Flerovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Florovumo)
Saltu al: navigado, serĉo

Flerovio (latine: Flerovium) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Fl kaj atomnumero 114.

  • Simbolo: Fl (estis Uuq)
  • Atomnumero: 114
  • Atommaso: 289 u
  • Grupo: grupo 14 (karbona grupo)
  • Bloko: p-bloko
  • Aspekto: Nekonata, eble de metalo-argento-blanka koloro.
  • Duonvivo: Nekonata, taksata de 21 ĝis 30 s.

Flerovio ne ekzistas nature, sed estis unuafoje kreita, en 1998, fare de scientistoj ĉe la Instituto por Atomfizika Esploro en Dubna, Rusio. Ili puŝigis atomojn de kalcio kontraŭ atomoj de plutonio, kreante unu solan atomon de ununkvadio-289. Tri monatojn poste, ili produktis alian izotopon du Uuq, depost kiam neniu serioze disputis la trovaĵon.

La 1-an de decembro 2011 la IUPAK proponis la nomon florovumo, omaĝe al la rusia fizikisto Georgij Florov[noto 1] (ruse Гео́ргий Никола́евич Флёров), fondinto de la Instituto por Atomfizika Esploro.

La 30-an de majo 2012 la IUPAK aprobis la nomon "flerovium".[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]