ISO 3166-2:ES
La ISO-kodoj de la 17 aŭtonomaj komunumoj kaj la 50 provincoj (hispane provincia) de Hispanio - plus du hispaniaj eksklavoj en Nordafriko (hispane ciudades autónomas en el Norte de África, do "urboj aŭtonomaj en la nordo de Afriko") - konsistas el la ISO-kodo de Hispanio, "ES" (de la hispana formo "España" respektive la kataluna "Espanya"), kaj po du literoj.
Post la unua publikigo en 1998, la kodoj fare de la Internacia Organizaĵo pri Normigado estis sume kvarfoje prilaboritaj: En 2000 tajperaro estis forigita el la nomo Santa Cruz de Tenerife, kaj en du provincoj (Ĝirono kaj Ilerdo) la alternativa skribmaniero en la regiona oficiala lingvo estis aldonata. En decembro 2002 korektiĝis antaŭa eraro en la ligo de la provinco Balearoj (Baleares) al la samnoma aŭtonoma komunumo Balearoj.
En februaro 2010 ĉiuj aŭtonomaj komunumoj, kiuj nur konsistas el unu provinco, ricevis kodon malsaman de la koncerna provinco. Krome la kastili-lingvaj toponimoj de la objektoj en la aŭtonomaj komumoj Galegio, Katalunio kaj Balearoj estis anstataŭigitaj per toponimoj en la galega respektive kataluna lingvoj, ĉar nur tiuj nun estas oficialaj.
Aŭtonomaj komunumoj
nomo | nacilingva nomo | kodo |
---|---|---|
Andaluzio | Andalucía | ES-AN |
Aragono | Aragón | ES-AR |
Asturio | Principado de Asturias | ES-AS |
Balearoj | Illes Balears | ES-IB |
Eŭska Aŭtonoma Komunumo | eŭske Euskal Autonomia Erkidegoa, hispane Comunidad Autónoma del País Vasco |
ES-PV |
Ekstremaduro | Extremadura | ES-EX |
Galegio | Galicia | ES-GA |
Kanarioj | Canarias | ES-CN |
Kantabrio | Cantabria | ES-CB |
Kastilio kaj Leono | Castilla y León | ES-CL |
Kastilio-Manĉo | Castilla-La Mancha | ES-CM |
Katalunio (katalune | Catalunya | ES-CT |
Rioĥo | La Rioja | ES-RI |
Madrida Regiono | Comunidad de Madrid | ES-MD |
Murcia Regiono | Región de Murcia | ES-MC |
Navaro | Comunidad Foral de Navarra | ES-NC |
Valencia Regiono | Comunidad Valenciana | ES-VC |
Provincoj
nomo | kodo |
---|---|
Korunjo (A Coruña) | ES-C |
Arabo/Alavo | ES-VI (laŭ la ĉefurbo Gasteiz/Vitorio) |
Albacete | ES-AB |
Alakanto (Alacant, hispane Alicante) | ES-A |
Almerio (Almería) | ES-AL |
Asturio (Asturias) 1 | ES-O |
Avilo (Ávila) | ES-AV |
Badaĥozo (Badajoz) | ES-BA |
Balearoj (Balears, insuloj Majorko (Mallorca), Minorko (Menorca), Ejviso/Ibizo (Eivissa/Ibiza) kaj Formentero (Formentera)) 1 | ES-PM (laŭ la ĉefurbo Palma de Mallorca) |
Barcelono (Barcelona) | ES-B |
Burgoso (Burgos) | ES-BU |
Cáceres | ES-CC |
Kadizo (Cádiz) | ES-CA |
Castelló (hispane Castellón) | ES-CS |
Ciudad Real | ES-CR |
Kordovo (Córdoba) | ES-CO |
Cuenca | ES-CU |
Ĝirono (Girona) | ES-GI |
Granado (Granada) | ES-GR |
Gvadalaharo (Guadalajara) | ES-GU |
Gipusko (eŭske Gipuzkoa, hispane literumita Guipúzcoa) | ES-SS (laŭ la ĉefurbo Donostio/Sankta Sebastiano) |
Onubo (Huelva) | ES-H |
Huesca | ES-HU |
Ĥaeno (Jaén) | ES-J |
Kantabrio (Cantabria) 1 | ES-S |
Rioĥo (La Rioja) 1 | ES-LO (laŭ la ĉefurbo Logronjo, hispane Logroño) |
Las Palmas de Gran Canaria (insuloj Gran Canaria, Lanzarote kaj Fuerteventura) | ES-GC |
Leono (León) | ES-LE |
Ilerdo (Lleida) | ES-L |
Lugo | ES-LU |
Madrida provinco 1 | ES-M |
Malago (Málaga) | ES-MA |
Murcio 1 | ES-MU |
Navaro 1 | ES-NA |
Oŭrenso/Orenso (Ourense) | ES-OR |
Palencio (Palencia) | ES-P |
Pontevedro (Pontevedra) | ES-PO |
Salamanko (Salamanca) | ES-SA |
Santa Cruz de Tenerife (insuloj Tenerife, La Palma, La Gomera kaj El Hierro) | ES-TF |
Zaragozo (Zaragoza) | ES-Z |
Segovio (Segovia) | ES-SG |
Sevilo (Sevilla) | ES-SE |
Sorio (Soria) | ES-SO |
Taragono (Tarragona) | ES-T |
Teruelo (Teruel) | ES-TE |
Toledo | ES-TO |
Valencio (Valencia) | ES-V |
Valadolido (Valladolid) | ES-VA |
Biskajo (eŭske Bizkaia, hispane Vizcaya) | ES-BI |
Zamoro (Zamora) | ES-ZA |
1 Tiuj provincoj identas al la samnomaj aŭtonomaj komunumoj.
Eksklavoj
nomo | kodo |
---|---|
Ceŭto / Sebto (Ceuta) | ES-CE |
Melilo (Melilla) | ES-ML |
|