Fajsalabado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horloĝo-turo en Fajsalabad

Fajsalabad estas industria urbo kaj universitata urbo (ekde 1909) en Pakistano. La angla historia nomo estis ĝis 1977 Lyallpur.

Stacidomo de Fajsalabad

Bazaj informoj

Situo

Fajsalabad situas sur ebenaĵo ĉe nodo de fervojaj linioj. Karaĉio troviĝas je 1135, Islamabado je 350, Lahore je 128 km-oj.

Historio

Pro brita sugesto fondiĝis la komunumo en 1880. La artefaritaj kanaloj akvumis la kampojn, tial la urbo kreskis rapide, kiam homoj estis invititaj kun promesoj de tero. La alia motoro de la evoluo estis la fervojo ekde 1895, kiu forliveris la produktitajn kotonon, tritikojn, legomojn, kaj fruktojn. Post la 2-a mondmilito en la urbo multaj postulis la sendependecon.

Klimato

Fajsalabad havas senpluvan klimaton. Somere estas 27-39 °C, foje eĉ 50 °C, vintre 6-21 °C, foje eĉ -1 °C. Somero daŭras de aprilo ĝis oktobro. La pluvokvanto estas jare po 400 mm, precipe en julio kaj aŭgusto.

Trafiko

La plej grava ligilo estas aŭtovojo M3. La flughaveno estas je 10 km de la centro. Enurbe aŭtobusoj trafikas.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