Intelekto laŭ filozofioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Intelekto, el la latina verbo “intelligere, kunaĵo de intus kaj legere, kiu signifas “legi ene”, ĝenerale povas esti difinita kiel la fakulto de nia menso kapabliganta koncepti pensojn, ellabori konceptojn kaj formuli juĝojn. Terminologio aludas al intelekto kiel al fakulto eniriganta la esencon kiu kernas ene (“intus”) de la aĵoj.[1]. La termino “intelekto”, filozofisence, elmontriĝis unuafoje en mezepoka skolastikismo kiu ĝin uzis por latinigi la grekan νοῦς o νόος (noûs, "nus"), kiuj grekaj filozofoj kontraŭmetis al diànoia, la racio.

Nous homa kaj nous dia[redakti | redakti fonton]

La termino “nous” en la origina signifo jam uziĝis en la homeraj verkoj kun la signifo de kapablo esti konscia pri la cirkonstancoj aŭ eventoj kiujn oni ĉeestis aŭ kompreni kaj diveni la intencojn, trans kio ŝajnis, de iu.

En la greka filozofio Nous unuafojon allumiĝas en Anaksagoro atribuita al dia penso, kvazaŭ ordiga diaĵo agadanta por transformi la komencan kaoson al kosmo, nome al orda universo.

Nous kiel intenco[redakti | redakti fonton]

La preskaŭ enkosma substancigo de Nous en Anaksagoro estas konservita ankaŭ en Platono se rilata al la perfekteco de la ideoj, sed estas rekonata en la homo kiam tiu ĉi atingas la kulminon de scio pri la ideoj de bono, kaj de moraleco kunigitaj al la ideoj. La grado de scio atingebla pere de la intelekto, fakte, estas pli alta ol tiu “scienca” atingebla per la matematiko. Fakte, nur intelekto ebligas, sen iu ajn postrestaĵo de sensebleco, la puran kaj senmakulan vizion pri la Ideoj.

En la historio de la filozofio ekaperas la koncepto pri la ebleco de pura kaj senpera scio pri la vero pere de la intelekta intuicio kiu en la mito de la parabolo de la kaverno [2] estas distingita el la trompiga sensa intuicio kaj kontraŭmetita al dianoia (greke: διάνοια) per kiu male necesas la “perado”, nome serioj de pasaĵoj por akiri la scion.

Intelekto, Nous, laŭ Aristotelo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Aristotelo, la senpera tuja intelekta intuicio, tamen, ne konas konceptajn enhavojn difineblajn ideojn, sed perceptas nur la unuajn penso-principojn kiel ekzemple la Principon de nekontraŭdiro el kiuj aranĝiĝas ĉiu rezonado.

La nous sukcesas penetri en la enecon, trafi kion la esto posedas siapropre, nome tiu substrato kiu restas ĉiam unika kaj identa al si mem, flankelasante la eksterajn apartaĵojn.

Nur la intelekto sukcesas doni garantiojn de vero. La racio logika aŭ silogisma, fakte, kapablas eltiri konkludojn koherajn kun la premisoj, nome efektivigi deduktojn ĝusktajn laŭforme, kvankam sen certigi nenimaniere la veron de la enhavoj; tial se la rezonado startas el eraraj premisoj, ankaŭ la konkludoj estos falsaj sed ĝi aperos formale gŭsta se oni respektis la regulojn de la logiko.

Ĉar krome ĉiu premiso havas sian formalan veron en konkludoj de antaŭa silogismo, stariĝus ĉeno al la senfineco se ĉe la bazo ne kuŝus premiso kiu ne bezonas siavice silogisme demonstrata vera kaj tio estas la principo de nekontraŭdiro al kiu oni alvenas, ne per pruvo, sed per tuja senpera intuicio de la intelekto.

Tasko de la intelekto estas do kaptado de la vero el la premisoj, pere de procedo nomata epagoghé (επαγωγή, tradukebla proksimume per indukto), per kiu la sensoj aktivigas la unuan movon de la penso ankoraŭ latenta, alimaniere dirita “intelekto potenciala”; sekve de diversaj pasaĵoj, intervenas fine la transcenda “aktiva intelekto”, dotita nome per scio aktualigita kapabla abstrakti la universalajn formojn el la objektoj. (Pri la transcendeco de tiu intelekto aktualigita-aktualiganta, pliposte).

La intelekto stariĝas tial en la vertico de la scio, estante ĝi ne nur kapabla doni fundamenton, objektivan kaj tutmonde validan, al la silogismoj, sed kuntrenante ankaŭ sperton kontemplan, tipo de scio celanta nur si mem, kiu realigas laŭ Aristotelo la esencon de la saĝo.

Elementoj evidentiĝintaj en la intelekto estos la aksiomoj, la intuiciaj principoj komunaj al ĉiu unuopa scienco aŭ al pluraj sciencoj, kiuj konstituas la unuan paŝon de ĉiu scienca scio tiel ke la scienco estas ligita al la intelekto, kaj kune formas la sophia (saĝon).

Intelekto potenciala kaj intelekto aktualigita[redakti | redakti fonton]

La intelekto aganta aŭ aktualigita en Aristotelo alidiriĝas ankaŭ kapablo meti en eston, pere de la sensaj imagoj, la esencojn aŭ formojn de la objektoj de la ebla scio de la inlelekto potenciala (aŭ pasiva aŭ ebla). La intelekto pasiva, diras Aristotelo, “fariĝas ĉiu aĵo”, dum la intelekto aktualiganta “ilin ĉiujn produktas... Kaj tiu intelekto estas separita kaj sena je miksaĵo, ĉar ĝia esenco estas la aktualigo mem” [3]

Tia aristotela distingo, en la intelekto, estis varie interpretita en la historio de filozofio: laŭ Aleksandro el Afrodizio (vivinta ĉevale de la 2a kaj 3a jarcento pK) la intelekto aktualiganta estas Dio mem iluminanta, ebligante la scion, la pasivan intelekton materian de la homo.
Temistio (317 – 388 pK) filozofias ke la intelekto aktualiganta estas ero de la homa animo, sen tamen klarigi ĉu ĝi estas la sama por ĉiuj homoj aŭ ĉu unuopulo je ĝi posedas unu propran.

Laŭ Aviceno (980 – 1037 pK), la pasiva intelekto estas senkorpa kaj ĉeestas en unuopa homo al kiu alvenas la scio per interveno de la aktualiganta intelekto transcenda kaj senmateria unika por ĉiuj homoj.

Laŭ Averoeso (1126– 1198 pK), sekvinte la koncepton de Aleksandro el Afrodizio, kaj la intelekto pasiva kaj tiu aktiva apartenas al Dio dum la homo estas dotita nur per imagopovo.

La kristanaj legantoj de Aristotelo provis korekti tiujn interpretojn el kiuj devenus la neado de la senmorteco de la animo: pro tio Alberto la Granda kaj Tomaso de Akvino atribuis al la homa animo ambaŭ intelektojn dum Vilhelmo Ockham negis ĉiun distingon koncerne la intelekton kiu, unika kaj propra de la homo, agadas en la scia procedo foje laŭ pasiva funkcio kaj foje laŭ aktiva funkcio.

Ankoraŭ dum la renesanca epoko, iuj aŭtoroj kiel Pietro Pomponazzi (1462 - 1525) reprenis la koncepton de Aleksandro el Afrodizio, aliaj kiel Aleksandro Achillini (1463–1512), tiun de Averoeso, krom aliaj kiel hispana jezuito Francisco Suárez, (1548 – 1617), kaj Tomaso De Vio (1469 – 1534), inspiriĝis al la tomistaj tezoj.

Novplatonismo[redakti | redakti fonton]

En la filozofio novplatonisma (aparte Plotino) la intelekto estas la dua hipostazo, la nivelo de realo kiu plikomplete posedas la penson kaj la eston. Ĝi estas multfaceta ĉar aranĝita el diversaj inteligeblojarketipoj, sed pli unueca ol la sinsekva nivelo, nome la Animo, ĉar ĉiu inteligeblo konas sin mem kune kun la aliaj. Ĝi posedas pensformon intuician kaj perfektan, ne diskursivan kaj ne ligitan al la kategorioj de spaco kaj tempo.

Skolastikuloj[redakti | redakti fonton]

En la mezepoka skolastikismo orientita prefere al aristotelismo, ekzemple kun Sankta Tomaso, estas konservataj la fundamentaj elementoj de la aristotela konceptado kiujn jam en Sankta Aŭgusteno estis miksitaj kun tiuj novplatonisma, pere de la doktrino de la ilumino de la homa intelekto flanke de Dio intenca kiel deponejo de la ideoj.

Laŭ skolastikuloj, la homa intelekto ne nur sin demandas pri utileco/malutileco ktp de la objektoj perceptitaj, sed ĝi enketas: "kio estas tio?" ĉar homo volas scii ankaŭ la veron pri la aĵoj, la bonon kaj malbonon, la juston kaj la majuston. Tiu kvalito de la homa intelekto manifestiĝas en la homa komunikado dum la animala komunikado rilatas nur al utileco kaj malutileco: do, ĝi estas, krom pragmata, ankaŭ teorieca. Rimarkindas ke la kunligiteco inter la homa racio kaj homa lingvaĵo estas jam indikata de la duobla singnifo de la greka vorto "logos", kiu signifas kaj racion kaj vorton: nur kiu posedas logoson - teoriecan racion - tiu kapablas komuniki pere de logos/vorto.

