Ermanno Wolf-Ferrari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ermanno Wolf-Ferrari (busto en la Wolf-Ferrari-Haus, Ottobrunn)

Ermanno Wolf-Ferrari (n. 12-an de januaro 1876 en Venecio; m. 21-an de januaro 1948 samloke) estis german-itala komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wolf-Ferrari naskiĝis kiel Hermann Friedrich Wolf kaj estis filo de la pentristo August Wolf el Weinheim ĉe Bergstraße kaj la venecianino Emilia Ferrari, kies naskiĝnomon li aldonis ekde 1895 al sia familia nomo. Kvankam li jam frue ricevis pianinstruon, li ŝajnis sekvi la profesion de sia patro, studante ekde 1891-92 ĉe Accademia di Belli Arte en Romo. Poste tamen li ŝanĝiĝis al Akademio de Tonarto en Munkeno kaj fariĝis lernanto de Josef Gabriel Rheinberger. En 1895 li revenis sen diplomo al Venecio, direktis ekde 1896 germanan ĥoron en Milano kaj trafis tie sur Arrigo Boito kaj Giulio Ricordi, kiu tamen rifuzis la publikadon de liaj unuaj komponaĵoj.

En 1897 Wolf-Ferrari geedziĝis kun la kantistino Clara Kilian kaj translokiĝis en 1900, post la malsukceso de sia unua prezentita opero Cenerentola, reen al Munkeno. Liaj fruaj intrumentaj komponaĵoj kiel Sinfonia da camera op.8 (1901) kaj la kantato La vita nuova op.9 (1901) laŭ Dante sekvis la germanan romantisman tradicion de Mendelssohn, Schumann kaj Brahms. En Germanio li tamen havis siajn plej grandajn sukcesojn, kiam li turnis sin al revivigo de la itala komika opero, kun kiu precipe estas ligita lia nomo. Post Die neugierigen Frauen (1903) laŭ Goldoni la operoj Die vier Grobiane (1906), ankaŭ laŭ Goldoni, kaj Susannens Geheimnis (1909) estis liaj plej grandaj sukcesoj. Ili ĉiuj estis unuafoje prezentitaj en Munkeno, kvankam Wolf-Ferrari 1903-09 estis direktoro de la Liceo Musicale en Venecio. Poste li denove loĝis en Munkeno.

Tombo de Wolf-Ferrari sur San Michele

La opero Der Schmuck der Madonna, unua foje prezentita en 1911, estis malmulte kontentiga ekskurso en ekscita verismo, sed per L’amore medico (1913) laŭ Molière Wolf-Ferrari retrovis siajn fortecojn. La kruelaĵoj de la unua mondmilito dronigis la german-italon tamen en gravan, preskaŭ dekjaran kreokrizon, kiun fortigis geedzaj problemoj. Dum la milittempo li fuĝis al Zuriko kaj en 1921 li geedziĝis kun sia dua edzino Wilhelmine Christine Funk. Inter liaj malfruaj operoj plej famiĝis Sly (1927) laŭ Shakespeare, sed neniu el ili povis retrovi la sukcesojn antaŭmilitajn. Finfine Wolf-Ferrari sin turnis denove al la instrumenta muziko, ekzemple per Idillio-Concertino op.15 (1933) kaj la violonkonĉerto op.26 (1946). Tiujn ĉi komponaĵojn li verkis en melodia postromantisma tonsingvo sen rilato al samtempaj tendencoj de Nova Muziko.

