Scienca Universitato Loránd Eötvös

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eötvös-Loránd-Universitato (ELTE), aŭ Universitato de Budapeŝto, estas la plej malnova kaj plej granda universitato de Hungario. Sian hodiaŭan nomon ĝi ricevis en 1950, laŭ fizikisto kaj akademiano Loránd Eötvös (Roland Eötvös).

Unu el la universitataj domegoj
La universitata biblioteko

Historio

La universitato fondiĝis en 1635, en Nagyszombat (hodiaŭ: Trnava, Slovakio) fare de Péter Pázmány, ĉefepiskopo kaj teologo. Li volis funkciigi la universitaton tuj en Buda-Pest, sed la necesaj konstruaĵoj mankis. Komence la universitato havis nur 2 fakultatojn (filozofian kaj teologian). La jura fakultato ekfunkciis en 1667, la medicina en 1769. La universitato translokiĝis al Buda en 1777, kie povis studi ankaŭ inĝenieroj kaj bestkuracistoj. Ekde 1784 la universitato funkcias en la najbara Pest (urbo), ekde 1873 pro unuiĝo de Pest kaj Buda la universitato funkcias en Budapeŝto. Ĝi estis nomita Reĝa Universitato de Pest ĝis 1873. En 1921 ĝi prenis la nomon Scienca Universitato Pázmány Péter, en 1950 la universitato prenis la novan nomon de Loránd Eötvös.

Ĝis 1844 la de universitato la uzata lingvo estis Latino, poste la hungara lingvo. En 1895 laŭ ministra permeso la inaj studentoj rajtis viziti la universitaton.

Hodiaŭ ĝi havas 8 fakultatojn kaj pli ol 30.000 studentojn.

Laŭ la Academic Ranking of World Universities (Akademia Takso de la Universitatoj de la Mondo) fare de Shanghai-Universitato en 2003, ĉi tiu estas kvalifikita kiel la 2-a plej bona universitato en Hungario, post Scienca Universitato de Szeged.

La universitato ankaŭ havas altlernejan Esperanto-fakon. Vidu la artikolon Esperanto-instruado ĉe ELTE kaj Katedro de Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko.

Ĝi kontrolas la instituton pri fremdaj lingvoj Idegennyelvi Továbbképző Központ (ELTE-ITK).

Rektoroj (elekto)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de rektoroj en Universitato de Budapeŝto.

Studentoj (poste gajnintoj de la Premio Nobel)

Aliaj plej famaj studentoj

Pliaj studentoj en ELTE (elekto)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studentoj de Universitato de Budapeŝto.

Studentoj, poste profesoroj en ELTE (elekto)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studentoj, poste profesoroj en Universitato de Budapeŝto.

Pliaj profesoroj en ELTE (elekto)

Fontoj