Larrea tridentata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Larrea tridentata
floranta planto Larrea tridentata
floranta planto Larrea tridentata
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Zigofilaloj Zygophyllales
Familio: Zigofilacoj Zygophyllaceae
Genro: “Larrea”
Specio: “Larrea” ĉ. kvin specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lorrea tridentata, estas kuracherbo kiu nomiĝas en la angla chaparral kaj greasewood, en la itala cespuglio di creosoto, en la hispana gobernadorahediondilla. Ĝi estas plantospecio el la familio Zigofilacoj (Zygophyllaceae). La specio kreskas nature en sekaj (aridaj) regionoj de sudokcidenta Usono kaj Meksiko.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La genro Larrea estis nomata laŭ la hispana klerikulo Juan Antonio Pérez Hernández de Larrea (1730–1803), episkopo de Valladolid kaj patrono de la natursciencoj. La specian epiteton ĝi ricevis de Augustin Pyrame de Candolle, dum tridentata venas el la latinaj tri kaj dens = dento, ĉar ĝiaj floroj kaj stamenoj estas tridentaj. La planto ankaŭ nomiĝas kreosota arbusto pro sia odoro al kreosoto.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Krom Larrea tridentata ekzistas Larrea divaricata, kiu venas el Sudameriko (Argentino), kaj Larrea ameghinoi, Larrea cuneifolia kaj Larrea nitida.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La disvastigejo de la kreosota arbusto estas la usonaj ŝtatoj Arizono, Kalifornio, Nevado, Nov-Meksiko kaj Teksaso kaj la meksikiaj ŝtatoj Aguascalientes, Baja California Norte, Baja California Sur, Chihuahua, Coahuila, Durango, Guanajuato, Hidalgo, Nuevo León, Querétaro, San Luis Potosí, Tamaulipas kaj Zacatecas – do, ĝi kreskas ĝis Meksik-urbo.

Ekosistemoj[redakti | redakti fonton]

La plantosocio de kreosotarbustoj estas karaktera plantkomunumo en la Sonora-dezerto. Sed ankaŭ en la Mojave-dezerto kaj la Ĉiuaŭa dezerto la kreosota arbusto estas la dominanta plantospecio. En jenaj ekosistemoj la planto gravas:

  • en la ekosistemo de la dezerta arbusto
  • en la teksasa savanasistemo
  • en la ekosistemo de la arbustosavano de la usona sudokcidento kaj
  • en la ekosistemo de la dezerta verdaĵejo

Pliaj plantosocioj de kreosotarbustoj kun aliaj plantoj ekzistas (laŭ A. W. Kuchler):

Kreosoto-arbusto (Larrea tridentata)

Mediaj faktoroj kaj kreskejoj[redakti | redakti fonton]

La kreosota arbusto estas planto, kiu toleras sekecon (jara precipitaĵo 100 ĝis 300 mm). Ĝi ankaŭ toleras grandan variadon de temperaturo (–5 °C vintre kaj 47 °C somere).[1] La planto bone kreskas sur aluviaj konusoj, sur deklivoj, en valoj sur sablaj dunoj kaj en sekvaloj.[2] Normale la planto kreskas nur ĝis alteco de 1500  m, krom en la montaro San Gabriel, kie ĝi kreskas ĝis alteco de pli ol 1700  m (maksimuma alteco 2004 m). La grundo estu bone aerumita, kalka, sabla aŭ de aluvia origino.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kreosotarbusto estas ĉiamverda kaj sendorna arbusto, kiu kreskas ĝis alteco de 1 ĝis 3 metroj.[4]. Ĝiaj trunkoj kreskas vertikale, sed ankaŭ povas kreski proksime al la grundo. Ili havas ruĝecan koloron komence kaj fariĝas poste grizaj. La nodoj estas malhelaj kaj dikaj. La folioj estas palmataj, ekzistas nur unu paro da folietoj. La dikaj folietoj estas inter 7 kaj 18 mm longaj kaj inter 4 kaj 8,5 mm larĝaj. Ili havas glatan randon kaj dentoforman folipinton. La folioj enhavas rezinon kaj forte odoras al kreosoto. Stipuloj ekzistas.

La duseksaj floroj evoluiĝas el solaj akselaj burĝonoj[5], ili estas radiosimetriaj, helicofore torditaj, kvinnombraj kaj povas ricevi grandecon de ĝis 25 mm. La kvin ovoformaj sepaloj estas liberaj. La kvin petaloj estas flavaj kun bruneca „najlo“. Ekzistas du cirkloj kun po kvin [[stameno]j. La ovario estas hipogina.

fruktoj de la kreosot-arbusto

La kapsulfruktoj havas mallongan tigon. Ĝi havas arĝentecan hararon kiu disfalas en kvin partoj de po unu semo.[6]

La kromosomonombro estas 2n = 26, 52 aŭ 78.

Plimultigado kaj radika sistemo[redakti | redakti fonton]

Apud la seksa plimultigado la planto povas reprodukti sin ankaŭ per burĝonantaj trunkoj, kiuj estas kovrataj de tero kaj radikoj, kiuj formas ŝosojn. La radika sistemo de la kreosotarbusto konsistas el ĝis 80 cm longa pivotradiko kaj ĝis 3  m longaj flankradikoj. La lastaj trakreskas la grundon, tiel efike, ke ili absorbas ĉiun akvoguton, kiu atingas la terenon de la planto. Neniu alia planto povas vivi proksime de la arbusto.[7]

Varianto King Clone.

La kreosotarbusto atingas averaĝan aĝon de 625 ĝis 1250 jaroj. La plej maljuna konata ekzemplero estas kalkulita je 11.700 jaroj nome King Clone en la valo Lucerne en la Mojave-dezerto de Kalifornio.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ackerman, Thomas L.; Bamberg, Sam A. 1974. Phenological studies in the Mojave Desert at Rock Valley (Nevada Test Site). In: Lieth, Helmut, ed. Phenology and seasonality modeling. New York: Springer-Verlag: 215-226. (Ecological studies; Analysis and synthesis, volume 8)
  2. Burgess, Tony L.; Northington, David K. 1974. Desert vegetation in the Guadalupe Mountains region. In: Wauer, Roland H.; Riskind, David H., eds. Transactions of the symposium on the biological resources of the Chihuahuan Desert region, United States and Mexico; 1974 October 17-18; Alpine, TX. Transactions and Proceedings Series No. 3. Washington, DC: U.S. Department of the Interior, National Park Service: 229-242
  3. Brown, David E. 1982. Chihuahuan desertscrub. In: Brown, David E., ed. Biotic communities of the American Southwest--United States and Mexico. Desert Plants. 4(1-4): 169-179
  4. Munz, Philip A.; Keck, David D. 1959. A California flora. Berkeley & Los Angeles: University of California Press. 1104 p.
  5. Kearney, Thomas H.; Peebles, Robert H.; Howell, John Thomas; McClintock, Elizabeth. 1960. Arizona flora. 2d ed. Berkeley, CA: University of California Press. 1085 p.
  6. Beatley, Janice C. 1974. Effects of rainfall and temperature on the distribution and behavior of Larrea tridentata (creosote-bush) in the Mojave Desert of Nevada. Ecology. 55: 245-261
  7. Levin, Geoffrey A. 1988. How plants survive in the desert. Environment Southwest. Summer: 20-25
  8. Vasek, Frank C. 1980. Creosote bush: long-lived clones in the Desert. American Journal of Botany. 67(2): 246-255

[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Larrea tridentata ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis