Sudazia arbanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sudazia arbanaso
Sudazia arbanaso
Sudazia arbanaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Dendrocygna
Specio: D. javanica
Dendrocygna javanica
(Horsfield, 1821)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Sudazia arbanaso, Dendrocygna javanica, konata ankaŭ kiel Hindia fajfanaso, estas malgranda membro de la grupo de la Arbanasoj kiu reproduktiĝas en Suda Azio kaj sudorienta Azio.[1] Ili estas noktulaj manĝantoj kaj dumtage ili troviĝas are ĉe lagoj kaj humidaj rizkampoj. Ili povas ripozi sur arboj kaj foje konstruas siajn nestojn en arba kavaĵo. Tiu bruna kaj longkola anaso havas larĝajn flugilojn kiuj estas videblaj dumfluge kaj produktas laŭtan dunotan fajfan alvokon. Ĝi havas helbrunan pugon, diference el sia pli granda parenco nome la Dukolora arbanaso, kiu havas ĝin kremoblankan.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Loĝanta teritorio verde kaj soner a blue.
Dumfluge la larĝaj flugiloj estas distingaj.

Tiu estas specio de tre loĝantaj birdoj distribuata dise ĉe la ebenaĵoj el malsupraj rivervaloj de Pakistano orienten tra Barato, Nepalo, Srilanko, Malajzio, Singapuro, Indonezio, suda Ĉinio al Vjetnamo. Ili loĝas ankaŭ en insuloj de tiu mondoregiono inklude la Andamanojn, Nikobarojn kaj Maldivojn.[2] Ili foje faras lokajn movojn reage al vetero kaj al ŝanĝoj de akvodisponeblo kaj la plej nordaj birdoj vintrumas pli suden. Ii troviĝas en nesalaj humidejoj kun bona vegetaĵara kovro kaj ofte ripozas dumtage sur bordoj aŭ eĉ en malferma maro en marbordaj areoj.[3]

Foje troviĝas grandaj nombroj en urbaj humidejoj kiaj ĉe Kalkato kaj Goa, plej precize dum vintro.[4][5][6] En la bestoĝardeno de Alipore oni enmetis kaptivajn individuojn en la 1930-aj jaroj kaj naturaj birdoj aliĝis al tiu kerno sekve.[7]

Kun ampleksa distribua teritorio inter 1 al 10 milionoj da km², ili estas konsiderataj sekura tutmonda populacio de 2 al 20 milionoj da individuoj.[8] Ili ne estas minacataj pro ĉasado ĉar ili ne estas konsiderataj bongusta manĝo.[3] Tamen oni scias, ke ĉasistoj de Asamo bredis anasidojn por servi kiel vivantaj allogaĵoj.[9]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Formo de la ekstera unuaranga, ŝajne utila por produkti fajfon dumfluge
Dumnaĝe ĉe Akvabirda Parko Sylvan Heights, Norda Karolino.

Tiu helbruna anaso estas konfuzebla nur kun la Dukolora arbanaso (D. bicolor) sed ĝi havas helbrunan supravostajn kovrilojn malkiel la kremoblankecajn de tiu lasta. Dum rekta flugo, ties kapo estas tenita sub la nivelo de la korpo kiel ĉe aliaj specioj de la genro Dendrocygna. La krono kaj dorso estas malhelbrunaj (la dorso eĉ nigreca kun grandaj malhelaj plumoj kun helaj fajnaj bordoj), la beko griza, la iriso malhelbruna kun pli hela okulringo kaj ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro, do ne estas seksa duformismo.

Ili flugas malrapide sed per rapida flugilfrapado kaj kutime produktas ripetan fajfan alvokon siisik dum ili cirkulas superkape. Ili estas tre noktulaj kaj ofte ripozas dumtage. La plej ekstera unuaranga plumo havas la internan padelon modifita. Oni diras, ke tio utilas por helpi al produkto de fajfa sono dumfluge, kvankam tion ne konfirmis ankoraŭ kampostudoj.[10][3][11][12]

La lanugaj idoj estas nigraj kun blankaj brovo kaj makuloj en malantaŭa kapo, flugiloj, suba dorso kaj pugo.[13][14] Oni vidis albinajn individuojn en naturo.[15]

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Aro surteriganta (Kalkato, Barato)
Surtere (Kalkato, Barato)

La Sudazia arbanaso estas kutime gregema. Ili manĝas ĉefe plantojn prenitajn el akvo same kiel grenon el kultivata rizo krom malgrandajn fiŝojn, ranojn kaj senvertebrulojn kiaj moluskoj kaj vermoj.[16] Ili plaŭdas same kiel plonĝas en akvo. Ili ofte anasece vagadas surtere kaj oni vidis ke la Komuna minao sekvas ilin surherbare.[17] Pariĝado konsistas ke masklo frontas la inon kaj merĝas kaj levas sian bekon enakve kaj naĝas ĉirkaŭ la ino.[18][19] Ili reproduktiĝas dum la musono aŭ pluva sezono kaj tio povas varii laŭloke rilata al la manĝodisponeblo. La nestoloko povas esti arbotruo kovrita el bastonetoj kaj herbo aŭ konstruita sur la forko de granda arbo, foje reuzante malnovan neston de milvoardeo aŭ eĉ surgrunde. La ovarkvanto varias el 7 al 12 blankaj ovoj kuj estas kovataj de ambaŭ gepatroj. Oni registris pli grandajn ovarojn de ĝis 17 ovoj[20] kvankam tio povas esti indiko de interspecia nestoparazitado.[21] Eloviĝo okazas post ĉirkaŭ 22-24 tagoj. Oni povas fari pli da unu ovodemetadon en ununura sezono.[22][3] Junuloj povas foje esti portataj sur la dorso de la gepatroj.[23]

