Kastilio kaj Leono
Kastilio kaj Leono | |||
hispane: Castilla y León | |||
aŭtonoma komunumo | |||
Valadolido
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Castilla y León | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provincoj | 9
| ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Montaroj | Ibera montaro, Kastilia montaro, Leona montaro | ||
Najbaras kun | 12
| ||
Kelkaj urboj | 15
| ||
Riveroj | 5
| ||
Situo | Valadolido | ||
- alteco | 698 m s. m. | ||
Ĉefurbo | Valadolido | ||
- koordinatoj | 41° 38′ 00″ N 04° 43′ 00″ U / 41.63333 °N, 4.71667 °U (mapo) | ||
Areo | 94,223 km² (9 422,3 ha) | ||
Loĝantaro | 2 523 020 (2010) | ||
Denseco | 26 777,11 loĝ./km² | ||
Aŭtonomeco | 2-a de marto 1983 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
ISO 3166-2:ES | ES-CL | ||
Situo de Valadolido enkadre de Hispanio
| |||
Situo de Kastilio kaj Leono enkadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Castile and León | |||
Retpaĝo: www.jcyl.es | |||
Kastilio kaj Leono estas hispana aŭtonoma komunumo. Ties areo estas 94.193 km2 kaj ĝi havas proksimume 2.600.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el la provincoj Avilo (Ávila), Burgoso (Burgos), Leono (León), Palencio (Palencia), Salamanko (Salamanca), Segovio (Segovia), Sorio (Soria), Valadolido (Valladolid), kaj Zamoro (Zamora).
Ĝi estas la hispana aŭtonoma komunumo kun plej granda surfaco. Ĝi konsistas en tre granda ebenaĵo (la Norda Altebenaĵo), ĉirkaŭata de relative altaj montaroj krom en la limo kun Portugalio, kie la landlimon markas ĉefe riveroj.
La klimato estas ekstrema, kun someroj tre varmaj kaj sekaj, ĉefe en aŭgusto, dum la cetero de la jaro montras malvarmajn temperaturojn.
Dum multaj jaroj la ĉefa enspezo de la regiono estis la agrokulturo, ĉefe tritika, kaj la bestbredado. En la lastaj jaroj la regiono suferas fortan procezon de senpopoligo, kun migrado ĉefe al Madrido kaj aliaj industriaj urboj.
La nuna regiono estas administracia unuiĝo de la plejparto de la historia regiono Malnova Kastilio kaj la Reĝlando Leono, post la nova organizado en Hispanio en 1983.
La kastilia lingvo (la hispana de Kastilio) evoluis ĉi tie en la Mezepoko, kaj malrapide disvastiĝis al la aliaj regionoj dum la t.n. Rekonkero. Oni konsideras ĝin la plej pura formo de la hispana lingvo.
Eksteraj ligiloj
greke Aŭtonoma registaro de Kastilio kaj Leono greke Turismo en Kastilio kaj Leono
|