Malgranda emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda emberizo
Malgranda emberizo
Malgranda emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. pusilla
Emberiza pusilla
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Emberiza pusilla - MHNT

La Malgranda emberizo, Emberiza pusilla, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu estas malgranda emberizo 12-13.5 cm longa (kaj tio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo). Ĝi havas malhelstriecan brunan dorson kun blankaj subaj partoj kun fajna tre malhela strieco ĉefe en supra brusto kaj flankoj. Pro bruna vizaĝo kaj blanka mustaĉa strio, ĝi estas iom simila al la proksime parenco la Brunorela emberizo sed ĉefe similas al malgranda ino de la ne tiom proksima Kanemberizo, sed ĝi havas nigran subkronan strion, nigran bordon al la tre bruna orelareo kaj blankan okulringon. La kruroj estas rozkoloraj kaj la beko griza. Ambaŭ seksoj estas similaj.

La alvoko estas distinga zik, kaj la kanto estas ruleca siruu-sir-sir-siruu.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La Malgranda emberizo reproduktiĝas tra la tajgo de malproksima nordoriento de Eŭropo kaj norda Azio. Ĝi estas migranta specio, kiu vintrumas en subtropiko de norda Barato, suda Ĉinio kaj nordaj partoj de sudorienta Azio. Tiuj birdoj restas en la vintrejoj dumlonge; oni kaptis specimenojn en Junano fine de marto[1]. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo. Tiu specio estas adaptebla; en montoj de Butano ekzemple, kie vintrumas malgrandaj nombroj, ĝi troviĝas tipe en agrikultura habitato, ĉefe inter 1,000 kaj 2,000 m super marnivelo[2].

Illi reproduktiĝas en malferma arbaro de koniferoj, ofte kun iome da betulosalikoj. La ino demetas 4-6 ovojn en arbonesto. Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado kaj for de la reprodukta sezono semoj.

Ĝi estas komuna specio de tre ampleksa teritorio kaj pro tio ĝi ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bangs (1932)
  2. Inskipp et al. (2000)
  3. IUCN (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • OBC 29 fotoj (vidu menuon sube)
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj