Otto von Bismarck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la unua germana regna kanceliero. “Bismarck” havas ankaŭ aliajn signifojn, vd. Bismarck (apartigilo)


Otto von Bismarck
Persona informo
Otto von Bismarck
Naskonomo Otto Eduard Leopold von Bismarck
Naskiĝo 1-an de aprilo 1815
en Schönhausen, Reĝlando Prusio
Morto 30-an de julio 1898
en Friedrichsruh, Germana Imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per respiratory arrest vd
Tombo Bismarck Mausoleum vd
Religio luterano
Lingvoj anglafrancagermana vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermana Regno vd
Alma mater Plamannsche Erziehungsanstalt • Evangelisches Gymnasium zum Grauen Kloster • Friedrich-Wilhelms-Gymnasium • Universitato de Göttingen • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Königliche Staats- und landwirtschaftliche Akademie Eldena vd
Partio senpartia vd
Subskribo Otto von Bismarck
Familio
Dinastio familio Bismarck vd
Patro Ferdinand von Bismarck vd
Patrino Wilhelmine Luise Mencken vd
Gefratoj Malwine von Bismarck • Bernhard von Bismarck vd
Edz(in)o Johanna von Puttkamer
Infanoj Marie von Bismarck • Wilhelm von BismarckHerbert von Bismarck vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatojuristooficiroverkisto • volunteer serving one year vd
Aktiva en BerlinoFriedrichsruhWarcino vd
Verkado
Verkoj Gedanken und Erinnerungen vd
1-a Kanceliero de Germana Imperio
Dum 21-a de marto 187120-a de marto 1890
Antaŭulo neniu, la oficejo ekestis
Sekvanto Leo von Caprivi
9-a Ministro-prezidanto de Reĝlando Prusio
Dum 23-a de septembro 18621-a de januaro 1873
Antaŭulo Adolf von Hohenlohe-Ingelfingen
Sekvanto Albrecht von Roon
11-a Ministro-prezidanto de Reĝlando Prusio
Dum 9-a de novembro 187320-a de marto 1890
Antaŭulo Albrecht von Roon
Sekvanto Leo von Caprivi
Federacia Kanceliero de Nordgermana Federacio
Dum 1867 – 1871
Prezidento Vilhelmo la 1-a
Antaŭulo neniu; Federacio establita
Sekvanto Germana Imperiestra Regno
23-a ministro pri eksteraj rilatoj de Reĝlando Prusio
Dum 1862 – 1890
Antaŭulo Albrecht von Bernstorff
Sekvanto Leo von Caprivi
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Otto von Bismarck
Bismarck-monumento, Hamburgo

Otto Eduard Leopold von BISMARCK, grafo de Bismarck-Schönhausen, duko de Lauenburg, princo de Bismarck (naskiĝis la 1-an de aprilo 1815 en Schönhausen ĉe Magdeburgo, mortis la 30-an de julio 1898 en Friedrichsruh ĉe Hamburgo), nomata "la Fera Kanceliero", estis prusa politikisto, kaj unuiganto de Germanio.

Politika komenco

Bismarck naskiĝis en familio nobela prusia, li vivis maldisciplinan junaĝon, kio ne malhelpis lin havigi al si grandan kulturon: li estis el tiuj, pri kiuj oni diras, ke ili ĉion legis. Eĉ dum lia kancelierado, kiam la tempo estis por li ege mezurita, la princo de Hohenlohe, ambasadoro en Parizo, neniam forgesis porti al li la lastan furorantan francan romanon, ĉiufoje kiam li iris Berlinon; lia ĝentileco estis perfekta kaj ŝatata en la salonoj. Deputito de l'Parlamento prusia ekde 1847, li aperis kiel malamiko de liberalaj ideoj, kiuj kreskis tra la tiama Eŭropo. La ribelo de 1848-51 pliigis lian konservatismon, kaj li fariĝis la paradigmo de l' prusia malliberalismo kaj militarismo. Dum la sekvaj jaroj, li okupis diplomatiajn oficojn en Frankfurt, Sankt-Peterburgo kaj Parizo. De tiu epoko datiĝas la matureco de lia politika naciisma idearo, inter la konstituciismo kaj la germanaj tradicioj, kaj lia konvinko laŭ kiu la projekto de unuiĝo, kiun li volis por Germanio, ne baziĝu sur la popolo, sed sur la uzo de diplomatio kaj milita forto. Ĉi tiuj ideoj iĝis modelo al realisma politiko, la t.n. "realpolitiko", for de ĉiu idealismo, sentoj aŭ moralaj aĵoj.

Alveno al potenco

Post kiam la reĝo Vilhelmo la 1-a nomumis lin kanceliero en 1862, li komencis sian planon por trudi la prusian hegemonion en Germanio, kiel stumpon al nacia unuigo. Komence li reordigis kaj refortigis la prusian armeon, kiun poste li lanĉis al tri militoj, eble pripensitaj, kaj en ĉiuj li venkis: la Milito de Duklandoj (1864), ago konsentita de Aŭstrio kontraŭ Danio por preni la germanlingvajn teritoriojn Schleswig kaj Holstein; la Aŭstra-Prusa Milito (1866), artefarita konflikto kaŭzita de problemoj de kuniga administrado de la du antaŭdiritaj duklandoj kiu celis elimini la influon de Aŭstrio pri la germanaj aferoj; kaj la Francia-Prusia Milito (1870), kaŭzita de diplomatia nekonsento kun Napoleon la 3-a pri la sukcedo al la vaka trono de Hispanio, sed kies celo estis nuligi la francan influon al eŭropa politiko, ĉar Francio apogis la sendependencon de sudaj germanaj ŝtatoj. En ĉi tiuj militoj, ĉiuj gviditaj de marŝalo Helmuth von Moltke, Prusio kreskigis sian povon kaj pligrandigis sian teritorion: en 1867 li jam kapablis unuigi la plejparton de la sendependaj ŝtatoj, kiu restis en Germanio, kaj kreis la Nordgermanan Federacion; en 1871, krom aneksi Alzacon kaj Lorenon, li proklamigis la kreon de la dua Germana Imperio sub la krono de Vilhelmo la 1-a, de kiu esceptiĝis nur Aŭstrio.

Politika agado

Malgraŭ la konstitucia aparenco de 1871, la interna politiko de Bismarck ne estis demokrata. Komence, li sin apogis sur la liberaluloj, celante malpligrandigi la influon de la Katolika Eklezio (Kulturkampf), sed en 1879 li disigis tiun aliancon kaj amikiĝis kun la Centra Katolika Partio (Zentrum), adoptante protektismon posturojn kiuj favoris la industrian kreskadon. En tia dua epoko, li celis haltigi la germanan laboristan movadon, kiun li malpermesis per aprobo de kontraŭsocialismaj leĝoj, samtempe li provis pacigi la laboristaron per la pli moderna sociala leĝaro de tiu tempo. La Sociala sekureco naskiĝis en Germanio per la "Leĝo pri Sanasekuro" en 1883.

En eksterlanda politiko, li estis prudenta por solidigi la germanan unuecon: kreis la "Bismarkajn Sistemojn", unue faris aron da diplomatiaj aliancoj al Aŭstrio, Rusio kaj Italio (Triopa Alianco (1882)) celante izoli Francion. Li organizis la Berlinan Konferencon (1884)) por solvi la problemojn kiuj aperis per la kolonia ekspansio en Afriko, sed restigis Germanion for de imperiisma famego de tiamaj Eŭropaj potencoj. Tia malaventuremo rilate al koloniismo malĝojigis la novan imperiestron Vilhelmon la 2-an (1888), kiu volis pligrandigi la forton de Germanio per akiro de transmara imperio, kaj tiu afero faligis Bismarck en 1890.

Fontoj

Parte tradukita el biografiasyvidas.com, tra la hispana vikipedio laŭ liaj kondicoj

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara