Nigra frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra frankolino

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. francolinus
Francolinus francolinus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nigra frankolino, hindie kala tîtar (sama signifo), Francolinus francolinus, estas ĉasbirdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj. Ĝi estis iam konata kiel Nigra perdriko. La Nigra frankolino estis multege ĉasata kaj tio rezultis en konsiderinda malpliiĝo en populacio. Nune post ĉasmalpermeso repliiĝis iome grade.

Ĝi estas birdo de Hinda subkontinento, ĉefe de ties pli norda parto, kies aspekto kaj vivmaniero similas je tiuj de Perdrikoj.

Ĝi estis elektita kiel simbola birdo de la subŝtato Harjano de Barato.

Aspekto

La kapo de la Nigra frankolino estas kurva kun brunaj irisoj kaj unika bildo de bruna krono kaj nigra gorĝo. Ĝi estas longa el 33 al 36 cm kaj pezas proksimume ĉirkaŭ 453 g. La ĉefa koloro estas nigra kun nigra brusto, ruĝeca ventro, blankaj punktoj en flankoj kaj orbrunaj punktoj dorse.

La flugilmaniero de la Nigra frankolino estas mallonga kaj rekta interrompita per glitaĵoj fare per rondoformaj flugiloj kaj rondoforma vosto kun mallarĝaj nigrablankaj strioj. La Nigra frankolino flugas nur kaze de ĝenado. Ili havas fazanecan eksplodecan flugmanieron, sed preferas sin treni kaj ne esti vidataj.

Temas pri birdospecio kun seksa duformismo.

Masklo de Nigra frankolino: La masklo de Nigra frankolino estas nigra kun blanka makulo en vango, ruĝecbruna kolumo kaj blankaj punktoj en flankoj. Dorso kaj flugiloj estas markataj per nuanco de orbruna kun subfinaj sablokoloraj bendoj kaj palaj bordoj. La vosto estas nigra kun mallarĝaj blankecaj aŭ grizecaj strioj. La kruroj estas ruĝecbrunaj al ruĝaj.

Ino de Nigra frankolino: La ino estas ĉefe bruna, sed havas brunan malantaŭan kolon. La etendo de la blanka punkteco en flankoj varias ege laŭ la teritorioj de la specioj kaj la profundeco de la koloro de la inoj simile varias. La ino havas supran plumaron, flugilojn kaj voston kiel ĉe masklo sed la nigro estas anstataŭata per makuleca bruno kaj la brunaj strioj en suba dorso kaj vosto estas pli larĝa. La ino estas simila, sed senkolora kaj sen la vanga makulo kaj la kolumo estas anstataŭata per nuka makulo. La kapo kaj subaj partoj estas senkoloraj kie la maskloj montras nigron. La pugo kaj supraj vostokovriloj estas helbrunaj.

Simila specio estas la Griza frankolino, kiu havas grizbrunan kaj sablokoloran korpon, kaj ankaŭ sablokoloran gorĝon anstataŭ nigran kaj ne havas ruĝecan kolumon.

Vivejo kaj teritorio

La Nigra frankolino ŝajne troviĝas en arbustaraj biotopoj kun proksimaj terkultivejoj sufiĉe altaj por havigi ŝirmon kaj malfermejoj kiuj havigas fuĝejojn kaj facilan flugadon. Ili preferas areojn de densa vegetaĵaro, kutime ĉe akvo. Ili ne estas arbaraj birdoj, sed ĉeestas arbustarojn kaj arbarbordojn asocie kun herbejoj. Ili estas ŝajne pli asociaj kun akvo ol ĉukaroj, kaj estas en pli sekaj areoj.

Temas pri specio de loĝantaj birdoj el Kaŝmiro, Cipro kaj sudorienta Turkio orienten tra Irano al sudokcidenta Turkmenio kaj nordorienta Barato. Ties teritorio estis iam pli etenda, sed troa ĉasado malpliigis ties distribuadon kaj nombrojn.