En 1939 Wolf-Ferrari profesoriĝis pri kompozicio ĉe Mozartejo en Salzburg. Li suferis psike sub la faŝismo en Germanio kaj Italio kaj sub la ekeksplodiĝinta dua mondmilito, dum kiu lia domo estis ruinigita. Denove li fuĝis en Svision kaj revenis post la milito en sian naskiĝurbon Venecio, kie li mortis en 1948. Lia tombo estas sur la tombejoinsulo San Michele norde de Venecio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Irene (1895-96)
  • La Camargo (ĉ. 1897, nekompleta)
  • Cenerentola (1900)
  • Le donne curiose (La scivolaj inoj) (1903)
  • I quattro rusteghi (La kvar kruduloj) (1906)
  • Il segreto di Susanna (La sekreto de Susanna). Intermezo (1909)
  • I gioielli della Madonna (La ornamaĵo de la Madona) (1911)
  • L’amore medico (Unua prezentado kiel Der Liebhaber als Arzt) (1913)
  • Gli amanti sposi (Das Liebesband der Marchesa) (1904-16; UP1925)
  • La veste di cielo (Das Himmelskleid) (1917-25; UP 1927)
  • Sly, ovvero La leggenda del dormiente risvegliato (Sly aŭ la legendo de la revekigita dormanto) (1927)
  • La vedova scaltra (La ruza vidvino) (1931)
  • Il campiello (La placeto) (1936)
  • La dama boba (La stulta knabino) (1939)
  • Gli dei a Tebe (Der Kuckuck in Theben) (UP 5-an de junio 1943 en Hanovro)

Orkestrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Serenado por arĉinstrumentoj Eb-maĵora (1893)
  • Idillio-concertino A-maĵora op.15 por hoboj, 2 kornoj kaj arĉinstrumentoj (1933)
  • Suite-concertino F-maĵora op.16 por fagoto, 2 kornoj kaj arĉinstrumentoj (1933)
  • Suite veneziano op.18 (1936)
  • Triptychon E-maĵora op.19 (1936)
  • Divertimento D-maĵora op.20 (1937)
  • Arabesken e-minora op.22 (1940)
  • Violonkonĉerto D-maĵora op.26 (1946)
  • Sinfonia brevis Eb-maĵora op.28 (1947)
  • Violonĉelkonĉerto (Invocazione) C-maĵora op.31 (Unua prezentado 1954)
  • Concertino Ab-maĵora op.34 für angla korno, 2 kornoj kaj arĉinstrumentoj (1947)
  • Chiese di Venezia (1948, instrumentigo nekompleta)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Arĉkvinteto (1894)
  • Violonsonato g-minora op.1 (1895)
  • Pianotrio D-maĵora op.5 (vor 1898)
  • Pianokvinteto Db-maĵora op.6 (1900)
  • Pianotrio F#-maĵora op.7 (1900)
  • Sinfonia da camera Bb-maĵora op.8 (1901)
  • Violonsonato a-minora op.10 (1901)
  • Arĉkvarteto op.23 (1940)
  • Arĉkvinteto op.24 (1942)
  • Sonate F-Dur für 2 Violinen und Klavier op.25 (1943)
  • Violinsonate E-Dur op.27 (um 1943)
  • Cellosonate G-Dur op.30 (1945)
  • Streichtrio a-moll op.32 (1945)
  • Duo g-moll op.33 für Viola d'amore und Violine oder Violoncello (1946)
  • Introduzione e balletto op.35 für Violine und Violoncello (1946)

Pianokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 6 pezzi facili (1898)
  • 3 Impromptus op.13 (1904)
  • 3 Klavierstücke op.14 (1905)

Ĥorkomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 8 ĥorajoj (ĉ. 1898)
  • La sulamite. biblia kanot por solovoĉoj, ĥoro kaj orkestro op.2 (1898)
  • Talitha Kumi (Die Tochter des Jairus). Oratorio portenoro, 2 baritonoj, ĥoro kaj orkestro op.3 (1900)
  • La vita nuova. Kantato porsoprano, baritono, ĥoro kaj orkestro op.9 (1901)
  • La passione por ĥoro op.21 (1939; ankaŭ pro solovoĉo kaj piano)

Lidoj[redakti | redakti fonton]

  • 4 Rispetti op.11 (1902)
  • 4 Rispetti op.12 (1902)
  • Il canzoniere. 44 rispetti, stornelli ed altri canti op.17 (1936)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]