Gigantfabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
gigantfabo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Canavalia
Specio: C. ensiormis
Canavalia ensiformis
(L.) DC.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La gigantfabo (latine Canavalia ensiformis),[1] ankaŭ nomata madagaskara fabo[2] kaj jakoba fabo[3], estas plantspecio en la subfamilio Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la fabacoj (Fabaceae). Ĝi estas proksima parenca el la glavofabo. La gigantfabo estas utilplanto devenanta de la Karibaj insuloj kaj meza- kaj suda Ameriko, kie ĝi estas kultivata de pli ol 2000 jaroj

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Habito kaj folio[redakti | redakti fonton]

La gigantfabo estas multjara herba plantoduonarbusto kiu atingas altokreskon de 0,60 ĝis 1,60 metroj. Ĝi plej ofte estas kultivata kiel unujara planto.[4] La kuŝantaj, duonvertikalaj aŭgrimpantaj tigoj atingas longecon de 2 ĝis 3 metroj. Ili disbranĉigas multe; la pli aĝaj tigoj povas ligniĝi. La forta radika sistemo kreskas relative produnde kaj formas pivotradikon.[3][5] La supraj plantpartoj estas plume haraj aŭ kalvaj.[6] La ĝermado okazas epigee..[7]

La alterne kreskantaj folioj havas 10 ĝis 15 cm longan pedunklon. La foliraĥio estas 3 ĝis 4,5 cm longa. La nepare pinata foliplato konsistas el tri folieroj, kiuj havas 4 ĝis 7 mm longaj pedunkloj. La herbaj folieroj estas ovformaj ĝis elipsaj kaj longas 5 ĝis 20 cm kaj larĝas 3 ĝis 12 cm. Ili havas pikilforman finon. Ambaŭ flankoj de la folieroj estas maldense plume haraj aŭ kalvaj. La malgrandaj stipuloj defalas frue.[3][6][7][8][9][4]

Floraro kaj floro[redakti | redakti fonton]

La planto floras en Ĉinujo inter majo kaj julio. El la foliekseloj kreskas 10 ĝis 35 cm longan infloreskan pedunklon kiu havas grapolan floraron kun 10 ĝis 30 floroj. La brakteoj longas 2 mm kaj finas malpinte. [3][6][7]

La duseksaj floroj estas unusimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin apenaŭ plume haraj sepaloj estas kunkreskitaj al ĉ. 1,5 cm longa, dulipa kaliko. La ĉ. 2,7 cm longa florkorolo havas tipan aspekton de Faboideoj. La kvin petaloj estas aŭ blankaj, helviolaj aŭ purpuraj.[3]

Canavalia ensiformis

Frukto kaj semoj[redakti | redakti fonton]

En Ĉinujo la guŝoj fariĝas maturaj en oktobro. Ili longas 15 ĝis 30 cm kaj larĝas 2,5 ĝis 4 cm.[3] Komence ili estas verdaj kaj plume haraj, matruriĝante ili estas eburkoloraj kaj kalvaj. Ĉiu guŝo havas 8 ĝis 20 semojn.[6][7]

La ĉ. 21 mm × 15 mm × 10 mm grandaj semoj estese eliptaj kaj flanke iom plataj. La tegumento estas eburkolora aŭ blanka. La plej ofte 6 ĝis 9, maksimume 15 mm longa, ovala kaj griza hilumo havas brunan randon kaj kovras ĉ. kvaronon de la semo.[6][4] La milgrajna pezo estas inter 1300 kaj 1800 g.[3][7]

Kromozomnombro[redakti | redakti fonton]

La baza kromozomnombro estas x = 11; estas diploidio , do 2n = 22.[3][7][10]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La planto fiksas helpe de rizobioj multe da nitrogenon.[3]

La floroj ĉefe estas memfekundaj. Kelkfoje la polenigado okazas per insektoj. Nur la malsupraj floroj de floraro formas fruktojn.[3]

Averaĝa konsisto [3]
fojno nematuraj guŝoj maturaj guŝoj semoj
kJ (kcal) je 100 g 1.475 (347)
akvo en % freŝa materialo 0 78,5 0 10,7 - 15,5
kruda proteino en % sekmaterialo 13,8 - 16,1 6,9 4,5 23,8 - 27,6
kruda graso en % sekmaterialo 2,1 - 2,9 0,5 1,5 2,3 - 3,9
karbonhidratoj en % sekmaterialo 26,5 - 35,7 13,3 42,1 45,2 - 59,0
krudaj fibroj en % sekmaterialo 41,2 - 43,5 3,3 48,1 4,9 - 8,0
cindro den % sekmaterialo 0,8 3,8 2,7 - 4,2

