Vilao Hügel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilao Hügel
vilaoUnufamilia loĝejomuzeo [+]

Koordinatoj51° 24′ 25″ N, 7° 0′ 30″ O (mapo)51.40697.0083Koordinatoj: 51° 24′ 25″ N, 7° 0′ 30″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Vilao Hügel (Nordrejn-Vestfalio)
Vilao Hügel (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Vilao Hügel
Vilao Hügel
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Vilao Hügel

Vikimedia Komunejo:  Villa Hügel [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La vilao Hügel, vidita el la ĝardenoj. Maldekstre estas la librejo kaj la teraso, meze staras la ĝardensalono, dekstre estas la hodiaŭa muzeo.

La vilao Hügel, situanta en la sudo de Essen, estis konstruita en 1873 de Alfred Krupp kaj malnovtempe estis la reprezenta kaj ceremonia loĝejo de la industriista familio Krupp.

La vilao disponas 269 ĉambrojn kaj 8100 m² da loĝata kaj uzata areo : la parko de la vilao etendiĝas sur 28 hektaroj, sur elstara loko super la Ruhr-valo kaj la lago Baldeney.

La konstruaĵon nuntempe administras la Kulturstiftung Ruhr (regiona kulturfondaĵo), kiu okazigas tie periodajn eventojn kiel koncertojn aŭ ekspoziciojn. Krom tiuj okazaĵoj, la vilao Hügel estas vizitebla ĉiutage dum la malfermhoroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Alfred Krupp, konstruiganto de la Vilao Hügel
La konstruado de la vilao Hügel

La konstruado de la vilao Hügel rezultas el la ŝanĝoj spertitaj de la firmao Friedrich Krupp AG. En 1862, Alfred Krupp ekadministris la firmaon laŭ nova prokursistemo. Per tio, li intencis limigi sian rolon en la ege kreskinta firmao al la plej strategiaj decidoj kaj al observado. Krupp ĝis tiam loĝis proksime al la firmao : pro sia nova vivmaniero kaj sia "emeritiĝo", ankaŭ sian loĝlokon li decidis ŝanĝi.

Aŭtune de 1863, Krupp vizitis la hodiaŭan terenon de la vilao kaj decidis en 1864 akiri kiel eble plej multan el la tiama bieno Klosterbuschhof. Por plirapidigi la transloĝiĝon, unue la Klosterbuschhof estis pliampleksigita per turo kaj alikonstruita kiel vilao. Unuajn skizojn de la konstruaĵo Krupp mem projektis kaj prezentis ilin por plua prilaborado al la firmainterna konstruoficejo, komence sub gvidado de Ferdinand Barchewitz, ekde 1863 estrata de Gustav Kraemer. Post kiam Kraemer transprenis la estradon de la konstruburoo, Barchewitz produktis planojn laŭ la skizoj de Krupp, kiuj servis kiel bazo por la pluaj planadoj. Trans la tuta tempospaco ankaŭ la arkitekto Thomas Obstfelder, origina el Heinersdorf, subtenis la laborojn.

La konstruado de la vilao[redakti | redakti fonton]

Post kiam grundekzamenadoj montris, ke sur la tereno troviĝis kelkaj ŝaktinstalaĵoj, kiun oni devis solidigi kadre de la konstrulaboroj, en 1869 finfine komencis la laboroj je la vilao mem. El Nico Krupp donis prokuron por prepari la instaladon de fundamento. Por la realigo li unue serĉis arkitekton. La 15-an de aprilo 1869 en la „Deutsche Bauzeitung“ aperis konforma anonco. Ĉar tiu ĉi restis senefika, la 30-an de septembro aperis du novaj anoncoj. Antaŭmontriĝis la manko de kompreno, kiu ekigos la konflikton inter la postaj arkitektoj kaj la konstruiganto. Ekzemple Krupp instigis adjudikadon pri la materialo por la konstruado de la vilao kaj la konstruado de haveno por ilia altransporto, kvankam ne jam ekzistis konkretaj planadoj por la konstruotaĵoj. La fakto, ke ne ekzistis realigeblaj planoj, el kiuj la posta formo de la vilao estas ekkonebla, krome malfaciligis la serĉadon pri arkitekto. Ekzemple Richard Lucae malakceptis dungitecon kun la motivigo, ke la planoj de Barchewitz laŭ lia opinio estas komplete reviziendaj.

Ĉar ĝis la 4-a de oktobro ankoraŭ ne troviĝis konvena arkitekto, Kraemer proponis, turni sin al la Kolonja katedralkonstruestro Karl Eduard Richard Voigtel, por almenaŭ povi klarigi la materialaferon. Komence oni konstruis la domon tute el nebruleblaj materialoj, do ŝtonoj, ŝtalo kaj vitro, ĉar Krupp timegis brulon. Krome li persone ekserĉis kvalifikitan arkitekton, kiu realigu la projekton. Je tio tamen du aferoj montriĝis kiel plej grandaj malfacilaĵoj: unuflanke oni rigardis la planojn de Barchewitz kiel nediskutindajn, kaj aliflanke la ofta entrudiĝo de Krupp kaj lia opinio pri la rolo de arkitekto kiel plenuma servisto de liaj imagoj fortimigis kompetentaj fakulojn. Tiu ĉi kritiko far‘ de Kraemer tamen reĵetiĝis de Krupp.

En letero de la 13-a de oktobro 1869 li respondis al Kraemer: „Eĉ se ĝi ne estas en Berlino, tamen la resto de la granda civilizita terglobo ja liveros direktiston de la praktika laboro kiel ni bezonas lin ... Je grandecoj kaj situoj de la konstruaĵoj mi volas nenion ŝanĝigi, ĉar mi volas plenumigi la tuton laŭ miaj imagoj pri komforto kaj agrableco, kaj tio ĉi nur povas sukcesi ĉi tie sub miaj okuloj dum ĉiutaga priparolado."

La 23-an kaj 24-an de januaro 1870 Karl Eduard Richard Voigtel, Paul Emanuel Spieker, Julius Emmerich, Gustav Hans Karl Diechmann kaj Gustav Kraemer renkontiĝis je konferenco pri la konstruado de a vilao. Ferdinand Barchewitz jam ne plu estis invitita. La rilato inter li kaj Krupp intertempe malvarmiĝintis kaj ekde tiu ĉi tago kompetentis nur pri la apudaj kaj mastrumaj konstruaĵoj. Spieker deklaris sin preta revizii la planojn de Barchewitz. Kune kun Johann Eduard Jacobsthal li prezentis al Krupp reviziitan planadon. La ŝanĝojn kiel loĝiojnbalkonojn Krupp tamen rifuzis kaj forstrekigis el la planoj.

Spieker iam komentis la sinsekvon de la planado en letero al kolego: „Je la enigma sekreto tamen, kiu kovras la cirkonstancojn, oni serĉe palpas kun stango en la nebulo!“. Poste li ekserĉas kapablan arkitekton por la konstrudirektado. Tamen Krupp atentigas pri tio, ke nur ties ideo pri salajro de 2400 ĝis 3000 taleroj ĉiu jare ne allogus renoman arkitekton. August Orth ekz. ricevas, tiel li raportas, laŭ lia scio enspezojn inter 6000 kaj 8000 taleroj pojare. Lian unuan proponiton, Victor von Weltzien, Krupp rifuzas pro lia nobela deveno. Ankaŭ lia dua proponita, Eduard Schwarz, trafas sur malmulte da reciproka amo, ĉar tiu ĉi ne finfaris sian arkitektan ekzamenon. Post intensa letera komunikado tamen la 1-an de aprilo 1870 finfine schwarz estas dungita, tiel ke oni povas reeki la konstrulaborojn.

La konstruestraro ekde la komenco estis sub granda premo. Post la komenco de la laboroj unue Schwarz devis skribe garantii, ke la kruda masonaĵo estos preta ĝis oktobro 1870. Alvenis oftaj riproĉoj kaj admonoj de Krupp. Ekz. Krupp skribe notis skribe ĉiun malorde kuŝantan materialon, kiu ne troviĝis sur sia destinita loko. Post pretigo de la keloplafono la 15-an de julio finfine oni proponis ĉe la konstruadopolico la konstruadon de loĝdomo. Kvankam la areo ne estis konata, la permeso okazis senprobleme.

