Internacia Demokratia Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Internacia Demokrata Unuiĝo)
Saltu al: navigado, serĉo

La Internacia Demokratia Unio (IDU) estas laborgrupo de 45 konservativaj kaj kristandemokratiaj politikaj partioj. Pliaj proksimume 40 partioj nur apartenas al regiona subgrupo.

La Unio fondiĝis dum la jaro 1983. Fondaj partioj inter alie estis la Konservativa Partio de Britio sub Margaret Thatchers Conservative Party, Reagan, la Respublikana Partio de Usono de Usono sub Ronald Reagan, la franca partio Rassemblement pour la République sub prezido de Jacques Chirac kaj la germanaj kristandemokratiaj partioj CDU sub Helmut Kohl kaj CSU sub Franz Josef Strauß.

La partia ligo IDU vidas sin kiel forumo, kiu ebligas la bazon por kontaktoj, diskutoj kaj retaj interplektiĝoj de la konservativaj kaj kristanaj partioj en la mondo.

La estraranoj de la Unio elektiĝas kadre de ĉiun trian aŭ kvaran jaron okazantaj pintaj kunvenoj de la naciaj partiaj prezidantoj. Nuna unia prezidanto (laŭ la stato de printempo 2008) estas la eksa aŭstralia ĉefministro John Howard. Vicprezidantoj estas Jan Petersen (Norvegio), William Hague (Britio) und Shane Stone (Aŭstralio), ĝenerala sekretario Eirik Moen (Norvegio).

Membraj partioj[redakti | redakti fonton]

  • Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio - Liberala Partio de Aŭstralio (Liberal Party of Australia, LP)
  • Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio - Aŭstria Popola Partio (Österreichische Volkspartei, ÖVP)
  • Flago-de-Azerbajĝano.svg Azerbajĝano - Azerbajĝana Nacia Sendependisma Partio (Azərbaycan Milli İstiqlal Partiyası, NIPA)
  • Flago-de-Bulgario.svg Bulgario - Unio de Demokratiaj Fortoj (Съюз на Демократичните Cили, Saiuz na demokratiĉnite sili)
  • Flago-de-Britio.svg Britio - Konservativa Partio de Britio (Conservative and Unionist Party, Con/CP)
  • Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio - Civitana-Demokratia Partio (Obcanska demokraticka strana, ODS)
  • Flag of Chile.svg Ĉilio - Unio Demokrara Sendependa (Union Democrata Independiente, UDI) kaj Partio de Renovigo Nacia (Partido Renovacion Nacional, RN)
  • Flago-de-Danio.svg Danio - Konservativa Popola Partio (Det Konservative Folkeparti, KFP)
  • Flago-de-Estonio.svg Estonio - Patrolanda kaj Respublika Unio (Isamaa ja Res Publica Liit, IRPL)
  • Flago-de-Finlando.svg Finnlando - Nacia koalicio (Kansallinen Kokoomus, KOK)
  • Flago-de-Francio.svg Francio - Unio por Movado Popola (Union pour un Mouvement Populaire, UMP)
  • Flago-de-Germanio.svg Germanio - Christlich Demokratische Union Deutschlands (CDU) kaj Christlich-Soziale Union in Bayern (CSU)
  • Flago-de-Grekio.svg Grekio - Nova Demokratio (Nea Dimokratia, ND)
  • Flago-de-Hispanio.svg Hispanio - Hispana Popola Partio (Partido Popular, PP)
  • Flago-de-Honduro.svg Honduro - Partigo Nacia de Honduro (Partido Nacional de Honduras, PNH)
  • Flago-de-Hungario.svg Hungario - Fidesz - Hungara Civitana Unio (Fidesz - Magyar Polgári Szövetség, FIDESZ), Hungara Demokrata Forumo (Magyar Demokrata Fórum, MDF) kaj Sendependa Etkamparana, Agrikulturlaborista kaj Civitana Partio (Független Kisgazda, Földmunkás és Polgári Párt, FKGP)
  • Flago-de-Kanado.svg Kanado - Konservativa Partio de Kanado (Conservative Party of Canada, CPC, Parti conservateur du Canada)
  • Flago-de-Kipro.svg Kipro - Dimokratikos Synagermos (DISY)
  • Flago-de-Kolombio.svg Kolombio - Partio Konservativa de Kolumbio (Partido Conservador Colombiano, PCC)
  • Flago-de-Kroatio.svg Kroatio - Kroata Demokratia Unio (Hrvatska demokratska zajednica, HDZ)
  • Flago-de-Salvadoro.svg Salvadoro - Alianco Respublikana Naciisma (Alianza Republicana Nacionalista, ARENA)
  • Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio - Granda Nacia Partio (Hannara, GNP)
  • Flago-de-Malto.svg Malto - Naciisma Partio (Partit Nazzjonalista, PN)
  • Flago-de-Nov-Zelando.svg Nov-Zelando - Nov-Zelanda Nacia Partio (NZNP)
  • Flago-de-Norvegio.svg Norvegio - Høyre (H)
  • Flago-de-Portugalio.svg Portugalio - Demokratisches und Soziales Zentrum/Volkspartei (Partido do Centro Democrático e Social - Partido Popular, CDS/PP)
  • Flago-de-Rusio.svg Rusio - Unio de Dekstraj Fortoj (Сою́з Пра́вых Сил, СПС/Sajus Praviĥ Sil, SPS)
  • Flag of Serbia.svg Serbio - Demokratia Partio de Serbio (Demokratska stranka Srbije, DSS)
  • Flago-de-Slovenio.svg Slovenio - Slovena Demokratia Partio (SDS)
  • Flago-de-Sri-Lanko.svg Sri-Lanko - Unuiĝinta Nacia Partio (United National Party, UNP)
  • Flago-de-Svedio.svg Svedio - Modera Kolekta Partio (Moderaterna aŭ plennnome Moderata Samlingspartiet, M)
  • Flago-de-Tajvano.svg Tajvano - Ĉina Nacia Popola Partio (Kuomintango, KMT)
  • Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio - Partio por Demokratio kaj Progreso (Chama cha Demokrasia na Maendeleo, CHADEMA)
  • Flago-de-Usono.svg Usono - Respublikana Partio (Usono) (Republican Party, Rep/GOP)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]