Montarmotacilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Montarmotacilo
Montarmotacilo
Montarmotacilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Motacilla
Specio: 'M. cinerea'
Motacilla cinerea
(Tunstall, 1771)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Montarmotacilo (Motacilla cinerea) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio similas al la Flava motacilo sed havas flavon nur el gorĝon suben kaj ne en kapo. Reproduktaj maskloj havas nigran gorĝon. Tiu specio estas amplekse distribuata, kun kelkaj populacioj reproduktantaj en Eŭropo kaj Azio kaj migrantaj al tropikaj regionoj de Azio kaj Afriko. Ili kutime videblas en malferma marĉa habitato aŭ herbejoj kie ili piediras solece aŭ en paroj laŭlonge de la grundo, kaptantaj insektojn forpelitajn. Kiel ĉe aliaj motaciloj, ankaŭ tiuj ofte movas sian voston kaj flugas malalte ondece kaj havas akran alvokon kiun faras ofte eĉ dumfluge.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo de M. c. melanope

Tiu svelta motacilo havas blankajn mallarĝan sed tre kontrastan superokulan strion kaj okulringon videblan nur en la suba duono ankaŭ kontraste. La supraj partoj estas grizaj kaj la subaj estas flavaj (sed ne tiom brile kiom ĉe la Flava motacilo) kun iom da blanko en flankoj. La maskla reproduktulo havas nigrajn gorĝon kaj mentonon tre klare borditajn de mustaĉaj strioj. La ino anstataŭe havas blankan gorĝareon, ĉar estas evidenta kazo de seksa duformismo, ne kutima ĉe motaciloj. La vosto estas plej longa inter eŭropaj motaciloj kaj estas nigra kun blankaj eksteraj vostoplumoj.

Ili manĝas sole aŭ en paroj en herbejoj aŭ ĉe neprofundaj marĉaj akvoj. Ili uzas ankaŭ rokojn ĉe akvo kaj ofte ripozas sur arboj. Ili havas klaran akran alvokon kaj la kanto konsistas el trilado.[1]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas amplekse distribuata ĉe la Palearkto kun kelkaj tre markataj populacioj. La nomiga formo (inkludas caspica de Irano, Turkio kaj Kaŭkazo) estas el okcidenta Eŭropo inklude la regionojn de la Brita Insularo, Skandinavio kaj la Mediteraneo. La raso melanope, kiu ne estas bone separata el la nomiga subspecio, estis priskribita kiel la populacio reproduktanta en orienta Eŭropo kaj centra Azio ĉefe laŭlonge de la montoĉenoj de Uraloj, Tienŝan kaj Himalajo.[2] Ili vintras en Afriko kaj Azio. Raso robusta reproduktiĝas laŭlonge de la nordorientaj partoj de Azio en Siberio etende al Koreio kaj Japanio. Tiuj vintras en Sudorienta Azio. Insulaj formoj inkludas patriciae de Acoroj, schmitzi de Madejro kaj canariensis de Kanarioj.

Ili foje ĉeestas en la insuloj okcidente de Alasko sed foje eĉ pli suden ĝis Kalifornio kiel vagantoj.[3]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis unuafoje priskribata de Marmaduke Tunstall en sia verko de 1771 Ornithologia Britannica.[4]

La latina genro nomo origine signifas "etan movanton", sed iuj verkistoj de la mezepoko pensis ke ĝi signifas "vostomovanto", kaŭzante novan latinan vorton cilla por "vosto".[5] La specifa epiteto cinerea estas latina vorto por "griza kiel cindro", sed estas la nomo Griza motacilo uzata kiel sinonimo por la Blanka motacilo, ĉar fakte la griza koloro aŭ ĝenerala impreso estas pli markata ĉe tiu specio ol ĉe tiu ĉi, kie la flava koloro rapide allogas la rigardon.

La rilato de tiu specio ne estas ankoraŭ solvita; ĝi apartenas al la neafrika klado de motaciloj, kiuj estas konfuza en sia ekstera morfologio, kaj analizoj de DNA ne sufiĉas ankoraŭ por klare solvi ties rilaton. Dum tiu specio estas probable plej proksime rilata al la Citronmotacilo kaj al kelkaj populacioj de Blukapa motacilo, la preciza naturo de tiu rilato estas ankoraŭ neklara.[6]

Kutimaroj kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Nomiga raso (Belgio)

La reprodukta sezono estas aprilo al julio kaj la nesto estas situa ĉe rapidaj rojoj aŭ riveroj en bordo inter ŝtonoj kaj radikoj.[1] En Eŭropo la nestoj estas ofte farataj en truoj de artefaritaj strukturoj. La ovodemetado konsistas el 3-6 punktecaj ovoj sed povas okazi pliaj ovodemetadoj en la jaro sed per malpliiĝanta nombro de ovoj.[7] La kutima ovodemetado estas 5 en Irlando kaj la reprodukta sukceso estas ĉirkaŭ 80 % kaj predado de ovoj aŭ idoj estas ĉefa kaŭzo de reprodukta malsukceso.[8] La populacio de Kanarioj tipe havas pli malgrandajn ovodemetadojn kaj la reprodukta sezono ne estas tiom mallonga kaj markata kiom ĉe populacioj de pli altaj latitudoj.[9] La kovoperiodo estas de ĉirkaŭ du semajnoj kaj elnestiĝo okazas post plua monatduono. Ili vivas maksimume 8 jarojn en naturo.[10][11]

