Stendal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
Blazono de Stendal Situo de Stendal en Germanio
Bazaj indikoj
Federacia lando: Saksio-Anhalto
distrikto: distrikto Stendal
geografia situo: 52° 36' N
11° 51' O
alteco: 31 m super NN
areo: 82,31 km²
loĝantoj: 36.981 (30-a de junio 2006)
loĝdenso: 449 loĝantoj/km²
poŝtkodo: 39551-39576
Telefonkodo: 03931
regiona aŭtokodo: SDL
administra kodo: 15 3 63 114
adreso de la urba administrejo: Markt 1/ 39576 Stendal
ĉefurbestro: Klaus Schmotz (sen partia aparteneco)

Stendal [ŜTENdal] estas la administra centro de la samnoma distrikto en la germana federacia lando Saksio-Anhalto. Ĝi situas proksime okcidente de Elbo, ĉ. 120 km de Berlin oriente, ĉ. 150 km de Hannover okcidente kaj ĉ. 55 km norde de Magdeburg. La urbo estas grava kruciĝpunkto de la fervojlinioj Hannover-Berlin kaj Schwerin-Magdeburg.

Unue skribe menciita ĝi estis kiel vilaĝo Steinedal en la jaro 1022. En 1160 ĝi ricevis la merkatrajton laŭ Magdeburga juro. En 1350 la urbo apartenis al Hanso, kiun ĝi tamen ree forlasis en 1518. En 1525 estis starigita la rolando antaŭ la urbodomo. En 1640 la urbo fariĝis garnizon-urbo (kaj fakte restis tia ĝis la foriro de la lastaj sovetaj soldatoj en 1994). En 1682 terura pesto postulis tie 1205 viktimojn.

La plej fama filo de la urbo estas la fondinto de klasika arkeologio kaj de artscienco Johann Joachim Winckelmann, kiu naskiĝis tie en 1717.

Vidindaĵoj

  • Winckelmann-muzeo
  • Katedralo Sankta Nikolao
  • Maria-preĝejo
  • Jacobi-preĝejo
  • Petri-preĝejo
  • Kapelo de Sankta Anna
  • Urbodomo kun la rolando-statuo
  • Refektorio de la iama monaĥejo de franciskanoj
  • Kiel restaĵoj de la iama urbomuro vidindas la pordegoj Uenglinger Tor kaj Tangermünder Tor

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj