OPEL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidu ankaŭ la artikolon pri la aŭtoprodukta konzerno Opel.

La Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL) konsistas el landoj, kiuj organiziĝis por negoci kun petrol-kompanioj pri la produktado de nafto, prezoj, kaj koncesiaj rajtoj. La membroj, kiuj konstitutas kartelo, akordiĝas pri la kvanto kaj prezoj de la eksportota nafto. La sidejo de OPEL estas en Vieno (Aŭstrio). OPEL celas reguligi la produktadon de nafto, kaj tiele regi naftoprezojn, precipe per difini kvotojn por siaj membroj. Membraj landoj tenas ĉirkaŭ 75 procentojn de la mondaj rezervoj da nafto. Ili ofertas ĉirkaŭ 40 procentojn de la nafto de la mondo.

Ĉar mondaj naftoprezoj estas en usonaj dolaroj, ŝanĝo de la dolarkurzo kontraŭ aliaj mondaj valutoj efikas la decidojn de OPEL pri kiom da nafto produkti.

La decidoj de OPEL tre influas la mondajn naftoprezojn. Bona ekzemplo de tio estas la energia krizo de 1973 post la Milito de Jom Kippur, kiu rezultigis kvaroblon de la prezo, kiu daŭris kvin monatojn, ekde la 17-a de oktobro 1973 ĝis la 18-a de marto 1974. Ankaŭ, la landoj de OPEL akordiĝis la 7-a de januaro 1975, ke ili altigos la prezojn de kruda petrolo je 10 procentoj.

Membraro

La dek unu membroj de OPEL:

Afriko

Okcidenta Azio

Sudameriko

Sudorienta Azio

Ne-membroj

La ses gravaj petrol-produktantaj landoj, kiu ne estas membroj de OPEL:

Azio

Eŭropo

Nordameriko

Eksteraj ligiloj

. Kial Rusio ne aliĝas al OPEL? (esperante). Ipernity (2013-10-18). Arkivita el la originalo je 2013-10-22. Alirita 2013-10-22.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara