Tata (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo traktas ankaŭ eksvilaĝon Agostyán!

Tata, latine Dotis estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Tata, kies centro estas.

Kastelo de Tata
Kovrilpaĝo pri Tata, 1980

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Tatabánya-Komárom, aŭtoŝoseo M1 inter Vieno-Budapeŝto preteriras.

Historio

Ĉe piedo de la montaro Gerecse, sur ambaŭ bordoj de Öreg-tó (Olda aŭ granda lago) taŭga ankaŭ por velado, kaj ĉirkaŭ la malnova fortikaĵo elformiĝis el tri urbetoj (nome Tata, Tóváros kaj Váralja) unu el la plej belaj urbetoj de Norda Transdanubio.

Tata apartenis al la grandbieno (latifundium) de la familio Csák (ĉAk) ekde la 11-a jarcento ĝis 1326, kvankam ĝi estis reĝa havaĵo. La konstruado de la fortikaĵo okazis dum la regado de la Anjou-devena reĝo Ludoviko la Granda (1342-1382). Dum mallonga tempo ĝin posedis la palatino István Lackffy (1388-1397). Post ties ekzekuto pro ŝtatperfido Tata iĝis denove reĝa bieno. Ĝi estis la ŝatata restadejo de reĝo Sigismundo. Ĉitempe elformiĝis la kvar-angula fortikaĵo kun internaj turoj. Post la morto de reĝo Sigismundo, ekde la jaro 1388, la kolonio estinta “civitas” (blazonhava urbo) komencis rapide perei en la manoj de István Rozgonyi. En 1463 reĝo Matiaso la 1-a Hunyadi reaĉetis la urbon kaj la kadukiĝantan fortikaĵon. Krom la kastelo en Visegrád, Tata estis lia ŝatata loko de ĉasado kaj ripozejo. Post la katastrofe perdita batalo ĉe Mohács (1526), dum la 145-jara turka regado ĝi ofte ŝanĝis estron. Fine en 1683 la turka veziro Kara Mustafa, marŝanta por sieĝi Vienon, eksplodigis la fortikaĵon.

Iama sinagogo de Tata

La novtempa disvolviĝo de la urbo komenciĝis en 1727, kiam grafo József Eszterházy aĉetis la bienon. Famaj arkitektoj: Jakab Fellner, Antal Schweiger; inĝenieroj: Sámuel Mikoviny, Ferenc Bõhm kreis la barokan etoson de la urbo, konstruante domojn, kastelon, preĝejojn ktp. Ankaŭ nuntempe tiuj malnovaj konstruaĵoj kaj la muelejoj funkciigataj per akvo ekkaptas pleje la intereson de la vizitantoj. Tata zorge konservas kaj gardas la memoraĵojn de la iamaj hungaraj reĝoj. En la fortikaĵo-kastelo troviĝas nun la Muzeo de Domokos Kuny, kie videblas ankaŭ trovejoj el-antaŭ de la hungara patrujkonkero. En la malnova sinagogo estas montrataj kopioj de antikvaj statuoj. Famaj estas la vazoj de la potfaristoj de Tata kaj la artaĵoj de la esperantistaj pentristoj de la urbo. Ĉe la lagobordo funkcias la trejnejo de la altkvalitaj sportistoj pretiĝantaj al la olimpiko. Ĉe Kalvaria monteto, sur kiu staras kapelo kaj akvoturo, estis konstruata Subĉiela Geologia Muzeo, la vera Ĵurasa Parko, laŭ iniciato kaj projekto de geologo-akademiano József Fülöp, kun sikula pordego kiel enirejo.Tie oni povas studi tavolaron de Transdanuba Mezmontaro, preskaŭ identa al tiu de la Sudaj Alpoj: • blanka, malfru-triasa kalkoŝtono de Dachstein (en kiu disvolviĝis karstaj grotoj), • rozkoloraj, ĵurasaj kalkoŝtonoj (de “kondensita” sedimentiĝo), • verdec-griza, fru-kretacea sabloŝtono. La mez-ĵurasajn radiolaritojn (fajroŝtonojn) ekspluatis jam la neolitikaj homoj. La vizitantoj povas ekkoni ankaŭ kelkajn mineralajn krudaĵojn, kaj eĉ preni el ili provpecojn.

Famuloj

Aerfoto pri la fortikaĵo

Famaj nomportantoj

Agostyán

Apuda vilaĝeto Agostyán [agoŝtjAn] aliĝis al Tata en 1985. Tie funkcias arboreto. Komence de la 21-a jarcento ekovilaĝo formiĝis.

Vidindaĵoj

Esperanto

Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie.

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj

greke Esperantlingva paĝo, ankaŭ kun ZEO greke Ttt-ejo de la urbo

Fonto: www.hungario.hu