Ludoviko-Filipo (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko-Filipo la 1-a, reĝo de la Francoj.

Ludoviko-Filipo de Orléans (naskiĝis la 6-an de oktobro 1773 en Parizo - mortis la 26-an de aŭgusto 1850 en Claremont, Surrey), (franclingve Louis-Philippe d'Orléans) pli konata dum la franca revolucio kiel la civitano Chartres (le citoyen Chartres) aŭ Egaleco filo (Égalité fils), fariĝis la reĝo de la Francoj ekde 1830 ĝis 1848 kiel Ludoviko-Filipo la 1-a (dum la tiel nomata julia monarkio). Li estis la lasta franca reĝo kun la oficiala titolo "Reĝo de la Francoj".

Sinsekve grafo de Valois kaj grafo de Chartres, li subtenis la francan revolucion samkiel sia patro. Li partoprenis kiel generala leŭtenanto en la bataloj de Valmy, Jemappes kaj Neerwinden. Ludoviko-Filipo sekve ekzilis sin al Aŭstrio, kaj ekis migreman vivon : li ekzemple loĝis dum kvar jaroj en Filadelfio (Usono). La alveno de Napoléon Bonaparte, en Francio, plilongigis lian ekzilon.

Post la abdikado de Napoléon, en 1814, Ludoviko-Filipo revenis al Francio, ricevis la titolon de duko de Orléans kaj obtenis la Reĝan Palacon de Parizo kiel loĝejo.

Dum la franca Resurtronigo kaj la reĝadoj de Ludoviko la 18-a kaj Karlo la 10-a, la populareco de Ludoviko-Filipo senĉese plifortiĝis, ĉar li simbolis la politikan opozicion al la plej ortodoksaj monarkistoj (la ultras) kaj ne tute repuŝis la heredaĵojn de la revolucio. Okaze de la franca revolucio de 1830 kaj de la falo de Karlo la 10-a, Ludoviko-Filipo estis proklamita de la deputita asembleo kiel la nova reĝo de la Francoj (kaj ne de Francio), ĉar oni timis respublikan rebelon.

Ludoviko-Filipo, Reĝo de la Francoj
(Miniaturpentraĵo de Francois Meuret)

Ludoviko-Filipo falis pro la franca revolucio de 1848, kiu starigis la Duan Respublikon. Li devis denove ekzili sin en Anglio, kie li mortis.