Frederiko la 5-a (Palatinato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederiko la 5-a de Palatinato

Frederiko la 5-a de Palatinato, germane Friedrich V., ĉeĥe Fridrich Falcký, (naskita la 26-an de aŭgusto 1596 ĉe Neumarkt in der Oberpfalz, mortinta la 29-an de novembro 1632 en Majenco) estis de 1610 ĝis 1623 princo-elektisto de Elekto-Palatinato, kaj de 1619 ĝis 1620 kiel Frederiko la 1-a ankaŭ reĝo de Bohemio.

Biografiaj datoj

  • li naskiĝis en la jaro 1596.
  • gepatroj: Frederiko la 4-a Wittelsbach, duko kaj princo-elektisto de Elekto-Palatinato, kaj filino de Maŭrico de Oranĝo
  • reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, falcgrafo kaj princo-elektisto rejna, margrafo moravia kaj luzacia, duko silezia kaj palatinata.
  • li parolis france, latine, germane kaj angle.
  • 16081613 li estis edukata en Anglio en kortego de Jakobo la 1-a.
  • post morto de sia patro li surtroniĝis sur la palatinatan dukan tronon kiel Frederiko la 5-a kaj samtempe li fruntiĝis, eĉ kiam nur formale (li estis dekkvarjara), en protestantisma unio, kiu estis kontraŭpezo de katolika ligo de duko Maksimiliano Bavaria.
  • la 27-an de decembro de 1612 li fianĉiĝis al Elizabeto Stuarto, filino de la menciita angla kaj skota reĝo Jakobo la 1-a Stuarto.
  • la 24-an de februaro de 1613 okazis geedziĝo al Elizabeto kaj la saman jaron ili forveturis ĝis Palatinato. (Palatinato dividiĝis en Supran kaj Malsupran. Supra Palatinato senpere najbaris kun Bavario, Saksio kaj Bohemio kaj Ĉeĥa reĝlando ĉi tie havis multon de la t.n. eksterlandaj feŭdoj. Malsupra Palatinato estis ankaŭ nomata Falcgrafejo rejna kaj ĝi situis en okcidenta flanko de Germanio. Ties reprezentanto estis samtempe unu el la princo-elektistoj.)
  • 1614 naskiĝo de filo Henriko Frederiko (pli malfrue li dronis).
  • 1617 naskiĝo de filo Karolo Ludoviko.
  • 1618 naskiĝo de filino Elizabeto.
  • la 26-an de aŭgusto de 1619 li estis elektita kiel ĉeĥa reĝo. La ĉeĥa nobelaro supozis, ke malantaŭ Frederiko staros dana kaj norvega reĝo Kristiano la 4-a, angla kaj skota reĝo Jakobo la 1-a kaj sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo.
  • la 26-an de septembro de 1619 Frederiko mallongtempe hezitinte anoncis al la ĉeĥa nobelaro, ke li akceptas la elekton.
  • la 31-an de oktobro de 1619 Frederiko kaj Elizabeto alveturis ĝis Prago.
  • la 4-an de novembro de 1619 en katedralo de sankta Vito okazis la kronado de la nova reĝa geopo. Frederiko Palatinata surtroniĝis sur la ĉeĥan reĝan kaj princo-elektistan tronon kiel reĝo Frederiko la 1-a.
  • decembro de 1619 naskiĝo de filo Rupreĥto.
  • aprilo de 1620 la ĉeĥa koncilio decidiĝis pri akcepto de Henriko Frederiko, filo de Frederiko, kiel estonta ĉeĥa reĝo. (Li estis regonta kiel Henriko la 2-a.)
  • la 8-an de novembro de 1620 sur Blanka Monto ĉe Prago renkontiĝis soldataroj de imperiestro Ferdinando la 2-a subtenata de papo, de pola reĝo, de bavaria duko kaj de hispana reĝo kun soldataroj de Frederiko Palatinata, kiu ricevis sole financajn subtenojn de kelkaj regantoj. (Lia bopatro Jakobo la 1-a kaj onklo Kristiano la 4-a konsideris la ĉeĥan nobelaran revolucion kiel ribelo kontraŭ laŭleĝa reganto kaj malgraŭ ke ĝi alportis la reĝan titolon al iliaj parencoj, ambaŭ estis kontraŭ. La imperiestra armeo ekokupis pli bonajn poziciojn kaj ĝi sukcesis la ĉeĥajn soldatarojn diskurigi dum du horoj. Reĝo Frederiko eksciis pri la malvenko, kiam li estis rajdanta el Burgo kun 500 armitoj, por ke mem partoprenu la batalon.)
  • la 9-an de novembro de 1620 la reĝa geopo forveturis ĝis Silezio kaj de tie Frederiko ekvojaĝis ĝis Palatinato kaj Elizabeto ĝis Brandenburgio, kie ŝi ekloĝis ĉe tiea princo-elektisto, kiu estis bofrato de Frederiko.
  • la 23-an de decembro de 1620 naskiĝo de filo Maŭrico.
  • la 23-an de januaro de 1621 la imperiestro ĵetis al Frederiko anatemon seniginte lin de la princo-elektista voĉo, kiun ricevis lia parenco Maksimiliano la 1-a de Bavario. La brandenburgia margrafo poste timis plu kaŝi Elizabeton, kaj ŝi tial devis forveturi ĝis Hago.
  • 1623 Palatinato estis konfiskita al Frederiko, dum kio Supra Palatinato estis aligita al Bavario.
  • 16221632 naskiĝo de filino Henrieto Mario (edzo princo Rakoczy), filino Ludovikino, filino Sofia (edzino de princo-elektisto Ernesto Aŭgusto de Hanovro, onta prapatrino de ĉiuj britaj monarĥoj ekde Georgo la 1-a), filo Filipo, filo Eduardo (li aliĝis al katolikismo).
  • 1632 Frederiko de Palatinato mortis en Majenco je tifo. Elizabeto Stuarto pli malfrue transloĝiĝis reen ĝis Anglio, kie ŝi en la jaro 1662 mortis.


Antaŭe:Reĝo de BohemioPoste:
Ferdinando la 2-a1619-1620Ferdinando la 2-a
Antaŭe:Palatinata grafo ĉe Rejno
Princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio
Poste:
Frederiko la 4-a1610-1623Palatinata grafo: Karolo la 1-a
Princo-elektisto: Maksimiliano de Bavario



Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.haagshistorischmuseum.nl/archief/winterkoning2.htm greke http://www.winterkoenig.de

Ŝablono:LigoElstara