Resume el Mezoriento al Bangladeŝo; Fragmentataj populacioj en la okcidenta parto de ties territorioj; [1,000,000km²];
(1) Cipro. Suda Turkio (Amik Golu). Sirio kaj Israelo (Valo Hula). Malgranda Azio orienten al norda Irako kaj norda Irano (Kaŭkazo) kaj Transkaŭkazio.
(2) Suda Irako kaj okcidenta Irano.
(3) Suda Irano orienten al suda Pakistano.
(4) Suda Pakistano orienten al okcidenta Barato (Kutĉ-Distrikto, Guĝarato). La kutĉ-distrikta populacio povus esti enmetita. Suda Afganio?
(5) Norda Barato orienten al okcidenta Biharo kaj Oriso.
(6) Orienta Himalajo al nordorienta Barato (Asamo kaj Manipuro), Sikkimo al Bangladeŝo. Enmetita en Kaŭkazo, Marianoj (Guamo), kaj Havajo (Hawaii, Kauai, Maui). Iam en sudorienta Usono (sudokcidenta Luiziano kaj suda Florido) kaj sudokcidenta Eŭropo.

Facila loko por vidi tiun birdon estas ĉe la flughaveno Pafos en Cipro, la ununura lando kun pliiĝanta rekuperanta populacio. Tamen tio estas ankaŭ milita bazo, kaj tiele birdumantoj uzantaj teleskopojnbinoklojn povus allogi la intereson de la polico.

Reproduktado, nestumado kaj birdobredado

La Nigra frankolino kutime nestumas en nuda surgrunda skrapaĵo el komenco de marto al majo. La masklo povas esti vidata stare sur roko aŭ malalta arbo atentigante per sia eksterordinara ĉirpan alvokon. Li povas esti aŭdata la tutan tagon aprile, dum nestumado, kaj malpli konstante en marto kaj majo same kiel somere. Ambaŭ gepatroj respondecas pri idozorgado. La junuloj restas kun la gepatroj dum sia unua vintro. La plej oftaj reproduktejoj estas savanoj, herbejoj, arbustaroj kaj aliaj vegetaĵaraj areoj ĉe terkultivejoj.

Ili havas laŭtan alvokon dum la reprodukta sezono. Maskloj povas ankaŭ iĝi agresemaj dum la reprodukta sezono, kaj sekurigas ke estas kovrejo kaj skapejoj por la frankolinino kaj se necese loĝigas ŝin separate kaj permesas nur limigitan aliron nur por reproduktado. Ili estas ĝenerale monogamaj en naturo kaj taŭgas havi nur unu paron en ĉiu kaĝo por bredado. Tiuj kaĝoj suferu ankaŭ malmultan trafikon. Ili kuraĝe suferas vintron, sed oni havigu ĉiam ŝirmon dum la plej malvarmaj monatoj el fina marto al septembro depende de la teritorio.

La normala ovaro estas de 10 al 14 ovoj, kiuj estas olivecaj al palbrunaj kun blankaj mauletoj; nur la ino kovas la ovojn kaj tio okazas dum 18 al 19 tagoj. La reprodukta sezono estas aprilo al junio kaj la junuloj aperas aprile al oktobro.

Manĝo

Ili manĝas plantojn, foliojn kaj tigojn surgrunde kaj ampleksan varion de semoj kaj de insektoj. Ili povas manĝi ankaŭ malgrandajn vermojn, sed ĉefe konsistas el greno, herbosemoj, falitaj beroj, burĝonoj, tuberoj, termitoj, formikoj kaj aliaj insektoj.

Voĉo

La alvoko de la Nigra frankolino, priskribita kiel laŭta metaleca klikaĵo ĉiik-ĉiik-ĉiirakik aŭ "kik-kik-kik", “kŭii-kŭiiiii-kŭii" povas esti aŭdata matene kaj vespere kaj la tutan tagon dum la reprodukta sezono. La masklo alvokas stare sur teramaso, roko aŭ malalta arbobranĉo kaj tuj estas akompanata de aliaj birdoj respondantaj el ĉiuj direktoj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj