Granda pipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda pipio
Granda pipio en Hongkongo
Granda pipio en Hongkongo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. richardi'
Anthus richardi
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda pipio (Anthus richardi) estas mezgranda paserina birdo kiu reproduktiĝas en malfermaj herbejoj de norda Azio. Ĝi estas longdistanca migranto kiu moviĝas al malfermaj malaltaj teroj de suda Azio. Ĝi estas rara sed regula vaganto al okcidenta Eŭropo. Tiu birdo ricevis la nomon laŭ la latina scienca nomo el la franca naturalisto Sinjoro Richard de Lunéville.

Ĝi apartenas al genro de pipioj nome Anthus de la familio de Motaciledoj. Ĝi estis iam arigita kun la Novzelanda, Afrika, Monto- kaj Rufa pipioj en ununura specio: nome Pipio de Richard, Anthus novaeseelandiae. Tiuj pipioj estas nuntempe komune konsiderataj separataj specioj, kvankam la Afrika kaj la Rufa pipioj estas foje traktataj kiel parto de Anthus richardi.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

ĉe Hodal en Faridabado, distrikto de Harjano, Barato.

Tiu estas granda pipio, 17–20 cm longa, kun pezo de 25–36 g kaj enverguro de 29 al 33 cm. Ĝi estas svelta birdo kiu ofte staras tre rekta. Ĝi havas longajn flavbrunajn krurojn, longan voston kun blankaj eksteraj plumoj kaj longa malhela beko kun flaveca bazo en la malsupra makzelo. La malantaŭa fingro estas longa kaj rekta. Ĝi estas nedistingebla specio surgrunde, ĉefe bruna supre kaj pala sube. Estas malhelaj strioj en supraj partoj kaj brusto dum la ventro kaj flankoj estas senmarkaj. La vizaĝo estas tre markata per palaj bridoj kaj superokula strio kaj malhelaj traokula strio, mustaĉa strio kaj subvizaĝa strio. Estas du flugilstrioj formataj de palaj pinto de flugilkovriloj.

Estas iom da variado inter la diferencaj subspecioj. A. r. sinensis estas iom pli malgranda ol la nomiga raso kun malpli da strieco supre. A. r. centralasiae estas pli granda kun pli sablokoloraj supraj partoj. A. r. dauricus havas pli da strieco supre.

Ties flugo estas forta kaj ondeca, kaj ĝi faras karakteran eksplodan alvokon "ŝriip", iom simila al la pepado de Hejmpasero. La kanto estas ripeta serio de monotonaj zumadaj notoj farataj dum ondeca kantoflugo.

Oni devas atenti por distingi tiun el aliaj grandaj pipioj kiuj vintras aŭ estas loĝantaj birdoj en la areo, kiaj la Godlevska pipio kaj la Rufa pipio. La Godlevska pipio havas pli mallongajn bekon, krurojn kaj voston, pli mallongan kaj kurbecan malantaŭan fingron, malpli da blanko en vosto kaj pli da strieco en supraj partoj. Ĉe plenkreskuloj, la mezaj flugilkovriloj havas nepintajn malhelajn centrojn dum ĉe la Granda pipio la malhelaj centroj iĝas pintecaj. La alvoko de la Godlevska pipio estas pli trankvila kaj malpli akra. La Rufa pipio estas pli malgranda ol la Granda pipio kun pli mallongaj beko kaj vosto, malpli strieca en brusto kaj kun pli trankvila alvoko.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Granda pipio reproduktiĝas en suda Siberio, Mongolio, partoj de Centra Azio kaj en norda, centra kaj orienta Ĉinio. Ili migras suden por vintri en la Hindia subkontinento, Sudorienta Azio kaj suda Ĉinio kun vidaĵoj tiom sude kiom ĝis Srilanko, Singapuro kaj norda Borneo. Ĝi estas rara pasmigranto en Koreio kaj Japanio.

Malgranda parto de la populacio regule moviĝas okcidenten aŭtune kaj oni vidis birdojn en plej parto de landoj de Eŭropo, Mezoriento kaj Nordafriko. Ĝi estas vidata ĉiujare inter septembro kaj novembro en marbordaj rigardejoj en areoj kiaj Britio, Nederlando kaj Skandinavio kun eventualaj birdoj kiuj aperas en printempo. Kelkaj restas por vintri en landoj kiaj Hispanio, Portugalio kaj Maroko.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

ovoj de Anthus richardi - Muzeo de Tuluzo

Ĝi estas birdo de malferma kamparo, ĉefe de ebenaj areoj de malaltaj teroj. Ĝi loĝas en herbejoj, stepoj kaj kultivejoj, prefere pli fekundaj, humidaj habitatoj. En Eŭropo ĝi estas plej ofte vidata en kanoj kaj insuloj. Ĝi loĝas sola aŭ en malgrandaj grupoj.

Kiel ĉe aliaj pipioj, ankaŭ tiu specio estas insektovora. Ili manĝas ĉefe surgrunde kaj faras ankaŭ mallongajn flugojn por kapti flugantajn insektojn. Ili manĝas ankaŭ kelkajn semojn.

La nesto estas farata el herbomusko kaj estas konstruita surgrunde ĉe herbotufo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Harris, Alan; Tucker, Laurel & Vinicombe, Keith (1994) The Macmillan Field Guide to Bird Identification, Macmillan Press.
  • Lewington, Ian; Alström, Per & Colston, Peter (1991) A Field Guide to the Rare Birds of Britain and Europe, HarperCollins.
  • MacKinnon, John & Phillipps, Karen (2000) A Field Guide to the Birds of China, Oxford University Press, Oxford.
  • Robson, Craig (2002) A Field Guide to the Birds of South-East Asia, New Holland, London.
  • Simms, Eric (1992) British Larks, Pipits and Wagtails, HarperCollins.
  • Skerrett, Adrian; Bullock, Ian & Disley, Tony (2001) Birds of Seychelles, Christopher Helm, London.
  • Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998) Birds of the Western Palearctic: Concise Edition, Vol. 2, Oxford University Press, Oxford.