Lokaj nomoj kiaj sili kaj silhahi en Barato bazas sur siaj dunotaj fajfaj alvokoj. Ili iĝas tre maltimidaj kaptivece, kaj piediras kaj reagas al fajfoj. Individuoj en kaptiveco en Usono vivis ĝis 9 jaroj.[12]

Oni priskribis kelkajn endoparazitiajn cestodojn inklude Hymenolepis javanensis kaj Cittotaenia sandgroundi el la Sudazia arbanaso krom ektoparazitaj birdopedikoj kaj akaroj.[24][25][26]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2002) Photographic guide to birds of India. Periplus editions / Princeton University Press.  p. 58
  2. Anderson, R C & M Baldock (2001). "New records of birds from the Maldives, with notes on other species", gazeto : Forktail, volumo : 17, paĝoj : 67–73
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (1978) Handbook of the Birds of India and Pakistan. Volume 1, 2, Oxford University Press, 138–139. 
  4. Abdulali, Humayun (1965). "Behaviour of Lesser Whistling Teal [Dendrocygna javanica (Horsfield)] in Alipore Zoo, Calcutta", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 62, numero : 2, paĝoj : 300–301
  5. Lainer, Heinz (2000). "Waterfowl of the Carambolim Lake", gazeto : Newsletter for Birdwatchers, volumo : 40, numero : 5, paĝoj : 59–60
  6. Mazumdar S; P Ghosh and GK Saha (2005). "Diversity and behaviour of waterfowl in Santragachi Jheel, West Bengal, India, during winter season", gazeto : Indian Birds, volumo : 1, numero : 3, paĝoj : 68–69
  7. Fooks, HA (1966). "Whistling Teal [Dendrocygna javanica (Horsfield)] and other memories of Alipore Zoo, Calcutta", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 63, numero : 1, paĝoj : 200–202
  8. BirdLife International   (2009).   Dendrocygna javanica.   Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.   Versio 3.1.   Internacia Unio por la Konservo de Naturo.
  9. Raj, M (1991). "The rearing of Lesser Whistling Teals", gazeto : Newsletter for Birdwatchers, volumo : 31, numero : 3–4
  10. Heinroth, O.. (1911). "Beitrage zur Biologie, namentlich Ethologie und Psychologie der Anatiden", Proc. Fifth International Ornithological Congress, Berlin German. Internation Ornithological Congress, 589–702. 
  11. Rasmussen PC & JC Anderton. (2005). Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions. 
  12. 12,0 12,1 Phillips, John C.. (1922). A natural history of the ducks. Volume 1. Houghton Mifflin Company, 148–156. 
  13. Baker, ECS. (1929). Fauna of British India. Birds. Volume 6, 2, Taylor and Francis, 411–413. 
  14. Blanford, WT. (1898). Fauna of British India. Birds. Volume 4. Taylor and Francis, 430–431. 
  15. Chatterjee, Sujan (1995). "Occurrence of albino Lesser Whistling Teal, Dendrocygna javanica (Horsfield)", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 92, numero : 3, paĝoj : 417–418
  16. Bolen, Eric G; Rylander, M Kent (1975). "Notes on the morphology and ecology of the Lesser Whistling Teal (Dendrocygna javanica)", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 72, numero : 3, paĝoj : 648–654
  17. Bharucha, EK (1990). "Common Myna as a campfollower of Lesser Whistling Teals", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 86, numero : 3
  18. Johnsgard, Paul A.. (1965). Handbook of Waterfowl Behavior. Cornell University Press. 
  19. Raj, M (1991). "Field observations on the behaviour of Lesser Whistling Teal in Assam", gazeto : Newsletter for Birdwatchers, volumo : 31, numero : 5–6, paĝoj : 4–6
  20. Aldrich, HC (1945). "Record clutch of eggs of the Whistling Teal [Dendrocygna javanica (Horsf.)]", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 45, numero : 4
  21. Yom-Tov, Yoram (2001). "An updated list and some comments on the occurrence of intraspecific nest parasitism in birds", gazeto : Ibis, volumo : 143, paĝoj : 133–143. COI:10.1111/j.1474-919X.2001.tb04177.x
  22. Parsons, RE (1940). "Does the Common Whistling Teal have more than one brood in the year?", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 41, numero : 4
  23. Basu, B (1967). "The Whistling Teal [Dendrocygna javanica (Horsfield)] in the Calcutta environs", gazeto : J. Bombay Nat. Hist. Soc., volumo : 64, numero : 3, paĝoj : 558–559
  24. Davis, HE (1945). "A New Hymenolepidid Cestode, Hymenolepis javanensis, from an East Indian Tree Duck", gazeto : Transactions of the American Microscopical Society, volumo : 64, numero : 3, paĝoj : 213–219. COI:10.2307/3223557
  25. Davis, Helen Edith (1944). "Cittotaenia sandgroundi, a New Anoplocephalid Cestode from a Javanese Tree Duck", gazeto : The Journal of Parasitology, volumo : 30, numero : 4, paĝoj : 241–244. COI:10.2307/3272644
  26. Arnold, DC (2006). "Review of the Genus Acidoproctus (Phthiraptera: Ischnocera: Philopteridae), with Description of a New Species", gazeto : Journal of the Kansas Entomological Society, volumo : 79, numero : 3, paĝoj : 272–282. COI:10.2317/0509.26.1
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj