Nenecoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nenecoj
ненэй ненэче, хасово, нещанг
Nenets Child.jpg
Neneca infano
Suma populacio

45 000 (censo de 2010)[1]

Ŝtatoj kun signifa populacio
Tjumena provinco 31 621[2]
Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (parto de Tjumena provinco) 29 772[2]
Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra (parto de Tjumena provinco) 1438[2]
Arĥangelska provinco 8020[2]
Nenecio (parto de Arĥangelska provinco) 7504[2]
Krasnojarska regiono 3633[2]
Komiio 503[2]
Lingvo(j)
neneca, rusa
Religio
ortodoksismo, ŝamanismo
Parencoj
enecoj, nganasanoj, selkupoj, kamasincoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nenecoj (nenece ненэй ненэче, хасово, нещанг; antaŭe — самоеды, юраки) estas samojeda etno, loĝanta en la nordo de Rusio, je ambaŭ flankoj de la Urala montraro. Ili migris tien el suda Siberio en la 1-a jarmilo. Je la lasta censo, en 2010, ili nombris 45 000, la plejparto en la Arĥangelska provinco.

La ĉefa okupo de la nenecoj estas la bredado de boacoj. Ili uzas la bestojn por manĝo kaj (per sledoj) kiel transportilon kaj migras kun ili tutjare, suden vintre, norden somere. Ili ankaŭ sin okupis per ĉasado kaj fiŝkaptado.

La nenecoj havas propran lingvon: la neneca, samojeda membro de la urala lingvaro, kies literatura formo estas instruata en lokaj lernejoj. La junuloj ofte preferas la rusan. 77 % de la nenecoj konsideras la nenecan sia gepatra lingvo, do parolas ĝin[3].

Nomo[redakti | redakti fonton]

Memnomoj estas «ненэц'» (nenec), «хасава» (hasava) en la tundra dialekto kaj «нещанг» (neŝĉang) en la arbara dialekto. Ĉiu signifas "homo" kaj, krom hasava, venas de la sama origino kiel eneco kaj nganasanoj: vorto kiu signifas "vera", "aŭtentika". Oni ankoraŭ povas rekoni tiun signifon en la ofte uzita memnomo «ненэй ненэц'» (nenej nenec) - "vera homo".[4][5]

Alia, pli maljuna nomo estas "jurak-samojedoj" aŭ "jurakoj". Ĝi venas de ziriankomia nomo por la samojedoj: jaran.[5]

Etnogenezo[redakti | redakti fonton]

Teorio de Stralenberg[redakti | redakti fonton]

Svedia geografo kaj lingvisto Philip Johan von Strahlenberg rimarkis, ke sur la Sajana plataĵo loĝas gentoj, kies lingvoj antaŭnelonge apartenis al la Samojedaj. Do li supozis, ke samojedlingvanoj de tiu plataĵo estas posteuloj de la samojedlingvanoj de Ĉirkaŭpolusa zono, kies aborigenoj ili estis. Laŭ li parto da samojedoj pro nekonataj kialoj direktiĝis suden kaj loĝigis Sajanan plataĵon.

Teorio de Fischer — Castrén[redakti | redakti fonton]

La rusia germandevena historiisto Johann Eberhard Fischer supozis, ke la nordaj samojedoj (antaŭuloj de la nunaj nenecoj, nganasanoj, enecoj kaj jurakoj) estas posteuloj de la samojedaj gentoj de la Sajana plataĵo, kiuj antaŭeniris de suda Siberio al pli nordaj teritorioj.

En la 20-a jarcento tiun supozon subtenis la finna filologo Matthias Castrén, kolektinta abundan lingvan materialon. Li supozis, ke en la 1-a jarmilo dum la Elorienteŭropaj popolmigradoj samojedaj gentoj estis elpuŝitaj de la tjurkoj de sur la Sajana plataĵo norden.

En 1919 la soveta esploristo A. A. Ĵilinskij akre kritikis tiun teorion. Li diris, ke tia migrado postulus drastan ŝanĝon de vivomaniero, kio apenaŭ eblus dum malmulta tempo. La nunaj nenecoj estas boacbredantoj, dum loĝantoj de la Sajana plataĵo estas terkultivistoj.

