Tabasco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Tabasko en Meksiko.png
Situo de Tabasko.

Tabasco [taBASko] (esperantigite Tabasko) estas federacia subŝtato de Meksiko. Ĝi situas en la sud-oriento de la lando, inter la terkolo de Tehuantepec kaj la duoninsulo Jukatano. Je ĝia nordo situas la Meksika Golfo.

Ĝi havas areon de 25.000 km² kaj loĝantaron de 1,9 milionoj kaj dividiĝas en 17 komunumojn (municipojn); vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Tabasko. Ĝia ĉefurbo nomiĝas Villahermosa. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-TAB".

La nord-okcidenta parto de Tabasko (ĉe la Meksika Golfo kaj la sud-orienta parto (limanta al Gvatemalo) estas ligitaj per terstrio nur 7–10 km larĝa. Multaj mapoj donas la impreson, kvazaŭ la du partoj tute ne estas ligitaj.

Historio

La unua hispano, kiu venis en la regionon, kiu nun estas Tabasko, estis la konkeranto Juan de Grijalva, kiu la 8-an de junio 1518 venis al la buŝo de granda rivero, al kiu li donis la nomon "Rio de Grijalva".

La konkeranto Hernán CORTÉS venis al Tabasko la 12-an de marto 1519 kaj, venkinte la lokanojn (potonĉanoj) en la sanga "batalo de Centla", fondis la 25-an de marto la urbon "Santa María de la Victoria" (S-ta Maria de la venko), estontan la unua hispana setlejo en kontinenta Ameriko. Samtage la pastro Fratulo Bartolomé de Olmedo celebris la unuan kristanan meson sur la kontinento, kaj la lokanoj donacis al Cortés virinon nomotan La Malinche, grave rolontan en la konkero de la azteka regno. En 1525 Juan de Vallecillo iĝis la unua guberniestro de la ekestanta provinco Tabasko, sed ne sukcesis pacigi ĝin.

En 1529 Don Francisco de Montejo estis nomumita guberniestro de Tabasko kaj taskata pri ties pacigo, kaj komencis la konkeron de Jukatano. Kvankam ĝi estis la unua posedaĵo de la hispana reĝo en Meksiko, la konkerantoj bezonis pli ol 40 jarojn por pacigi la provincon, pro la firmega rezisto de la indiĝenoj. Post atingo de paco Tabasko estis aligita al la kapitanejo de Jukatano. Neglektata de la reĝaj aŭtoritatoj la provinco dum pli ol 100 jaroj suferis sub piratoj, kiuj detruis la ĉefajn setlejojn. Nur en 1717 la tabaskaj trupoj sub ordono de Juan de Amestoy venkis kaj forpelis la piratojn de insulo Tris kaj fondis la urbon "Nuestra Señora del Carmen". La provinco pasis la 302 jarojn de hispana regado, ĝis la sendependeco en 1821, en ekstrema neglekto. Je la 3-a de majo 1824 instaliĝis la unua kongreso de la libera, sendependa kaj suverena ŝtato Tabasko, kaj jam samjare la ŝtato decidis aliĝi al la Unuiĝintaj Ŝtatoj Meksikaj.

Socio

Kulturo

Zapateo aŭ ankaŭ nomate zapateado (hispane zapateado: piedfrapado) estas danco, kiu estas karakteriza por Tabasko.

Tabaska saŭco

La provinco Tabasko kaj samnoma rivero donis sian nomon al konata, tre spica saŭco. Ĝi estas produktata el ruĝa ajlo, kapsiko, vinagro, akvo kaj salo kaj maturiĝas en kverkaj bareloj. La saŭco estas produktata ne en Meksiko, sed i.a. en Luiziano (Usono).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retpaĝejo