Karpospizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pala rokpasero)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pala rokpasero
Pala rokpasero
Pala rokpasero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Carpospiza
Specio: 'C. brachydactyla'
Carpospiza brachydactyla
(von Müller, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Karpospizo (laŭ la genro) aŭ Pala rokpasero (Carpospiza brachydactyla) estas malgranda pasero troviĝanta en Afganio, Armenio, Azerbajĝano, Cipro, Ĝibutio, Egiptio, Eritreo, Etiopio, Kartvelio, Irano, Irako, Israelo, Jordanio, Kuvaito, Libano, Omano, Pakistano, Kataro, Saŭdarabio, Sudano, Sirio, Turkio, Turkmenio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Jemeno. Resume la specio reproduktiĝas en sudorienta Turkio, norda Mezoriento, vagante en Saŭdarabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kaj Armenio orienten al Irano, Turkmenio kaj okcidenta Afganio.

Ĝi estas la ununura vivanta membro de la genro Carpospiza. Kelkaj fakuloj inkludas ĝin en la genron Petronia.[1] Aliaj klopodis enmeti tiun specion en la Fringedojn pro simileco ĉe reproduktado (nesto, ovoj kaj idaspekto), sed ili posedas la langan osteton kaj la alian morfologian propraĵon de la Paseredoj kaj pro tio la enesto en tiu grupo estas nedisputebla. Oni konsideris ĝin ankaŭ ene de la genro Petronia.

Tiu specio estas grizbruna, pli hela sube, kun nestrieca dorso kaj pli nigrecaj flugiloj kiuj montras blankan flugilstrion subŝultre. La kapo estas simile sablokolora al helbruneca senmarka escepte pri iom svaga hela superokula strio. La kruroj estas ruĝecaj kaj la beko griza.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj kaj moderklimataj herbejoj.

Oni ne scias multe pli la reprodukta kutimaro. Sed almenaŭ oni trovis rilaton kun disponeblo de ŝtonetoj surgrunde kaj ne kun disponeblo de arboj. Ankaŭ rilatas al pluvsezonoj kaj al disponeblo de akridoj kaj skaraboj, du ĉefaj predoj por idoj.

Estas 3 aŭ 4 fosiliaj specioj de Carpospiza en Egiptio kaj Etiopio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. iucn

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]