En kelkaj partoj de ties teritorio la Cinklo nestumas en sama habitato kiel la Montarmotacilo kaj estas kelkaj informoj pri interspecia manĝigado de cinklidoj fare de reproduktantaj motaciloj.[12]

Tiuj birdoj manĝas varion de akvaj senvertebruloj kiaj plenkreskaj muŝoj, efemeroj, skaraboj, krustuloj kaj moluskoj.[13]

Vintre, ili ripozas en malgrandaj grupoj.[14] Vintrumintoj revenas al samaj lokoj, foje malgranda urba ĝardeno, ĉiujare.[15]

Plenkreskuloj ofte havas parazitajn iksodojn, Ixodes ricinus, kiuj povas kunporti bakteriojn de la genro Borrelia kaj eventuale disigi la malsanon de Lyme aŭ Boreliozon tra ampleksa regiono.[16] Ankaŭ oni konas en tiu specio parazitojn kiel Coccidia kaj Isospora.[17] La Komuna kukolo estas foje nestoparazito de tiu specio.[18] kaj Falkoj povas foje predi ilin.[19]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005). Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions. 
  2. Hume, AO. (1890). The nests and eggs of Indian Birds. Volume 2.. R H Porter, London. 
  3. Eraro vokante la ŝablonon Ŝablono:citaĵo el la reto: Parametroj url kaj titolo devas esti precizigitaj (2009).
  4. (1771) Ornithologia Britannica: seu Avium omnium Britannicarum tam terrestrium, quam aquaticarum catalogus, sermone Latino, Anglico et Gallico redditus. Latin. London, J. Dixwell. 
  5. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0198546343. 
  6. Voelker, Gary (2002). "Systematics and historical biogeography of wagtails: Dispersal versus vicariance revisited", gazeto : Condor, volumo : 104, numero : 4, paĝoj : 725–739. COI:[0725:SAHBOW2.0.CO;2 10.1650/0010-5422(2002)104[0725:SAHBOW]2.0.CO;2]
  7. Klemp S. (2000). "Effects of parental effort on second brood, moult and survival in the Grey Wagtail Motacilla cinerea", gazeto : Ardea, volumo : 88, numero : 1, paĝoj : 91–98
  8. P. Smiddy J. O'Halloran (1998). "Breeding biology of the Grey Wagtail Motacilla cinerea in southwest Ireland", gazeto : Bird Study, volumo : 45, numero : 3, paĝoj : 331–336. COI:10.1080/00063659809461104
  9. Rodríguez B., Rodríguez A. (2007). "Breeding biology of Grey Wagtail Motacilla cinerea canariensis on Tenerife, Canary Islands", gazeto : Acta Ornithol., volumo : 42, paĝoj : 195–199
  10. Robinson, R.A. (2005). BirdFacts: profiles of birds occurring in Britain & Ireland.
  11. Jørgensen OH (1976). "Migration and Aspects of Population Dynamics in the Grey Wagtail Motacilla cinerea", gazeto : Ornis Scandinavica, volumo : 7, numero : 1, paĝoj : 13–20. COI:10.2307/3676170
  12. Yoerg, SI & J O'Halloran (1991). "Dipper Nestlings Fed by a Gray Wagtail", gazeto : Auk, volumo : 108, numero : 2, paĝoj : 427–429
  13. Santamarina, Jesus (1989). "The Grey Wagtall (Motacilla cinerea) diet in the Ulla river basin, Galicia. NW Spain", gazeto : Ardeola (Spanish), volumo : 37, numero : 1, paĝoj : 97–101
  14. Neelakantan,KK (1964). "Roosting of the Grey Wagtail [Motacilla caspica (Gmelin)] in the Thekkady Wild Life Sanctuary", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 61, numero : 3, paĝoj : 691–692
  15. Nickell, Walter P (1968). "Return of Northern Migrants to Tropical Winter Quarters and Banded Birds Recovered in the United States", gazeto : Bird-Banding, volumo : 39, numero : 2, paĝoj : 107–116
  16. Dubska, Lenka;Ivan Literak;Elena Kocianova;Veronika Taragelova;Oldrich Sychra (2009). "Differential Role of Passerine Birds in Distribution of Borrelia Spirochetes, Based on Data from Ticks Collected from Birds during the Postbreeding Migration Period in Central Europe", gazeto : Applied and Environmental Microbiology, volumo : 75, numero : 3, paĝoj : 596–602. COI:10.1128/AEM.01674-08
  17. Svobodova, M (1994). "Isospora, Caryospora and Eimeria (Apicomplexa: Passeriform Birds from Czech Republic", gazeto : Acta Protozoologica, volumo : 33, paĝoj : 101–108
  18. Adamík P., Husv ek J. & Cepák J. (2009). "Rapid decline of Common Cuckoo Cuculus canorus parasitism in Red-backed Shrikes Lanius collurio", gazeto : Ardea, volumo : 97, numero : 1, paĝoj : 17–22
  19. Costantini, David; Casagrande, Stefania; Di Lieto, Giuseppe; Fanfani, Alberto; Dell'Omo, Giacomo (2005). "Consistent differences in feeding habits between neighbouring breeding kestrels", gazeto : Behaviour, volumo : 142, numero : 9-10, paĝoj : 1403–1415. COI:10.1163/156853905774539409

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]