Ekkompreni neparolantojn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ekkompreni neparolantojn
eldono aŭ traduko
Aŭtoroj
Aŭtoro Oldřich Arnošt Fischer
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 2019
Loko Brno
vdr

Ekkompreni neparolantojn estas verko de la moravia esperantisto Oldřich Arnošt Fischer pri vertebruloj uzanta proprajn fotojn. Unua eldono publikiĝis en 2019 en Brno. Pro pleja abundo el la kvin klasoj fiŝoj, amfibioj, rampuloj, birdoj kaj mambestoj, kaj pro sia relativa facileco esti fotitaj estas la birdoj kiuj plej aperas en la verko. La libro konsistas en trarigardo de bestoj kiuj vivas nature en Ĉeĥio per montrado de fotoj kaj supraĵa priskribo kaj komentoj pri la montrita specio. Fakte aperas kvin fiŝoj, ok amfibioj, sep rampuloj, 49 birdoj kaj 16 mambestoj. La verko estas agrable legebla pro abundo de fotoj kaj personaj komentoj.

Fiŝoj[redakti | redakti fonton]

  • Leŭciskoj, Leuciscus leuciscus kaj Squalius cephalus
  • Karpo fiŝlaga, Cyprinus carpio
  • Karpo brokata, C. c. haematopterus
  • Truto amerika aŭ Fontotruto, Salvelinus fontinalis

Amfibioj[redakti | redakti fonton]

Rampuloj[redakti | redakti fonton]

  • Testudo bruna, Testudo graeca
  • Testudo ornama, Trachemys scripta
  • Lacerto verda, Lacerta viridis
  • Lacerto vigla, Lacerta agilis
  • Lacerto mura, Podarcis muralis
  • Kolubro arba, Zamenis longissimus
  • Kolubro ŝprucmakula, Natrix tessellata

Birdoj[redakti | redakti fonton]

Mamuloj[redakti | redakti fonton]