Kabjorka Duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabjorka Duoninsulo estas en Kvinslando, kaj ne estu konfuzata kun Duoninsulo Jorke, en Suda Aŭstralio.
Kabjorka Duoninsulo
duoninsulo
Akvejo 1 Korala Maro
Akvejo 2 Karpentaria Golfo

Geografia situo

14° 8′ 11,7″ S, 142° 38′ 7,8″ O (mapo)-14.136576142.635498Koordinatoj: 14° 8′ 11,7″ S, 142° 38′ 7,8″ O (mapo)
Kabjorka Duoninsulo (Aŭstralio)
Kabjorka Duoninsulo (Aŭstralio)
DEC
Kabjorka Duoninsulo
Kabjorka Duoninsulo

Map

Longo 660 km
Larĝo 430 km
Areo 137 000 km²

Supermara alteco67 m [+]
Vikimedia Komunejo:  Cape York Peninsula [+]
vdr
Mapo de Kabjorka Duoninsulo

Kabjorka Duoninsulo estas granda duoninsulo situa en la plej norda pinto de Kvinslando, Aŭstralio. Tiu malproksima duoninsulo estas unu el la lastaj restantaj naturaj areoj en la Tero [1]. Ties neĝenataj tropikaj pluvarbaroj kaj savanoj estas nuntempe agnoskataj pro sia tutmonda media gravo.[2] Nomunado por Monda heredaĵo de Unesko estas lastatempe konsiderata de la registaroj de Kvinslando kaj de Aŭstralio.[3]

La regiono de la Kabjorka Duoninsulo enhavas areon de ĉirkaŭ 137,000 km² norde de latitudo 16°S [4]. Ĝi havas populacion de nur ĉirkaŭ 18,000, el kiuj granda porcento (~60 %) estas Indiĝenaj aŭstralianoj kaj Insulanoj de Toresa Markolo [5][6].

Pinte de la duoninsulo kuŝas Cape York aŭ esperante Kabo Jorko, la plej norda pinto de la Aŭstralia kontinento. Ĝi estis nomita tiele laŭ James Cook en 1770 kiam li iĝis Duko de Jorko [4]. El la pinto, estas ĉirkaŭ 160 km al Novgvineo tra la plena de insuloj Toresa Markolo. La okcidentaj marbordoj de Karpentaria Golfo kaj la orientaj marbordoj limas kun la Korala Maro.

Geografio kaj geologio[redakti | redakti fonton]

Ĉar temas pri duoninsulo, la Kabo Jorko estas bordita en tri flankoj (norda, orienta kaj okcidenta) de mara akvo. Ne estas klara marko sude. La oficiala limo de la Regiono Kabjorka Duoninsulo kiel menciata en la dokumento Cape York Peninsula Heritage Act 2007 de Kvinslando estas ĉirkaŭ la latitudo 16°S.[7]. La tuta regiono kovras areon de ĉirkaŭ 137 000 km².[4] Je la plej malproksimaj pintoj de la duoninsulo, estas 430 km el la rivero Bloomfield, sudoriente, tra la okcidenta marbordo (ĝuste sude de Kowanyama), kaj je 660 km el la suda bordo de Cook Shire, je la pinto de la Kabo Jorko.

Geologia historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ĉirkaŭ 40 milionoj da jaroj, la Hindo-aŭstralia tektona plato ekdisiĝis aparte el la antikva superkontinento Gondvano. Kiam ĝi frapis kontraŭ la Pacifika plato dum sia norden veturadon, eliris la teritorioj de altaj montaroj de centra Novgvineo antaŭ ĉirkaŭ 5 milionoj da jaroj [4]. La antikvaj rokoformoj de kio nuntempe estas la Kabjorka Duoninsulo restis longe neĝenitaj.

Dum la Pleistoceno Aŭstralio-Novgvineo estis alterne terligata kaj separata de akvo dum nombro da fojoj. Dum periodoj de glaciepokoj kaj rezulte de malalta marnivelo, la Kabjorka Duoninsulo havigis malaltan terponton.[2] Alia ligejo estis inter Arnhemlando kaj Novgvineo, foje enhavante enorman nesalakvan lagon (Karpentaria Lago) centre de kio estas nuntempe Karpentaria Golfo [5]. Tiele Aŭstralio-Novgvineo restis konektitaj ĝis kiam la neprofunda Toresa Markolo inundiĝis antaŭ ĉirkaŭ 8 000 jaroj.[1]

Landoformoj[redakti | redakti fonton]

La tropikaj pejzaĝoj de la Kabo Jorko estas inter la plej konstantaj en la mondo [2]. Longe neĝenita de tektona aktiveco, la Kabo Jorko estas tre eroziita, preskaŭ ebena, kun kelkaj malaltaj montetoj en la orienta flanko.

La spino de la Kabo Jorko estas la Duoninsulo Ridge, parto de la Granda Disiganta Montaro. Tiu montara teritorio estai farita el antikvaj (1,500 milionojn da jaroj aĝaj) rokoj de la antaŭkambrio kaj paleozoiko kaj altas je ĉirkaŭ 800m en la teritorio McIlwraith ĉirkaŭ Coen.[2][4] Oriente kaj okcidente de la duoninsulo Ridge kuŝas la basenoj Karpentario kaj Laŭro, ambaŭ faritaj el antikvaj kuŝajoj de la mezozoiko.[4] Tiuj malaltaj teroj estas superitaj el imponaj meandraj riveroj kaj ampleksaj inundebenaĵoj.

Estas kelkaj elstaraj landoformoj en la Kabjorka Duoninsulo: la ampleksaj trankvilaj dunejoj en la orienta marbordo ĉirkaŭ la golfeto Shelburne kaj la kabo Bedford-Cape Flattery; la lataj amasoj de nigra granito lime je la Nacia Parko Black Mountain kaj Kabo Melville; aŭ la kalk-ŝtonaj karstoj ĉirkaŭ Palmerston en la plej suda parto de la Kabo.[2]

Riveroj[redakti | redakti fonton]

La duoninsula montetoĉeno formas la sekigan dividon inter Karpentaria Golfo kaj la Korala Maro. Okcidente, serio de grandaj, sinuaj riversistemoj inkludante la basenojn de Mitchell, Coleman, Holroyd, Archer, Watson, Wenlock, Ducie kaj Jardine malplenigas siajn akvojn en Karpentaria Golfo. Dum la seka sezono, tiuj riveroj estas reduktitaj al serioj de flokoj kaj sablejoj. Je la alveno de torentaj pluvoj en la humida sezono, ili kreskiĝas ĝis iĝi imponaj akvofluoj, disvastiĝante tra ampleksaj ebenaĵoj kaj marbordaj humidejoj kaj donante vivon al la tuta ĉirkaŭaĵo kaj ties specioj de humidejoj.[4]

En la orientaj deklivoj, la pli mallongaj, rapidaj Jacky Jacky Creek, Olive, Pascoe, Lockhart, Stewart, Jeannie kaj Endeavour fluas al la Korala Maro, havigante gravan kvanton de freŝa akvo kaj nutreroj al la plej viva sektoro de la Granda barilrifo. Siaflanke, tiuj torentaj riveroj estas ĉirkaŭitaj de densaj pluvarbaroj, sablaj dunoj kaj mangrovoj[4].

La inundebenaĵoj de Laŭra Baseno, kiu estas protektita de la Nacia parko Lakefield kaj de la Nacia parko Rivero Jack, estas trapasita de la riveroj Morehead, Hann, North Kennedy, Laura, Jack kaj Normanby.

La basenoj de la Kabo Jorko elstaras pro ties partikulara hidrologia integro. Pro ties malmulta ĝenado kaj je akvofluo kaj je vegetalkovrilo tra tutaj basenoj, la Kabo Jorko estis identigita kiel unu de la malmultaj lokoj kie tropika akvocirkulado restas esence sentuŝe.[2] La Kabjorka Duoninsulo kontribuas tiom kiom kvarono de la akvovanto de la aŭstralia surfaco. Tiele, kun nur ĉirkaŭ 2.7 % de la aŭstralia terareo, ĝi produktas pli da akvokvanto ol la tuta Aŭstralio sude de la Tropiko de Kaprikorno. Ricevante tiujn fortajn tropikajn pluvojn, la riveroj de la Kabo Jorko estas partikulara gravo por replenigi la centran basenon de Aŭstralio nome la Granda Arteza Baseno.[2] La registaro de Kvinslando protektas 13 de la torentaj riveroj de la Kabo Jorko laŭ la Wild Rivers Act 2005.[8]

Grundoj[redakti | redakti fonton]

La grundoj de la Kabo Jorko estas rimarkinde nefruktodonaj eĉ kompare kun aliaj areoj de Aŭstralio, ĉar estas preskaŭ entere lateritaj (argilaj) kaj plej ofte tiom malnovaj kaj eroziitaj ke malmulte da disvolviĝo evidentiĝas (klasitaj kiel nefruktodonaj). Tio okazas pro la eksterordinara grundomalriĉo kaj pro tio ke la regiono estas tiom malmulte loĝata (de homoj, bestoj aŭ plantoj): la grundoj ne estas laboreblaj kaj ne reagas al sterkado per kio oni klopodas komercan agrikulturon ĝis nun plej ofte sensukcese.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato en la Kabjorka Duoninsulo estas tropika kaj musona, kun humida sezono el novembro al aprilo kaj seka sezono el majo al oktobro. La temperaturo varias el mezvarma al varma, kun pli varmeta klimato en pli altaj areoj. La ĉefaj jaraj temperaturoj gamas el 18 °C en pli altaj lokoj al 27 °C en malaltaj teroj en la plej malproksima sudokcidento. La temperaturoj super 40 °C aŭ sub 5 °C estas raraj.

Jara pluvokvanto estas alta, el super 2000 mm. en la Ferteritorio kaj norde de Weipa al ĉirkaŭ 700 mm. en la plej suda bordo. Preskaŭ la tuto de tiu pluvo falas inter novembro kaj aprilo, kaj nur sur la orientaj deklivoj de la Ferteritorio la mediano de pluvokvanto inter junio kaj septembro estas super 5mm. Inter januaro kaj marto, tamen, la mediana monata pluvokvanto gamas el ĉirkaŭ 170mm sude al super 500mm norde kaj en la Ferteritorio.

Ekologio kaj biologio[redakti | redakti fonton]

Ekosistemoj[redakti | redakti fonton]

Sablaj dunoj ĉirkaŭ Kabo Flattery

La Kabjorka Duoninsulo enhavas kompleksan aron de netuŝitaj tropikaj pluvarbaroj, tropikaj savanoj, makiso, humidejoj, torentoj kaj mangrovaj marĉoj[2]. Preskaŭ la tuta areo de Kabo Jorko (99.6%) ankoraŭ pluhavas sian indiĝenan vegetaĵaron kaj estas malmulte fragmentita .[9]. la duoninsulo enhavas ankaŭ bonkvalitajn flaŭron kaj faŭnon.[10]

Plej parto de la Kabo Jorko estas kovrita de tropikaj savanoj. En Kabo Jorko, tiu ekosistemo konsistas tipe el alta densa herbotavolo kaj varia denseco de arboj (hegemonie Eŭkaliptoj), kiu igas el la tropika savano arbaron.[5] Kvankam abundaj kaj bone funkciantaj en Kabo Jorko, la tropikaj savanoj estas nuntempe raraj kaj tre degraditaj en aliaj partoj de la mondo [2].

La tropikaj pluvarbaroj de la Kabo Jorko kovras areon de 748 000 hektaroj, aŭ 5.6 % de la totala landareo[11]. Pluvarbaroj dependas iel de la pluvo tra la longdaŭra seka sezono, klimata kondiĉo kiu oftas ĉefe en la orientaj deklivoj de la marbordaj teritorioj de la Kabo. Preskaŭ ekskluzive netuŝitaj, tiuj praarbaroj kiuj subtenas tre altan biodiversecon, estas grave konservendaj [10]. La plej ampleksa pluvarbara areo de la Kabo estas en la teritorio McIllwraith kaj la Nacia parko Ferteritorio [5]. Tiu areo enhavas almenaŭ 1000 diferencajn plantojn, inkludante 100 rarajn aŭ minacatajn speciojn, subtenas 16% de la specioj de orkideoj de Aŭstralio kaj 200 speciojn de papilioj inkludante 11 endemiismajn papiliojn.

Sur malriĉaj, sekaj grundoj troviĝas makiso. Nordoriento de la Kabo Jorko enhavas la plej ampleksajn areojn de Aŭstralio de tiu tre alte diversa ekosistemo [5].

La ekstensa humidejo de la Kabjorka Duoninsulo estas “inter la plej grandaj, riĉaj kaj diversaj de Aŭstralio” [10]. 19 humidejoj de nacia gravo estis identigitaj, ĉefe en la ampleksaj inundebenaĵoj kaj en la marbordaj areoj. Gravaj humidejoj inkludas tiujn de la Nacia parko Rivero Jardine, Nacia parko Lakefield, kaj la estuaroj de la grandaj riveroj de la okcidentaj ebenaĵoj.[10] Multaj de tiuj humidejoj ekzistas nur dum la humida sezono kaj subtenas rarajn aŭ nekomunajn plantokomunumojn, havigas gravan habitaton por fiŝoj, krokodiloj kaj sekajn rifuĝejojn.[11]

La marbordaj areoj de la Kabo Jorko kaj riveraj estuaroj estas kovritaj de mangrovoj. La plej ampleksaj manglejoj de Aŭstralio troviĝas en la Golfeto Newcastle. Ili elstaras kiel grava fiŝkreskejo kaj vivejo por krokodiloj[5][10].

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

La Kabo loĝigas eksterordinaran biodiversecon, kun pli da 700 specioj de teraj vertebruloj kaj ĉirkaŭ 3300 specioj de angiospermoj[9]. Kiel rezulto el ties geologia historio, “la flaŭro kaj la faŭno de la Kabjorka Duoninsulo estas kompleksa miksaĵo de gondvanaj restaĵoj, aŭstraliaj izolaĵoj kaj aziaj aŭ novgvineaj invadintoj” (p. 41) [4]. La Kabjorka Duoninsulo enhavas ankaŭ unu el la plej alta kvantoj de endemiismoj de Aŭstralio, kun pli da 260 endemiismaj plantospecioj kaj 40 tervertebrulaj animalspecioj trovitaj ĝis nun[2][10].

La pluvarbaroj de la Nacia parko Ferteritorio subtenas speciojn kiuj troviĝas ankaŭ en Novgvineo, inkludante la speciojn de la Eklekta psitako Eclectus roratus kaj la Suda falangro Phalanger mimicus.

Homoj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Aborigina kulturo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la plej ampleksaj kaj antikvaj serioj de rokpentraĵoj ĉirkaŭas la urbon Laŭro, kelkaj el kiuj estas viziteblaj. Estas ankaŭ nova Interpretejo el kiu disponeblas informo pri rokarto kaj loka aborigina kulturo kaj oni povas aranĝi vizitadojn.

Setligoj[redakti | redakti fonton]

La administra centro dela Kabjorka Duoninsulo estas Cooktown, situa en sia plej malproksima sudorienta angulo. La plej granda setligo de la Kabo Jorko estas la minurbo Weipa ĉe Karpentaria Golfo. La resto de la Kabo estas tre dise loĝata. Laŭlonge de la ŝoseo Peninsula Developmental Road, estas malgrandaj servocentroj ĉe Lakeland, Laŭro kaj Coen. Ĉe la pinto de la Kabo Jorko, estas servocentro en la proksima insulo Thursday. Estas aboriginaj komunumoj ĉe Hopevale, Pormpuraaw, Kowanyama, Aurukun, Lockhart River, Napranum, Mapoon, Injinoo, New Mapoon kaj Umagico. Komunumoj de Insulanoj de la Toresa Markolo en la ĉeftero estas ĉe Bamaga kaj Seisia.[2][6]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Terposedo[redakti | redakti fonton]

Brutobredado okupas 57% de la totala areo, ĉefe en centra kaj orienta partoj de la Kabo Jorko. Indiĝena teritorio estas ĉirkaŭ 20%, kun la tuta orienta marbordo sub indiĝena akto. La resto estas ĉefe deklarita Nacia Parko kaj administrita de la Queensland Parks and Wildlife Service. La uzado de la tero inkludas ekstensivan brutobredadon, minado de baŭksito kaj silikosablo, naturaj rezervejoj, turismo kaj fiŝkaptado (Sattler & Williams, 1999).[12]

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Komplete sigelita interna ŝoseo ligas la lokojn de Cairns kaj la Atherton Tableland al Lakeland Downs kaj Cooktown. La norda ŝoseo de Lakeland Downs al la pinto de la duoninsulo estas foje interrompita de fortaj pluvoj dum la humida sezono (el decembro al majo).

Turismo[redakti | redakti fonton]

Kabo Jorko estas populara destinejo el majo al oktobro por uzantoj de ĉiaterenaj aŭtoj. La plej grandaj naciaj parkoj inkludas tiujn de Jardine River National Park norde, Mungkan Kandju National Park ĉe Aurukun, kaj Lakefield National Park, sudoriente de la bioregiono.

Minado[redakti | redakti fonton]

Esta ekstensivaj kuŝejoj de baŭksito laŭlonge de la okcidento de la marbordo de Karpentaria Golfo. Weipa estas la centro de tiu minagado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Mittermeier, R.E. kaj al. (2002). Wilderness: Earth’s last wild places. Mexico City: Agrupación Sierra Madre, S.C.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 Mackey, B. G., Nix, H., & Hitchcock, P. (2001). The natural heritage significance of Cape York Peninsula. Januaro la 15a, 2008, el https://web.archive.org/web/20040124173813/http://www.epa.qld.gov.au/register/p00582aj.pdf
  3. . Valentine, Peter S. (2006). Compiling a case for world heritage on Cape York Peninsula. Februaro la 7a, 2008, el http://www.epa.qld.gov.au/publications/p02227aa.pdf/Compiling_a_case_for_World_Heritage_on_Cape_York_Peninsula_Final_report_for_QPWS_/_compiled_by_Peter_S_Valentine_James_Cook_University.pdf Arkivigite je 2008-06-27 per la retarkivo Wayback Machine James Cook University.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 Frith, D.W., Frith, C.B. (1995). Cape York Peninsula: A Natural History. Chatswood: Reed Books Australia. 2006. ISBN 0-7301-0469-9.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Woinarski, J., Mackey, B., Nix, H., Traill, B. (2007). The nature of northern Australia: Natural values, ecological processes and future prospects. Canberra: ANU E press.
  6. 6,0 6,1 Cape York Peninsula Development Association. Homepage. Aprilo la 23a, 2008, http://www.cypda.com.au/front_page Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine.
  7. Office of the Queensland Parliamentary Counsel. (2007). Cape York Peninsula Heritage Act 2007. Elŝutita Marte la 23a, 2008, el https://web.archive.org/web/20080627115458/http://www.legislation.qld.gov.au/LEGISLTN/CURRENT/C/CapeYorkPHA07.pdf
  8. Office of the Queensland Parliamentary Counsel. (2005). Wild Rivers Act 2005. Alŝutita Marte la 23an, 2008, el http://www.legislation.qld.gov.au/LEGISLTN/ACTS/2005/05AC042.pdf.
  9. 9,0 9,1 . Neldner, V.J., Clarkson, J.R. (1994). Vegetation Survey of Cape York Peninsula. Cape York Peninsula Land Use Study (CYPLUS). Office of the Co-ordinator General and Department of Environment and Heritage, Government of Queensland: Brisbane
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 Abrahams, H., Mulvaney, M., Glasco, D., Bugg, A. (1995). Areas of Conservation Significance on Cape York Peninsula. Cape York Peninsula Land Use Strategy. Office of the Co-ordinator General of Queensland,Australian Heritage Commission. Elŝutita Januaro la 15an, 2008, http://www.environment.gov.au/erin/cyplus/lup/index.html.
  11. 11,0 11,1 Cofinas, M., Creighton, C. (2001). Australian Native Vegetation Assessment. National Land and Water Resources Audit. Elŝutita Aprilo la 20a, 2008, http://www.anra.gov.au/topics/vegetation/pubs/native_vegetation/nat_veg_contents.html Arkivigite je 2008-05-23 per la retarkivo Wayback Machine.
  12. Australian Government. Australian Natural Resource Atlas. Accessed April 20, 2008, http://www.anra.gov.au/topics/rangelands/overview/qld/ibra-cyp.html Arkivigite je 2008-07-27 per la retarkivo Wayback Machine.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hough, Richard. 1994. Captain James Cook: a biography. Hodder and Stroughton, London. ISBN 0-340-58598-6.
  • Pike, Glenville. 1979. Queen of the North: A Pictorial History of Cooktown and Cape York Peninsula. G. Pike. ISBN 0-9598960-5-8.
  • Moon, Ron & Viv. 2003. Cape York: An Adventurer's Guide. 9th edition. Moon Adventure Publications, Pearcedale, Victoria. ISBN 0-9578766-4-5
  • Moore, David R. 1979. Islanders and Aborigines at Cape York: An ethnographic reconstruction based on the 1848-1850 'Rattlesnake' Journals of O. W. Brierly and information he obtained from Barbara Thompson. Australian Institute of Aboriginal Studies. Canberra. ISBN 0-85575-076-6 (hbk); 0-85575-082-0 (pbk). USA edition ISBN 0-391-00946-X (hbk); 0-391-00948-6 (pbk).
  • Pohlner, Peter. 1986. gangaurru. Hopevale Mission Board, Milton, Queensland. ISBN 1-86252-311-8
  • Trezise, P.J. 1969. Quinkan Country: Adventures in Search of Aboriginal Cave Paintings in Cape York. A.H. & A.W. Reed, Sydney.
  • Trezise, Percy. 1973. Last Days of a Wilderness. William Collins (Aust) Ltd., Brisbane. ISBN 0-00-211434-8.
  • Trezise, P.J. 1993. Dream Road: A Journey of Discovery. Allen & Unwin, St. Leonards, Sydney.
  • Haviland, John B. with Hart, Roger. 1998. Old Man Fog and the Last Aborigines of Barrow Point. Crawford House Publishing, Bathurst.
  • Premier's Department (prepared by Connell Wagner). 1989. Cape York Peninsula Resource Analysis. Cairns. (1989). ISBN 0-7242-7008-6.
  • Roth, W.E. 1897. The Queensland Aborigines. 3 Vols. Reprint: Facsimilie Edition, Hesperian Press, Victoria Park, W.A., 1984. ISBN 0-85905-054-8
  • Ryan, Michelle and Burwell, Colin, eds. 2000. Wildlife of Tropical North Queensland: Cooktown to Mackay. Queensland Museum, Brisbane. ISBN 0-85905-045-9 (set of 3 vols).
  • Scarth-Johnson, Vera. 2000. National Treasures: Flowering plants of Cooktown and Northern Australia. Vera Scarth-Johnson Gallery Association, Cooktown. ISBN 0-646-39726-5 (pbk); ISBN 0-646-39725-7 Limited Edition - Leather Bound.
  • Sutton, Peter (ed). Languages of Cape York: Papers presented to a Symposium organised by the Australian Institute of Aboriginal Studies. Australian Institute of Aboriginal Studies, Canberra. (1976). ISBN 0-85575-046-4
  • Wallace, Lennie. 2000. Nomads of the 19th Century Queensland Goldfields. Central Queensland University Press, Rockhampton. ISBN 1-875998-89-6
  • Wallace, Lennie. 2003. Cape York Peninsula: A History of Unlauded Heroes 1845-2003. Central Queensland University Press, Rockhampton. ISBN 1-876780-43-6
  • Wynter, Jo and Hill, John. 1991. Cape York Peninsula: Pathways to Community Economic Development. The Final Report of The Community Economic Development Projects Cook Shire. Cook Shire Council.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]