Tutmondiĝo

El Vikipedio
(Alidirektita el Tutmondigo)
Saltu al: navigado, serĉo
Geokeys.jpg

Tutmondiĝo estas proceso, je kiu diversaj faktoroj de internacia signifo, kiel komercaj kaj ekonomiaj rilatoj, politikaj interesoj, socialaj movadoj, popolmigrado, novaj teknologiaj kapabloj, kulturaj influoj ktp. efikas apartajn landojn. La terminon en sia anglalingva formo globalization en 1983 konatigis la germandevena usona ekonomikisto Theodore Levitt.

La fenomeno de plifortiĝanta internacia interplektiĝo okazas je la tavolo de individuoj, socioj, institucioj kaj ŝtatoj. Esenca kondiĉo por la fenomeno de tutmondiĝo konsideriĝas la teknologia progreso en la 20-a jarcento, aparte en la teknologioj de komunikado kaj transportado, kaj la politikaj decidoj pri "liberaligo" de la tutmonda komerco.

Enhavo

Termino kaj signifoj [redakti]

La anglalingva termino globalization, hispanlingve globalización, germanlingve Globalisierung, ruse Глобализация ["globalizacija"], en Esperanto laŭvorte "terglobiĝo", komence uziĝis en fakaj publikaĵoj de socia scienco, unuafoje almenaŭ en 1944; en 1961 la vorto globalization ekaperas en anglalingva leksikono. La ekonomikan anglalingvan terminon "globalization" plej forte influis kaj konatigis la germandevena usona ekonomikisto Theodore Levitt (1925–2006), en 1983 per la artikolo "The Globalization of Markets" [1] en la magazino Harvard Business Review.

Alia, internacie malpli forte uzata termina variaĵo estas la franclingva vorto mondialisation, alilingve ekzemple germane Mondialisierung, en Esperanto laŭvorte "mondiĝo". Iuj aŭtoroj ne nomas la priskribitan proceson "tutmondiĝo", sed "sennaciiĝo" (ekzemple germane EntnationalisierungDenationalisierung), por akcenti la perdon je potenco kaj signifo de la naciaj ŝtatoj kadre de la proceso de tutmondiĝo.

La fenomeno jam pridiskutiĝis longe antaŭ ol ekestis la termino. Ekzemple la germana filozofo Karl Jaspers en sia kulturkritika publikaĵo Die geistige Situation der Zeit ("la spirita situacio de la epoko", 1932) uzis la germanlingvan adjektivon planetarisch, do "tutplaneda": "El teknika kaj ekonomika vidpunkto, ĉiuj problemoj ŝajne iĝas tutplanedaj".[2] La proceso de tutmondiĝo laŭ li signifis "hororan" samniveliĝon. Karl Jaspers elstarigis, ke la tutmondiĝo de la 20-a jarcento diferenciĝas de similaj tendencoj de antaŭaj epokoj per tio ke ne nur la ekonomikaj interrilatoj pli interplektiĝis, sed ĉiuj interrilatoj, inkluzive de la militoj, kiel montris la unua kaj post la publikigo de lia verko ankaŭ la dua mondmilitoj. La homaj kulturoj disvastiĝas tutmonde, sed post unua "deliro de pli vasta spaco" li priskribas "senton de tutmonda malvasteco".[3]

Vidu ankaŭ [redakti]

Alimondismo, ĜKKS , Internaciismo, Sennaciismo, Transnaciismo

Historio de tutmondiĝo [redakti]

Kolonio, Imperio, Silka Vojo, Kristoforo Kolumbo, Manila galiono, Triangula komerco

Tutmondiĝaj militoj [redakti]

Milito de Hispana Sukcedo, Sepjara milito, Opia milito, 1-a Mondmilito, 2-a Mondmilito

Notoj [redakti]

  1. Theodore Levitt: „The globalization of markets“ (anglalingve: "la tutmondiĝo de merkatoj"), en: Harvard Business Review, 61-a jarkolekto, 1983, n-ro 3, p. 92
  2. Origine germanlingve: „Als technische und wirtschaftliche scheinen alle Probleme planetarisch zu werden“.
  3. Origine germanlingve „Rausch der Raumerweiterung“ kaj „Gefühl der Weltenge“. En Karl Jaspers: Die geistige Situation der Zeit, p. 67 (eldono de 1932), ekzemple ISBN 3-11-016400-0