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

En la verdaj guŝoj kej special en la semoj enestas alta procentaĵo de kruda proteino.[3] Kiel furaĝo kaj por la homa nutrado la semoj tre taŭgas pro al alta enhavo de proteinoj, karbonhidratoj kaj grasoj.[11] La fojno ankaŭ enhavas tre multe da proteino kaj estas relative bone digestebla (56 ĝis 59 %). La bona kvalito de proteino estas ŝuldata al la alta lisinoenhavo de 5,1 %.[3]

strukturo de la Konkanavalino A

En la planto estas saponinoj, glikosidoj, terpenoidoj, alkaloidoj kaj taninoj.[5] Tiuj venenaj substancoj devas esti elavataj antaŭ la manĝado per trempado aŭ kuirado. [7][11]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La guŝoj kaj la semoj estas manĝataj. Canavalia ensiformis estas uzata kiel verda sterkaĵo, grundokovranto kaj furaĝo.[6][3][7][11][4]

La rikoltkvando de semoj tre diversas. Ekzistas indikoj de 7 ĝis 10, 20 ĝis 25 kaj eĉ pli ol 50 kvintalo po hektaro. La junaj guŝoj kaj la nematuraj semoj estas uzataj kiel legomo.[3] 80 ĝis 120 tagoj post la dissemado verdaj guŝoj estas rikolteblaj kaj maturaj semoj bezonas 180 ĝis 300 tagojn.[7]

Deveno, disvastigo kaj kulturaj kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

La origina devenregiono de la gigantfabo estas la Karibaj insuloj kaj meza kaj suda Ameriko.[6] Nun ili estas kultivataj en multaj tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Afriko kaj Azio. La gigantfabo povas kreski en diversaj klimatoj. Ĝi plej bone kreskas ĉe temperaturoj inter 14 kaj 28 °C. Ĝi povas esti kultivataj en tropikaj regionoj en altoj de ĉ. 1800 m. Post juneco la planto ankaŭ toleras semajnlongajn sekecojn pro la profundeco de la radikoj. La gigantfabo kreskas en klimatoj kun jaraj precipitaĵoj de 650 ĝis 4300 mm, la optimumo estas inter 900 ĝis 1200 mm. La planto toleras diversajn tropikajn grundojn. Plej bone ĝi kreskas ĉe pH 5 ĝis 6, sed ĝi ankaŭ toleras pli acidajn kaj pli alkalajn grundojn kun pH 4,5 ĝis 8,0.[3]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo okazis en 1753 sub la nomo Dolichos ensiformis fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 2, paĝoj 725–726[12]. La novkombino al Canavalia ensiformis (L.) DC. okazis 1825 fare de DC. en Prodromus Systematis Naturalis Regni Vegetabilis, volumeno 2, paĝo. 404[13].[14] Pliaj Sinonimoj por Canavalia ensiformis (L.) DC. estas: Canavalia ensiformis var. albida DC., Canavalia ensiformis var. truncata RICKER, Canavalia gladiata (JACQ.) DC., Canavalia gladiata f. leucocarpa TAUB., Canavalia gladiata var. leucosperma VOIGT, Canavalia incurva (THUNB.) DC., Canavalia loureiroi G.DON, Dolichos acinaciformis JACQ., Dolichos ensiformis THUNB., Dolichos gladiatus JACQ., Dolichos pugioniformis RAEUSCH., Malocchia ensiformis (L.) SAVI.[14][6][1]

Trivialaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Komunaj nomoj en aliaj lingvoj:

