Internacia Liberecana Solidareco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Liberecana Solidareco
organizaĵo
Komenco 2001 vd
vdr

Internacia Liberecana Solidareco estis internacia anarkiismema reto kun ĝis ĉirkaŭ 20 partoprenantaj organizoj el Norda kaj Suda Ameriko, Eŭropo, Mezoriento, kaj Afriko komence de la 21a jarcento (proksimume inter 2001 kaj 2005).

Laŭ ties retejo, "Projektoj de Internacion Liberecana estas malfermaj al anarkiistoj, anarkisindikatistoj, revoluciaj sindikatanoj, kaj klare kontraŭ-ŝtatistoj, nepartiaj sociaj organizoj kiuj funkciu laŭ liberecanaj principoj". Tiuj projektoj ĉefe konsistis el subteno de variaj praktikaj iniciatoj en Sudameriko kiaj fondo de presejoj kaj komunumaj domoj, kaj, pli amplekse, la lukto kontraŭ la ekonomia tutmondigo.

Ties kreado estis dekomence malakceptita de la Internacia Laborista Asocio, kiu akuzis lae iniciatintojn pri reformismo kaj pro esti portanta konfuzon kaj dividon inter anarkiistoj.

Ties iama retejo malaperis kaj la reto jam ne plu aktivas. Multaj el la anarkiismaj politikaj organizoj kiuj estis membroj nuntempe kunlaboras en la projekto Anarkismo.net.

Membraj organizoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]