Montgomery estas urbo en Kantono Montgomery (Alabamo). Laŭ popolnombrado en 2000 la urbo havis 201 568 loĝantojn. Ĝi estas la ĉefurbo de Alabamo, ŝtato de Usono. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de Konteo Montgomery.
D-ro Martin Luther King la 2-a gajnas nacian atenton por aferoj pri civitaj rajtoj dum sia tenado kiel pastoro de la Baptista Preĝejo de Dexter-Avenuo, du kvadratoj fore de la Ŝtata Ĉefa Konstruaĵo. En 1955Rosa Parks iĝis heroino de civil-rajtoj, kiam ŝi rifuzis permesi al blankulo sidi en sia aŭtobusa seĝo. La reago al ŝia aresto komencis la bojkoton de la aŭtobusa sistemo de Montgomery, kiu devigis la urbon malapartigi la aŭtobusan sistemon. En 1965marŝo por justeco organizita de D-ro King iris de Selma, Alabama al Montgomery.
Laŭ la Usona Oficejo de Popolnombrado, la urbo havas areon de 404,5 km². 402,4 km² de ĝi estas lando kaj 2,1 km² de ĝi estas akvo (0,52 % de ĝia tuta areo).