Ĉukaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĉukaro
Ruĝecstria perdriko
Ruĝecstria perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Alectoris
Specio: A. chukar
Alectoris chukar
(Gray, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
{{{specioj de subdivizio}}}
  • A. c. chukar
  • A. c. cypriotes
  • A. c. dzungarica
  • A. c. falki
  • A. c. kleini
  • A. c. koroviakovi
  • A. c. kurdestanica
  • A. c. pallescens
  • A. c. pallida
  • A. c. potanini
  • A. c. pubescens
  • A. c. sinaica
  • A. c. subpallida
  • A. c. werae
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

ĈukaroĈukara perdriko, (Alectoris chukar) estas birdospecio el ordo kokoformaj (Galliformes) kaj familio fazanedoj (Phasianidae). Ĝi similas al la rokperdriko, sed la ĉukaro havas voĉon kiel simpla domkorta koko.

Oni konsideris, ke ĝi formas superspecian komplekson kune kun la Rokperdriko, la Filbia perdriko kaj la Ruĝecstria perdrikoj kaj traktata pasinte kiel samspecifa ĉefe kun la unua.

Vivloko[redakti | redakti fonton]

Ĝi vivas en sudaj partoj de Eŭropo ĝis Ĉinio en Azio. Ĉukaro estas nacia birdo de Pakistano, ĝia nomo same venas el la urdua lingvo.

Krom la originalaj vivlokoj, oni enportis, hejmigis en Hispanio, Portugalio, Norvegio, Britio, Kanado, Usono, Havajo, Meksiko, Nov-Zelando kaj Sud-Afriko kaj en multaj lokoj setlis sovaĝigitaj populacioj devenaj el kaptivaj ekzempleroj.

Ĝi vivas sur senarbaj rokoj, valoj kaj herbaj montaj deklivoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La birdo grandas 35 cm. Ĝia beko, okulringo kaj la kruroj estas ruĝaj. Sur la frunto, okulo kaj kolo ĝi havas nigran kolumon kiu enfermas blankan gorĝareon. Ĝi havas mallongajn, rondajn flugilojn. Ĝi havas pli brunan supran plumaron, pli larĝajn nigrablankajn striojn flanke ol ĉe la rokperdriko.

Ilustraĵo el la verko Game birds of India, Burma and Ceylon de Allan Octavian Hume kaj Marshall.

La Ĉukaro estas fortika perdriko 32–35 cm longa, kun helbruna dorso, griza brusto, kaj sablokolora ventro. La nuancoj varias laŭ la diversaj populacioj. La vizaĝo estas blanka kun nigra gorĝorando. Ĝi havas ruĝecstriajn flankojn, ruĝajn krurojn kaj koralruĝan bekon. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la ino iome pli malgranda kaj ne havas spronon.[1] La vosto havas 14 plumojn, el kiuj la tria unuaranga estas la plej longa dum la unua samnivelas kun la 5a kaj 6a.[2]

Ĝi estas tre simila al la Rokperdriko (Alectoris graeca) kun kiu ĝi estis foje kunigita en pasinteco[3] sed ĝi estas pli bruna en dorso kaj havas flavecan nuancon en kolo. La tre klare limigita gorĝorando distingas tiun specion el la Ruĝa perdriko kiu havas la nigran kolumon rompitan al malhela strieco ĉe la brusto. Ties kanto estas brueca ĉuk-ĉuk-ĉukar-ĉukar el kiu devenas la komuna nomo.[4] La Berbera perdriko (Alectoris barbara) havas ruĝecbrunan pli ol nigran kolumon kun grizaj gorĝo kaj vizaĝo kaj kun bruna krono .[5]

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu perdriko havas sian indiĝenan teritorion en Eŭrazio, en Israelo, Turkio, Afganio, Barato, Pakistano laŭlonge de la internaj teritorioj de Okcidenta Himalajo al Nepalo. Okcidente en sudorienta Eŭropo ĝi estas anstataŭata de la Ruĝa perdriko, Alectoris rufa. Ties biotopoj en la indiĝena teritorio estas rokaj malfermaj montetoj kun herbo aŭ disa arbustaro aŭ terkultivejoj. Ĝi troviĝas ĉefe je altitudoj de 2000 al 4000 m escepte en Pakistano, kie ĝi loĝas je 600 m.[1][6] Ili ne troviĝas en areoj de altaj humideco aŭ pluvokvanto.[7]

Ĝi estis enmetita amplekse kiel ĉasbirdo kaj setlis sovaĝigitaj populacioj en usona Rokmontaro, altaj dezertareoj de Kalifornio, Kanado, Novzelando kaj Havajo. La komenca enmetoj en Usono estis de la nomiga populacio kolektita el Afganio kaj Nepalo.[8] Ĝi estis enmetita ankaŭ en Nova Sudkimrio en Aŭstralio sed ne survivis reproduktaj populacioj kaj tre probable formortiĝis.[9]

Sistematiko kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Ĉukara perdriko estas parto de konfuza grupo de "Ruĝkruraj perdrikoj". Oni priskribis kelkajn plumarvariaĵojn ene de la ampleksa distribuado de la Ĉukaro kaj oni markis ilin kiel subspecioj. Iam la Ĉukara grupo estis inkludata kun la Rokperdriko (konata ankaŭ kiel la Greka perdriko). Tiu specio el Turkio kaj pli oriente estis sekve separata el A. graeca de Grekio kaj Bulgario kaj okcidenta Eŭropo.[10][11]

Populacio kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Ĉukaro en la Ŝtata Parko Insulo Antelope, Utaho, Usono.
Distribuado de la Ĉukaro en verda koloro, dum la aliaj parencoj montras aliajn kolorojn.

Tiu palearktisa specio ne estas relative endanĝerita pro troa ĉasado aŭ habitatoperdo. Ties nombroj estas ege influataj de la vetero dum la reprodukta sezono. Liberigo de kaptivaj ekzempleroj en kelkaj partoj de suda Eŭropo povas minaci la indiĝenajn populaciojn de Rokperdriko kaj de Ruĝa perdriko kun kiuj ili povas hibridiĝi.[12][13]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Alectoris chukar chukar – orienta parto de Afganistano, Pakistano, Kaŝmiro, Nord-Barato kaj okcidenta Nepalo
  • Alectoris chukar cypriotesBulgario, Egea-maraj insuloj, Kreto, Rodos kaj Malgranda Azio
  • Alectoris chukar armenicaArmenio
  • Alectoris chukar caucasica- Kaŭkazo
  • Alectoris chukar sinaicaSinajo
  • Alectoris chukar daghestanica
  • Alectoris chukar dementievi
  • Alectoris chukar dzungarica
  • Alectoris chukar falki
  • Alectoris chukar fallax
  • Alectoris chukar farsiana
  • Alectoris chukar kakelik
  • Alectoris chukar kleini
  • Alectoris chukar koroviakovi
  • Alectoris chukar kurdestanica
  • Alectoris chukar laptev
  • Alectoris chukar laptevi
  • Alectoris chukar ordoscensis
  • Alectoris chukar pallescens
  • Alectoris chukar pallida
  • Alectoris chukar potanini
  • Alectoris chukar pubescens
  • Alectoris chukar scotti
  • Alectoris chukar shestoperovi
  • Alectoris chukar subpallida
  • Alectoris chukar werae

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Ĉukaro ĉe Birdoparko de Walsrode, Germanio.

For de la reprodukta sezono, la Ĉukaro troviĝas en malgrandaj aroj de 10 aŭ plie (ĝis 50) birdoj. Somere la Ĉukaroj formas parojn por reproduktiĝi. Dum tiu epoko la virbirdoj estas tre luktemaj per alvokoj kaj veraj luktoj.[6][7][14][15] Vintre ili descendas al valoj kaj manĝas en kampoj. La alvoko oftas tage ĉefe matene kaj vespere. La alvoko estas laŭta kaj inkludas laŭtajn ripetajn notojn "Ĉuk" kaj foje duetajn notojn "Ĉukar". Oni konstatis diversajn alvokojn varie kun la kunteksto.[16] La plej komuna alvoko estas "unuiga alvoko" kiu postulas respondon el birdoj kaj estis uzata en studoj, kvankam tiu metodo ne estas fidinda.[17][18] Kaze de ĝenado, ili preferas kuri anstataŭ elflugi, sed se necese ili elflugas mallongajn distancojn ofte deklivosuben per rondecaj flugiloj, alvokante tuje post surterigado.[1][19][20] En Utaho oni trovis birdojn manĝantajn en areo de ĉirkaŭ 2.6 km2. Kaj veturantajn ĝis 4.8 km por akiri akvon dum la seka sezono. La hejma teritorio estis eĉ pli malgranda en Idaho.[21][22][23]

Ĉukaroj ripozas en rokaj deklivoj aŭ sub arbustoj. Vintre la birdoj de Usono elektis protektitajn niĉojn aŭ kavaĵojn. Grupo povas ripozi en fermita cirklo kun ties kapoj foren por konservi varmon kaj atenti predantojn.[5]

Ĉukaroj estas foje predataj de la Reĝa aglo.[24]

Birdoj en kaptiveco povas morti pro infekto de mikoplasmo kaj eksplodoj de aliaj malsanoj kiaj Erysipelas.[25][26][27]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Alectoris chukar falki

Ĝi nestas sur kampo en skrapfosita kavaĵo, remburita per herboj. Ĝi kovas 7-20 ovojn, sed plej ofte ĝis 14.

La reprodukta sezono estas somero. Maskloj plenumas manĝoceremoniojn, formo de pariĝomanĝado per kiu la masklo plukas manĝerojn kaj ino povas veni por pluki kiel respondo. La masklo povas ĉasi la inon per subenigitaj kapo kaj flugiloj kaj ŝvela kolo. La masklo povas ankaŭ plenumi rigidan piediradon samtempe kun speciala alvoko. La ino povas tiam kaŭri kiel akcepto kaj la masklo rajdas por seksumi, dum gratas la nukon de la ino. Maskloj estas monoginaj.[11] La nesto estas fuŝe kovrita grunda skrapaĵo, Kvankam foje oni kreas vojeton per depresio en la centro. Ĝenerale, la nestoj estas ŝirmitaj pere de filikoj kaj malgrandaj arbustoj, aŭ situaj en trueto aŭ roka deklivo sub ŝirma roko. La ino demetas 7 al 14 ovojn.[7][15][28] Eloviĝo okazas post ĉirkaŭ 23–25 tagoj. En kaptiveco ili povas demeti po unu ovon ĉiutage dum la reprodukta sezono se oni kolektas ilin ĉiutage.[29] La idoj kuniĝas al la gepatroj por manĝi sed tuj kuniĝas al aliaj membroj de la birdaro.[5]

Nutrado[redakti | redakti fonton]

La ĉukaro manĝas gandparte grenojn, etparte verdajn plantajn partojn kaj insektojn. Krom la kovtempo, ili vivas grupe (30-40).

La Ĉukaro manĝas ampleksan varion de semoj kaj iome da insektoj kiel manĝo. Ili englutas ankaŭ sablerojn aŭ ŝtonetojn por helpi digeston.[19] En Kaŝmiro, la semoj de la specioj de eragrosto estas ĉefe dominaj en ties dieto[30] dum la usonaj preferas tiujn de tegmentbromuso[5]. Birdoj kiuj manĝas sukoplenajn vegetaĵojn plenumas sian akvoneceson, sed ili vizitas malfermajn akvolokojn somere.[31]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

La Ĉukaro estas la Nacia birdo de Pakistano. En Punĝabo, la Ĉukar estis konsiderata simbolo de intensa, kaj ofte nekoresponda, amo. Ĝi estis konsiderata enamiĝo de la luno kaj pro tio oni rigardas konstante ĝin.[32] Pro la luktema kutimaro dum la reprodukta sezono ili estas retenitaj en kelkaj areoj kiel luktobirdoj.[7][14]

