Verda kardelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda kardelo
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Spinus
Spinus spinus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Verda kardelo (Spinus spinus, iam Carduelis spinus), ankaŭ nomata fringelo en la Universala Vortaro, estas malgranda paseroforma birdo, membro de la familio de Fringedoj. Ĝi estas tre komuna en Eŭropo kaj Azio. Ĝi troviĝas en arbaraj areoj, kaj de koniferoj kaj de miksaj arbaroj kie ili manĝas semojn ĉiatipajn, ĉefe de alnoj kaj koniferoj.

    Ili povas esti distingataj el aliaj similaj fringoj laŭ la koloro de la plumaro. La supraj partoj estas grizecverdaj kaj la subaj partoj grizecstriecaj inter blankecaj kaj helverdecaj. Ties flugiloj estas nigrecaj kun videbla flava flugilstrio, kaj la vosto estas nigra kun flavaj bazoflankoj. Temas pri specio kun seksa duformismo. La masklo havas ĉefe flavecajn vizaĝon kaj bruston, kun senmarka nigreca krono. La ino kaj junuloj havas grizecverdan kapon kaj ne kronon. Ĝi estas fidema, socia kaj aktiva birdo. La kanto de tiu birdo estas agrabla mikso de pepado kaj trilado. Pro tiaj tialoj ĝi estas ofte bredata en kaptiveco.

    Tiuj birdoj faras nekutiman migradon ĉar nur kelkajn jarojn vintre ili migras suden en grandaj nombroj. La tialojn por tia konduto oni ne konas sed povas rilati al klimataj faktoroj kaj ĉefe al manĝodisponeblo. Tiele vintrantaj populacioj povus supervivi kie manĝo abundas.

    Tiu malgranda fringedo estas akrobata manĝanto, ofte pendante kapalteren kiel paruo. Ili vizitas ĝardenajn birdomanĝejojn.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Paro (masklo supre) manĝanta ĉe alno. Ilustraĵo de Johann Friedrich Naumann

    La Verda kardelo estas malgranda, mallongvosta birdo, 11 al 12.5 cm longa[1][2] kun enverguro el 20 al 23 cm.[1][3][4] Ĝi pezas el 10 al 18 g.[1][3][5]

    Tiuj birdoj montras klaran kazon de seksa dimorfismo. La masklo havas grizverdecan dorson, flavan pugon, nigrecan vostobazon kun flavaj bordoj kaj nigra forkoforma vostofino; la flugiloj estas nigraj kun distinga flava flugilstrio; ties brusto estas flaveca (kun strieco flanke) kaj iĝas pli blanka kaj strieca al la subpugo; ĝi havas nigran mentonon, flavecverdajn orelareojn kaj pli flaveca superokula strio sub nigra krono.[2] La kvanto de nigro en mentono estas tre varia inter maskloj kaj ties grando ŝjne rilatas al hegemonio ene de kardelaro.[6]

    La plumaro de la ino estas pli oliveckolora ol ĉe la masklo. La kronareo kaj orelareoj estas malhelverdecaj kun blanka mentono kaj pugo iom striecblankeca al flaveca.

    Junuoj havas similajn kolorojn kiel ĉe inoj, kun iom pli senkolora kaj plumaro.[2]

    La formo de la beko de la Verda kardelo estas determinata de ties manĝokutimoj. Ĝi estas forta, kvankam ankaŭ svelta por pluki la semojn kiujn ili manĝas. La kruroj kaj piedoj estas malhelbrunaj kaj la okuloj estas nigraj.

    La Verda kardelo estas facile rekonebla, sed foje ĝi povas esti konfuzata kun aliaj fringoj kiaj la Citronkardelo, la Verda fringo aŭ la Eŭropa kanario.

    Ĝi havas rapidan kaj saltetecan flugmanieron kiu estas simila al tiu de aliaj fringoj.[5]

    Kanto kaj alvoko[redakti | redakti fonton]

    Tiu birdo havas du alvokojn, ambaŭ povaj sed konfliktaj, unu estas descenda kaj alia ascenda, kaj ties onomatopeaj sonoj povas esti reprezentataj kiel "tilu" kaj "tluih".[2] Foje ili elsendas ankaŭ akran sonorilan pepadon.[2][7]

    La kanto estas simila al tiu de aliaj fringedoj, milda kaj rapidaj pepado kaj trilado longdaŭra kiu foje estas interrompita de pli forta aŭ pli mallonga silabo. Verdaj kardeloj kantas la tutan jaron kaj ofte en grupoj.[2][7]

    Taksonomio[redakti | redakti fonton]

    La Verda kardelo estis unuafoje priskribita de Linnaeus en 1758 kiel Fringilla spinus.[8] En 1760, Brisson priskribis la genron Carduelis, kien tiu specio estis fine lokita.

    Spite sian ampleksegan teritorion ĝi estas monotipa specio, tio estas, ne havas distingajn subspeciojn.[9] Tio povas esti klarigita pro diversaj faktoroj kiaj:[10]

    • Ino faras kelkajn ovodemetojn en unu reprodukta sezono, ĉiun en diferenca loko.
    • Interjara spaca variableco de individuo en siaj reproduktaj areoj.
    • Granda vintruma areo kio ebligas konstantan genetikan interŝanĝon.

    La Verda kardelo, C. spinus estas praulo de la Pinkardelo, Dominga kardelo, C. dominicensis, kaj de la Nigrakrona kardelo, C. atriceps. La subspecio C. pinus perplexus povus esti pli proksima al la C. atriceps; ili ambaŭ loĝas en la altebenaĵo de Gvatemalo kaj Meksiko.[11]

    Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

    Maskla plenkreskulo ĉe birdomanĝejo.

    Tiu palearktisa specio povas troviĝi ĉe plej granda parto de Eŭrazio kaj nordo de Afriko. Ties reprodukta areo estas separata en du zonoj, ambaŭflanke de Uralo : la orienta marbordo de Azio kaj la centra kaj norda parto de Eŭropo.[12] Tiuj birdoj povas troviĝi la tutan jaron en Centra Eŭropo kaj en kelkaj montaraj teritorioj sude de la kontinento. Ili ĉeestas norde de Skandinavio kaj en Rusio kaj ili vintrumas ĉe la Mediteranea Baseno kaj en la areo ĉirkaŭ la Nigra Maro. En Ĉinio ili reproduktiĝas en Granda Ĥingan-Montaro de Interna Mongolio kaj en la provinco de Ĝjangsuo; ili somerumas en Tibeto, Tajvano, la valoj de suba Jangzio kaj la sudorienta marbordo.[13] La Verda kardelo estas foje vidata en Nordameriko.[14] Estas simila kaj tre proksime rilata partnero de Nordameriko, nome la Pinkardelo, Carduelis pinus.[6] Ties sezona distribuado estas ankaŭ markata de la fakto ke ili sekvas nenormalan migradon. Kelkajn jarojn ili migras suden en grandaj nombroj kaj ekzemple la vintrumantaj populacioj de la Iberia Duoninsulo ege pliiĝas.[2][7] Tiu okazo estis objekto de diversaj teorioj, el kiuj unu sugestas, ke tio okazas en la jaroj kiam la Ordinara piceo produktas abundan frukton en la centro kaj nordo de Eŭropo, kaŭzante populacipliigon. Alternativa teorio estas ke plej grandaj migradoj okazas kiam la preferata manĝo el semoj de alnobetulo malpliiĝas. Tiu specio formas grandajn arojn for de la reprodukta sezono, ofte en miksitaj kunmanĝantaroj kun flamkardeloj.

    Ĝi estas birdo kiu ne restas longe en unu areo sed kiu varias el areoj kiujn ĝi uzas por reproduktado, manĝado kaj vintrumado el jaro al venonta.

