Ununtrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
  • Simbolo: Uut
  • Atomnumero: 113
  • Atompezo: [284] u (konjekto)
  • Grupo: grupo 13 (bora grupo)
  • Periodo: 7
  • Bloko: p-bloko
  • Aspekto: Nekonata.
  • Duonvivo: Nekonata.

Ununtrio ne ekzistas nature, sed je la 1-a de februaro, 2004, teamo de rusaj scientistoj de la Kuna Instituto por Atomfizika Esploro (angle: Joint Institute for Nuclear Research) ĉe Dubna, Rusio, kune kun teamo de usonaj scientistoj ĉe la Lawrence Livermore National Laboratory raportis ĝian malkovron. Ĉi tiu trovaĵo atendas konfirmon. [1]

Je la 28-a de septembro, 2004, teamo de japanaj scientistoj anoncis, ke ili sukcese artefaris la elementon. [2]
(Morita k.a., Experiment on the Synthesis of Element 113 in the Reaction 209Bi(70Zn, n)278113)
J. Phys. Soc. Jpn., Vol. 73, No.10.
Vidu ankaŭ japanlingva 新発見の113番元素


Ununtrio estas portempa IUPAC laŭsistema elementnomo. Ĝi estas ankaŭ konata kiel eka-talio.