Teorio de Georgij Prokofjev[redakti | redakti fonton]

La soveta sciencisto Georgij Nikolaĵeviĉ Prokofjev, apogante sin al la teorio de Fischer — Castrén, iom korektis ĝin. Laŭ li inter antaŭuloj de la nunaj nenecoj, nganasanoj, enecoj kaj selkupoj estis ne nur la samojedaj gentoj de la Sajana plataĵo, sed ankaŭ iuj aborigenaj gentoj de la Ĉirkaŭpolusa zono, kiuj loĝigis Ob-Jenisejan basenon ekde antikva tempo.

La nenecaj historirakontoj asertas, ke iliaj antaŭuloj, alvenintaj norden, renkontis tie lokan malaltstaturan genton «sihirtja», kiu havis diversajn malkutimajn konojn kaj poste «foriris subteren». Kelkaj esploristoj opinias, ke temas pri anoj de la Ust-Poluja kulturo.

La konata rusia etnografo Aleksej Golovnjov opinias, apogante sin sur arkeologiaj malkovroj, ke antaŭuloj de la nenecoj loĝis sur deklivoj de la Norda Uralo kaj Norda Ĉeobejo ekde mezolitiko kaj neolitiko.[6]

Historio kaj okupoj[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la nenecoj aperas en la rusa Komenca kroniko (1092), kie oni diras pri «samojad» (ruse самоядь). Tiutempe loĝantoj de Velikij Novgorod penetris laŭ nordaj vojoj al Uralo kaj Siberio.

Tiutempe la nenecoj plejparte okupiĝis pri ĉasado, inkluzive al sovaĝaj boacoj. Nur malgranda kvanto da boacoj estis hejmigitaj kaj uzataj kiel sledbestoj.

De la 16-a ĝis 18-a jarcentoj formiĝas grandgrega boacbredado kiel ĉefa okupo. Tion influis interalie rusa ekspansio, kiu devigis la nenecojn nomadi kaj uzi gregojn da boacoj kiel ĉefan fonton de provizio. Certan rolon ludis ankaŭ malaltiĝo de kvanto de la sovaĝaj boacoj. Migrante al la bordo de la Arkta oceano, la nenecoj asimilis kulture proksiman al ili lokan loĝantaron (en la neneca folkloro nomata «sihirtja», dum alia parto de la etno migris orienten, al Jenisejo, kie la nenecoj okupis la terojn de la ankaŭ kulture proksimaj enecoj-mantuoj. Lasta batalo inter la nenecoj kaj enecoj okazis vintre de 1849-1850 sur la dekstra bordo de Jenisejo kaj ĉe la lago Turuĉe-do. Militemaj nenecoj okazigis atakojn kontraŭ la rusaj antaŭpostenoj Pustozjorsko, Obdorsko (Saleĥardo), Mangazejo, Berjozovo, buĉadis kristaniĝintajn kaj subiĝintajn al la rusa administracio aborigenojn.

En la 1830-1840-aj jaroj okazis ribelo de Vauli Nenjang kontraŭ la administracio de Obdorsko. En 1934 kaj 1943 okazis ribeloj (nenece: mandalada) de la nenecoj de Jamalo kaj Uralo. La arbaraj nenecoj partoprenis la Kaziman ribelon.

Antaŭe la nenecoj okupiĝis precipe pri ĉasado de sovaĝaj boacoj, felaj kaj maraj bestoj, naĝbirdoj, harpunadis kaj retkaptadis fiŝojn. En la 19-20-aj jarcentoj plejan signifon akiris grandgrega boacbredado. Ĝi karakteriziĝas je grandaj gregoj (200 ĝis 3000 boacoj) kaj uzado de paŝtistaj hundoj. La tundraj nenecoj sekvas nomadan vivmanieron, translokiĝante kun gregoj de la rando de arbaro (vintre) ĝis arkta marbordo aŭ montara tundro (somere). Dum jaro ili trairas ĝis 1000 km. En sama loko la nenecoj staras de kelkaj tagoj (printempe kaj aŭtune) ĝis du-tri semajnoj (vintre). Somere restadejoj kreskas ĝis 6-9 ĉumoj por gardi kunigitan gregon, vintre diseriĝas. La arbaraj nenecoj havas malgrandajn gregojn (10 ĝis 300), paŝtas boacojn duonlibere, nomadas ne tre distance, je radiuso 200 ĝis 300 km kaj kunigas ordinare 1-2 ĉumojn.

