Medicino kaj Kirurgio kaj la Katolika Eklezio dum Mezepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Medicino kaj Kirurgio kaj Katolika Eklezio dum Mezepoko pritraktas krom pri historio pri medicino de Mezepoko, ankaŭ pri la rilatoj inter medicino kaj la kristana religio, kiu estas temo diskutata kaj nemalinflua en la nuna kulturo.

La popola bildo pri Mezepoko ofte estis ligita al la priskribo kiu pri ĝi estis donita en la 18a jarcento fare de la filozofiaj kleristoj, kaj fortigita poste de la penso de pozitivistoj [1]. En tiu priskribo Mezepoko estas prezentita kiel "Malluma Epoko", aŭ epoko de barbareco kaj nesciado, regata de despotoj kaj Eklezio subpremanta kaj obskurantisma; epoko en kiu racio kaj scienca penso estis subpremitaj pro religia fanatikismo.

Tiu negativa imago estas jam superita per la plej ĵusa historiografia kritiko, kiu remalkovris en la Mezepoko aspektojn lumajn kaj kreajn kaj forigis la vizion pri epoko pure barbareca kaj nescia [2].

Aparte rilate sciencan sciaron, la fundamentaj studoj de Pierre Duhem[3] envojigis al malkovro kaj al la nova kompreno pri la tuta komplekseco de la mezepoka scikampo de fiziko, matematiko, astronomio kaj naturaj sciencoj.

Ankaŭ vidpunkte de medicino oni observis reaprezon kaj rekonsideron, kaj aparte estis superita la popularigita imago-priskribo pri mezepoka medicino manka je scienca scio, miksita kun magio kaj superstiĉo.

La nuna historia analizo de esploroj pri kirurgio kaj anatomio, ligitaj ankaŭ al la dissekcado de homaj kadavroj, kun aparta akcentoj pri la rilatoj kun la Eklezio kaj papoj, samliniiĝas kun tiu revalorigo.

Historiografia kritiko

a) Tezo de la konflikto.

En multe da literaturo de la pasinto nestiĝis erara interpreto bazita aparte sur la verko de Andrew Dickson White, kiu kune kun John William Draper estis la aŭtoro de la "Conflict thesi" (tezo de la konflikto), en kiu oni apogis disvastigon de historia bildo pri Katolika Eklezio ege kontraŭa al la scienco. Tiu tezo naskiĝis en la 19a jarcento, en pleno de la etoso pozitivisma kaj, do, la negativa juĝo falis ankaŭ sur la medicinon de mezepoko.

Sed precipe ekde la komenco de la 1970-aj jaroj la tezo de la konflikto estis tute reĵetita de la historiografia kritiko kaj sekve ankaŭ la historio pri medicino estis «elpurigita» de la influo de la doktrino de White kaj Draper. Sed reale jam en 1908 la medicinisto kaj historiisto James Joseph Walsh[4] oponis, serioze dokumentite, la konfliktan tezon.

Por aserti ke historie la Eklezio oponintus la medicinan progreson Andrew Dickson White utiligis argumentojn rekondukeblajn al tiutipa rezonado: homoj kiuj kredas je la ebleco de la miraklo ne povas favori al progreso pri medicino kaj kirurgio; en mezepoko homoj, kaj aparte la Katolika Eklezio, kredis je mirakloj, do en mezepoko ne povis okazi iu ajn medicina progreso. Krome, laŭ Withe, iniciati studojn pri medicino estus kontraŭe al la interesoj de la Eklezio, konsiderinte ke la kredo je mirakloj, kaj konsekve la pilgrimoj kaj la kulto kaj la vendo de relikvoj, al ĝi portis rimarkindajn avantaĝojn. Skribas White:[5]

Estus troa pretendo el la homa naturo imagi ke la papoj, kiuj eltiris gravajn enspezojn el la vendo de Agnus Dei (ĉi-kaze, indulgencita objekto portanta bildon de la Ŝafido) [...] favorus la kreskon de iu ajn scienco minanta siajn interesojn.

Rokdentante al iuj eroj de tiutempa kanona juro kaj al iuj papaj buleoj (analizotaj ĉi-sube ), la sama White asertas ke la Eklezio metintus iujn ligilojn malhelpantajn la studon kaj la progreson de la kirurgio kaj anatomio. Temen lia analizo kaj interpreto renkontis malsamajn juĝojn ĉe la jam menciitaj historiistoj.

b) La problemo de la fontoj.

Se, kiel faris Darrel W. Amundsen[6], oni metas antaŭ si la demandon: «Ĉu al la mezepoka klerikaro estis iam ajn malpermesite praktiki medicinon kaj kirurgion?», kaj unue kaj definitive aliras al la pasinto serĉante la respondon ene de sekundaraj fontoj kiel iuj nunaj tekstoj enkondukaj al la ĝenerala medicino, la respondo ne estas scienca. La problemo estas ke tiaj tekstoj estas influitaj de jam vulgarigita aliro al mezepoko. Temas pri manlibroj aŭ similaĵoj eminentaj aliaspekte, sed ili komplete difektas vidpunkte de la historio.

En tiuj tekstoj oni povas trafis, tial, asertojn tiajn: «sub la papado de Inocento la 2-a estis promulgitaj dekretoj (koncilio de Clermont 1130, koncilio de Reims 1131, koncilio laterana 1139) kontraŭ la kuracista profesio praktikata de ekleziuloj[7]. Plue, tiu malpermeso estis ripetita en Koncilioj de Montpellier 1162, Tours (1163), Parizo 1131, en la dua Laterana 1215.

Finfine la restriktleĝoj koncernis ankaŭ la monaĥaron, kaj aparte en koncilio de Le Mans 1247 estis malpermesitaj ankaŭ la praktikoj kiuj implicas bruligadon kaj tranĉadon (kirurgio) [8]. En aliaj tekstoj, plue, oni referencas al separo de medicino kaj kirurgio: en 1163 kanona dekreto kun sia «Ecclesia abhorret a sanguine» (la Eklezia horore forfuĝas el la sango), ordonas ke la monaĥoj komplete rezignu la permanajn operaciojn kirurgiajn: sekve, tiu profesio estis forlasita en la manoj de barbistoj-kirurgoj [9]; Rilate tian aspekton White mem skribas: «unu el la precipaj obĵetoj disvolvitaj en Mezepoko estis la maksimo laŭ kiu «la Eklezio abomenas sangelverŝon». Sur tiu bazo, la koncilio de Le Mans malpermesis la kirurgion al la monaĥaro[...]. Tiu ideo estis tiel enradikiĝinta en la menso de la universala Eklezio, ke la kirurgio daŭrigos esti konsiderita malhonoran laŭ mil jaroj».

Tiaj estas la ekzemploj, kiel rimarkigas la sama Amundsen, sed temas precipe pri tekstoj enmanlibrigitaj en la unua duono de la 20a jarcento. Necesas do aliri la originalajn kaj primarajn fontojn.

