Nov-Brunsviko
| Nov-Brunsviko | ||
|---|---|---|
| Alternativa nomo | New Brunswick / Nouveau-Brunswick | |
| Plena nomo | Nov-Brunsviko | |
| |
||
| Devizo: Spem redŭit (latina =: Espero restarigita) | ||
| Oficialaj lingvoj | angla, franca | |
| Floro | Purpura violo | |
| Arbo | Balzama abio | |
| Birdo | Nigrakapa paruo | |
| Ĉefurbo | Frederiktono | |
| Plej granda urbo | Sankt-Johano (NB) | |
| Leŭtenanta Guberniestro | Graydon Nicholas | |
| Ĉefministro | Shawn Graham (Liberala) | |
| Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj |
10 10 |
|
| Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
11-a rango 72.908 km² 71.450 km² 1.458 km² (2,0{%) |
|
| Loĝantaro - Tuto (2006) - Loĝdenso |
8-a rango 749.168 10,60 po km² |
|
| MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$23,727 miliardoj (8-a) $31.552 (12-a) |
|
| Aliĝo al Konfederacio | 1-a de julio 1867 (1-a) |
|
| Tempozono | UTC -4 | |
| Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) |
NB CA-NB E |
|
| Retejo | www.gnb.ca | |
| Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | ||
Nov-Brunsviko (angle New Brunswick [njuːˈbrʌn.zwɪk], france Nouveau-Brunswick [nu.vo bʁœn.swik]) estas ĉe-mara provinco de Kanado. Nord-okcidente estas Kebekio, oriente Sankt-Laŭrenca Golfo, sude Nov-Skotio kaj Golfo de Fundy, kaj okcidente la usona ŝtato Majno.
Enhavo |
Historio[redakti]
En 1534, la franca esploristo Jacques Cartier, atingis Golfon Chaleur, kaj pretendis la landon por Francio. En la jaro 1630, Charles de Saint-Etienne de La Tour fondis Fortikaĵon La Tour (kie hodiaŭ staras la urbo Sankt-Johano). En 1763, Francio perdis Nov-Brunsvikon al Britio. Poste, multaj homoj de Nov-Anglio transloĝiĝis al Nov-Brunsviko. Nov-Brunsviko estas la sola oficiale dulingva (angla kaj franca) provinco de Kanado. Hodiaŭ 239.730 homoj en Nov-Brunsviko parolas la francan kiel gepatran lingvon, laŭ la popolnombrado de 1996.
La brita reĝo Georgo la 3-a nomis la provincon por honorigi sian posedon, la duklandon Brunsvigo-Luneburgo (germane Braunschweig-Lüneburg) en Germanio. La esperantaj nomoj "Brunsvigo" kaj "Nov-Brunsiko" do havas, malgraŭ la malsama literumo, la saman etimologian devenon.
Urboj[redakti]
Nov-Brunsviko havas ok oficiale korporaciiĝintajn urbojn, listigitaj ĉi tie laŭ nombro de loĝantoj:
Demografio[redakti]
- Rasa konsisto
- Religia profilo
- 53.4% Rom-Katolika
- 35.7% Protestanta
- 1.4% aliaj kristanoj
- 0.8% aliaj religioj
- 8.7% neniu religio
La katolika eklezio havas la plej multajn membrojn en Nov-Brunsviko pro la granda nombro de franc-devenaj kaj irland-devenaj loĝantoj. La tri laŭ-nombre plej grandaj protestantaj eklezioj en Nov-Brunsviko estas: Unuiĝinta Eklezio de Kanado, la Baptista ekzlezio kaj la Anglikana eklezio.
Mapo[redakti]
|
||||||||