En Barato oni konsideris ĉasadon de Ĉukaro kiel bona sporto, kvankam la birdoj ne estis konsiderataj bongustaj. Ties rapida flugo kaj kapablo flugi iomdistance post esti pafita malhelpas akiron de la ĉasata birdo sen specifa hundo.[20] Dum malvarmaj vintroj, kiam la plej altaj areoj estis kovritaj de neĝo, homoj de Kaŝmiro uzas teknikon por kapti la birdojn.[33]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005). Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions. 
  2. Blanford, WT. (1898). Fauna of British India. Birds. Volume 4. Taylor and Francis, London, 131–132. 
  3. Watson, GE (1962). "Three sibling species of Alectoris Partridge", gazeto : Ibis, volumo : 104, numero : 3, paĝoj : 353–367. COI:10.1111/j.1474-919X.1962.tb08663.x
  4. Baker, ECS. (1928). Fauna of British India. Birds. Volume 5, 2, Taylor and Francis, London, 402–405. 
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Johnsgard, PA. (1973). Grouse and Quails of North America. University of Nebraska, Lincoln, 489–501. 
  6. 6,0 6,1 Whistler, Hugh. (1949). Popular Handbook of Indian Birds. Edition 4. Gurney and Jackson, London, 428–430. 
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Baker, EC Stuart (1922). "The game birds of India, Burma and Ceylon, part 31", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 28, numero : 2, paĝoj : 306–312
  8. Pyle, R.L., and P. Pyle. (2009). The Birds of the Hawaiian Islands: Occurrence, History, Distribution, and Status. B.P. Bishop Museum, Honolulu, HI, U.S.A.. 
  9. Christidis L & Walter E Boles. (2008). Systematics and Taxonomy of Australian Birds. CSIRO. ISBN 0643065113. 
  10. Hartert, E (1925). "A new form of Chukar Partridge Alectoris graeca kleini subsp.nov.", gazeto : Novitates Zoologicae, volumo : 32
  11. 11,0 11,1 Christensen GC. (1970). The Chukar Partridge. Biological Bulletin No. 4. Nevada Department of Wildlife. 
  12. Barilani, Marina; Ariane Bernard-Laurent, Nadia Mucci, Cristiano Tabarroni, Salit Kark, Jose Antonio Perez Garrido, Ettore Randi (2007). "Hybridisation with introduced chukars (Alectoris chukar) threatens the gene pool integrity of native rock (A. graeca) and red-legged (A. rufa) partridge populations", gazeto : Biological Conservation, volumo : 137, paĝoj : 57–69. COI:10.1016/j.biocon.2007.01.014
  13. Duarte, J & J M Vargas (2004). "Field inbreeding of released farm-reared Red-legged Partridges (Alectoris rufa) with wild ones", gazeto : Game and Wildlife Science, volumo : 21, numero : 1, paĝoj : 55–61
  14. 14,0 14,1 Finn, Frank. (1915). Indian Sporting Birds. Francis Edwards, London, 236–237. 
  15. 15,0 15,1 Ali, S & S D Ripley. (1980). Handbook of the birds of India and Pakistan. Volume 2, 2, Oxford University Press, 17–20. ISBN 0195620631. 
  16. Stokes, Allen W (1961). "Voice and Social Behavior of the Chukar Partridge", gazeto : The Condor, volumo : 63, numero : 2, paĝoj : 111–127. COI:10.2307/1365525
  17. Williams HW and Allen W. Stokes (1965). "Factors Affecting the Incidence of Rally Calling in the Chukar Partridge", gazeto : The Condor, volumo : 67, numero : 1, paĝoj : 31–43. COI:10.2307/1365378
  18. Bohl, Wayne H. (1956). "Experiments in Locating Wild Chukar Partridges by Use of Recorded Calls", gazeto : The Journal of Wildlife Management, volumo : 20, numero : 1, paĝoj : 83–85. COI:10.2307/3797253
  19. 19,0 19,1 Oates, EW. (1898). A manual of the Game birds of India. Part 1. A J Combridge, Bombay, 179–183. 
  20. 20,0 20,1 Hume AO & CHT Marshall. (1880). The Game birds of India, Burmah and Ceylon. Self published, 33–43. 
  21. Walter, Hanspeter (2002). "Natural history and ecology of the Chukar (Alectoris chukar) in the northern Great Basin", gazeto : Great Basin Birds, volumo : 5, numero : 1, paĝoj : 28–37
  22. Bump, G.. (1951). The chukor partridge (Alectoris graeca) in the middle east with observations on its adaptability to conditions in the southwestern United States. Preliminary Species Account Number 1. US Fish and Wildlife Service. 
  23. Phelps, J. E.. (1955). The adaptability of the Turkish Chukar partridge (Alectoris graeca Meisner) in central Utah. Unpublished MS Thesis, Utah State Agricultural College, Logan, Utah, USA. 
  24. Ticehurst, C. B. (1927). "The Birds of British Baluchistan. Part 3", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 32, numero : 1, paĝoj : 64–97
  25. Lateef, M; U. Rauf and M.A. Sajid (2006). "Outbreak of respiratory syndrome in Chukar Partridge (Alectoris chukar)", gazeto : J. Anim. Pl. Sci., volumo : 16, numero : 1-2
  26. Pettit, JR; AW Gough & RB Truscott (1976). "Erysipelothrix rhusiopathiae infection in Chukar Partridge (Alectoris graeca)", gazeto : Journal of Wildlife Diseases, volumo : 12
  27. Dubey JP; M. A. Goodwin; M. D. Ruff; S. K. Shen; O. C. H. Kwok; G. L. Wizlkins; P. Thulliez (1995). "Experimental toxoplasmosis in chukar partridges (Alectoris graeca)", gazeto : Avian Pathology, volumo : 24, numero : 1, paĝoj : 95–107. COI:10.1080/03079459508419051
  28. Hume, AO. (1890). The nests and eggs of Indian Birds. Volume 3, 2, R H Porter, London, 431–433. 
  29. Woodard, AE (1982). Raising Chukar Partridges.
  30. Oakleaf RJ & J. H. Robertson (1971). "Fall Food Items Utilized by Chukars in Kashmir, India", gazeto : The Journal of Wildlife Management, volumo : 35, numero : 2, paĝoj : 395–397. COI:10.2307/3799623
  31. Degen AA, B Pinshow & PJ Shaw (1984). "Must desert Chukars (Alectoris chukar sinaica) drink water? Water inflŭ and body mass changes in respose to dietary water content", gazeto : The Auk, volumo : 101, numero : 1, paĝoj : 47–52
  32. Richard Carnac Temple. (1884). The legends of the Panjâb. Volume 2. Education Society's Press, Bombay. 
  33. Ludlow, Frank (1934). "Catching of Chikor [Alectoris graeca chukar (Gray)] in Kashmir", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 37, numero : 1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]