Esploro de la primaraj fontoj

Facile oni povas rimarki kiel kelkaj aŭtoroj de historio pri medicino antaŭantaj la 1970-ajn jarojn konfuze asociiĝis al certa ideo sen, fakte, rekte citi el la konciliaj aktoj kaj sen kontroli ĉu la malpermesoj referencas al la tuta klerikaro aŭ nur al malvasta ero de ĝi. Aparte estas ade forlasita la deviga distingo inter «Regula Klerikaro» (kiuj vivas kune kiel monaĥoj kaj Regularaj kanonikoj) kaj Sekulara Klerikaro, kaj inter minoraj kaj majoraj ordinoj, inter episkopoj kaj presbiteroj, inter diakonoj kaj subdiakonoj) kaj en «minoraj ordinoj» inter pordistoj, lektoroj, ekzorcistoj kaj akolitoj. Kaj gravas rememorigi ke la sekulara klerikaro kaj la «minoraj ordinoj» tiutempe konstituis larĝan parton de la klerika klaso. Pro tiu manko de scio, serioze eĉ vortaristoj (vidu ekzemple, la italan «Dizionario del Medioevo») al la voĉo «kleriko» aŭ al analogaj kutime konkludas ke la Eklezio sisteme oponis la disvolviĝon de la Medicino».

Elĉerpa studo pri la kanona juro tiutempa, male, enkondukas konkludi ke la eklezia leĝaro ĉi-kampe havis signifon tre malsaman ol tio kio povu impresi unuavide. Tion rimarkigas mem Amundsen (vidu Bibliografion). Por korekte kompreni la pozicion de la Eklezio ĉi-kampe, tial, necesas rekte ekzameni la primarajn fontojn. La primaraj fontoj ekzamenindaj estas la Koncilioj, kiuj povas esti regionaj aŭ ĝeneralaj (ekumenaj), kun la kanonoj en ili aprobitaj, la Dekretaloj kaj la buleoj de la papoj. Pro la vasteco kaj komplekseco de la materialo akumuliĝinta, laŭjarcente oni kompilis Colleptiones, tio estas kanonaj kolektoj cele sisteme ordigi la leĝojn kaj evidentigi la kontraŭdirojn kiuj iom post iom naskiĝis. La unua granda kolekto estis la Decretum (Dekreto) de Graciano (1140), kiu ne havis oficialan valoron sed kiu, fakte, estis skrupule utiligita de kanonistoj kaj juĝistoj ktp kaj fine eniris en la Corpus Iuris Canonici (Korpo de la kanona juro). Koncerne la oficialajn kolektojn, plue konsultindas ankaŭ la Compilatio tertia (Kompilaĵo tria) de 1210, la Compilatio quinta de 1226 (Kompilaĵo kvina) (dum la compilationes estis neoficialaj), kaj fine la fundamentaj Decretales (Dekretaloj) de Gregorio la 9-a) promulgitaj en 1234 kaj enirigitaj en la Korpon. Sed la Korpo de la kanona juro daŭre kreskis. Pro tio unuavida kompetenteco ne povas ekzisti. </ref>

Oni, tial, flankelasu la sekundarajn fonton kaj kontrolu rekte el la primaraj.

Kirurgio konsiderita en la primaraj fontoj

Utilas, kaj necesas, tial, ekzameni la ekleziajn leĝarojn rilate medicinon kaj kirurgion, kaj aparte ĝuste tiujn konciliojn kiujn la historio pri medicino metis al evidento [10].

a) En la regionaj koncilioj Koncilio de Clermont Ferrand (1130) kaj de Reims (1131), estis aprobita la jena kanono, fine gurde ricevita en la Laterana Koncilio dua: (1139)[11] "Perversa kaj malŝatinda kutimo, pri kiu ni informiĝis, tiom kreskis ke monaĥoj kaj regularaj kanonikoj, post ricevinti la veston kaj kredokonfesinti, malŝatante la regulon de Bededikto kaj Aŭgusteno, studas jurisprudencon kaj medicinon cele havigi el tio terajn avantaĝojn. Kaj vere, puŝite de avareco, ili sin igas defendantoj en juĝaj kvereloj; fidantaj en siaj fortegaj voĉoj, en la diverseco de siaj ŝarĝoj, ili konfuzas la juston kun la maljusto, kiam male ili devus sin dediĉi al himnoj kaj psalmoĉanto. La imperiaj konstitucioj eĉ tiuj ĉi atestas kiel absurdas kaj hontindas por klerikoj provi fariĝi spertaj en juĝejaj kvereloj. Per la apostola aŭtoritato ni tial dekretas, ke tiaj malobeantoj estu peze punataj. Krome, preterlasante kaj animzorgon kaj neglektante la devigojn de sia ordeno, ili eĉ promesas sanigon interŝanĝe kontraŭ fia mono, fariĝante kuracistoj de homa korpoj. Kaj konsiderinte ke malpura okulo estas signo de malpura koro, tion pro kio ruĝigas eĉ nur paroli, religio ne devus praktiki. Tial, por ke la monaĥoj kaj kanonikoj estu plaĉaj al Dio en la observo de iliaj sanktaj devigoj, ni, subtenitaj de nia apostola aŭtoritato, malpermesas ke tiu praktiko daŭru plue"

Je unua lego ŝajnas ke, la Eklezio volus tute forigi la praktikon de la medicino al ĉiuj kategorioj de klerikaro, kaj ankaŭ veras ke la sama kanono eksplikas ke la medicina arto estas aparte nelaŭdebla se praktikata de ekleziaj homoj, se konsideri ke tia aktivado kuntrenas vidon pri aferoj embarasaj; sed la precipa motivo de la malpermeso povas esti vidita ne propre en la praktiko de la kuracista profesio sed en la avida akirado de «malŝatinda mona gajno».

La tuta kanono evidente pivotigas la atenton ĉirkaŭ la problemo de la avideco, de la profitocelo kaj fambrilo; cetere, en la sama koncilio (Dua Laterana), estas kondamnita ankaŭ simonion kaj uzuron, tial klaras ke la monavida atentaro estis la centra temo. Evidentas plue ke tiu kanono referencas ne al la tuta klerikaro, sed nur al ties malgranda ero, nome al la monaĥoj kaj regularaj kanonikoj, kaj ne estas eksplicite direktita kontraŭ la medicino tute mallonge, sed nur kontraŭ ties praktikantoj forgesantaj la sobrecon devigan por la religiulaj medioj. Krome, kvankam tiu kanono estis promulgita ankaŭ en Ekumena Koncilio, ĝia graveco obtuziĝis rapide ĉar ĝi enmediiĝis en neniun el la postaj kolektoj. Tial, eĉ en tiu kanono oni ne vidas la kondamnon pri medicino. [12]:

b) "La malamo de la antikva malamiko ne insiste engaĝiĝas por faligi la malsanajn membrojn de la Eklezio, sed provas tion fari eĉ ĉe la membroj plej ŝatindaj [...]. Li opinias tiam esti kaŭzinta la falon de multaj kiam li, per sia ruzo, konvinkas iujn subregulojn (monaĥoj kaj kanonikoj) forlasi la klostron por iri studi leĝojn kaj aranĝi medikamentojn, pretekste helpi la korpojn de siaj fratoj malsanaj [...]. Tial ni dekretas, kun la konsento de tiu koncilio, ke al neniu estu koncedite foriri por studi medicinon kaj sekularajn leĝojn post la votligiĝo kaj ordenpromeso en iu porreligiula loko [...]. Se iu foriras kaj ne revenas al sia klostro ene de du monatoj, ke li estu evitita de ĉiuj kvazaŭ li estas ekskomunikito[...]"[13] kaj fine ĝi estis kolektita en la fundamentaj Decretales (Dekretaloj) de papo Gregorio la 9-a[14].

Tamen ankaŭ tiu kanono ne rilatas al la tuta klerikaro, sed evidente nur al tiuj kiuj vivas kune kaj sekvas regulon, kiel monaĥoj kaj similuloj, kaj ankaŭ en tiu kazo ne estas koncernata la malpermeso pri la «medicino» sendistinge, sed nur la malpermeso por religiuloj kiuj forlasis siajn lokojn kaj religiajn devojn por ekzerci kaj praktiki medicinon. Krome, se oni volus taksi tiun kanonon kiel malpermeson pri medicino tute mallonge, tiam devus esti konsiderita malpermesita ankaŭ la studo pri sekulara juro. Sed tiu ĉi estis prepara al kanona juro, tial absurdas pensi ke la du kune estis malpermesitaj. En 1213 la regiona koncilio de Parizo adoptis la samajn enhavojn, [15].

c) En 1219, papo Honorio la 3-a publikigis la buleon «Super speculam", kiu poste kolekte eniris Dekretalojn. Tiu buleo havis precipe tri celojn: garantii ekleziajn beneficojn al la instruistoj de teologio kaj al iliaj studentoj, rekonfirmi la kanonojn de la koncilio de Tours kaj malpermesi la studon pri civila juro ĉe la universitato de Parizo. La dispozicioj de la kanono estis etenditaj ankaŭ al la diakonoj, prioroj kaj ĝenerale al ĉiuj kiuj profitos de ekleziaj beneficoj, kaj ankaŭ pastroj reeniris en la malpermeso forlasi la propran rezidejon. En dekretalo, la papo Bonifaco la 8-a aldonigis (1298) ke tiu malpermeso malproksimiĝi el rezidejo estis aplikenda kaze de ĉiuj tipoj de studoj (do ankaŭ medicino, eksplicite menciata tie kaj tie). Klarvideblas, tial, ke la celo de tiuj dokumentoj ne estis malpermesi la studon pri medicino tute rekte aŭ pri aliaj fakultatoj, sed nur tiu garantii ke religiuloj ne neglektu siajn precipajn taskojn. Aparte tiu dokumento subtenis la studon pri teologio en tiu momento ne multe sekvata. [16].

Rezulte. La fakto ke oni ne celis trafi medicinon tute mallonge en ĉiuj tiuj dekretoj kaj koncilioj eltiriĝas ankaŭ el la fakto ke la vizito de la medicinaj kursoj estis permesita al la religiularo ene de limoj de la ekleziaj distriktoj al ili asignitaj, kaj la studo pri medicino ne konstituis obstaklon por la eklezia kariero: fakte Teodorico de Borgognoni (1206 - 1298), elstara medicinisto, estis ankaŭ episkopo de Cervia kaj ankaŭ papo Johano 21-a antaŭe praktikis medicinoarton.

Tamen, la kuracista praktiko prezentis gravan riskon: ke la morto de la paciento havus kiel kaŭzon la ago de la kuracisto. Tiurilate papo Klemento la 3-a publikigis respondon al kanoniko kiu lin pridemandis pri la temo. La teksto, kiu poste gastiĝis en la dekretaloj '[17] tiel envortiĝis: "Al miaj oreloj venis el vi klare ke, estante vi erudicia en la arto fizika (=medicino), kuracis multajn kun la diligento propra de la medicina arto, kvankam al iuj okazis la malo, kaj tiuj al kiuj vi efike aplikis medikamenton, post surpreno de la sama, trafis en la morton. Sed ĉar, laŭ viaj diroj, vi deziras esti levita al la majoraj ordenoj kaj pro tio vi volis nin konsulti, ni al vi mallonge respondos ke, se pro tiaj promesoj via konscienco vin riproĉas, kun nia konsilo vi ne ascendu al majoraj ordenoj".

Zorgo estis, do, ke esti, pli aŭ malpli rekte, responsaj pri morto okaze de flegado per medikamento, povu konstitui malhelpon al la kompleta plenumigo pri la religiaj spiritaj funkcioj de la kleriko: prefereblis, tial, ke oni ne aliru la sanktajn ordenojn.

d) Sed la praktiko kiu plifacile okazigas la morton de paciento, per rekta agado de la kuracisto, estis certe la kirurgio[18]. Skribaĵo de papo Inocento la 3-a publikigita 1212 kaj poste enirigita dekretalojn[19] referencas rekte al tiu problemo. La teksto ilustras la sintenon de la papo koncerne la kazon de virino forpasinta post diligenta observo, dum la rehabilitigo, de la kuracista preskribojn de monaĥo kiu ŝin antaŭe operaciis. La papo ordonis tiam ke se la monaĥo, supozita vere zorgema kaj sperta en medicino, agintus nur pro kompato kaj ne pro monavido, ne devintus esti punita.

Tiu evento kaj la malkvietoj provokitaj influis sur la promulgon de la jena kanono okaze de Kvara Laterana Koncilio (1215) [20], poste enkluzivita en Dekretaloj: [21]: Kleriko nek subskribu aŭ verdiktu pri morto, nek efektivigu ekzekuton nek al ĝi ĉeestu. Kiu kontraŭ tiu ordono, intencus damaĝi al la eklezioj aŭ al la ekleziaj personoj, estu trafita per eklezia cenzuro. Kleriko nek skribas sentecojn implicantan mortopunon; kaj tial en la kortoj de princoj tiu tasko estu konfidita ne al klerikoj, sed al laikoj. Simile neniu kleriko regu atakantojn aŭ arbalestistojn, aŭ, ĝenerale, homojn sangoelverŝantajn; subdiakonoj praktiku eĉ ne la arton kirurgian kiu kuntrenas brulvundojn kaj incizadojn; neniu, fine, akompanu kun benoj la punojn truditajn per akvo bolanta aŭ glaciigita, aŭ per arda fero, escepte, kompreneble, de tio kio jam establite koncerne interindividuajn luktojn, nome dueloj, kiel jam dekretite.

Pri tiu punkto Amundsen konsultis ampleksan bibliografion nur partete montrita en la koncerna paragrafo, en kiu estas komentite ke la malpermeso praktiki la kirurgion koncernis ĉiujn klerikojn: interpreto evidente erara ĉar la kanono eksplicite malpermesas la kirurgion nur al sacerdotoj, diakonoj kaj subdiakonoj, nome la «majoraj ordenoj». Abunda parto de la klerikaro ne estas tuŝata de tiu malpermeso [22]. Krome, ankoraŭfoje ne temas pri leĝo kontraŭ la kirurgio tute mallonge, sed nur pri malpermeso de profesio opiniata nekonvena al la figuro de eklezianoj, pro motivoj plisupre eksplikitaj, ligitaj al la responso pri eventuala morto de paciento. Fakte, tiu kanono estos reprenita ĉe multaj regionaj aŭ lokaj koncilioj kiuj ripetas ankaŭ la kanonon, kiu en la Dekretaloj havas por titolo Ne clerici vel monachi saecularibus negotiis ne immisceant (Klerikoj kaj monaĥoj ne enmetiĝu en sekularaj negocoj » </ref>

Plua konkludo. Estas analizoj, kiel tiu de Andrew Dickson White, kiu en History of the Warfare of Science with Theology in Christendom (1896) kiu legas kaj interpretas iom kontraŭtekste. Tiu libro staras ĉe la origino de multaj eraraj modernaj konceptoj pri la mezepoka kulturo. Ekzemple, ĝi disvastigis la miton laŭ kiu en Mezepoko la tero estis opiniita plata kaj ke tiutempe ne ekzistis scienca scio kaj eksperimenta esploro. La moderna kritikaro ĝenerale jam taksas la libron de White kiel kontraŭhistoria, tamen liaj tezoj estas ankoraŭ multe disvastigitaj ekstere de la fakeca medio. [23].

«Ecclesia abhorret a sanguine» aŭ pri la edikto "fantomo"

Lasta komuna onidiraĵo pri la eklezia leĝaro rilate medicinon kaj kirurgion trovebla en la pasinta literaturo, faka kaj ne, asertis ke la kirurgio estis mallpermesita al la klerikaro pro la principo Ecclesia abhorret a sanguine (La Eklezio abomenas la sangoverŝado»). Tiu maksimo estis foje atribuita al la Laterana Ekumena Koncilio 1215, alifoje al la regiona koncilio de Tour. [24]

Laŭ la plej moderna historiografia literaturo tiu atribuado estas tute elpensita. Efektive la du kanonaro entenas nek tiun moton, nek ĝin oni povas elnestigi el iu ajn dokumento. Ĉi-koncerne integre raportindas tio kion asertas la historiisto C. H. Talbot:[25] Ĝi (Ecclesia abhorret a sanguine) estas tutlitera fantomo. Ĝi devas sian ekziston al François Quesnay, senkritika historiisto pri la Medicina Fakultato de Parizo, kiu en 1774, citante pasaĵon de la Recherches de la France de Étienne Pasquier ("et comme l'eglise n'abhorre rien tant que le sang") ĝin tradukis al la latina kaj skribis kursive. Sed tiu frazo en neniu antaŭa fonto povas esti trovata. Kaj plue Quesnay citas registron de la arĥivoj de la Kirurgaro de Parizo, en kiu estus asertate ke «en la tempoj de Bonifaco la 8-a (1294-1303) kaj de Klemento la 5-a (1305 - 1314) dekreto estus promulgita en Avinjono kaj konfirmita de Filipo la Belulo ordonante ke medicino estu separita el kirurgio». Sed neniu tia dekreto troviĝas en la arĥivoj de Bonifaco la 8-a, dum inter la dek miloj da dokumentoj entenataj en la arĥivo de Klemento la 5-a nur unufojon estas aludate al la medicino, kaj tio referencas al studejoj de Montpellier.

La sango estas efektive menciata en kanono de la Laterana Koncilio de 1215, sed tiukaze la diskutata temo estis sangaj elverŝoj okazigitaj en batalo aŭ kaze de mortekzekuto (sententia sanguinis laŭ la latina lingvo); oni parolis, do, pri fizika perforto kaj ne pri kirurgio. Ĉiam laŭ la plej moderna historiografio, la ideo ke tia preskribo povus havi medicinan aspekton estas pura blago [26] de la 18a jarcento.

Klerikaro kaj Medicino

Dum la unuaj mezepokaj jarcentoj, la monaĥejoj estis la ĉefaj lokoj por la konservado de gravaj tekstoj pri la antikva medicino, kiel tiuj de Hipokrato, Aleksandro el Tralles, Horibazio kaj Galeno; kaj ĉiam en la monaĥejoj medicino estis instruata kaj praktikata. Tiu tradicio daŭrigis ĝis la fino de la 12a jarcento kiam komenciĝis iaj misuzoj. Estis, fakte, facile por la monaĥoj forlasis la klostron por ekzerci la medicinan profesion, kaj tio elmetis al tri riskoj: oro, virinoj kaj ambicio. [27]. La kuracista tasko kuntrenis abundajn gajnojn, kaj el tiuj povis naskiĝi lukso en la vestado kaj en manĝaĵoj, frivolaj sintenoj, orgojlo, aroganteco kaj voluptamo [28]. Pro tiaj motivoj oni malpermesis al la monaĥoj kaj al la regularaj kanonikoj praktiki kuracistarton interŝanĝe kontraŭ mono, kaj sekve estis al ili ordonite ke ili ne malproksimiĝu el siaj monaĥejoj.

Sed tiuj malpermesoj ne koncernis la membrojn de la sekulara klerikaro. Tiuj ĉi jam komencis studi kaj praktiki medicinon jam ekde la 10a jarcento, kaj ilia agado estis fundamente ligita al la malsanulejoj asociitaj al la katedraloj, ĉar tiuj ekleziuloj estis devigitaj zorgi pri religiaj ceremonioj de siaj preĝejoj kaj ne povis malprokimiĝi pli ol konsentite de tiuj oficoj. Sed kiam al la monaĥaro estis malpermisite forlasi iliajn monaĥejojn, la graveco kaj responsoj de la sekulara klerikaro multe kreskis; kaj tiel al ili estis permesite delokiĝi kaj vojaĝi.

Fine, kaj pro la motivoj plisupre alportitaj, ligitaj al la responso pri eventuala mortoj de pacientoj, kaj por ke la klerikaj membroj ne neglektu siajn precipajn devojn pro medicina praktikado, la kanono de la Laterana Koncilio de 1215 malpermesis kirurgion nur al la membroj de la Majoraj Ordinoj, nome al parto de la klerikaro ligitaj al la sanktaj oficoj.

Pri la kialoj de la separo de la medicina el la kirurgio

La kanono de la Kvara Laterana Koncilio kaj la moto Ecclesia abhorret a sanguine, venas senkritike utiligitaj en multa literaturo [29] por pruvi ke ekde tiu tempo medicino kaj kirurgio estis separitaj, kaj la unua lasita en la manoj de praktikantoj malmulte instruitaj (la tieldiritaj barbistoj-kirurgoj). Sed ankaŭ tiu interpreto, krom esti tro simplema, neglektas diversajn historiajn faktojn, kaj tial rezultas forpistiga.

Unue, krom neglekti la fakton ke la malpermeso praktiki kirurgion koncernis nur la membrojn de la majoraj ordinoj, kaj do nur tiujn kiuj jam kutime zorgadis pri aferoj malpli ligitaj al la sanktaĵoj kaj dediĉitaj al helpaj oficoj, tiu legado pri la historio akceptas pruvite ke la medicino kaj kirurgio antaŭe estis tute en la mano de la klerikaro, sed reale ankaŭ multaj laikoj ilin studis kaj praktikis. Ene de la elstarega Medicina Salerna Skolo, la medicino estis science en la manoj de laikoj. Tiu skolo produktis unu el la plej disvastigitaj traktadoj de tiel dirita Kirurgio de Bamberg, kiu restis la baza lernilo ĝis kiam ĝi estis trudanstataŭita, ĉirkaŭ la 12a jarcento, de la «Kirurgio» de Rogerius, mem laiko. Ne kompreneblas kiel laikoj, kiuj povis legi kaj skribi en la latina, devas esti konsideritaj malpli instruitaj; tamen tio estas kio ĉiam surprenis kiuj, sen plia esplorado, diskutis pri la separado de la medicino el la kirurgio en Mezepoko. [30].

Sed la problemo estas ankaŭ pli malsimpla, kaj bezonanta pliprofundigon. Por identigi mediciniston dum la mezepoko oni utiligis du terminojn, nome medicus kaj physicus. Tiuj du terminoj ne estis interŝanĝeblaj: medicus indikis tiun kiu ekzercis medicinon praktike, vizitante pacientojn, farante diagnozojn kaj preskribante kuracilojn; physicus, male, identigis tiun kiu havis profundan teorian scion pri medicino kaj pri naturscienco ĝenerale, praktike «filozofo». Kiu, plue, esence praktikis kirurgion tiu estis nomita ĝuste cyrurgicus (kirurgo); la laboro de tiuj estis plurfoje permana, kaj fakte ili estis ankaŭ practici (praktikuloj), sed ili ne estis malpli instruitaj ol ilia kolegoj. Kiuj, male, havis malpli da instruo estis certe la tieldiritaj barbistoj-kirurgoj (barberusrasorius), kiuj okupiĝis esence pri Sangeltiroj, fendoj kaj simplaj kirurgiaj operacioj [31].

La separa distingo inter medicino kaj kirurgio jam ekzistis dum la Roma-Romia epoko, kaj mem Galeno atestas, fakte, ke en liaj tempoj ekzistis rompo inter medicinistoj kaj kirurgoj: tiu tradicio svarmis ankaŭ inter medicinistoj arabaj: araba Rhazes skribas, fakte, kiel malofte eblis renkonti kuraciston lernintan ankaŭ kirurgion, kiu restadis preskaŭ en la manon de nesciantoj. Ibn Zuhr (konita ankaŭ kiel Avenzoar) komence de la 12a jarcento registris ke la kuracistoj ne nur ne volis malleviĝi al manaj operacioj, sed ankaŭ evitis pretigi mem medikamentojn.

Ankaŭ la okcidento estis tial influita de tiu tradicio, kiu ekzaltadis la noblecon de la physicus kaj disdegnis la permanajn praktikojn; kaj estis pro tiu tradicio ke kirurgio kaj medicino emis separiĝi. Johannes Jamatus, komentisto pri la Chirurgia de Rogerio Frugardi, eksplikis kiel la medicino estis endanĝerigita ĝuste de tiuj kiuj malŝatis kirurgion kaj ĝin separis el la physica (fiziko), ĉar ĉiuj devintus kompreni ke multaj malsanoj bezonis kirurgajn operaciojn. Kaj plue li daŭrigis dirante ke la medicinistoj pretendis kaŝi sian apation lanĉante insultojn kontraŭ la profesia objekto kiun ili ne konis, kaj asertante ke pri ĝi ne valoras la penon alpurigi la manojn. Nenio tial koncernanta la ekleziajn malpermesojn, kiuj interalie estis multe limigitaj, kiel plisupre demonstrite, kaj ne infektitaj de la fantoma "Ecclesia abhorret a sanguine" kiu neniam ekzistis. Pri la kialoj de la separado de la medicino el kirurgio oni povas vidi Talbot, Medicine in Medieval England, pagine 51-55; kaj Walsh, The popes and science, The Church and Surgery during the Middle Ages (Vidu bibliografion)</ref>.

Tamen tiu separado ne estis tute absoluta kaj la kirurgio ne estis ĉie tute malŝatita: en okcidento, mezepoke, kirurgio fariĝis scienco progresinta, instruata kaj praktikata ene de ĉiuj universitatoj. Eĉ, ĝia disvolviĝo estis pli rapida ol la cetera medicino, ĉar ĝia progreso estis esence bazita sur la observado kaj sur la eksperimenta praktiko, komplete libera el fantaziaj teoriaj elpensaĵoj. Plu ekzistis ankaŭ medicinistoj kompletaj, iuj el kiuj estis ĝuste grandaj majstroj pri la mezepoka medicino, kiel ekzemple Guy de Chauliac.

Ekzemploj de klerikaj kirurgoj

Multaj studentoj vizitantaj la medicinan lernejon estis klerikoj, kaj klerikoj estis tri grandaj majstroj pri mezepoka kirurgio, Guglielmo el Saliceto, Lanfranco el Milano kaj Guy de Chauliac. Tiu lasta estas konsiderita jam de ĉiuj historiistoj unu el la plej interesvekaj kirurgoj de ĉiuj epokoj; Gabriele Falloppia lin komparis, pro scienca precizeco, al Hipokrato; lia grandioza Chirurgia Magna, traktado de tri volumoj, daŭrigis esti unu el la plej gravaj referencaj tekstoj pri kirurgio laŭlonge de tri jarcentoj.

Praktikaj ekzemploj: en sia traktaĵo Chauliac priskribas la riskojn de kirurgio ĉe la kolo, inter kiuj la risko ruinigi la voĉon pro ĉizado de la laringa nervo; preskribas leĝerajn dietojn por la vunditoj; profunde pritraktas la kraniajn frakturojn. Interesaj sugestoj pri vundoj ĉe la brusto kiujn li konsilas fermi se sangoverŝaĵoj formovendaj ne postulas sanigon de la interna fendo; li instruas kiel bloki sanĝoelverŝaĵojn per suturoj, kaŭterado, ligoj aŭ adstringiloj. Multaj el liaj metodoj kaj sugestoj restas validaj ankoraŭ hodiaŭ. Nenio, do, kio odoru je «strangaj rimedoj», kiaj (kiel subtenis White) plastroj kaj «frotmasaĝo per kadavraj dentoj». Kaj Chauliac estis ne nur kirurgo, sed estis medicinisto vastegame kaj estis inter tiuj kiuj stigmatizis la sintenon de medicinistoj snobantaj kirurgion.

Sed la kompetenteco de Chauliac ne estis izolita kazo, sed ĝi perfekte enkadriĝas ene de la mezepoka medicinista tradicio. Li mem dediĉas sian Chirurgia Magna tiele: ... al vi miaj majstroj de Montpeliero, Bolonjo, Parizo kaj Avinjono, kaj aparte al vi de la Pontifika kortego, al kiu mi estas asociigita por la servo de la romana Pontifiko". [32]

La buleo de papo Bonifaco la 8-a

Tiu bulo tuŝas anatomion kaj dissekcon. La unua oficiala dispozicio de la mezepoka eklezio kiu, kvankam nerekte, kuntrenas la dissekcon de kadavroj por anatomiaj studoj, estas la buleo «De sepulturis» (Pri sepultadoj). [33]. Oni diras nedirekte ĉar la motivoj, pro kiuj la papo promulgis tiun dekreton, koncernis kampon tre malsaman. Dum la Krucmilitoj disvastiĝis aparta kutimo koncerne sepultadojn: la korpoj de la nobeloj mortintaj en batalo por la Sankta Tero estis dismembrigitaj, dispecigitaj kaj boligitaj, por separi la karnon el la ostoj kaj tiel tiujn lastajn pli facile transporti al la naskiĝaj lokoj. Alia kutimo, plue, disvastigita inter la nobeloj, konsistis en dispecetigado de la korpo por ebligi la sepultadon en pluraj lokoj konsideritaj gravaj de la forpasinto. Tiaj praktikoj estas en la buleo difinitaj malpiaj, kruelaj, kontraŭhomaj kaj sovaĝaj; pro tio la papo decidis malpermesi, subminace de ekskomuniko, ĉar tio «ne nur estas abomena ĉe la okuloj de Dio, sed ankaŭ naŭza subkonsidere de ĉiu homa vidpunkto». Tial, tiu dokumento koncernas nenimaniere la dissekcojn studcelajn; tamen klaras ankaŭ ke eventuala interpreto larĝasenca povus konduki al limigo de la anatomiaj esploroj per dissekcado.

Larĝasencaj interpretoj

Fakte, ekzistss iuj fontoj kiuj atestas kiel tiaj larĝasencaj interpretoj reale okazis. En iu gloso aldonita al la buleo en 1303 de kardinalo Jean Lemoine kaj poste enirinta en la korpon de kanona juro, estas ekspnsiite ke la malpermeso koncernas ne nur la boladon de kadavroj, sed ankaŭ la devisceradon, dissekcadon kaj kremacion. En 1345 Gvido el Vigevavo antaŭmetis al sia «Anatomia» ke ĉar la dissekcadoj estis malpermesitaj de la Eklezio, sed ke konsiderinte ke la kono pri anatomio estis necesa al la medicino, li estis ilustrinta tiun stdobjekton per bildoj tiucele realigitaj. Plue en «Anatomia Richardi», ĝia aŭtoro, eksplikis, konfirme, ke ĉar la dissekcado estas horora procedo por la homa korpo, anatomiistoj ĝin praktikadis sur bestoj. Fine, troviĝas paŝaĵo en la Anothomia de Mondino dei Liuzzi, verkita en 1316, kiu eble referencas al tiu Bonifaca Buleo. [34]:

"La aliaj ostoj kiuj troviĝas sub la baza osto ne klare vidiĝas se tiuj ostoj ne estas antaŭe boligitaj, sed ĉar tio estas peko, oni kutimas preterpasi «Et hoc est ossa autem alia quae infra passilare [sunt] non bene ad sensum apparent nisi ossa illa dequoquantur, sed propter peccatum dimittere consuevit."


Sed malgraŭ tiaj interpretoj, la dissekcadoj estis multe praktikitaj dum la 14a jarcento, kaj aparte de Mondino kiu estis unu la plej aktivaj anatomiistoj. Ĉiukaze la interpretaj ambiguecoj certe ĉesis en 1482, kiam papo Siksto la 4-a eksplicite legalizis la dissekcadojn jam praktikitajn en la universitato de Tubinga, klarigante unufojon por ĉiam la senmotive diskutatan aferon per aprobo de la Eklezio.

Kadavraj dissekcadoj en la 13-a kaj 14-a jarcentoj

Malgraŭ la cititaj larĝasencaj interpretoj pri la buleo De Sepulturis, ŝajnas, el tio kio estos ilustrita en supra paragrafo, ke tiuj estis ĉiukaze preskaŭ senefikaj. Ekzistas, fakte, plena historia evidento de la fakto ke la dissekcadoj estis efektivigitaj sen apartaj obĵetoj, sen veki apartajn skandalojn. Fundamenta ekzemplo tiusenca estas la fakto ke tiun tempon ege vastiĝis la kulto por la relikvoj (kiuj ne limiĝis al objektoj de la sanktuloj, sed etendiĝis ankaŭ al eroj de iliaj korpoj), kaj estis komuna praktiko la enbalzamigo de la korpoj de la papoj kaj gravuloj de la civila socio [35].

Tiuteme interesas ekzameni la kronikon pri la traktado postmorta rezervita al la korpo de Sankta Kiara el Montefalko en 1308[36]. La fratinoj de la sama monaĥejo faris, kelkajn tagojn post ŝia morto, la preparadojn por enbalzamigo de la kadavro. Post la malfermo de ŝia korpo, el ĝi oni ekstraktis la organojn por ilin konservi en urnoj, kaj inter tiuj la fratinoj trafis en diversajn formaciojn de organaj histoj kiuj atestus la sanktecon de la virino: kruco, dorno-krono kaj aliaj simboloj de skurĝado de Kristo). Kompreneble, ili tion atestis antaŭ la ekleziaj aŭtoritatuloj. Kio trafas, en la reportita rakonto en la historio de la procezo, estas unuaflanke la ekstrena natureco kun kiu la fratinoj praktikis kaj priskribas la dissekcadon, kaj aliflanke la samgrava natureco kun kiuj la ekleziaj aŭtoritatŭloj akiris tiajn atestaĵojn. Nenia leĝa obĵeto estis levita kontraŭ la dissekcantaj fratinoj, kaj kvankam la fakto povas nun aperi makabra, ĝi evidente taksiĝis tute normala ĉe tiutempaj homoj.

Analoga ekzemplo estas la enbalzamigo de la Beata Margarita el Città di Castello, okazinta antaŭ la altaro kun ĉeesto de diversaj fratuloj [37].

Tiuj praktikoj igas klare ke nenio leĝa konsiderigis intrinseke maldigna aŭ nekristana la dissekcado.

La unuaj historiaj evidentoj de dissekcadoj ligitaj al la medicino reiras al la 13a jarcento. La unua evidento, dube interpretinda tamen, ligiĝas al dekreto de Frederiko la 2-a de 1241[38], kiu ordonis ke la medicinistoj de la Salerna Skolo praktiku, laŭ almenaŭ unu jaro, en la artoj anatomia kaj kirurgia antaŭ ol entrepreni la medicinan profesion: ĝi ne povas esti konsiderita pruvo ke la dissekcado de kadavroj estis vere komuna tiujn tempojn. Fakte el aliaj multaj testoj oni scias ke tiu arto ekzercadis nur sur bestoj en tiu skolo.

La dua evidento, plikorekte la unua certa, de sciencela dissekco reiras, male, al 1286 kiam, laŭ la kroniko de Salimbene, ne precizigita epidemio kaŭzadis mortojn en diversaj italaj urboj, medicinisto efektivigis diversaajn nekropsiojn por eksperimente studi la problemon.

Alia grava kazo rimarkiĝis 1302, tri jarojn post la promulgo de la Bonifaca buleo, kiam en Bolonjo juĝisto ordonis nekropsion por konstati ĉu certa Azzolino degli Onesti mortis pro venenado [39]. Tiu epizodo elpaŝas kiel signifa pro tio ke, tial, nekropsiaj esploroj estis leĝe akceptitaj kiel efikaj kaj utilaj kaj ke, do, ili devis esti trapasintaj tra longtempa eksperimenta tradicio. Kaj aperas evidenta ke se juĝisto povis ordoni dissekcon, tiu praktiko ne estis kontraŭleĝa. Des pli ke tiuj eventoj okazie en zono sendub sub la influo kaj kontrolo de la romaj religiaj aŭtoritatoj.

Alia atesto antaŭenvenas el Pietro d'Abano, en kies traktado De Venenis (pri venenoj) rakontas pri nekropsio sur apotekisto kiu englutis mortigan kvanton de mercurio.

Koncerne, male, la dissekcadojn instrucelajn, la historiistoj fine akordiĝas sur tio: ili komenciĝis en la universitato de Bolonjo, en la skolo de Taddeo Alderotti (1215 - 1295) kaj Teodorico de' Borgognoni (1206 - 1298), en la dua duono de la 13a jarcento. Historia indico pri tio troviĝas en la manuskripto «Anatomia» de Henry de Mondeville (1260 - 1320) de la dua duono de la 13a jarcento. [40]. Mondeville studis antaŭe en Montpellier, poste en Bolonjo kaj fine revenis al Montpellier instrucele, kie tamen daŭrigis la praktikon de la instruo per bildoj ilustantaj homajn korpojn... dissekcitajn. Sed kiel dirite en sia Anatomia, li memorigas pri la praktiko sur kadavroj de Bolonjo.

Kroma historia indico ke la dissekcado estis praktikita, elvenas el la traktado pri kirurgio skribita en la sama urbo de Guglielmo el Saliceto (saliĉeto) ĉirkaŭ 1270. Fakte, kvankam en tiu traktado la dissekcadoj neniam estas menciataj, la priskriboj produktitaj ne povis ne venis el la... dissekcado reala.[41].

La unua publika deklaro, en akademia dokumnto, pri efektivigo de dissekcado, pri kiu al ni venas informo, datas je 1315 kaj estis relatigita kaj registrita de Mondino dei Liuzzi (1275 - 1326) en ties verko Anothomia. Krom pro medicinista vidpunkto, la verko de Mondino tre gravas ankaŭ pro historia vidpunkto: fakte, el ĝi dedukteblas ke Mondino estis anatomiisto tre sperta kaj kun ĉe sia aktivo granda nombro de efektivigitaj dissekcoj. Liaj sperto kaj kompetenteco ne povis esti akirita de la malmultaj dissekcoj registritaj en la verko [42].

Kaze de novnaskitoj kaj fetoj, mem Mondino deklaris praktikinti multfoje dissekcojn kaj tio videblas ankaŭ el la akurataj anatomiaj priskriboj. Sume, la verko de Mondino pruvas ke jam dissekcantoj akiris teknikon kaj tiun normale uzitan en la universitato de Bolonjo, kaj tial ke ili konstituis praktikon tute laŭleĝan.

Lasta, kaj simile grava, pruvo ke la dissekcada praktiko ne estis eksterleĝa, estas la aktoj de procezo disvolviĝinta en Bolonjo en la decembro de 1319. La 20an de samjara novembro kvar studentoj forrabis kadavron de certa Pasino, kiu estis pendigita la antaŭan tagon, kaj ĝin liveris al certa Majstro Alberto por okazigi, sperte kaj instrucele, la dissekcadon. Iuj partoprenantoj, tamen, ekonis la korpon de Pasino kaj denuncis la kvar studentojn. Interesas ke nur la studentoj estis procesitaj, dum neniu procesa ago estis iniciatita kontraŭ Majstro Alberto, kaj la akuzo estis nur pri la ŝtelo de kadavro, la dissekco eĉ ne estis nomata.

Tiu komplekso de evidentoj konfirmas, malgraŭ kelkaj maloftaj larĝasencaj interpretoj pri la buleo De Sepulturis, ke la dissekcoj de homaj korpoj ne estis eksterleĝaj, kaj ne trafis en apartajn oficialajn oponojn. Eĉ, estas ĝuste ekde la 14a jarcento ke la dissekca praktiko, startante el Bolonjo, eksvarmis al aliaj universitatoj kaj medicinaj skoloj, antaŭe en Italio poste en tuta cetera Eŭropo, por kulmini fine en la granda prianatomia renesanca tradicio kies reprezentanto plej elstara estas Andreo Vesalio.

Notoj kaj referencoj

  1. Le Goff, Un autre Moyen Âge, Gallimard, 1999. (Alia Mezepoko); vidu Bibliografion de Le Goff [1], kiu praktike krias kontraŭ tiu priskribo)
  2. Harris, Gribsby, Misconceptions About the Middle Ages
  3. Pierre Duhem, Le Système du Monde. Histoire des Doctrines cosmologiques de Platon à Copernic, 10 volumoj, (1913—1959)
  4. Walsh, Popes and Science
  5. White, History of the Warfare of Science with Theology in Christendom, ĉapitro 13, parto IV
  6. Medieval canon law on medical and surgical practice by the clergy, Bulletin of the History of Medicine, 52 (1978) 22-44. Artikolo republikigita en Medicine, Society and Faith in the Ancient Medieval Worlds (1996), ĉapitro 8a.
  7. Max Neuburger, History of Medicine, (angla traduko), London: Cambridge University Press, 1925
  8. J. H. Baas, Outlines of the History of Medicine and the Medical Profession, traduzione di H. E. Anderson, New York: J. H. Vail, 1889
  9. John F. Eustace, The Dublin Guild of Barber Surgeons, Industrial Med. Surg. 32 (1963) 449
  10. La aktoj kompletaj de la koncilioj menciitaj en tiu listo povas esti legitaj en Gian Domenico Mansi, Sacrorum Conciliorum nova et amplissima collectio, Firenze e Venezia, 1758-98. Kaj la verko de Mansi, kaj la Decretales povas esti libere elŝutitaj el www.documentacatholicaomnia.eu respektive al questo kaj questo link
  11. Mansi, Sacrorum Conciliorum nova et amplissima collectio, volumo 21, 1130 Concilium Claromontanum, canon V; 1131 Concilium Remense, canon VI; 1139 Concilium Lateranense II, canon IX
  12. Mansi, Sacrorum Conciliorum nova et amplissima collectio, volumo 21, 1163 Concilium Turonense, canon VIII. La aktoj de la koncilio de Montpellier de 1162 perdiĝis, sed en alia koncilio, eksplikas Mansi, de 1195 estas referencate al la koncilio de 1162 kaj estas dirate ke ĝi malpermesis al monaĥoj, regularaj kanonikoj kaj al aliaj religiuloj aliron al la studo de jurisprudenco kaj medicino. Konsiderinte ke la kanono 8a de la koncilio de Tours pritraktas la saman objekton, kaj konsiderinte ke ambaŭ koncilioj estis preziditaj de la sama papo Aleksandro la 3-a, licas sekvi Admundsen laŭ kiu la kanono promulgita de la koncilio de Montpellier de 1162 estis identa el tiu de Tours de 1195.
  13. Amundsen (vidu bibliografion) signalas la jenajn: Appendix consilii Lateranensis, Collectio canonun Lipsiensis, Collectio canonun Bambergensis, Colectio canonum Casselana kaj la Compilatio prima
  14. Decretalium Compilatio, Liber III, titulus L, caput III
  15. Mansi, Sacrorum Conciliorum nova et amplissima collectio, volumoj 22, 1213 Concilium Parisiense, canon XX
  16. Walter Ullmann, Honorius III and the Prohibition of Legal Studies, Juridical Review 60 (1948) 177 - Articolo ripubblicato in: Walter Ullmann, George Garnett, Law and Jurisdiction in the Middle Ages, Variorum Reprints, 1988
  17. Decretalium Compilatio, Liber I, titulus XIV, caput VII
  18. Amundsen, Medicine, Society and Faith in the Ancient and Medieval Worlds, ĉapitro 10a (vidu bibliografion)
  19. Decretalium Compilatio, Liber V, titulus XII, caput XIX
  20. Mansi, Sacrorum Conciliorum nova et amplissima collectio, volumj 22, 1215 Concilium Lateranense IV, canon XVIII
  21. Decretalium Compilatio, Liber III, titulus L, caput IX
  22. Ne estas, fakte, interesitaj nek la «minoraj ordenoj», nek la sekulara klerularo kiu, kiel jam dirite plisupre en la enkonduko rilate la utiligon de la fontoj primaraj, konstituis tiutempe la plejparton de la klerikaro.
  23. Por pluaj detaloj oni vidu la bibiografion rilatantan la «tezon de la konflikto». Pri la malkonsento kaj rifuzo de la tezoj de White flanke de la moderna kritiko oni vidu aparte: Colin A. Russell, The Conflict of Science and Religion, la unuan ĉapitron de la volumo God and Nature eldonita David C. Lindberg and Ronald L. Numbers, kaj, de iuj samaj aŭtoroj, ankaŭ la artikolon Beyond War and Peace: A Reappraisal of the Encounter between Christianity and Science, kiu prezentas ankaŭ parton de la tre severa kritiko kontraŭ White, kaj rilate la metodon kaj rilate la substancon, dubigante ankaŭ koncerne lian bonfidon.) kiu volis interpreti la leĝojn ĝis nun prikomentitaj kiel konkreta esprimo de la opono de la Eklezio kontraŭ la medicino kaj kirurgio, sed je lumo de la detala analizo de la kanona juro pri tiu temo la interpreto de White riveliĝas elpensita kaj fraŭde nedira, kaj ne komplete analizas la realan problemon kaj la realan motivon de la promulgo de dekretoj
  24. Tri italaj tekstoj kiuj enviciĝas apoge de tiu atribuado: Luigi Chiminelli, Chirurgia, Giornale veneto di scienze mediche, 1851; Adriana Rigutti, Anatomia, Giunti, 2003; Cesare Catananti, Medicina, valori e interessi: (dichiarati e nascosti), Vita e Pensiero, 2002
  25. Talbot, Medicine in Medieval England, paĝo 55, (Vidu bibliografion)
  26. Magner, A History of Medicine, ĉapitro 5 (Vidu bibliografion) - Magner uzas ĝuste la terminon hoax, nome mistifiko.
  27. Ildeberto di Lavardin (1055-1133), episkopo de Le Mans kaj serve de Tours, verkis satiraĵon titolitan Quam nociva sint sacris hominibus femina, avaritia, ambitio (Kiom nocas al sanktaj homoj virinoj, avareco kaj ambicio) [2]
  28. Talbot, Medicine in Medieval England, paĝo 50 (Vidu bibliografion)
  29. Talbot, Medicine in medieval England, paĝoj 51-52 (Vidu bibliografion) "Innocent III dealt with this matter at the Lateran Council of 1215. He forbade all clerics in higher orders, that is, subdeacons, deacons and priests, to carry out surgical operations which involved cutting or burning. It was to be left to laymen. This decree has been constantly brought forward to show that from this point onwards surgery was thrown into the hands of the illiterate and that it led to the separation of medicine and surgery. This argument is based on three false suppositions ecc..."
  30. Ĉiuj alportitaj konsideroj pri la influo de la laikaj medicinistoj troveblas ankaŭ en Talbot, Medicine in Medieval England, paĝo 53 (Vidu bibliografion)
  31. Pri la uzado de la diversaj terminoj oni povas vidi Mitchell, Medicine in the Crusades kaj Prioreschi, A History of Medicine volumo 5: Medieval Medicine (Vidu bibliografion)
  32. Guy de Chauliac, Chirurgia Magna, Proemio
  33. Corpus Iuris Canonici, Extravagantes Communes, Liber III, Titulus VI, Caput I, [3]- Integra kopio de la buleo estas entenata ankaŭ en apendico de la libro de Walsh, Popes and Science
  34. Mondino dei Liuzzi, Anothomia, zorge de Piero Giorgi – Digita Eldono: M. Bresadola, P. Fezzi
  35. Katharine Park, The criminal and the saintly body kaj la voĉo Anatomy - Vivian Nutton, Medicine in Medieval Western Europe, 1000-1500 in The Western medical tradition (Vidu bibliografion)
  36. Katharine Park, The criminal and the saintly body, (Vidu bibliografion), la rakonto estas reportita citante Menesto, Enrico, ed., con Silvestro Nessi. Il processo di canonizzazione di Chiara da Montefalco. Scandicci (Firenze), 1984
  37. Katharine Park, The criminal and the saintly body, (Vidu bibliografion) - Vita beatae Margaritae virginis de Civitate Castelli. In Analecta bollandiana 19 (1900): 211-36
  38. Huillard-Breholles, Historia Diplomatica Frederici II, Parigi, 1854 - Tomus IV, pars I: Regni Siciliae - Novae Constitutiones, Liber III. Titulus XLVI, paĝo 235 [4]
  39. Katharine Park, The criminal and the saintly body, Andrea Carlino La fabbrica del corpo, Barnabeo, Pontieri, Scarano, Elementi di storia della medicina (Vidu bibliografion)
  40. Pilcher, The Mondino Myth, (Vidu bibliografion)
  41. Walsh, Popes and Science ĉapitro "The Story of Anatomy down to the Renaissance" e Carlino, La Fabbrica del Corpo, capitolo III, (Vidu bibliografion)
  42. Pilcher, The Mondino Myth. La mito al kiu aludas Pilcher estas ĝuste la malnova onidiro laŭ kiu Mondino efektivigis nur kelkajn maloftajn dissekcojn ĉar malmultaj estas tiuj menciistaj. Sed ĉiuj tiufakaj historiistoj konsentas kun li