La Vilao Hügel

Samjare la laboroj estis ombrumata per la eksplodo de la Germana-Franca Milito la 19-an de julio. La plimulto el la francaj ŝtontajlistoj forlasis la konstruejon kaj parto de la germanaj laboristoj estis rekrutigita al la militservo. Tiel ĉe la konstruejo estis dungitaj ankoraŭ nur 40 ŝtonsegistoj, 300 masonistoj kaj 450 terlaboristoj. Al tio alvenis, ke Spieker kaj Jacobsthal antaŭtempe abandonis siajn postenojn kaj per tio la planoj ne komplete estis reviziitaj. En aŭgusto Schwarz kunvokis konferencon de ĉiuj okupitaj per la konstruado, ĉar al li pli kaj pli klariĝis, ke la dato de la pretigado ne plu estas plenumebla. Pro la manko de materialo kaj personaro oni prokrastas la pretigadon de la kruda masonaĵo sur la 30-an de novembro. Krome parto de la tegaĵo per naturŝtonoj estas anstataŭata per brikoj. Krome oni devas malatenti avertojn, ke en la sudorienta sekcio de la ĉefdomo minadodamaĝoj estas antaŭtimenda, ĉar alikaze la sinsekvo de la konstruado estus en danĝero. Novembron finfine oni povis pretigi la krudan masonaĵon je la nova dato.

Sed jam tiutempe montriĝis breĉoj en la konstruaĵo. Tial la koncernaj fundamentoj devis esti cementitaj. Ĉar la necesaj grundoreserĉoj ankoraŭ ne estis finitaj, oni ne povis taksi la amplekson de la laboroj. La 23-an de decembro okazis tio, kio jam pli frue estis antaŭvidebla: fortaj pluvadoj aŭtunaj subkavigis la fundamentojn, tiel ke tiun tagon la grundo sub la sudokcidenta angulo forsinkis je ĉ. 20 cm kaj la orielo de la konstruaĵo ekŝirita. Krupp koleris pro tiu ĉi katastrofo preskaŭ ekskluzive kontraŭ Schwarz, kiu tiutage jam restis ĉe sia familio en Berlino. Per dekdupaĝa letero li malkatenigis sian ĉagrenon, skribante ke Schwarz preferis „laŭiri la amuzon, jam forlasi la laboron dum la labortago sabato anstataŭ dediĉi la festotagojn al la solidigo de la konstruaĵo...“.

La tempo por Schwarz komencis forkuri. La konstrudirektado estas transdonata al la konstrufirmao Funcke und Schürenberg. Kraemer, kiu ankaŭ estis koncernita de la okazintaxjo, protektis Schwarz en letero de la 28-a de decembro kaj minacis per abdiko en kazo ke Krupp ne nuligus la ordono koncerne la konstrudirektado. En plua letero de Kraemer de la 4-a de januaro 1871 tion aliĝis kelkaj estraj oficistoj de la Krupp-a konstruburoo. Krome oni ne akceptis la pretigodaton, kiun Krupp propraaŭtoritate fiksis sur oktobron 1871. Krupp reagis instalante apartan konstruburoon por la konstruejo kaj ŝarĝante Julius Rasch per la estrado de la buroo. Ekde tiu tago Kraemer ankoraŭ nur kompetentis por la konstruadoj sur la fabriktereno. Schwarz nun estis subigita al Rasch. Sekve li petis libertempon. Finfine, la 1-an de marto 1872 Krupp maldungis lin.

Tuj komence de lia agado Rasch ekigis multnombrajn ŝanĝojn en la organiza strukturo de la konstruburoo. Per tiu ĉi procedo li kolerigis grandparton de la dungitaro kontraŭ si. Tamen oni reeklaboris, sed laŭ Krupp ne sufiĉe rapide.

La farto de la rilato de Rasch al Krupp estis ne pli bona ol tiu de liaj antaŭuloj. Jam maje 1872 Krupp komunikis kun Paul Emanuel Spieker, por ke tiu ĉi kune kun Johann Eduard Jacobsthal fake restriktu Rasch. Krome li surŝutis Rasch per mallaŭdoj kaj admonoj. Finfine Rasch estris la pretigadon de la vilao, tiel ke la familio Krupp povis transloĝi tien la 10-an de januaro 1873. Per tio la planita konstrudaŭro estis transpasita je ĉ. unu kaj duona jaroj.

La vilao dum la paso de la generacioj[redakti | redakti fonton]

1888-1902: Friedrich Alfred Krupp[redakti | redakti fonton]

Dum kiam la samtempuloj de Alfred Krupp ankoraŭ prijuĝis la internoekipon prefere kiel modestan kaj retenan, Friedrich Alfred Krupp preferis pli pompajn, komfortajn loĝoĉambrojn. Kune kun sia edzino Margarethe Krupp (1854-1931) li kreis la bazan stokon por la Krupp-a artokolekto, de kiu elstaras la grava kolekto da flandraj murtapiŝoj (inter 1500 kaj 1760). Por la amuzado de la Krupp-familianoj kaj iliaj prominentaj gastoj oni instalis tenisejojn, rajdejojn kaj lego- kaj ludoĉambrojn, samkiel societa domo kun keglejo.

La nombro de servistoj samrapide kreskis kiel la spezaro de la firmao: En 1876 ĝi kontentiĝis per 66 dungitoj, sed en 1902 ankoraŭ sufiĉis 570 dungitoj por la kortegomastrumado de Krupp. Tiutempe ankaŭ rimarkeblas vigla vizitotrafiko en la vilao.

1902-1915: Bertha Krupp von Bohlen und Halbach[redakti | redakti fonton]

Bertha Krupp, la nepino de la konstruiginto, heredis la mondentreprenon ekde 1902 en la aĝo de nur 16 jaroj. Kvar jarojn poste ŝi edzigis Gustav von Bohlen und Halbach, kiu per tio estiĝis la nova dommastro de la Vilao Hügel. La infanriĉa paro animigis la vilaon denove kaj komisiis multnombrajn transkonstruadojn. La jam pompan internoekipon oni pliampleksigis kun entuziasmo samkiel la kolektojn de Friedrich Alfred von Krupp.

1915-1952: Alfried Krupp von Bohlen und Halbach[redakti | redakti fonton]

La dudekaj jaroj preterpasis la vilaon sen vere grandaj ŝanĝoj samkiel ankaŭ la unua mondmilito. En 1931 mortis Margarethe Krupp, kaj Alfried Krupp von Bohlen und Halbach sole transprenis la vilaon, baldaŭ tamen li mallongan tempon transloĝis en pli malgrandan domon, ĉar la funkcikostoj montriĝis kiel tro altaj. Kiam en 1943 Alfried Krupp von Bohlen und Halbach ankaŭ transprenis la solan direktoradon, li samtempe estis la lasta familiano, kiu loĝis en la vilao. Aprile 1945 la usona okupadarmeo konfiskis la rezidejon por fari ĝin sidejon de la Alianca Karbokontrolkomisiono. En 1952 la familio rericevis ĝin.

La Vilao Hügel nuntempe[redakti | redakti fonton]

En 1953 la familio Krupp disponigis sian rezidejon por grava artekspozicio, kiu ne restos la lasta. Ĝisfine de la 90-aj jaroj Vilao Hügel funkciis ankaŭ kiel reprezentodomo de la firmao ThyssenKrupp. En 1984 oni vivigis la Kulturstiftung Ruhr (kulturfondaĵo Ruhr), kiu periode organizas ekspoziciojn en la Vila Hügel. La ĉefdomo kun la loĝoĉambroj hodiaŭ estas vizitebla kiel elstara ekzemplo de la loĝkulturo en la fondepoko. En la kromkonstruaĵo oni instalis la Krupp-Muzeon pri la firmaohistorio.

Interna dispartigo de la vilao[redakti | redakti fonton]

Samkiel la eksteraĵon Alfred Krupp mem difinis la internan dispartigon de la domo. En la teretaĝo troviĝu la sociaj ĉambroj. Tiujn ĉi oni triopigite arigis ĉirkaŭ la granda halo. La unua etaĝo estis antaŭvidata por la privataj ĉambroj. Al tiuj ĉi apartenas ankaŭ privataj kontoroj. En la dua etaxo troviĝis, krom la ĉambroj por la servistaro, ankaŭ subtegmentoĉambroj kaj stokejoj. La subteretaĝon dispartigis la kuirejo, la provizejoj kaj la banejoj por la servistaro. Tiu ĉi aranĝaĵo pluekzistis ĝis la fino de la priloĝado de la vilao, kvankam ŝanĝis la loĝimagoj de la generacioj sekvaj al Alfred Krupp.

Teknika ekipo de la vilao[redakti | redakti fonton]

Plancelo estis, instali en la vilaon la plej aktualajn teknikajn atingaĵojn de ĉi tiu epoko.

Hejtado[redakti | redakti fonton]

Varmakvohejtilo[redakti | redakti fonton]

Alfred Krupp postulis de la instalaĵo, ke ĉiu ĉambro estu individue hejtebla kaj la aero estu libera de ĉiu ajn odoro.

La unuaj skizoj de tiu ĉi sistemo prezentis la ĉefdomon kun tamburforma, entranĉhava aerumsurmetaĵo. Tiuj ĉi memoris al la tiutempe kutimaj sistemoj pri aerumado de la gisŝtalfabrikoj en la regiono de Essen, escepte de surmetita flagstango tiu ĉi teknika instalaĵo neniel estu kaŝita. Krupp decidis sin por basprema varmakvohejtilo kaj konstruigis tiun ĉi per la Berlina kupro- kaj latunofabrikoj C. Heckmann. Li planis du hejtkaldronojn, kiuj troviĝos enmeze de la okcidenta subteretaĝo. El tiuj la suda provizis la orientan duonon de la konstruaĵo, dum kiam la norda estis planita por la okcidenta parto. La provizkonduktlinioj estis distribuitaj sub la tegmento de la subteretaĝo kaj disbranĉiĝis poste tra muromalfermaĵoj vertikale en la unuopajn etaĝojn. La hejtiloj estis kolonformaj kaj staris kiel separitaj fornoj ĉe la muroj. Tiuj kiuj staris en la anguloj estis garnitaj kiel grekaj kolonoj per kapiteloj kaj bazoj. En la pli grandaj ĉambroj la hejtiloj estis kaŝitaj malantaŭ tegaĵoj. Ĉiujn hejtilojn trapasis tuboj, per kiuj fluis aero. Entute la instalaĵo kostis 100.000 talerojn, ĉirkaŭ sesonon de ĉiuj kostoj.

Ke tiu ĉi teknologio tiutempe ankoraŭ infanaĝis, la Krupp-anoj sentis jam tuj post la ekloĝado. Jam la unuan tagon Alfred Krupp nomis la ventoladon de la hejtiloj kiel netaŭga sistemo. Februare li skribis al la Dresdena inĝeniero Carl Friedrich Emil Kelling „En la domo unu post la alia malsaniĝas pro trablovo“. Tiel oni devis malfunkciigi ĝin jam post mallonga tempo. Pro tiu ĉi manko somere 1873 Krupp finfine maldungis Julius Rasch.

En la sekvantaj jaroj la hejtsistemo estis plurfoje modifigita kaj riparita. La atendojn de Krupp ĝi neniam plenumis. Ankoraŭ la pranepo de Alfred Krupp, Berthold von Bohlen und Halbach, en 1982 povis rememori, ke regule je la komenco de ĉiu hejtperiodo la familio estis plagita de infektondo.

Restas notende, ke la ĉefkaŭzo por la malsukceso de la unua hejtinstalaĵo estis la dimensio de la ĉefdomo. La sama sistemo, kiu ankaŭ estis instalita en la pli malgranda gastloĝejo, funkciis je la kontento de la dommastro. Lige kun la alikonstruplanoj li diris:„.... ke la cetera en la malgranda domo restas tiel, ĉar la hejtilaro estas tre bone regulebla....“

Unua varmaera hejtilo[redakti | redakti fonton]

En la ĉefdomo troviĝas inventaĵo de Krupp relative nekonata, kiun oni tamen hodiaŭ uzas multloke: la unua moderna varmaera hejtilo de la mondo. Tiu ĉi kombinaĵo el hejtilo kaj aerumilo estas do rigardebla kiel antaŭulo de la klimatizilo.

Jam en 1873 esplorkomisiono proponis, kompletigi la sistemon per enblov- kaj forsuĉsistemo. Krupp tamen rifuzis tion ĉi pro financaj kaŭzoj. Plia propono estis, instali elektran lumigadon. La varmigo de la aero per la gaslumigo estis granda problemo, ĉar tiu ĉi lige kun la ŝtuparejo produktis grandan parton de la trablovo. La nova elektra lumigado, Edison patentigintis la ampolon nur samjare, povis forigi la problemon.

Post kiam Krupp ricevis plurajn ofertojn, la 27-an de marto 1882 li vokis al krizokunsido en la ĝardenpavilono. Ĉar Krupp evidente lernintis el la kompetencbatalejoj ĉe la konstruado de la vilao, la direktado de la alikonstruado devis esti enmane de specialfirmao. Krome oni decidis, anstataŭi la ĝisnunan varmakvohejtilon per varmaerhejtilo.

Pro tio oni volis anstataŭi la kaldronojn per t.n. kaloriferoj (aervarmigiloj). Oni planis, loĝigi tiujn en ĉ.50 metrojn dista konstruaĵo. Tie oni volis alsuĉi la eksteran aeron, varmigi gin ĝis ĉ. 50° kaj konduki ĝin en la domojn. Oni planis, varmegigi ĉ. 40.000 m³ malvarman aeron ĉiuhore kaj konduki tiun ĉi en la ĉef-, gasto- kaj bibliotekodomojn. De tiuj oni intencis malsekigi ĉ. 27.500 m³ per 213 litroj da akvo. Parto de la ekzistantaj fornoj estis utiligeblaj por la nova hejtado. Tamen oni devis krei 105 novajn hejtmalfermaĵojn, 51 el tiuj en la teretaĝo. Dum kiam la alkondukita aero estis dispartigita en plurajn komunajn tubojn ene de la domo, la forkondukado de la rubaero okazis por ĉiu ĉambro per aparta tubo. Por fortigi la suĉadon oni ekipis la tubojn el la bufedoj, kuirejoj, lavejoj kaj necesejoj per gasflamoj. La elirejo de la rubaertuboj situis tuj malantaŭ la tegmentbalustrado, je tio oni provizis ĉiun ĉambroj po du, dum kiam la supra estis uzata dumsomere kaj la malsupra dumvintre. Tiujn ĉi oni povis mastrumi kaj ekde la ĉambroj kaj ekde la kelo.

La hejtdomo estis tiel aranĝita, ke tra la tegmento de la biblioteko eĉ la 18 m alta kamentubo ne videblis. Tie estis instalitaj tri kaloriferoj, el kiuj du estis rezervitaj por la ĉefdomo. Oni planis, ekipi tiujn per higrometroj kaj anemometroj por telekomandi la instalaĵon.

Premieron havis la instalaĵo vintre 1882/83. Kiel jam ĉe la unua hejtado la instalaĵo ne funkciis kiel dezirate. Unuflanke la supraj ĉambroj ne varmiĝis, sed aliflanke la kelaj kaj teretaĝaj ĉambroj iĝis tiel varmega, ke la pargeto teretaĝa kurbe deformiĝis. Krome la ventumiloj de la instalaĵo estas aŭdeblaj en la tuta domo. Krupp suspektis, ke dum la konstruado oni deflankiĝis de la planadoj. Ekzistas sendatigita letero, en kiu li alskribas aliajn posedantojn de la sama hejtsistemo, por ke ili informu lin pri siaj hejtiloj kaj ties funkciadoj.

Por tamen atingi kontentigan funkciadon de la hejtilo, Krupp ordonis ampleksan testfunkcion. Tiel li volis elprovi la diversajn agordojn dum diversaj vetersituacio. Li mem volis nur reekloĝi la domon, se la hejtisto kapablis hejti la domon minimume 14 tagojn tiel kiel planite. La mezurserio komencis la 8-an de marto kaj finis la 31-an de marto je temperaturoj inter -3 °C kaj +7 °C. Dum ĉi tiu tempo oni konsumis entute 59,4 tunojn da karbo kaj 12,1 tunojn da koakso. La averaĝa akvokonsumo situis je 370 litroj pro horo.

Ĉu la instalaĵo entute funkciis je la kontento de la uzantoj, ne estas konata.

Dua varmaera hejtilo[redakti | redakti fonton]

Post la konstruado de nova akvopreparejo en la jaro 1914 la varmaera hejtilo estis anstataŭita per moderna vapor-telehejtado. Tiu ĉi transprenis krome la preparadon de la varmakvo.

Akvoprovizado[redakti | redakti fonton]

Ĉar Krupp evidente malfidis la akvoprovizadon de la vilao per la akvopreparejo de la urbo Essen, jam en 1870 ekzistis unuaj indicoj pri planado de aparta akvopreparejo por la vilao. La 27-an de junio 1865 Krupp kontraktis kun la prusa registaro pri akvoelpreno de 10 kubfutoj da akvo ĉiuminute. Ĉar post la unuaj kalkuladoj la atendita akvokonsumo montriĝis pli granda, Krupp proponis 0,25 m³ ĉiusekunde. Ĉar li ne precize klarigis, por kio necesis pli granda kvanto, la registaro rifuzis la proponon. Do Krupp klarigis, ke li planas provizi ankaŭ la laboristsetlejon per ĉi tiu akvopreparejo, kun la rezulto, ke la registaro jesis kaj permesis la elprenon de 0,08 m³ pro sekundo.

En la akvopreparejo oni enmetis Woolfsche Balancier-vapormaŝinon por la alportado de la akvo. Oni kondukis la akvon en basenojn situantajn supre de la vilao, por ankaŭ kaze de defalo de la akvoprovizado kaj antaŭ ĉio garantii la disponigon de eble necesa estingakvo. La basenoj estis dimensiitaj por la bezono de ok tagoj.

La pretigado de la akvopreparejo okazis fine de 1874 kaj la tri pumpiloj ekfunkciis la 10-an de decembro. En 1880 sekvis kvara pumpilo.

Ankaŭ je la akvoprovizado estiĝis kaŭzoj por reklamacio. Ekz. Krupp skribis:„La horizontala konduko de la tuboj kaj la premo en ili kaŭzas je ĉiufoja uzado baton, kiu estas aŭdebla en ĉiuj ĉambroj, en la dormoĉambro oni ĉiufoje aŭdas la uzadon de necesejo, anoncita per bato.“

En 1882 oni komencis elŝanĝi la akvokonduktilojn. Malgraŭ tio la kvalito de la akvo kontinue malkreskis. Ekde 1897 oni devis boligi la trinkakvon. Alternative al la akvoelpreno el la Ruhr oni provis realigi la akvoprovizadon per putoj, kio tamen ne sukcesis pro la ĉiutaga kvanto de 1925 m³. Mallongtempe oni eĉ devis preni akvon el la urba reto. En 1901 oni konstruis en la Wolfsbachtal novan akvopreparejon kun jara kapablo de 12.000.000 m³. Per tiu oni provizis ekde tiam la vilaon kaj la fabrikojn en la urbo. La bezonata akvokvanto sumiĝis en la jaro 1916 ĉ. 600.000 m³. La malnovaj pumpiloj en 1952 finfine estis anstataŭita per novaj.

Gaslumigado[redakti | redakti fonton]

Komence Alfred Krupp insistis, ke ene de la domo oni nur rajtas uzi oleo -, stearino- aŭ vakslumigadojn. Tamen oni instalis ekde la komenco gaslumigilojn. Komence nur la ĉambroj de la servistaro estu ekipitaj per gaslumigado, sed jam planadoj el la jaro 1870 elmontris nur por la banĉambroj de la familio sep gaslumigilojn. En 1883 la domo estis komplete lumigita per gaso. Pro la posta instalado de la gaslumigado la blokokranoj kaj linioj estis videblaj en la tuta domo.

Por provizi la vilaon per gaso, Krupp proponis la 1-an de septembro la instaladon de gasfabriko. Tiun ĉi akceptis la prusa registaro en Duseldorfo. La fabriko devis situi malsupre de la vilao ĉe la Ruhr. Ĝi estis inaŭgurita oktobre de la venonta jaro kaj komence liveris ĉ. 360.000 m³ ĉiujare. Komence tiu ĉi kapablo sufiĉis por la provizado de la instalaĵo. Nur en 1907, kiam la taga bezono kreskis sur ĉ. 2000 m³, la laborkapablo de la instalaĵo estis elĉerpita. Ekde tiam oni estis devigata, aldone ricevi gason el la fabriko. En 1911 do oni abandonis la gasfabrikon ĉe la Ruhr. Ekde 1926 la provizado tute transiris en manojn de la urbo Essen. En 1935 post ĉ. 64 jaroj oni anstataŭis la lastan ampolon de gaso al elektro.

Krom la lumigiloj ankaŭ la fornoj en la kuirejo funkciis per gaso.

Elektra lumigado[redakti | redakti fonton]

Jam dum la konstruado oni uzis elektron en la vilao, sed komence nur por la funkciigo de la telegrafo. Elektran lumadon proponis nur en 1880 la familia kuracisto de Alfred Krupp, D-ro Emil Ludwig Schmidt, por eviti la trablovon ekestantan pro la gaslumigado. Tri jarojn poste denove temiĝis elektra lumigado. Ekspertizo de Ernst Hoëcker de la 13-a de januaro denove surmontras la avantaĝojn de tiu ĉi lumsistemo. Sed nur Friedrich Krupp enkondukis ĝin en 1889. Tiucele la 10-an de julio la Stutgarta firmao G. Kuhn instalis vapormaŝinon. La je tiu apartenaj dinamoj sekvis inter la 11-a kaj 22-a de aŭgusto. Sep jarojn poste, intertempe jam cirkulintis rondletero por la evitado de elektra malŝparo, ĉe la Ruhr ekestis propra elektrocentralo, kiun mastrumis la administracio de la akvopreparejo. Jam jaron poste la centralo bezonis pluan dinamon. Ĉar tiutempe necesis stokado de elektro en akumulatoroj, ankaŭ ties kapablo estis pliamplesigenda. En 1899 la kapablo de la akumulatorejo kun 1150 ampero estis elĉerpita. Tamen la konsumo kontinue kreskis. Jam en 1905 la konsumo kreskis je 2500 amperoj, kiu je la tiama potenciala diferenco de 100 volto egalis al 2500 kilovatoj.

Ordono al la domzorgisto el la militjaroj indicas pri la laborkapablo de la varmaera hejtilo. Krupp tiel volis limitigi la noktan elektrokonsumon por la elektra hejtado sur 20.000 vatoj. Krome li ordonis la pordistojn demandi, ĉu oni rajtas uzi lumon por la akcepto de atenditaj gastoj aŭ ne. Krome ĉi tiuj devas atenti por elŝalti tiun, se la lasta gasto foriris.

Ekde 1931 la Rejnland-Vestfaliaj elektrocentralo (RWE) transprenis partojn de la elektroprovizado. Je tio ĝi funkciigis du retojn de po 100 voltoj kontinua kurento kaj 380 voltoj trifaza elektro. En 1935 do oni ŝanĝis la lumigadon post 64 jaroj finfine ekde gaso al elektro.

Telegrafa kaj Telefona instalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekstere[redakti | redakti fonton]

La telekomunikado en Vilao Hügel surmontras specialajn interplektojn inter privatekonomia entrepreno kaj publika sfero. Ekz. partoj el la personaro estis kaj publike kaj private dungitaj.

Jam en 1867 Krupp instaligis ene de la fabriko telegrafojn por la komunikado. Samtempe li starigis linion al la novakirita bieno Klosterbuschhof. Dum kiam la firmao Krupp ankaŭ funkciigis kaj vartis la liniojn sur la fabriktereno, la konekto al la bieno ŝajne ne staris sur la nura kontrolo de Krupp. Ekz. la responsulo por la telegrafoj sur la fabriktereno Gustav Hand respondas laŭsence al Carl Diechmann jene, ke la linioj sur la fabriktereno estas bonstataj kaj tiuj sur la grundo de la vilao ĵus estas novigataj, tamen la ĉi tiea fervojentrepreno estas plimalpi pigra. Tio supozigas, ke la Bergisch-Märkische Eisenbahn funkciigis la liniojn inter la fabriko kaj la vilao.

La rilato inter Krupp kaj la fervojentrepreno ŝajnas esti streĉita ankaŭ dum la venontaj jaroj. Ekz. la Hügel-administracio admonis en 1893 la Imperiestran Super-Poŝt-Direktadon, devigi la fervojentreprenon renovigi la kvar telegrafliniojn laŭlonge de la fervojlinio, plilarĝigi ilin per plua linio kaj krome instali po du telefon- kaj telegrafliniojn speciale por vizitoj de la imperiestro.

Telefono ekekzistis sur la fabriktereno en la jaro 1880. En 1883 oni instalis la unuan telefoncentralon. Tri jarojn poste finfine la vilao ankaŭ estis ekipita per ekstera telefonkonekto. Tiu ĉi konekto kostis inkluzive la kotizoj por la permeso ĉ. 500 Goldmark. La 6-an de junio 1867 ankaŭ la akvopreparejo ricevis propran telefonkonekton.

Interne[redakti | redakti fonton]

Krom la ekstera telefoninstalaĵo ankaŭ ekzistis interna instalaĵo konstistanta el sonoril- kaj klapsistemo. La centralo de ĉi tiu sistemo troviĝis en la ĉambro de la pordisto en la ĉefdomo. Per butono oni alarmis la pordiston kaj la serviston de la respektiva etaĝo. La pordisto tiam povis vidi ekde sia ĉambro, ĉu oni obeis la vokon. Krome li havis la eblecon centrale veki la personaron per indukcia vekilo. Aldone en la nord- kaj sudorientaj ĉambroj de ĉiuj etaĝoj ekzistis galvanometro, kiu denuncu rekte al la hejtisto anomalion de la ĉambrotemperaturo.

Horloĝoj[redakti | redakti fonton]

Tuj post la ekloĝado de la vilao la 15-an de decembro 1872 la centrala horloĝo de la vilao troviĝanta en la pordistejo iĝis la normhorloĝo por la tuta konzerno. Ĉiun matenon je la 9-a fabriko estu telegrafe informita, por ke oni agordu la tiean turhorloĝon. Tiu ĉi troviĝis ĉe la akvoturo de la fabriko en alteco de 53 m. Eble nur unu rajtigita persono tiam je la 12-a agordu ĉiujn ceterajn horloĝojn de la fabriko. La enfabrikaj horloĝoj tiam ne plu ol unu minuto diferencu de la temponormo de la turhorloĝo. Poste Krupp reduktis tion je duona minuton. Li eĉ planis komisii iun por alĝustigi la horloĝojn de la urbo laŭ la turhorloĝo.

Ceteraĵoj[redakti | redakti fonton]

Krom tiuj ĉi multnombraj teknikaj inventaĵoj en la domo troviĝis iom pli, kio respegulas la plej novan staton de la tiutempa tekniko. Ekzistis ekz. hidraŭlika lifto, la aŭto kaj la unuaj filmprojekciiloj.

Alikonstruadoj[redakti | redakti fonton]

Ĝardensalono kun brodaĵoj

Post la morto de Alfred oni komplete novigis la internan aranĝon de la vilao, nur en flankaj areoj la malnova instalaĵo ankoraŭ estas videbla (ŝtuparejoj, servistejoj, balustradoj). La instalaĵo konsistas el iom malgranda konstruaĵo samkiel la ĉefdomo, kiuj estas ligitaj trans longa alo el biblioteko kaj dancejo. Tempe de sia konstruado la Vilao Hügel validis pro la moderna tekniko intencita kaj grandparte persone kunplanita de Alfried Krupp kiel ekspozicia objekto de la teknika progreso.

Al la origina instalaxjo apartenis kompleta bieno, kiu situis antaŭ la flankdomo, por garantii aŭtarkian provizadon. Ankaŭ tiu ĉi estis malkonstruita relative rapide, ĉar ĝi ĝenis la reprezentativan aspekton.

Al la pligrandigita tutaro de la domoj apartenaj al Vilao Hügel apartenas la Parkdomo Hügel kaj la stacidomo Hügel situante sur duona alteco al la Baldeney-lago. En 1894 oni konstruis ludodomon por la Krupp-filinoj Bertha kaj Barbara. La framskeletdomo nomigas „paserodomo“.

La konstruado de la Villa Hügel samtempe estas atesto de novriĉula aroganteco. En la fenestroj de la ŝtuparejo en la flanka domo estas enmetitaj vitropentraĵoj, kiujn Krupp antaŭe kolektaĉetis. Dum la aranĝado de la giganta parko Alfred Krupp plantigis elkreskitajn arbojn, por ankoraŭ dumvive vidi la parkon en la fina stato. Formortitaj arboj estis senprokraste anstataŭitaj per „novaj malnovaj“, kio konsekvencis, ke la arbostoko en la parko de Villa Hügel estas konsiderinde pli malnova ol la tuta aranĝo. Entute la parko grandas 23 hektarojn kaj ekde 1914 ĝi preskaŭ ne estis ŝanĝita.

Ekde 1953 en la ĉefdomo regule okazas gravaj artekspozicioj. Ekde jardekoj estas plurfoje en la jaro en la supra etaĝo klasikaj ĉambrokoncertoj por familianoj, kiuj pro la bonega akustiko de la supra halo kaj la unuarangaj artistokupado fariĝis ege ŝatata kultureventoj en la Ruhr-regiono kaj registritaj por firmaaj, varbaj kaj bonstataj celoj. La orienta flankodomo entenas daŭran ekspozicion pri la familia kaj firmaa historioj. Parkon kaj domojn oni povas viziti perpage de malgranda enirkotizo, kondiĉe ke ne okazu ekspozicioj aŭ specialaranĝoj de la Krupp-Stiftung.

Dungitaro[redakti | redakti fonton]

La dungitarstrukturo sur la vilao estis detale reglamentita. Ĉepinte de la dungitaro staris la domzorgisto, kiun Alfred Krupp rigardis kiel konfidinda persono, kiu „.... estu la peranto de nia volo....“. Ĉe lia flanko estis la kuiristo kaj la ĉambromastrumistino, kiuj estris la personaron de sia respektiva fako. Ĉiuj aliaj estis rekte submetita la domzorgiston.

Al tiuj venis multaj diversspecaj dungitoj. Inter ili troviĝis i.a. kuracistoj, bibliotekistoj, gladistinoj, frizistoj, ĝardenistoj, domservistoj, mastrumistinoj, infanzorgistino, kuiristoj, kuirejaj servistinoj, koĉistoj, mesaĝistaj knaboj, kudristinoj, preparistoj, pordistoj, tajlorinoj, surtabligistoj, ĉevalistoj, administristoj, paŝtistinoj, lavistinoj kaj tolaĵkudristinoj. En la jaro 1903 entute 502 personoj staris sur la salajrolisto. Tiu ĉi nombro reduktiĝis je 421 fine de 1905 kaj kreskis ĝis 1914 denove je 648. Krom tiuj ĉi daŭre dungitoj ĉe okaze de festoj eklaboris ankaŭ nur dumtempe dungitoj.

La dungitaro plejparte estis setligita en a tuja ĉirkaŭaĵo de la vilao kaj estis vaste provizata de la bienoj sur la tereno. La dungitaro povis aĉeti la bezonaĵojn en konsumaĵovendejo je relative malaltaj prezoj kaj el ampleksa sortimento. Krupp varbis siajn dungotojn grandparte el la ĉirkaŭaj laboristokvartaloj kaj kamparanaroj.

Entute regis severa reglamento. Krupp postulis de la dungitaro krom „honesteco, akurateco, obeo, modesteco, pureco kaj ordemo“ antaŭ ĉio absolutan diskretecon. Krom tio Krupp striktege malpermesis intimajn aŭ eĉ nur personajn rilatojn inter la dungitoj kaj maldungis dungitojn kaze de malatento de la reglamento. Krupp ege postulis ankaŭ zorgeman traktadon de la inventaro. Ekz. nur 15 % porcelanrompo estis permesata. Ĉion, kio superis tion, Krupp forprenis de la salajro de la dungitaro. Tiuj ĉi rigidaj reguloj tamen ne ofte estis ofenditaj.

La limigoj estis kompensitaj per eksterordinaraj salajroj. La pordisto ricevis de Alfred Krupp ĉ. 1.400 orajn markojn da jarsalajro. Alvenis naturaĵoj el la bienekonomio samkiel servomono: Tiu ĉi estis centrale kolektata kaj eniris la servomonan kason. Poste ĝi estis disdonata ĉiun duonan jaron al la dungitaro laŭ proporcia nombro. ekz. la kuirejestro havis proporcian nombron de 40, la mastrumistino de 30, la ĉambristoj de 25 ktp. Kompare: faklaboristo gajnis 1.200 orajn markojn pojare. Speciale longtempaj dungitoj krome ricevis libertempon kaj apartan pension.

Socia vivo[redakti | redakti fonton]

La salono en la unua etaĝo, samtempe salono de la Hügel-koncertoj

En la vilao regule okazis iom grandaj baloj. Okulfrapas je tio, ke nur parto el la invititoj fakte aperis. Ekz. al balo je la 4-a de februaro 1914 estis invititaj 588 personoj, el kiuj 386, do ĉ. 2/3, akceptis. Precipe la altnobelaro el la rejnlando ne faris la penon aperi ĉe la baloj de Krupp. Ankaŭ reprezentantoj de aliaj ŝtalfirmaoj aŭ de bankoj ofte restis for. Regule aperis la reprezentantoj de la registaro, de la juĝejoj, de la komunumpolitiko kaj de la entreprenistaj ligoj. Malpliofte venis personoj el la sferoj de l‘ arto, de la teatro aŭ de la literaturo. Antaŭ ĉio tamen ĉeestis reprezentantoj de la militistaro, kio respegulas la pozicion de la firmao kiel armilliveristo.

Decida ŝanĝo en la socia vivo en la Vilao Hügel ekiĝis per la ekoficado de imperiesto Vilhelmo la 2-a en la jaro 1888. Dum kiam la antaŭuloj de la imperiestro, Vilhelmo la 1-a kaj Frederiko la 3-a, havis distanceman rilaton al la familio Krupp, tio ĉi ŝanĝis kun la teknikentuziasma Vilhelmo la 2-a. En la jaroj ĝis la milito la imperiestro vizitis la vilaon dekunu fojojn. Por kontentigi la vizitojn Friedrich Alfred Krupp sendis sian domzorgiston al Berlino al la geedziĝfesto de Frederiko Leopoldo de Prusio la 24-an de junio 1889 por observado.

La unua vizito de Vilhelmo la 2-a okazis la 20-an de junio 1890. La programo komencis je la 9-a matene per la alveno de la imperiestro ĉe la ĉefkontorejo. Sekvis rondiro tra tri laborejoj, du kanonproduktejoj, la afustokonstruejo kaj la pafejo. Post refreŝiĝo je la dekunua oni vizitis la fandofonon en la origina domo Krupp. Sekvis vizito de la Krupp-a popollernejo kaj mastrumlernejo Schederhof. „Intima“ rondo tagmanĝis, konsista el aloadjutantoj, la ĉefo de la militkabineto Emil von Albedyll kaj de la sekreta civilkabineto Hermann von Lucanus, la edukisto de la imperiestro Georg Ernst Hinzpeter, la intima kuracisto Carl Fritz Wilhelm Förster, la regoprezidanto Hans Hermann von Berlepsch, la distriktestro Joseph Anton Friedrich August Freiherr von Hövel, la ĉefurbestro Albert Theodor Gustav Hache, plua manpleno da direktoroj, tri ne pli intime konataj damoj kaj la familiestro Krupp. Dum tio kantis virkvarteto. La vizito finiĝis mallonge antaŭ la naŭa kaj dek per la forveturado de la imperiestro. La vizitoj kaj programoj de la sekvontaj jaroj pli kaj pli iĝis elspeziga. Ekz. en 1896 jam estis 40 menuoj kaj la deviga ĥoro konsistis el 1100 personoj.

La 15-an de oktobro 1906 en ĉeesto de la imperiestro okazis la geedziĝofesto inter Bertha Krupp kaj Gustav von Bohlen und Halbach. Entute la solenaĵoj daŭris kvin tagojn. Invititaj estis 125 gastoj, krome 60 oficistoj kaj dungitoj, 10 laboristoj kaj 19 pensiuloj. Aliris la familianoj de la gastoj. La sekureco estis gravega. Por alveni sur la tereno de la vilao, oni devis prezenti paspermesilon, kaj estis patroloj en la parko. Por la realigado de la solenaĵoj Krupp dungis 5 kuiristojn, 19 kelnerojn, 10 purigistinojn, 19 lignaĵistoj, tri selistoj kaj du elektristoj.

La plej granda festo antaŭ la milito estis la centjariĝfesto la 8-an kaj 9-an de aŭgusto 1912. Pro tiu la imperiestro alvojaĝis en la nokto de la 7-a de aŭgusto kaj restis kune kun sia korteganaro ĝis la 9-a de aŭgusto. Inter a gastoj esti i.a. princo Heinrich de Prusio (1862-1929), regna kanceliero Theobald von Bethmann Hollweg kaj ĉefadmiralo Alfred von Tirpitz. La festo komencis je la mateno per la alveno de la imperiestro. Post la matenmanĝo sekvis veturado en la urbon, kie antaŭ la domo de la Minada Asocio okazis la salutado per la ĉefurbestro Albert Heinrich Friedrich Wilhelm Holle. La solenaĵo okazis en la lumkorto de la firmacentralo kun diversaj paroladoj. Sekvis vizitado de la fabriko. Je la vespero okazis festmanĝo kun 450 invititoj. Postmanĝe sekvis du paroladoj de Gustav Krupp von Bohlen und Halbach kaj imperiestro Vilhelmo la 2-a. La duan tagon sekvis denove fabrikvizitadoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

Rigardo ekde la parko sur la vilao

La hodiaŭa parko ne plu havas sian originan staton. En 1961 oni amplekse aliformigis la ĝardenaĵon. Ankaŭ la du diferencaj ebenaĵoj sur la areo sude de la vilao hodiaŭ ne plu estas rekoneblaj. Viktimoj de tiu ĉi novformado iĝis ankaŭ la artefaritaj akvofluejoj kaj fontoj. De la entute pli ol 50 domoj sur la tereno de la vilao restis krom la ĉefdomo nur la tri pordistodomoj, la gasto- kaj la paserdomo.

Origine Krupp volis kunlabori ĉe la instalado de la parko kun renoma ĝardenarkitekto. Li konsideris Joseph Clemens Weyhe kaj Johann Heinrich Gustav Meyer. Kun neniu el ambaŭ li kontraktis, anstataŭ tio lia ĉhefĝardenisto Friedrich Bete realigis la planojn.

Ankaŭ koncerne la parkon Krupp volis interligi la agrablan kun la utila. Do unuflanke ĝi servu la reprezentadon kaj la ripozon, aliflake ĝi provizu la dungitaron per agraraj produktoj. De la origine tereno 127-153 hektarojn granda de la vilao ĉ. 13-15 Hektar estis planitaj por la terkulturo.

En la tuja ĉirkaŭaĵo de la vilao kun escepto de la norda tereno estis planitaj ĝardeno- kaj parkareoj. Al tiuj ĉi aliĝu kultivataj terenoj. Laŭ ideoj de Alfred Krupp en la parko troviĝu loĝdomoj, staloj, grotoj, varmkulturejoj, putoj, rajdejo, kortoj, ĝardenoj, akvopremejo, fontanoj, kaskadoj, fiŝbredejoj, parko por sovaĝbestoj, viaduktoj, pontaj, ĉevalaj kaj bruta paŝtejoj. Post kiam Krupp forprenis de Brachewitz la responsecon por la planado de la vilao, tiu ĉi devis transpreni la planadon por la domoj en la eksterejo sen realigi tiun. Krupp komentis, ke Brachewitz estas taskigita:„tamen ne per la realigo, ĉar tio tute ne estas lia fako, kiel mi tutplene konvinkiĝis kaj kio al li ja estas malkaŝenda.“ Tiun subtenu Johann Heinrich Gustav Meyer, kiu siaflanke tamen nur pretigis tri planskizoj por la varmkulturejo.

Tiel ekestis laŭ la ideoj de Alfred Krupp kaj Brachewitz Bete skizoj por parko sude de la ĉefdomo. Ĝi konsistis el du ebenaĵoj ĉirkaŭataj de parko. La supra teraso devenis de terenfosaĵo ekestinta dum la konstruado de la vilao. Tiu ĉi ebenaĵo estis enkadrigita per muro kaj devis esti ornamita per geometrie aranĝitaj arboplantaĵoj kaj lageto. Komencaj skizoj ankoraŭ postlasis, precipe pro ambaŭ defendoturoj je la anguloj, la impreson de fortikaĵomuro. La dua planskizo intencis serenigi la bildon pere de pergolo kaj la enirejo al al vinkelo inkluzive sidlokoj.

En 1869 Brachewitz kaj Bete pretigis la unuan plandadon por ambaŭ tiuj ĉi terasoj. La areoj konsistis grandparte el razeno kaj ilin trairis kurbaj vojoj kun niĉoj por statuoj kaj sidbenkoj. Meze de la transversa muro troviĝis stilbadiumo. Malantaŭe sekvis la pergolo enkadriganta la superan ebenaĵon. Malsupre de la stilbadiumo estis planita groto.

Plua skizo pretis en 1870. La ripoztereno ĉi tie estis limigita, kontraŭe al la unua plano, sur la malsupra areo. La supra areo sekvis geometrian aranĝon kaj entenis tri rektangulajn bedojn.

La definitiva plano enhavis ankaŭ subdividon de la supra ebenaĵo en tri rektangulajn partojn. Tiujn ĉi tamen nun kveris larga vojo. La planita lageto forfalis pro la altaj kostoj kaj la malbona subgrundo.

Momente de la ekkonstruo de la vilao la areo estis senarba altaĵo kun herbejoj, paŝtejoj kaj agroj. Tio tamen ne konformis al la ideoj de Alfred Krupp pri sia onta rezidejo. Por ricevi la impreson de arbaro jam dumvive li plantigis multajn iom grandajn arbojn. Krupp deziris plantigi „ĉ. 50-jarajn ... grandajn, iom aĝajn arbojn ... antaŭ ĉio fagojn, kverkojn, tiliojn, platanojn, abiojn, piceojn. Tiucele li sendis dungiton al Parizo por informiĝi pri la konstruado de la nova bulvardo, kie oni sukcese enplantis arbojn tiuaĝajn. Krupp plantigis ĉ. 100 arbojn el Mülheim kaj Gelsenkirchen. Ankoraŭ hodiaŭ konserviĝis la platanaro je la okcidenta deklivo malsupre de la teraso, la fagoj ĉe la iama rajdvojo kaj la rododendro en la ravino.

Sur la supra teraso estis planita kvadrato de 7-oble 7 tilioj. Tiu anstataŭis la aranĝadon de 4-oble 5 tilioj, kiuj ĉirkaŭis la komence planitan lageton. Al tiu ĉi areo sin ligis ambaŭflanke bedoj. Okcidente tiam sekvis razeno enkadrigita per kugloformaj buksoj kaj araŭkarioj. La pergolon ĉirkaŭantan la supran terason enkadrigis koniferaro, buksoj, tujoj kaj taksusoj. La malsupra teraso plejparte konsistis el razeno, ornamherboj kaj foliarboj (fagoj kaj tilioj).

La vojoj estis kovritaj per gruzo. Krome ĉie en la parko staris multaj sidmebloj, skulpturoj, lampoj kaj vazoj.

Dum kiam Alfred Krupp enprenis precipe indiĝenajn plantojn en la parkon, tio ĉi ŝanĝis post lia morto. Sub Friedrich Alfred Krupp kaj poste Bertha Krupp von Bohlen und Halbach la parko ŝanĝiĝis pli kaj pli al reprezentobjekto. Kiel montras la instalado de orkidekulturejo, oni iom post iom enplantis maloftajn kaj ekzotikajn plantojn.

La parko estas parto de la Eŭropa Ĝardeno-Hereda Reto.

Flankaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝardenkulturejo[redakti | redakti fonton]

La ĝardenkulturejo transprenis la ĝarden- kaj parkaranĝadon. tiucele ĝi estis subdividita en uzan kaj kultivoĝardenan kulturon. Krome ĝi disponis pri meteorologia observejo.

Unua ĉefĝardenisto estis Friedrich Bete. Li entenis tiun ĉi postenon preskaŭ 40 jarojn kaj povis dum tiu ĉi tempo pligrandigi la ekologikorton kaj elkonstrui la parkon por sovaĝbestoj al okcidenta parko. En 1897 Friedrich Veerhoff sukcedis lin. Tiu ĉi ricevis sian edukadon en Kassel je la Reĝa Kortegoplantkulturejo Wilhelmshöhe kaj poste aktivis en Erfurto, Vieno kaj Potsdamo. Tuj je la komenco de sia aktiveco li povis pligrandigi sian buĝeton por la plantkulturado kaj dungi pluajn helpantojn. Krome li elkonstruis la parkon kaj la varmkulturejon.

La ĝardenkulturejo estis subigita rekte al la administacio de Hügel kiel aliaj fakoj de la vilao kaj devis pretigi buĝetokalkuladon. Sub Alfred Krupp la kalkulo devis esti detalega. Ekz. li volis, ke oni surlistigi ĉiun unuopan planton. Poste oni povis kunteni je pli grandaj sumoj.

Grandaj pavilonoj[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ grandaj pavilonoj troviĝis ĉe la sudokcidenta kaj sudorienta anguloj de la pergolo. Ili aperas unuan fojon en la planoj de Brachewitz el la jaro 1870, planitaj kiel klasikisma templokonstruaĵo. Poste ili estis montritaj en la doria stilo kaj en tiu formo ankaŭ realigitaj en 1872. La internan aranĝon projekciis Heinrich Heidsiek. Je la tempo de la realigo ambaŭ pavilonoj estas la ununura interligo inter la loĝosfero kaj la malsupra terasosfero. Hodiaŭ ĉiloke troviĝas vojoj en la malsupran parkosferon, instalitaj kadre de alikonstruado en 1961.

Malgrandaj pavilonoj[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ malgrandaj pavilonoj estis planitaj kiel rekta transiro inter la loĝodomo kaj la pergolo. Laŭ la planado de 1878 ili havis kvadratan projekciaĵon kaj estis malfermitaj al la ĝardena kaj pergola flankoj. Antaŭ la angulaj kolonoj krome troviĝis toskaniaj kolonoj. Las originan internan aranĝadon projekciis ankaŭ Heinrich Heidsiek. Ĉu ĝi estis realigita, ne estas konata. Ekde 1883 en la nordokcidenta pavilono troviĝis statuo de Vilhelmo la 2-a kaj en la nordorienta unu de kronprinco Frederiko Vilhelmo Viktoro Aŭgusto Ernesto.

Pergolo[redakti | redakti fonton]

La pergolo estis samtempe konstruita kiel ambaŭ pavilonoj kaj separis la superan de la malsupera terasoparto. Ĝi estis formita sur unu flanko de muro el 16 ferkolonoj kaj sur la alia de 16 kverkokolonoj. La kverkkolona flanko al la ĝardeno estis malferma, dum kiam inter la ferkolonoj troviĝis lignaj kradoj kaj rulkurtenoj kiel limitigo. La tegmenton formis lignaj portiloj, kverklignaj traboj kaj krucformaj ŝtreboj. Lignotraboj formis la tegmenton.

„Stilbadiumo“[redakti | redakti fonton]

Meze de la pergolo troviĝis „Stilbadiumo“. Tiu konsistis el unu meza kaj ses duoncirkle ordigitaj ŝtonkolonoj, kiuj troviĝis sur teraso super la artefarita groto. Sur tiu ĉi estis vitrotegmento, kiu troviĝis sur lignokonstruaĵo. En la mezo estis aranĝita akvobaseno. La mezan kolonon kaj la tegmenton oni malkonstruis post 1900.

Groto[redakti | redakti fonton]

La groto troviĝis inter ambaŭ terasoj malsupre de la „Stilbadiumo“. Kvankam Alfred Krupp perceptis la danĝeron, ke oni ekperceptus la groton kiel nenatura, li realigis ĝin. La konstruado komencis en 1871 kaj la groto konsistis post pretigado el tri brikovolbaĵoj tegitaj per kalktofo. Ke Krupp tute ne entuziasmis pri la realigado – la unuan konstruaĵon li malkonstruigis – montriĝas en liaj vortoj, ke laŭ lia opinio la arkitektoj „konstruas tiajn stultaĵojn..., disipante monon por tio.“ En 1883 li igis surplanti la groton, tiel ke ĝi ne plu videblis unuarigarde.

Ekonomikorto[redakti | redakti fonton]

La ekonomikorto baziĝis sur la iama korto de la bienisto Großbodt, kiu troviĝis sur la origina tereno de la bieno. Krupp malkonstruigis partojn de la bieno, dum kiam li alikonstruigis kaj plilarĝigis aliaj partojn. Ĉi tie li volis loĝigi la ĉevalojn kaj ĉarojn krom la domoficistojn. La ĉevalejoj orientiĝis en orientokcidentan direkton kaj formis du kortojn. La norda korto ĉirkaŭis rajdhalon, dum kiam la suda formis malferman rajdkorton. Sur tiu ĉi ĉevalejo Krupp konstruigis por si malgrandan oficejon. Ankaŭ en la ekonomikorto troviĝis remizo por 20 ĉaroj kun loĝejo por la oficistoj en la unua etaĝo. Tiu ĉi tamen kunfalis jam 1891 dum ventego kaj estis rekonstruita kiel nestukita brikdomo. En 1896 sekvis renovigado de la rajdhalo kaj de la ĉevalejo. Okulfrapis, ke la jungilarejo de la ĉevalejo estis lukse ekipita. Ĝi havis ekz. stukplafonon kaj novartdekoron kaj posedis bibliotekon kun legejo same kiel ludoĉambron kun bilardo por la dungitoj.

Oficistaj domoj[redakti | redakti fonton]

Entute Krupp starigis tri domojn por la oficistoj. La unua troviĝis sude ĉe la ekonomikorto kaj estis starigita en 1871. En 1872 sekvis la dua ĉe la ĉefa alirejo kaj en 1873 la tria norde de la ekonomikorto ĉe la ĉefavenuo. Krupp igis starigi la domojn el nestukitaj brikoj en modesta konstrustilo.

Setlejo Brandenbusch[redakti | redakti fonton]

Ekde 1895 oni starigis en la norda sekcio de la instalaĵo speciale por la laboristoj sur la tereno la setlejon Brandenbusch. Tiu ĉi kolonio ampleksis en 1897 entute 34 domojn. Konstruite laŭ vilaĝa stilo, tie trovixis krom la loĝdomoj ankoraŭ laborista loĝejo por 24 personoj, vaporlavejo, fajrobrigada domo kaj fumaĵejo. Ĉiuj loĝdomoj konsistis el du simetriaj duonoj kaj estis ekipitaj per kelo kaj subtegmento. La vivo en ĉi tiu sekcio estis rigide reglamentita. Malpermesata estis la pafado per pulvopafiloj kaj aerfusilo, la konstruado de staloj, skafaldoj, „aĉaj lavitaĵofostoj“ kaj „aĉaj bedoenkadrigoj“.

Ĝardenistejo[redakti | redakti fonton]

La ĝardenistejo estis subdividita en tri kampojn: la varmkulturejon, la fruktarbo- kaj la legomokulturejojn. Tiu ĉi subdivido verŝajne estis transprenita de la kamparano Großbodt. La varmkulturejo estis starigita en 1871 kaj en 1872 pliampleksigita per flora, ananasa kaj tri vinaj varmkulturejoj samkiel oranĝerio. Tiu ĉi ĝardenistejo formis la bazon de la establaĵo poste konatiĝinta trans la limoj de Essen kiel Hügelgärtnerei (Hügel-ĝardenistejo). Sub Alfred Friedrich Krupp la ĝardenistejo estis pliampleksigita. En 1890 alvenis domo por metilernantoj, 1895 laŭrodomo, en 1897 kuirdomo kaj kontordomo. Ankaŭ la varmkulturejo estis pliampleksigita. Ekz. en 1903 la oranĝerio estis anstataŭita per pli granda konstruaĵo kaj ĝis 1914 pli granda varmkulturejo por orkideoj.

„Spatzenhaus“[redakti | redakti fonton]

Sub Friedrich Alfred Krupp en la jaro 1894 ekestis la t.n. „Spatzenhaus“ (paserdomo). Starigita ĉe deklivo inter faŭko kaj la terasmuro, ĝi entenas i.a. ludoĉambron kaj kamparanstile ekipitan kuirejon. Ĝi estis konstruita kiel framskeletodomo. Kune kun ligna laŭbo ĝi enfermis infanludejon. Ĉ tie liaj filinoj devis lerni perlude la dommastrinecon.

Nova gastodomo[redakti | redakti fonton]

En 1914 sekvis kun la nova gastodomo la lasta nova konstruaĵo sur la grundo de la Vilao Hügel. Hodiaŭ tie troviĝas la ĉambroj de la fondaĵo Alfried Krupp von Bohlen und Halbach-Stiftung. Ĝi estis starigita ĉe la sudorienta angulo de la metieja korto. Ĝi anstataŭis la malnovan gastodomon, kiun intertempe enloĝis Margarethe Krupp. La duetaĝa konstruaĵo tegita per brikoj disponis pri labora, gasta kaj manĝa ĉambroj samkiel kuirejo kaj biblioteko.

Belvedero[redakti | redakti fonton]

Krom la realigitaj konstruaĵoj ekzistis tri projektoj, kiuj ja estis planitaj, sed neniam realigitaj. Unu el ili estis la belvedero. Krupp volis konstruigi ĝin ĉe la sudorienta muro por eviti, ke la fervojentrepreno Bergisch-Märkische Eisenbahn povus meti la traceon de la fervojlinio de Essen trans Werden al Kettwig tra la tereno de la malsupra teraso. Ĝi estis planita kiel duetaĝa konstruaĵo, en kiun oni loku ankaŭ la loĝejon de la pordisto.

Japana kaj ĉina pavilonoj[redakti | redakti fonton]

Dua projekto neniam realigita estis du pavilonoj en japana respektive ĉina stiloj. Oni devis starigi ilin okaze de vizito de japana kaj ĉina delegacioj en 1872. La ekipaĵon, interalie ŝprucfontanon oni volis formi laŭ landaj stiloj.

Grandaj pontoj en la okcidenta parko[redakti | redakti fonton]

Vilao Hügel, ĉefdomo

Kiel tria ne realigita projekto oni planis ponton en la okcidenta parko. Ĝi komencu nordoriente de la loĝdomo kaj konduku en la okcidentan parkon. Krupp ja ŝatis la planadon, tamen decidiĝis pro la altaj kostoj kontraŭ ties realigo. Anstataŭ oni konstruis plurajn malgrandajn pontojn.

Situo[redakti | redakti fonton]

  • Adreso: Villa Hügel, Hügel, 45133 Essen (Anfahrt: Frankenstraße/Haraldstraße)
  • Publika persontransporto: urbotrajno (S6) ĝis „Essen-Hügel“, buso (194) ĝis „Villa Hügel“ (Frankenstraße/Haraldstraße)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tilmann Buddensieg: Villa Hügel. Das Wohnhaus Krupp in Essen. Munkeno 2001. ISBN 3-88680-102-0
  • Renate Köhne-Lindenlaub: Die Villa Hügel. Unternehmerwohnsitz im Wandel der Zeit. Deutscher Kunstverlag 2002. ISBN 3-422-06357-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.