Pedro Passos Coelho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Passos Coelho

Pedro Manuel Mamede Passos Coelho [ˈpeðɾu mɐnuˈɛɫ ˈpasus kuˈeʎu], (naskiĝis la 24-an de julio 1964 en Coimbra, Portugalio) estas portugala entreprenisto kaj politikisto. Ekde la 26-a de marto 2011 li estas prezidanto de la konservativa Socialdemokrata Partio de Portugalio (portugale Partido Social Democrata, PSD). Kiel pinta kandidato de la partio por la posteno de ĉefministro kaj venkinto de la parlamenta baloto de la 5-a de junio 2001, li estas la posteulo de José Sócrates kiel ĉefministro de Portugalio.[1][2][3][4]

Vivo

Passos Coelho pasigis sian infanecon en Angolo, kie lia patro António Passos Coelho estis kuracisto. Post la Revolucio de la Diantoj de la 25-a de aprilo 1974 li revenis al Portugalio. Kiel 14-jara gimnaziano li en 1978 aliĝis al la socialdemokratia junularo, pli poste li iĝis membro en la partia gvidantaro. De 1991 ĝis 1999 li estis deputito en la Nacia Asembleo kaj de 1991 ĝis 1995 krome reprezentis Portugalio en la parlamenta reprezentejo de NATO. Inter la jaroj 1996 kaj 1999 li estis vicprezidanto de la parlamenta frakcio de sia partio.

En aĝo de 37 jaroj li finis studon de ekonomiko en la universitato Lusíada de Lisbono. Post diversaj profesiaj postenoj kiel firmaa konsilisto, li ekde la jaro 2004 komencis labori kiel financa manaĝero en la entrepreno Fomentinvest, poste iĝis membro de la entreprena estraro kaj ĝis la jaro 1999 estis estrara prezidanto de la entreprenaj filoioj Ribtejo kaj HLC Tejo. En la altlernejo pri pedagogio en Lisbono li krome estis docento de aplikata ekonomiko, turismo kaj ĝenerala ekonomio.

En 2001 li estis kuniniciatanto de la movado Thinking Portugal ("pensanta Portugalio"), kune kun Paulo Teixeira Pinto, Vasco Rato, Teresa Coelho Leal, Miguel Freitas da Costa, Luis Coimbra kaj Carlos Blanco de Morais. Ekde la jaro 2005 li estas prezidanto de la urba konsilio de la urbo Vila Real en norda Portugalio.[5]

en kunveno de la Eŭropa Popola Partio marte 2011

Per programa kontribuo propone al novliberalisma novorientiĝo de sia partio, li en majo 2008 unuafoje kandidatis pri la posteno de partia prezidanto. Tiam li malsukcesis kontraŭ Manuela Ferreira Leite kaj sekve kun samideanoj fondis "pensfabrikon" je la nomo Construir Ideias ("konstrui ideojn").

Parlamenta baloto 2011

En la antaŭigita parlamenta baloto de la 5-a de junio 2011 li estis pinta kandidato de sia partio por la ĉefministra posteno. Post unuaj prognozoj de la televida stacio Rádio e Televisão de Portugal (RTP) vespere la 5-an de junio 2011, li kaj sia partio ricevis preskaŭ 40 procentaĵojn de la voĉoj.[6][7] Sekvatage li estis oficiale akceptita fare de la ŝtata prezidanto Aníbal Cavaco Silva, kiu "urĝe" petis lin krei registaron de "parlamenta plimulto".[8]

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Público: Cavaco Silva - "Governo deveria tomar posse antes de dia 23" la 7-an de junio 2011 (portugale)
  2. FAZ: "Portugal steht vor Regierungswechsel" ("Portugalio antaŭ registara ŝanĝiĝo") la 6-an de junio 2011 (germane)
  3. Diário de Noticias la 27-an de marto 2010 (portugale)
  4. Líder (portugale)
  5. retpaĝo pri la urba konsilio de Vila Real (portugale)
  6. balota prognozo de la televida staxio RTP (portugale)
  7. Diário de Noticias: televidaj prognozoj – Passos Coelho iĝos nova ĉefministro la 5-an de junio 2011 (portugale)
  8. Cavaco taskigas al Passos la kreon de nova registaro la 6-an de junio 2011 (portugale)