Gottfried Wilhelm Leibniz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gottfried Wilhelm von Leibniz
Gottfried Leibniz portretita de Christoph Bernhard Francke (1700)
Gottfried Leibniz portretita de Christoph Bernhard Francke (1700)
Persona informo
Gottfried Wilhelm Leibniz
Naskiĝo 1-a de julio 1646
en Leipzig, Germanio
Morto 14-a de novembro 1716
en Hanovro, Germanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Neustädter Hof- und Stadtkirche St. Johannis vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj latinagermanafrancaitalaanglanederlandahebrea vd
Ŝtataneco Elektoprinclando Saksio vd
Alma mater Universitato de AltdorfUniversitato de LepsikoFriedrich-Schiller-Universitato Jena • Alte Nikolaischule (Leipzig) • Thomas-lernejo je Lepsiko vd
Subskribo Gottfried Wilhelm Leibniz
Familio
Patro Friedrich Leibniz vd
Patrino Catharina Schmuck vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo matematikisto • juristofizikistofilozofodiplomatohistoriistobibliotekisto • muzikologo • tradukisto • muzika teoriisto • verkisto • diplomatician • poeto • inĝenierozoologoarkivistobiologogeologo • policy advisor • jurfilozofo • logikisto vd
Laborkampo matematiko, filozofio
Aktiva en LeipzigHanovroAltdorf apud NürnbergBerlinoVienoWolfenbüttelRomoParizoLondono vd
Doktoreca konsilisto Jakob Thomasius • Erhard Weigel • Bartholomäus Leonhard Schwendendörffer • Christiaan Huygens vd
Verkado
Verkoj Traktaĵo pri Metafiziko ❦
Eseoj de Teodiceo ❦
integrala kalkulo ❦
Radokalkulilo ❦
Système nouveau de la nature ❦
Monadologio ❦
lejbnica notacio ❦
calculus ratiocinator ❦
Novaj Eseoj pri la Homa Kompreno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gottfried Wilhelm LEIBNIZ (aŭ Lejbnico) (naskiĝis la 1-an de julio 1646 en Lepsiko, mortis la 14-an de novembro 1716 en Hanovro) estis germana filozofo kaj matematikisto.

Li kredis simbolojn ege gravaj por la komprenado de aferoj. Li provis disvolvi alfabeton de homa pensado, en kiu li provis reprezenti ĉiujn fundamentajn konceptojn per simboloj kaj kombinis tiujn simbolojn por reprezenti pli kompleksajn pensojn. Lejbnico neniam finis ĝin.

Edukita en Lepsiko, Jena kaj Altdorf (diplomita en 1666). Laborante al voĉdonanta ĉefepiskopo de Majenco (1667-1676), li pasigis kvar jarojn (1672-1676) en Parizo kaj vizitis Londonon en 1673.

Li malkovris kaj publikigis nociojn de infinitezima kalkulo, publikitajn en 1684, antaŭ ol Isaac Newton, kaj tio kaŭzis multajn debatojn.

Li estis bibliotekisto de la duko de Brunsviko (1676-1716). Li pasigis la lastajn 30 jarojn de sia vivo sub la protekto de Brunsviko kiu permesis al li studi matematikon, naturajn sciencojn, historion, filozofion kaj lingvistikon. En tiu periodo li skribis du verkojn : Systema Theologicum, en kiu li pruvis trovi komunajn punktojn inter la katolika kaj protestanta teologioj, kaj Teodiceo (1710), pri la problemo de malbono kaj defendo de optimismo, kiun mokis Voltaire en sia Kandid.

Li okupiĝis ankaŭ pri la ideo de internacia lingvo, tial lia La monadologio, la teorio pri la monadoj, apartenis al la unuaj verkoj esperantigitaj omaĝe al liaj interlingvistikaj konceptoj. En La monadologio li klarigis, ke ĉio konsistas el sennombraj diversprofundaj konscieroj, kiujn li nomis „monadoj”, la individuaj ecoj, kiuj difinas pasintecon, nunon kaj estontecon. Li opiniis, ke Dio antaŭe ordigis la monadojn tiel ke nia mondo iĝis la plej bona de ĉiuj eblaj mondoj.[1]

Monumento pri Gottfried Wilhelm LEIBNIZ en Leipzig

En Esperanto aperis

  • Monadologio (tr. Émile Boirac, 1902; dua eldono, 1904; tria eldono, 1905). Tiu tradukaĵo aperas ankaŭ en Filozofia Revuo Simpozio (Esperantlingva Revuo de Filozofia Asocio Tutmonda - FAT, eldonita en Florianopolo, Brazilo), volumo 6, n-ro 12, Septembro 1988, p. 23-33.
  • Monadologio * Demonadologio (tr. Ionel Oneţ, 2013 ĉe Eldonejo Bero).


Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Monadologio * Demonadologio (esperante). Alirita 2013-07-16.

Eksteraj ligiloj

Trovu « Gottfried Wilhelm Leibniz » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»