  • angle: Jack bean, Sword bean, Giant stock-bean, Wonder bean,[2] gotani-bean, horse-bean, jack-bean, seaside-bean, sword-bean, wonder-bean[1][7]
  • franca: haricot sabre, pois sabre, haricot sabre à grain blanc, fève Jacques, haricot de Madagascar,[2] pois gogane[1][7]
  • hispana: frijol de bibijagua (Kubo), frijol de sable, frijol espada, judía sable, haba de burro, haba criolla, haba blanca (Meksikio), haba de caballo (Meksikio), [2][1]
  • portugale: feijão espada,[2] fava-branca (Brazilo), feijão-bravo (Brazilo), feijão-de-cobra (Brazilo), feijão-de-porco (Brazilo), feijão-de-quebranto (Brazilo), mangolô (Brazilo)[1]
  • svede: jackböna[1]
  • dane: Jackbønne[2]
  • nederlande: kara bendo, zwaardboon[2]
  • germane: Jackbohne, Madagaskarbohne, Riesenbohne
  • arabe: Fâsûlyâ seyfîyah[2]
  • ĉine: yang dao dou, da dao dou, dao dou, bai dao dou,[2] 直生刀豆 zhi sheng dao dou[6]
  • japane: タチナタマメ tachi nata mame, shiro nata mame, tsurunachi nata mame[2]
  • malaje: kacang parang,[2] kacang parang putih[7]
  • sunde: kara bedog, kacang mekah[7]
  • vjetname: (cây) dâu ra, dâu tây, dâu ngua[7]
  • laŭe: thwâx fak ph'aaz[7]
  • taje: thua khaek[7]
  • kmere: tiehs[7]
  • hindie: nara sem, jangli sem, sufed kadsumbal[7]
  • sinhaa: awara, bu-wal-awara, wal-awara[7]
  • estone: mõõkjas kanavaalia[2]
  • koree: jagdukong[1]
  • tagaloge: habas[7]
  • bisaja: lagaylay[7]
  • iloke: badang-badang[7]
  • afrikanse: swaardboontjie[7]
  • kikonge: kijimanu, nsimanje, nsimana.
  • kimbunde: kanza-ka-mulende, kasa-kambole[7]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En Okcidentafriko la planto havas reputacion de magiaj potencoj.[7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Gigantfabo ĉe Tropicos.org. En: Flora of Panama (WFO). Missouri Botanical Garden, St. Louis
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 M. H. Porcher et al.: Multilingual Multiscripted Plant Name Database = MMPND.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 Walter H. Schuster, Joachim Alkämper, Richard Marquard & Adolf Stählin: Leguminosen zur Kornnutzung : Kornleguminosen der Welt, Justus-Liebig-Universität Gießen, 1998.: Walter H. Schuster: Informationen zu Canavalia ensiformis (L.) DC..
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 FAO-Datenblatt.. Arkivita el la originalo je 2017-11-24. Alirita 2016-02-28.
  5. 5,0 5,1 USDA Plant Guide PDF.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 6,8 Delin Wu & Mats Thulin: Canavalia: Canavalia ensiformis, S. 198 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven & Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China, Volume 10 - Fabaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2010. ISBN 978-1-930723-91-7
  7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 7,11 7,12 7,13 7,14 7,15 7,16 7,17 7,18 7,19 7,20 7,21 7,22 7,23 7,24 Datenblatt bei PROTA4u = Plant Resources of Tropical Africa.. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-02-28.
  8. Gigantfabo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  9. Gigantfabo ĉe Tropicos.org. En: Flora de Nicaragua. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  10. Gigantfabo ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  11. 11,0 11,1 11,2 Nutritional aspects of the jackben (Canavalia ensiformis) beim Laboratory of Toxic Proteins Dept. of Biophysics and Center of Biotechnology der Universidade Federal do Rio Grande do Sul Campus do Vale in Porto Alegre, Brasilien.. Arkivita el la originalo je 2016-03-31. Alirita 2016-02-28.
  12. Linné 1753 eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  13. DC. 1825 eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  14. 14,0 14,1 Gigantfabo ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carlos A. Martinez-Palacios, Reyna Galván Cruz, Miguel A. Olvera Novoa, Cristina Chávez-Martinez: The use of jack bean (Canavalia ensiformis Leguminosae) meal as a partial substitute for fish meal in diets for tilapia (Oreochromis mossambicus Cichlidae), In: Aquaculture, Volume 68, Issue 2, 1988, S. 165–175,
  • Andrea Medeiros Salgado, Lívia Maria Silva, Maria Alice Zarur Coelho: Development of Potentiometric Urea Biosensor based on Canavalia ensiformis Urease, Chapter 22. In: Pier Andrea Serra (eldon.): Biosensors - Emerging Materials and Applications. 2011, ISBN 978-953-307-328-6,
  • Kola Ajewole: Investigation into the lesser known Pulse - Canavalia ensiformis: Chemical composition and fatty acid profile, In: Journal of Food Technology in Africa, Volume 7, Issue 3, 2002, S. 82–85.