Renesanco[redakti | redakti fonton]

Laŭ Nikolao el Kuzo, la intelekto estas supera al la racio ĉar ĝi reprezentas la sferon dian en la homo: malsame ol la racia logiko, kiu limiĝas al la principo de nekontraŭdiro (komuna kun la bestoj), la intelekto sukcesas intuicii la komunan radikon de tio kio aperas kontraŭdira al la pura racio, kaptante unuece la multeflankon per tiu “koincid(ej)o de la kontraŭoj” (latine: coincidentia opositorun), kiu estas propra al Dio.

17a jarcento[redakti | redakti fonton]

La diskurso pri la intelekta intuicio estas reprenita kaj enprofundigita de Baruch Spinoza, kiu ĝin elstarigas ĝis la supera grado de la scio ĉar pere de ĝi oni povas atingi iun scion, similan al tiu de la spinoza dio, senperan, koincidantan kun la naturo (Deus sive Natura = Dio aŭ Naturo). Ĉio kion la intelekto intuicie sukcesas scii fakte havas la karakterojn de eterneco senfina dum la racio povas nur ĉirkaŭiri tra la medio de la finiteco.

En diversaj postkarteziaj filozofoj de la 17a jarcento ne plu aperas la distingo inter intelekto kaj racio: ili preferas pivotigi diskuton ĉirkaŭ la necesa finiteco de la scio.

Laŭ John Locke, male, necesas superi la opozicion inter racio kaj intelekto kaj, post profilado de ĝiaj limoj,[4] oni revenu al la nura intelekto la fakulton de la scio, distingendan tamen el la volo.

Tiu konceptado restos en la angla skolo, kiu distingos la intelektan scion (kiu nun estas celita kiel inteligento (understanding), el tiu malsupera de la sensoj.

Laŭ tiu linio marŝas ankaŭ Gottfried Wilhelm Leibniz.

Same kiel laŭ Leibniz ankaŭ laŭ la filozofio adhera al la konceptaro de Wolff, la diferenco inter scio intelekta kaj scio sensa estas nur laŭgrada sed samkvalita, nome tiu perintelekta estas pli nete klara ol tiu persensa kiu, male, estas malklara kaj konfuza. La atingo de klareco ŝuldiĝas al la animo (intelekto) kiu, startante el ŝajna pasiveco, tamen ĉiam aktivas kaj kapablas progresi el scio konfuza kaj obskura al scio nete klara.

Kantio[redakti | redakti fonton]

Immanuel Kant riproĉas tiun doktrinon pri “intektualigo de la fenomenoj” [5] kaj restarigas la distingon inter per sensensa scio kaj perintelekta scio: la unua estas pasiva en la intuicia ricevado de la sensaj datenoj dum la intelekto aktive agas kiel kapablo sintezi apriore la multnombrecon de la fenomenoj per la kategorioj, ellaborante tiel konceptojn, pensante nome konceptojn kiuj havas kiel enhavon materiajn datenojn alvenantajn el la sensaro: tiel realiĝas la kunlaboradon inter senseco kaj intelekto.

La du fakultoj estas inter si tute malsamaj kaj ne ekzistas intuicia intelekto, kiu pensu laŭ senpera maniero same kiel male okazas por la sensa intuicio. “La intelekto povas intuicii nenion kaj la sensoj povas pensi nenion”. [6] Nur rilate al Dio tion oni rajtas pensi, nome ke li havas intuician intelekton ĉar li en la sama momento de la penso ankaŭ kreas la aĵojn kaj ilin konas ĝisfunde, dum homo nenialion povas se ne limigi sian scion al fenomenoj de niaj sensoj, nome al la aĵoj kiuj siamaniere sense sin prezentas en la fenomena ŝajno ilin enkadrigante en formoj spacaj kaj tempaj, “aprioraj funkcioj de la homa menso. La homa scio estos ĉiam finita, nome enfermita en la spaco kaj tempo: do, pretendi scion superantan la limojn de la senseco egalvaloras sin forlasi al “Filozofia fanatismo kaj metafizikaj fantaziaĵoj” kiuj komencis kun Platono.[7]

Intelekto kaj racio laŭ la kantia doktrino. La pretendo de la intelekto transiri la scion pri la fenomena mondo urĝas por ke la racio ellaboru ideojn kiuj plenumu la taskon celantan krei scion kompletan kaj perfektan pri la fenomena ena sperto, ekstera kaj "noumena", nome pri la animo, la mondo kaj Dio. Sed tio al kio aspiras la racio estas nur pretendo de la metafizikuloj “dogmaj" kiuj falas en antinomiojn.

Intelekto laŭ Hegelo kaj ideismoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Hegelo la racio vere superas la intelekton ĉar dum tiu ĉi povas esti aplikita al unuopaj sciencoj propraj de empiriismo, la racio kapablas kontentigi la superan scion filozofian. Jam Fichte kaj Jacobi rimarkigis ke la intelekto (Verstand) kristaligas la konceptajn poziciojn kiujn, male, la dialektika procedo de la racio montras vivaj kaj moviĝantaj, sed Hegelo forviŝas la klasikan logikon baziĝantan sur la principo de nekontraŭdiro kiun, male, la racio kapablas transiri uzante la sintezan dialektikon.

Dialektika ekzameno pri la intelekto en la modernaj filozofioj[redakti | redakti fonton]

Inter la multegaj filozofoj kiuj haltas filozofie esplori pri la intelekto, unu por multaj hazarde citindas. Ĉe Henri Bergson evoluiĝas la kritiko pri la abstrakta intelekto de la hegela skolo, sed tiu estas de li konceptata tiamaniere ke en ĝi konfluu ankaŭ la inteligento kiu esprimiĝas en la intelekto kie manifestiĝas ankaŭ la instinkto, el kiu devenas la inteligento.

Tipa de la homa inteligento estas la kapablo krei neorganikajn ilojn pere de kiuj la homo faber pretigas la vojon al la homo sapiens, kiu per la intelekto-inteligento konstruas abstraktajn formojn, kategoriojn, skemojn kiujn utiligos la scienco disvolvante sia funkcion “ekonomian”, nome transigante la kompleksan realon al simplaj elementoj utiligeblaj.

Novskolatikismo kutime konservas la distingon inter intelekto, kiel intuicia momento de la scio kaj percepto de la unuaj moralaj principoj devigantaj la konsciencon senrelativismaj hezitoj, kaj racio kiel procedo de la menso.[8]

Intelekto laŭ orientaj kulturoj, religioj kaj filozofioj[redakti | redakti fonton]

En la Biblio oni ne distingas intelekton el inteligento kaj ili estas atribuataj al la koro taksata en tiu kunturo sidejo de la saĝo kaj intencoj. (El artikolo Nomoj de Dio en la Biblio).

En kristanismo la intelekto kiel fonto de percepto de la intuiciaj kaj profundaj scioj pri la elektoj koncernantaj la vojojn por eniri sintonion kun Dio kaj ĝoji je ties ĉeesto, estas difinita kiel donaco de la Sankta Spirito. [9]

Intelekto, objekto de scienca esploro[redakti | redakti fonton]

Temas pri psikologio kaj neŭrologio kaj sciencoj similaj kiuj, kvankam marĝene, povas helpi la komprenadon pri la aperiĝo kaj disvolviĝo de scipovoj en la homo, se oni sukcesas distingi, lingve kaj koncepte, la malsamecon de scienco-objektoj kaj celoj kaj vojo de la filozofio kaj sciencoj.

Tipa temo de psikologio estas: ĉu eblas distingi, kaj karakterizi, intelekton el inteligento? Kiuj la rilatoj inter intelekto kaj inteligento? Se licas komparo, pli psikologia ol filozofia, pli populare ol science, ĝi sonus: Intelekto estus kiel aŭto, inteligento kiel ŝoforo.

Foje intelekto estas identigata, kaj konfuzata, kun kompreno kaj inteligento kun lerteco.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Terence Irwin, I principi primi di Aristotele, Vita e Pensiero, Milano 1996
  • Mario Dal Pra, Storia della filosofia, Franco Angeli, 1996
  • Silvestro Marcucci, Guida alla lettura della "Critica della ragion pura" di Kant, Laterza, Bari 2003
  • Thomas A. Szlezák, Platone e Aristotele nella dottrina del Nous di Plotino, traduzione di Alessandro Trotta, Vita e pensiero, Milano 1997 ISBN 88-343-0872-7.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Laŭ Adorno la elekto de “intus legere” estas certe korekta etimologie sed gnozologie prefereblus “inter legere” kiel jam fari Tomaso de Akvino ([1] Rivista telematica di Ricerca e Didattica Filosofica, n. 2, novembre 1997, paĝo 9.)
  2. Platono, Respubliko (dialogo), 7a libro (514 b – 520 a)
  3. Aristotelo, Animo, III, 5, 430a 10
  4. J. Locke, Eseo pri la Homa Intelekto
  5. Kant en “Amfibio de la konceptoj en la rezonado” en “Kritiko pri la pura racio”
  6. Kant, Enkonduko al la transcenda logiko” (Kritiko de la pura racio)
  7. Kant, Historio de la pura racio (Kritiko de la pura racio)
  8. [2]
  9. http://www.zammerumaskil.com/catechesi/spirito-santo/il-dono-di-intelletto.html

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]