Litio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Litio

Flosas litio-pecoj en parafinoleo
Litio uzatas en pirotekniko pro sia roz-ruĝa flamo

Litio estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Li kaj atomnumero 3. Arĝentkolora alkala metalo, estas la pli malpeza metalo en la naturo. Ofta izotopo havas tri protonojn kaj kvar neŭtronojn en ĝia nukleo. Litio havas du elektronojn en la unua elektrona ŝelo, kaj nur unu en la dua. Ĝi ne troviĝas sole en la naturo, ĉar litio rapide kuniĝas kun aliaj elementoj. Oni akiras lition elektre de litia klorido.

Kemiistoj uzas lition en la industrio por purigi likvajn metalojn kaj fortigi aluminion kaj magnezion.

Johan August Arfwedson, svedo, malkovris lition en 1817. La nomo "litio" venas de greka vorto lithos (λιθoς), kiu signifas "ŝtono".

Vidu ankaŭ