Porko
Tiu ĉi artikolo temas pri porvianda domestikita besto. Por "Mara porketo", "porko el Gvineo" kaj "porko el Hindio" legu Kavio. |
Porko | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Porkino kaj porkido
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Sus scrofa domesticus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Porko (Sus scrofa domesticus) estas doma dikhaŭta mamulo el la ordo de parhufuloj, familio de suedoj, ne remaĉanta, kiun oni grasigas por homa nutrado.[1] Ĝi havas diversajn subspeciojn laŭ breda celo. Ĝi estis origine bredita por viando, graso (lardo), el kiuj nun gravas la vianda celo. Dum la speciokrucigoj oni celas rapide kreskantan porkon rilate al la donita furaĝo. Ĝi estas tre idema besto, havante de 5-12 porkidojn, tiel ĝi povas sin pli facile reprodukti kaj multobligi ol aliaj bestoj kun 1-2 idoj (bovo, ĉevalo, ŝafo). Ĝia bleko estas nomita la grunto.
Ĝia viando estas ŝatata en la neislamaj landoj, ĉar la muslima (same kiel judaisma) instruo malpermesas manĝadon de porkoviando.
Ekzemple, same en hispana kiel en tajvana kuir-artoj oni manĝas kiel viandon ĉion venantan el korpo de porko: ŝinkon, kolbasojn, orelojn, muzelon, lardon, eĉ ĝian sangon. En Brazilo, la nazo, oreloj kaj piedoj estas rigarditaj kiel noblaj viandoj, male, en Usono oni uzas ilin kiel manĝo al hundoj.
En Hispanujo ĝi aparte abundas en la regionoj Ekstremaduro kaj Andaluzujo, per la glanoj de kies multaj anzinoj ili nutriĝas, libere vivante en la kamparo.
Diversaj
Porko estas esenca por farado de Brazila nacia plado, la Feijoada. Porko estas en multaj kulturaj eĉ ofendiga vorto.
En Brazila folkloro Porko rilatas al 18-a nombra grupo, t.e., ĉiuj numeroj finitaj per 69-70-71-72.
Proverboj
Ekzistas pluraj proverboj pri porko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
„ Al porko Dio kornojn ne donas. ” „ Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn. ” „ Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto. ”
Referencoj
Vidu ankaŭ
- Mangalico, hungara grasporko