn de aliaj birdoj en siaj teritorioj per bastonetoj por malebligi ties uzadon.

Depende de la preciza populacio, la ovodemetado de la Domtroglodito estas kutime inter 2 kaj 8 ruĝmakulitaj kremoblankaj ovoj,[4] kiuj pezas po ĉirkaŭ 1.4 g kaj mezuras ĉirkaŭ 17 kaj 13.4 mm je la plej larĝaj pintoj. Nur la ino kovas la ovojn, dum ĉirkaŭ 12-19 tagoj,[4] kaj ŝi povos lasi la neston pro diversaj kialoj. Dum ennestado la masklo havigas ŝin per manĝaĵoj. La idoj, kiel ĉiuj paserinoj eloviĝas preskaŭ nudaj kaj senhelpaj, kaj elnestiĝo okazos nur post kromaj 15-19 tagoj. Ili estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj, kaj necesas multe da manĝaĵo pro ties ega malgrando (vidu artikolon pri Regulo de Bergmann).

Migrantaj populacioj reproduktas 6 semajnojn antaŭ la reveno al la vintraj teritorioj, kio lasus teorie tempon por dua ovodemetado[5]. En subtropikaj montarbaroj de nordokcidenta Argentino kaj similaj habitatoj, la Suda troglodito reproduktiĝas en la pluva somero el oktobro al malfrua decembro[6].

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

La Domtroglodito povas esti dismovitaj el kelkaj nordaj partoj de sia teritorio pro la invado de Dompaseroj, sed ĝi estas ankoraŭ komuna kaj disvastigata en plej parto de Ameriko. Ĝi ne estas konsiderata kiel Minacata de la IUCN[7], kvankam tio povus esti necerta se kelkaj el la insulaj populacioj iĝas certaj specioj.

Kelkaj taksonoj, ĉefe el la Malgrandaj Antiloj, estas raraj kaj tre endanĝeritaj aŭ eble jam formortintaj. Kelkaj faktoroj ŝajne kontribuis je varia grado al malpliiĝo de tiuj birdoj, nome habitatodetruado, predado de enmetitaj Mungotedojs, kaj uraganoj:

  • Martinika troglodito, Troglodytes aedon martinicensis) el Martiniko, ŝajne formortinta (ĉ.1890)[1]
  • Guadelupa troglodito, Troglodytes aedon guadeloupensis el Guadelupo, eble formortinta (malfrua 20a jarcento?)[1]
  • Sanktalucia troglodito, Troglodytes aedon mesoleucus el Sankta Lucio, supozata formortinta ĉirkaŭ 1970-aj jaroj, sekve remalkovrita sed ankoraŭ tre rara[1].

La Sakntavincenta troglodito (Troglodytes aedon musicus) de Sankta Vincento estis proksime al formorto post la mezo de la 20a jarcento; de tiam ĝi estis rekovrata kaj nuntempe ne estas nekomuna[1]

Kiel indikite supre, tiuj estas varie lokitaj en T. musculus se oni konsideras ĝin distinge, aŭ kiel unu aŭ kelkaj distingaj specioj.

Domtroglodito ĉe homoj[redakti | redakti fonton]

Ties malgrandego kaj trokonfido kaj kuraĝo igas ke la Domtroglodito estas tre ŝatata birdo por multaj lokanoj. Domtrogloditoj povas esti kuraĝigitaj nestumi en ĝardenoj en sia teritorio per oferto de nestoskatoloj kun sufiĉe malgranda enirtruo por eviti konkurencajn skatolnestantoj.

En Arto[redakti | redakti fonton]

John James Audubon pentris la Domtrogloditon en Birds of America (publikita en Londono 1827-38) kiel Plato 83. La bildo estis gravurita kaj kolorigita de Robert Havell, de Londona ateliero. La originala akvarelo de Audubon estis aĉetita de la New York History Society (Novjorka Historia Asocio) kie ĝi restas ĝis nuntempe (Januaro de 2009).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 VanderGaast & Jaramillo (2005)
  2. OOS (2004)
  3. Machado (1999)
  4. 4,0 4,1 Kroodsma & Brewer (2005)
  5. Henninger (1906), OOS (2004)
  6. aueretal2007
  7. BLI (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Auer, Sonya K.; Bassar, Ronald D.; Fontaine, Joseph J. & Martin, Thomas E. (2007): Breeding biology of passerines in a subtropical montane forest in Northwestern Argentina. [Angla kun hispanlingva resumo] Condor 109(2): 321-333. DOI:10.1650/0010-5422(2007)109[321:BBOPIA]2.0.CO;2 PDF plena teksto
  • BirdLife International (BLI), 2008, 147807, Troglodytes aedon, 16a novembro 2008.
  • Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R.. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2a eldono). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
  • Henninger, W.F. (1906): A preliminary list of the birds of Seneca County, Ohio. Wilson Bulletin 18(2): 47-60. DjVu plena teksto PDF plena teksto
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Kroodsma, D.E. & Brewer, D. (2005): Troglodytidae. Pp. 356-447 in: del Hoyo, J.; Elliott, A. & Christie, D.A. (2005). Handbook of the Birds of the World. Vol. 10. Cuckoo-shrikes to Thrushes. Lynx Edicions, Barcelona.ISBN 84-87334-72-5
  • Machado, C.G. (1999): A composição dos bandos mistos de aves na Mata Atlântica da Serra de Paranapiacaba, no sudeste brasileiro [Mixed flocks of birds in Atlantic Rain Forest in Serra de Paranapiacaba, southeastern Brazil]. Revista Brasileira de Biologia 59(1): 75-85 [Portugale kun anglalingva resumo]. COI:10.1590/S0034-71081999000100010 PDF plena teksto
  • Ohio Ornithological Society (OOS) (2004): Annotated Ohio state checklist. Version of April 2004. PDF plena teksto
  • VanderGaast, Jay & Jaramillo, Alvaro (2005): Field Guides Incorporated Trip List - Lesser Antilles April 9, 2005 to April 23, 2005. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]