Bibliografio

Precipaj referencoj:

  • Darrel W. Amundsen, Medicine, Society and Faith in the Ancient and Medieval Worlds, London: John Hopkins University, 1996
  • Charles Hugh Talbot, Medicine in Medieval England London: Oldbourne 1967
  • James Joseph Walsh, The popes and science; the history of the papal relations to science during the middle ages and down to our own time, New York: Fordham University Press, 1908, ripubblicato nel 2003 da Kessinger Publishing (Testo completo dell'edizione 1908 sull'Internet Archive)
  • Katharine Park, The criminal and the saintly body: autopsy and dissection in Renaissance Italy, Renaissance Quarterly, 22 marzo 1994
  • Lewis Stephen Pilcher, The Mondino Myth, Medical Library and Historical Journal 4 (1906) 311 (Testo completo da PubMed Central)

Generalaj refencoj el la historio pri medicino

  • Piers D. Mitchell, Medicine in the Crusades: Warfare, Wounds, and the Medieval Surgeon, Cambridge University Press, 2004
  • Andrea Carlino, La fabbrica del corpo: libri e dissezione nel Rinascimento, Einaudi, 1994
  • Lois N. Magner, A History of Medicine, second edition, Taylor and Francis group, 2005
  • James Joseph Walsh, Old Time Makers of Medicine, 1911, ristampato da Lethe Press, 2008 (Testo completo dell'edizione 1911 sull'Internet Archive) (Testo completo dell'edizione 1911 nel Progetto Gutenberg)
  • Plinio Prioreschi, A History of Medicine volume V: Medieval Medicine, Horatius Press, 1996
  • Raffaele A. Bernabeo, Giuseppe M. Pontieri, G. B. Scarano, Elementi di storia della medicina, PICCIN, 1993
  • Lawrence I. Conrad, Michael Neve, Vivian Nutton, Roy Porter, Andrew Wear, The Western medical tradition: 800 B.C.-1800 A.D., Cambridge University Press, 1995
  • Katharine Park, Anatomy, voce enciclopedica in Thomas F. Glick, Steven John Livesey, Faith Wallis, Medieval science, technology, and medicine: an encyclopedia, Routledge, 2005

Minimumaj refencoj pri la "revalorigo" pri mezepoko

  • Stephen J. Harris, Bryon L. Grigsby, Misconceptions About the Middle Ages, Routledge - Taylor and Francis Group, 2008
  • Jacques Le Goff, Un lungo Medioevo, Edizioni Dedalo, 2006
  • Ludovico Gatto, Raffaele Morghen, Viaggio intorno al concetto di Medioevo, Bulzoni, 2002

Specifaj referencoj pri la tezo de la konflikto inter religio kaj scienco

  • David C. Lindberg, Ronald L. Numbers, God & Nature: Historical Essays on the Encounter Between Christianity and Science, University of California Press, 1986
  • Gary Ferngren (editore), Science & Religion: A Historical Introduction Baltimore: Johns Hopkins University Press, 2002
  • David C. Lindberg and Ronald L. Numbers, Beyond War and Peace: A Reappraisal of the Encounter between Christianity and Science, Perspectives on Science and Christian Faith 39 (1987) 140; oppure: Church History 55 (1986) 338;[5]

Primaraj fontoj

Vidu ankaŭ