Ekde la 1930-1940-aj jaroj restadejoj estis transformitaj en kolĥozajn kaj sovĥozajn brigadojn kaj iĝis pli konstantaj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Socio kaj religio[redakti | redakti fonton]

Neneca familio

Sistemo de sociaj rilatoj baziĝas sur teritoriaj, posedaj kaj geedza-parencaj interligoj inter klanoj (nenece: jerkar), kvanto de kiuj lime de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj atingis 90. La nunaj familinomoj de la nenecoj devenas de la klanonomoj. Klanoj formas la du ekzogamiajn fratriojn (nenece: tenz) — Harjuĉi kaj Vanujta.

Kernon de la neneca diaro konsistigas tri ĉefaj figuroj: la supera dio-demiurgo Num, lia similulo-antagonisto, reganto de la reĝlando de malsanoj kaj morto N’a, aŭspiciantino de patrineco kaj nasko Ja-Mjunja (Patrino-Tero). Gravas ankaŭ Javmal (Reganto de sudaj akvoj), N’ermsej (Koro de la Nordo), Ili-bembertja (Vivotenanto, Donacanto de boacoj), Jasb (Reganto de akvoj). La ĉefa sanktejo de la arbaraj nenecoj estas lago Numto (la Dia lago), sur unu el tieaj insuloj (la Koro-insulo) oni faras oferojn al la dioj (Numgimboj, Njumulik).

Loĝejoj[redakti | redakti fonton]

Nomadaj nenecoj loĝas en ĉumoj (nenece: mja) — translokigebla konusforma konstruaĵo, konsistanta el 25-50 lignaj stangoj kaj dutavola tego (njuko) el 70-80 boacaj feloj. Antaŭe someraj tegoj estis farataj el betulŝelo, hodiaŭ el baŝo. En restadejo ĉumoj staras duonronde aŭ vicorde, kun eniroj orientitaj al la sunleviĝo. Ĉirkaŭ ĉumoj oni starigas sledojn ŝarĝitaj je kunpakitaj aĵoj; ili ankaŭ servas por aranĝi barilon por boacoj.

La arbaraj nenecoj en restadejo aranĝas ŝedon sub kiu oni deponas aĵojn. Ankaŭ ili konstruas argilan fornon por baki panon. Diference de la tundraj nenecoj ili ne veturigas kun si brullignojn kaj ĉumajn stangojn.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Nenecoj kun sledo

Por veturado la nenecoj la tutan jaron uzas boacsledojn (nenece: ĥan), jungitajn je 2-7 boacoj, kiuj kuras dise (gvidboaco kuras maldekstre). Estas diversaj sledoj: malpezaj pasaĝeraj (viraj kaj virinaj), kargaj. Dum marŝo karavano (nenece: mjud) disetendiĝas je 1-2 km. Ĉe la maraj kaj riveraj bordoj vintre oni uzas hundajn jungitarojn. Por transiri riveron aŭ kapti fiŝojn oni uzas transporteblajn en sledoj ĉizitajn boatojn aŭ rezinajn ŝvelboatojn. Ĉe la arbaraj nenecoj somere plej gravan transportan rolon somere havas ĉizitaj boatoj, vintre skioj. Nun oni aktive uzas motorboatojn kaj motorsledojn.

Vestoj kaj arto[redakti | redakti fonton]

Vestojn oni faras el boacfeloj, kiuj estas interkudrataj per kudroj el boacaj tendenoj. Viroj surportas malicaon — fermitan veston kun felo internen, kapuĉo kaj pugnogantoj (en la Kaninska tundro kaj la insulo Kolgujev ĝi ne havas kapuĉon), striktitan per zono ornamita per kupraj platoj, amuletoj (ursaj kojnodentoj) kaj tranĉilo en ornamita ligna tranĉilingo. Vintre super malicao oni surportas sovik (felo ekstere).

Virina supra vesto konsistas el boacfela dutavola dismalfermebla jaŝĉiko (kelkaj anstataŭigeblaj specoj de jaguŝka) kaj fela ĉapo ornamita per diverskoloraj rubandoj kaj metalaj pendaĵoj. Felaj ŝuoj (nenece: piva) de viroj kaj virinoj diferenciĝas per fasono kaj ornamaĵoj.

La dekoraj artoj de la nenecoj karakteriziĝas je felmozaiko (alternado de la blanka kaj malhela koloroj en ornamaĵoj) sur vestoj kaj virinaj sakoj. Ankaŭ estas praktikata gravurado sur ligno kaj ostoj, pipoj, ostaj elementoj de la boacjungilaro.

Kuirado[redakti | redakti fonton]

Viandon kaj gracon al la nenecoj donas plejparte boacbredado. Boacaĵon oni peklas kaj manĝas iel ajn — krudan, fumaĵitan, sunsekigitan. Plej ŝatataj estas lango, koro, abomaso de boaco. Viandon oni ofte manĝas kruda, kun sango, kiun aparte trinkas. Tio provizas la nenecojn per vitaminoj, aparte je C kaj B2. Pro tio ili neniam suferas skorbuton. La arbaraj nenecoj multe manĝas ankaŭ viandojn de alkoj kaj sovaĝaj boacoj, arbarajn kaj naĝbirdojn, diversajn plantojn.

Ankaŭ vaste uzata estas fiŝaĵo (koregono, ezoko, nelmo), kiun oni bolkuiras, stufas aŭ rabotas krudan por fiŝrabotaĵo. Ĉemaraj nenecoj manĝas ankaŭ ĉasitajn marajn bestojn. Uziĝas por nutrado aĉetataj porkaĵo kaj bovaĵo. Kiel garnaĵon oni uzas ĉefe makaroniojn kaj nur malofte rizon kaj legomojn.

Inter trinkaĵoj plej ŝatataj estas teo, kompotoj kaj fruktakvoj el ruĝa vakcinio, kamemoro, mirtelo, ankaŭ ĵeleo el amelo kaj bersuko.

La nenecoj preferas sekalpanon.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La nenecoj posedas propran lingvon: la neneca, kiu apartenas al la Urala lingvaro, kies okcidenta parto estas la finn-ugra lingvaro, al kiu apartenas ankaŭ lingvoj kiel la finna, la estona kaj la hungara. En la Urala lingvaro, ĝi estas (kune kun la eneca kaj la nganasana) membro de la norda grupo de la samojeda lingvaro.[5]

Pro la malgranda loĝantardenseco kaj la granda disvastiĝo de la parolantoj, la neneca posedas riĉan kvanton da dialektoj. La du ĉefaj grupoj estas la tundra, parolita de 95% de la nenecoj, kaj la arbara. Ene de tiuj du grupoj, la malsamoj estas pli aŭ malpli etaj kaj ĉefe fonetikaj, do ne malfacilas por parolantoj de aliaj dialektoj kompreni unu la alian, sed la malsamoj inter la du grupoj estas pli grandaj. Iuj esploristoj eĉ konsideras ilin du apartaj lingvoj.[5]

La neneca havas riĉan kapablon priskribi la naturon (precipe neĝon), la veteron, boacbredadon, ĉasadon kaj fiŝkaptadon. Ĝin grave influis tjurkaj kaj ob-ugraj lingvoj, la komia kaj la rusa. Inverse, la neneca ankaŭ influis aliajn lingvojn, precipe pri boacbredado kaj la nomada vivomaniero.[5]

La nenecoj dumjarcente uzas skribon. Per familiaj simboloj nomitaj "tamga" ili indikis posedojn. Tamen vera skribo por la lingvo ne ekzistis. La unuaj provoj krei ĝin okazis fare de ortodoksaj misiistoj, sed ili ne pludaŭris. La nuna neneca skribo estis kreita en la 1930-aj jaroj surbaze de la plej parolita vario de la tundra dialekto — tiu de Bolŝaja zemlja. Unue ĝi uzis latinan alfabeton, ekde 1937 ĝi transiris al cirila alfabeto.[5]

La neneca literaturo konsistas ĉefe el lernejaj libroj kaj iom da fikciaĵoj kaj rakontoj pri ĉiutaga vivo. Konataj verkistoj estas Tiko Vilka, Ivan Istomin, Leonid Lapcuj, kaj Vasilij Ledkov. Ekzistas ankaŭ neneca gazeto Njarjana Ngirm ("La Ruĝa Nordo"), eldonata en Saleĥardo.[5]

Hodiaŭ plejparto de la nenecoj ankaŭ scipovas la rusan. Ili ĝin lernas en la lernejoj kaj uzas por komuniki kun ŝtataj institucioj kaj alietnaj loĝantoj.[7] Oni konsideras la rusan pli prestiĝa lingvo kaj do la junuloj ĝin ofte preferas. Tial kvankam laŭnombre nenecoj kreskas, la kvanto da scipovantoj de la neneca malkreskas.[5]

Populacio kaj loĝado[redakti | redakti fonton]

La nenecoj estas konsiderataj inter malmultnombraj etnoj de Siberio, sed laŭ populacio okupas en ĉi kategorio unu el plej superaj lokoj. Laŭ la Tutnacia censo de 2010 en Rusio loĝis 45 000 nenecoj,[1] el kiuj 29 772 — en Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto.[2]

Nomo de ĉi etno eniris la nomojn de la du aŭtonomaj distriktojJamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (parto de Tjumena provinco) kaj Nenecio (parto de Arĥangelska provinco). Ekzistis ankaŭ Tajmira (Dolgano-Neneca) aŭtonoma distrikto, sed en 2007 ĝi konvertiĝis al Tajmira Dolgana-Neneca distrikto ene de Krasnojarska regiono.

Estas la du ĉefaj grupoj de la nenecoj: la tundraj (plej multnombraj) kaj la arbaraj (ĉirkaŭ 1500; la tundraj nomas ilin «пян-хаса-ва» — pjan-hasa-va). La tundraj nenecoj loĝas en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto kaj Nenecio. La arbaraj nenecoj loĝas en la baseno de la riveroj Puro kaj Tazo en sud-orienta parto de Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto kaj en Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra.

Antropologia tipo[redakti | redakti fonton]

La nenecoj apartenas al la Urala raso, do kunigas antropologiajn trajtojn de la Eŭropoidaj kaj Mongoloidaj rasoj. Ili havas pli-ol-mezuman mongoloidecon komparita je la aliaj uralaj rasoj, sed ĝi malaltiĝas de oriento al okcidento. Do ĝi plej grave montriĝas inter la arbaraj nenecoj kaj malplej inter tiuj ĉe Arĥangelsko.[8][5]

Kutime ili ne atingas tre altan alton: La meza vira alto estas 158 cm. Iliaj vizaĝoj estas larĝa kaj plata kun mallonga kaj iomete elstaranta nazo. Iliaj haroj estas malbukla kaj dika, sed ili ne havas fortan barbkreskadon. Pro forta pigmentado, iliaj haroj kaj okuloj kutime estas nigra aŭ bruna kaj ili havas (relative) malblankan haŭton.[5]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Национальный состав населения Российской Федерации (ruse). arkivita el la originalo je 2012-11-27. Alirita 2012-11-27.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Национальный состав населения по субъектам Российской Федерации (ruse). arkivita el la originalo je 2012-11-27. Alirita 2012-11-27.
  3. Русско-ненецкий озвученный разговорник (ruse). Instituto de lingvaj esploroj de la Rusia Akademio de Sciencoj (2002-10-29). arkivita el la originalo je 2015-05-13. Alirita 2015-05-13.
  4. (2004) Ненцы // Энциклопедия Тюменской области. Т. 2 (ruse), 327. 
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 5,8 5,9 "nenecoj" ĉe samoyed.org (angle). Alirita 7 majo 2014.
  6. (2004) Ненцы // Энциклопедия Тюменской области. Т. 2 (ruse), 328. 
  7. bbc - tribes: the nenets (angle). Alirita 12-a majo 2015.
  8. Этнонациональные общности России: историко-демографическая и этносоциокультурная характеристика (ruse). arkivita el la originalo je 2012-11-27. Alirita 2012-11-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Головнёв А. В. Ненцы // Энциклопедия Тюменской области. Т. 2. — Тюмень, 2004. — С. 327-328.
  • Долгих Б. О. Очерки но этнической истории ненцев и энцев. — М., 1970.
  • Васильев В. И. Проблемы формирования северосамодийских народностей. — М., 1979.
  • Лар Л. А. Ямал Хэбидя я" — священные места на Ямале. // Вестник археологии, антропологии и этнографии (издание ИПОС СО РАН), 2004, № 4.
  • Aleksander Ivanov (2007). Сибирь. Атлас Азиатской России. Топ-книга, Феория, Дизайн. Информация. Картография. ISBN 5-287-00413-3.
  • Александр Иванов (2010). Народы России. Атлас культур и религий. Дизайн. Информация. Картография. ISBN 978-5-287-00718-8.
  • Astrid Wendlandt (2010). Au bord du monde : une voyageuse dans le grand Nord sibérien. éditions Robert Laffont. ISBN 2-221-11436-1.