Heinz Berggruen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinz Berggruen
La kolektisto en 2007
La kolektisto en 2007
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1914 (1914-01-06)
en Berlino
Morto 23-an de februaro 2007 (2007-02-23) (93-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Waldfriedhof Dahlem vd
Lingvoj francaanglagermana vd
Ŝtataneco GermanioUsono vd
Alma mater Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Tuluzo vd
Familio
Edz(in)o Bettina Moissi • Lillian Zellerbach vd
Infanoj Nicolas Berggruen • Olivier Berggruen • John Berggruen • Helen Berggruen vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • artovendisto • artkolektanto vd
Laborkampo vidigaj artojkolektado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kolekto Berggruen ene de la berlina Charlottenburg-palaco, ĉe la alo de la dekstra turo.
Honora tombo en Dahlem.

Heinz BERGGRUEN (naskiĝinta en la 6-a de januaro 1914 en Berlino, mortinta en la 23-a de februaro 2007 en Neuilly-sur-Seine) estis germana artkomercisto kaj kolektanto kiuj fondis la Muzeo Berggruen en Berlino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La filo de asimilitaj judaj gepatroj - Ludwig Berggruen, komercisto kiu posedis provizentreprenon por oficejoj antaŭ la milito, kaj Antonie (Zadek) - frekvenis la Goethe-gimnazion en Wilmersdorf kaj diplomiĝis al la Friedrich-Wilhelms-universitato (nun Humboldt-altlernejo) en 1932. Tie li estis studanto de literaturo kaj historio de arto. Post 1933 li daŭrigis siajn studojn en la universitatoj de Grenoblo kaj Tuluzo. Li laboris kiel ĵurnalisto por Frankfurter Zeitung en la mez-1930-aj jaroj kiam li estis informita ke, pro lia juda familia nomo, liaj artikoloj en estonteco estus subskribitaj nur per liaj inicialoj, H. B. Li fuĝis la antaŭ la reĝimaĉo de Hitler en 1936.

Elmigrite usonen[redakti | redakti fonton]

Li enmigris al Usono en 1936 kaj studis arton ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley. Post laborado kiel artkritikisto por The San Francisco Chronicle, en 1939 li iĝis vicdirektoro ĉe la Muzeo de Moderna Arto de San-Francisko. En preparado de ekspozicio koncerne la meksikan pentriston Diego Rivera li renkontis Frida Kahlo, kun kiu li havis mallongan amaferon Novjorko en 1940. Samjare li aĉetis sian unuan bildon por 100 USD. Ĝi estis akvarelo de Paul Klee.

Post la Dua mondmilito Berggruen revenis al Eŭropo kiel membro de la usona armeo kaj laboris nelonge kun la romanverkisto Erich Kästner ĉe la amerike financita gazeto "Heute" en Munkeno. Li tiam movita al Parizo, kie li laboris en la belarta sekcio de Unesko, prizorgita fare de lia iama estro de la sanfranciska muzeo Grace Morley. Ene de kelkaj jaroj, li malfermis malgrandan librejon sur la Insulo Saint-Louis specialiĝante pri ilustritaj libroj kaj litografoj. Dum tiu tempo li iĝis konata al Pablo Picasso, kiu spontanee havis fidon je Berggruen - kaj tiel li iĝis la artkomercisto de Picasso.

Lia fama artaĵkolekto, taksita je 450 milionoj USD en 2001, inkludis 165 majstraĵojn de modernaj majstroj kiel ekzemple Braque, Matisse, Klee, kaj Giacometti, kun unika grupo de 85 verkoj de Picasso.

Neglekto de komercado kaj komenco de mecenateco[redakti | redakti fonton]

Berggruen eksiĝis kiel direktoro de la pariza galerio en 1980 por dediĉi sin tute al kolektado kaj disdono. En 1988, li donacis 90 Klee-verkojn en papero al la Metropolita Muzeo de Arto, kvankam li poste esprimis time ke la donaco iĝus nerimarkita en la amaso da propraj vastaj kolektoj de la muzeo. En 1990, li pruntedonis grandan parton de sia kolekto al la londona National Gallery. En 1995, li finfine lasis la artaĵkolekton en malavara gesto al la fondaĵo Stiftung Preußischer Kulturbesitz. Por tio al li estis aljuĝita la honora urbaneco de Berlino kaj la unuaklason Federacian Meritkrucon En 1996, post 60 jaroj en ekzilo, li prenis loĝejon en Berlino kaj malfermis artan muzeon antaŭ la Palaco Charlottenburg. La kolekto, tiam konsistante el 118 verkoj, malfermita estis al publiko en 1997.

En 2000 la kolekto de 165 verkoj (inkluzive de 85 Picasso-aĵoj) estis vendita al la prusa fondaĵo por proksimume kvarono de ĝia valoro. Berggruen poste persvadisHelmut Newton donaci sian fotografian kolekton al la grandurbo.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Berggruen estis geedzita dufoje kaj havas kvar infanojn. En 1939, Berggruen geedziĝis kun la amerika Lillian Zellerbach. Ili divorcis en 1945. Ili havis du infanojn:

  • John Berggruen, posedanto de la John-Berggruen-galerion en San Francisko
  • Helen Berggruen, artisto sanfranciska

En 1960, li geedziĝis kun la germana aktorino Bettina Moissi. Ili havis du infanojn:

  • Olivier Berggruen, kuratoro ĉe Schirn-artohalo en Frankfurt am Main
  • Nicolas Berggruen, financisto kaj artaĵkolektanto.

Berggruen mortis en la amerika hospitalo en Parizo. Laŭ propra deziro li estis entombigita en la arbara tombejo de Dahlem. Berggruen deklaris "Mi estas nek franca nek germana: mi estas eŭropa. Mi tre multe ŝatus opinii ke ekzistis eŭropa nacieco, sed mi opinias ke mi povas esti sonĝanta.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tradukite de la anglalingva vikipedi-artikolo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]