Ondřej Synek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ondřej Synek
Synek en 2012
Synek en 2012
remisto
remado
Nomo Ondřej Synek
Naskiĝo la 13-an de Oktobro 1982 en Brandýs nad Labem-Stará Boleslav,  Ĉeĥio
Alto 199 cm
Pezo 105 kg
Medaloj
vdr

Ondřej SYNEK [ondrej sinek] (naskiĝis la la  13-an de oktobro 1982(nun 1982-10-13) en Stará Boleslav (Ĉeĥujo)) estas ĉeĥa remisto. Li estas kvinfoja ĉampiono en solopa remboato.

Kiel junulo Synek gajnis bronzan medalon dum la Junula Remada Mondoĉampionumo 2000 en duremila duopo kune kun Jakub Hanak. En 2001 dum la tria evento de la Monda Rempokalo li unuafoje partoprenis en internacia plenkreskula konkurso. La duremila kvaropo en kiu li partoprenis atingis la kvinan rangon. Ekde 2002 ĝis la Olimpiaj ludoj 2004 kune kun Milan Doleček. En ok konkursoj de la Monda Rempokalo ili venkis trifoje. En la Monda Ĉampionumo 2002 ili atingis kvinan rangon. Unu jaro poste Synek kaj Doleček gajnis bronzan medalon. En la Olimpiaj ludoj ili atingis kvinan rangon.

Ekde 2005 Synek partoprenas en solopaj konkursoj. Jam en sia unua evento li gajnis ormedalon. En la unua evento de la Monda Rempokalo li lasis la tiaman mondan ĉampionon Marcel Hacker kaj la eksĉampionon Iztok Čop post si. En la samjara monda ĉampionumo li gajnis bronzomedalon venkite de la novzelandano Mahé Drysdale kaj la norvego Olaf Tufte. En 2006 li ree atingis la trian rangon – tiufoje post Drysdale kaj Hacker. En 2007 Synek gajnis arĝentan medalon. Drysdale ree atingis la celon antaŭ Synek, sed Tufte kaj Hacker post li. En la Eŭropa Ĉampionumo de 2007 li unufoje partoprenas en unuremila konkurso. Kiel ano de la ĉeĥa okopo, li fariĝis Eŭropa ĉampiono. En la Olimpiaj ludoj de 2008 li gajnis arĝentan medalon – post Tufte kaj antaŭ Drysdale.

En la postolimpia jaro Synek atingis trian rangon en la monda ĉampionumo. En 2010 en Septembro li fariĝis Eŭropa ĉampiono kaj en Novembro li ankaŭ fariĝis monda ĉampiono venkinte Drysdale en sia hejmlando. En la du postaj jaroj Drysdale ree venkis Synek kaj en la monda ĉampionumo kaj en la Olimpiaj ludoj de 2012.

De 2013 ĝis 2015 Synek trifoje fariĝis monda ĉampiono kaj dufoje Eŭropa ĉampiono. Nur en la EĈ 2015 la kroato Damir Martin estis pli rapida. En la Olimpiaj ludoj de 2016 li gajnis bronzan medalon post Drysdale kaj Martin. En 2017 li fariĝis monda ĉampiono la kvinan fojon. 2018 li gajnis arĝentan medalon en la monda ĉampionumo. En 2016 li jam esprimis deziron partopreni en la Olimpiaj ludoj de 2020.[1]

Li estas membro de la klubo Dukla ASC Praha. Krom Synek nur Mahé Drysdale kaj la germano Peter-Michael Kolbe estis tiom ofte ĉampiono en solopa boato. En siaj 55 internaciaj konkursoj kiel solopa remisto, Synek nur naŭfoje ne gajnis medalon.

Internaciaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Evento Loko Rezulto Kategorio
Monda Ĉampionumo 2001 Lucerno,   Svislando 11-a duremila kvaropo (M4x)
Monda Ĉampionumo 2002 Sevilo,  Hispanujo 5-a duremila duopo (M2x)
Monda Ĉampionumo 2003 Milano,  Italujo duremila duopo (M2x)
Olimpiaj Ludoj 2004 Ateno,  Grekujo 5-a duremila duopo (M2x)
Monda Ĉampionumo 2005 Gifu,  Japanujo solopo (M1x)
Monda Ĉampionumo 2006 Eton,  Britujo solopo (M1x)
Monda Ĉampionumo 2007 Munkeno,  Germanujo solopo (M1x)
Eŭropa Ĉampionumo 2007 Poznano,  Pollando okopo (M8+)
Olimpiaj Ludoj 2008 Pekino,  Ĉinujo Arĝento solopo (M1x)
Monda Ĉampionumo 2009 Poznano,  Pollando solopo (M1x)
Eŭropa Ĉampionumo 2009 Montemor-o-Velho,  Portugalujo solopo (M1x)
Monda Ĉampionumo 2010 Hamilton,  Nov-Zelando solopo (M1x)
Monda Ĉampionumo 2011 Bled,  Slovenujo solopo (M1x)
Olimpiaj Ludoj 2012 Londono,  Britujo Arĝento solopo (M1x)
Eŭropa Ĉampionumo 2013 Sevilo,  Hispanujo solopo (M1x)
Monda Ĉampionumo 2013 Ĉunĝu,  Sud-Koreujo solopo (M1x)
Eŭropa Ĉampionumo 2014 Beogrado,  Serbujo solopo (M1x)
Monda Ĉampionumo 2014 Amsterdamo,  Nederlando solopo (M1x)
Eŭropa Ĉampionumo 2015 Poznano,  Pollando solopo (M1x)
Monda Ĉampionumo 2015 Aiguebelette,  Francujo solopo (M1x)
Eŭropa Ĉampionumo 2016 Brandenburgo,  Germanujo solopo (M1x)
Olimpiaj Ludoj 2016 Rio-de-Ĵanejro,  Brazilo Bronzo solopo (M1x)
Eŭropa Ĉampionumo 2017 Račice,  Ĉeĥujo solopo (M1x)
Monda Ĉampionumo 2017 Sarasota,  Usono solopo (M1x)
Monda Ĉampionumo 2018 Plovdiv,  Bulgarujo solopo (M1x)
Eŭropa Ĉampionumo 2019 Lucerno,   Svislando 6-a solopo (M1x)
Monda Ĉampionumo 2019 Ottensheim,  Aŭstrujo 6-a solopo (M1x)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ian Anderson (7-a Septembro de 2016). Mahe Drysdale's rowing rival Ondrej Synek plans to contest 2020 Tokyo Olympics (angle). Alirita 7-a de Aprilo 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]