    Ties habitato estas arbaraj areoj je preciza altitudo en montoflanko kaj emas humidajn areojn.[2][12] Ili preferas arbarojn de konifero ĉefe de piceo por reproduktado. Ili konstruas sian neston en arbo, kie la ino demetas 2-6 ovojn. La teritorio de Britio por tiu iama loka reproduktulo etendiĝis grande pro pliigo de komerca koniferaj plantejoj. La Verda kardelo reproduktiĝas ankaŭ en miksaj arbaroj; dum vintre ili preferas stoplojn kaj rikoltejojn kaj areojn enhavantajn arbojn kun semoj.

    Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

    La tutmonda populacio de la Verda kardelo estas ĉirkaŭkalkulata inter 20 kaj 36 milionoj.[15] La Eŭropa populacio estas ĉirkaŭkalkulata inter 2.7 kaj 15 milionoj de paroj.[16][17] Ŝajne ne estas specifa tendenco en populacinombroj kaj pro tio la IUCN listigis ties konservostatuson kiel "Malplej Zorgiga".[18] La Verda kardelo aperas en Apendico II de la Berna Konvencio kiel protektita birdospecio.[19]

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    Ripozanta masklo observanta sian venontan ripozejon.

    Ili estas tre aktivaj kaj senripozaj birdoj. Ili estas ankaŭ tre sociaj, formante malgrandajn unuecajn arojn ĉefe aŭtune kaj vintre.[20] Ili estas tre fidemaj de homoj, kaj eblas observi ilin deproksime. Dum la reprodukta sezono, tamen, ili estas multe pli timidaj, solecaj kaj malfacile observeblaj. Pro tio estas ĝermana legendo kiu diras, ke Verdaj kardeloj konservas magian ŝtonon en iliaj nestoj kiu faras ilin nevideblaj.[21][22] Ĝi estas unu el malmultaj specioj kiuj estis priskribita kiel montranta "alomanĝan" konduton, tio estas kiam subuloj (de la sama sekso) vomas manĝon por la hegemoniaj membroj de la grupo,[23] kio kreas fortan unuecon en la aroj kaj hierarkian strukturon ene de la grupo.[24]

    Manĝo[redakti | redakti fonton]

    La Verda kardelo estas ĉefe grenovora, kvankam ĝi varias sian dieton depende el la sezono. Ili manĝas en arboj kaj evitas manĝon surgrunde.[5]

    Aŭtune kaj vintre ties dieto bazas sur semoj de deciduaj arboj kiaj betuloj kaj ĉefe alnoj.[2][7] Ili vizitas ankaŭ kultivejojn kaj paŝtejojn kie ili kuniĝas al aliaj fringedoj por manĝi la semojn de diversaj plantoj kiaj Asteracoj, kiaj kardoj, leontodoj, artemizioj, centaŭreoj kaj aliaj herboplantoj kiaj Trapunkta hiperiko, Filipendula ulmaria kaj rumekso.[4][7]

    Printempe dum la reprodukta sezono ili troviĝas en koniferaj arbaroj. Tiam ties manĝo bazas sur semojn de tiuj arboj, ĉefe ĉe arboj kiuj apartenas al genroj Abies, Picea kaj Larix.[7][25] Ili manĝas ankaŭ ĉe ulmoj kaj poploj. Dum manĝado junuloj manĝas pli da insektoj, ĉefe skaraboj, kies proteinoj helpas la idojn kreski.[25] Somere ties manĝo estas pli varia, aldone aliajn herboplantojn al ties dieto de konifersemoj: Chenopodium kaj aliaj Asteracoj.[25]

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Carduelis spinus

    Paroj ĝenerale formiĝas dumvintre antaŭ migrado.[26] Maskloj konkurencas agreseme por inoj. Kiel parto de la pariĝado la masklo ŝvelas sian plumaron de la krono kaj pugo, kio faras lin pli granda, etendas sian voston kaj kantas ripete. [25][27] Ili faras ankaŭ parigajn flugojn el arbo al arbo, kvankam tiuj ne estas tiom rimarkindaj kiom tiuj de aliaj fringedoj.[7] Ili konstruas neston kiu ĝenerale situas fine de relative alta branĉo de konifero, por ke la nesto estu sufiĉe kaŝita kaj malfacile videbla.[4][7] En Iberio ili faras iliajn nestojn en Blanka abio, Arbara pino kaj Nigra pino.[28] Ili formas malgrandajn koloniojn de ĝis 6 paroj kies nestoj situas unu apud alia.[24] La nesto estas malgranda kaj bovloforma. Ĝi estas farata el malgrandaj bastonetoj, seka herbo, musko kaj likeno kaj kovrita el lanugo.[7][21][25] La unua ovodemeto okazas meze de aprilo.[25] La ino demetas el 2 al 6 ovoj.[7][21][29] La ovoj estas blankaj aŭ helgrizaj aŭ helbluaj, kun malgrandaj brunaj punktoj[7][21] kaj ili estas proksimume 16.5 mm por 12 mm.[4][7][21]

    Kovado daŭras el 10 al 14 tagojn kaj estas farata tute de la ino.[3][7][21] La idoj estas malfruaj kaj nestorestemaj. Elnestiĝo okazas post 15 tagoj en duonpluma kondiĉo. Ili tiam restas ĉe la nestareo ĝis unu monato kiam plenplumaj ili disiĝas.[25] La Verda kardelo (siskino) kutime faras duan ovodemeton, el mezo de junio ĝis la mezo de julio.[7]

    Kaptiveco[redakti | redakti fonton]

    Strukturo enhavanta kaĝojn uzataj por aŭskultado de la Verda kardelo je la kantejo de Sagra dei Osei, Italio.

    Kiel ĉe multaj el la fringedoj, la Verda kardelo valoras ĉe birdobredado kiel hejma specio pro sia kanto kaj aspekto. Ili ne postulas specifan zorgon kaj adaptiĝas bone al kaptiveco, kvankam ili ne bone reproduktiĝas kaptivece.[29] Ne estas specifaj malsanoj kiujn suferas la specio, kvankam ili povas montri iajn intestinajn patologiojn asociajn al malriĉa dieto.[29] Ili vivas inter 11 kaj 14 jaroj,[21][29] en akra kontrasto kun la 2 aŭ 3 jaroj ĉirkaŭkalkulataj por ties vivo en naturo.[5]

    Ili produktas hibridojn kun aliaj fringedoj (ekzemple kun kanarioj) kio kaŭzas intermezajn speciojn.[30][31] Hibridado okazas ankaŭ en naturo sen homa interveno.[9] En kelkaj areoj individuoj trovataj estas rezulto de eskapoj aŭ liberigoj de kaptivitaj birdoj.[32]

    Miksaĵo[redakti | redakti fonton]

    • En Sankta Petersburgo estas statuo de Verda kardelo, ĉar ties koloroj estas samaj kiel tiuj de la uniformo vestata de studentoj de elita lernejo en la urbo. Tiuj studentoj estis konataj per la kromnomo de Verda kardelo, ruse Чиж. Tiu termino populariĝis en la rusia infankanto Chizhik-Pyzhik.[34]

    Alternativaj nomoj[redakti | redakti fonton]

    Carduelis spinus estas nomata ankaŭ 'Eŭropa verda kardelo', 'Komuna verda kardelo' aŭ, en Eŭropo, estas nur 'Verda kardelo' aŭ 'siskino'. Alia (arkaikaj) nomoj estas 'Nigrakapa kardelo',[35] 'Hordebirdo'[36] kaj 'Aberdevino'[36]

    En la Universala Vorataro, la siskino estas nomata "fringelo".

    Fotaro[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. 1,0 1,1 1,2 (1997) The Birds of the Western Palearctic [Resuma]. OUP. ISBN 019854099X.
    2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Mullarney,K.; Svensson, L.; Zetterström, D; y Grant, P.J.. (2003) Guía de Campo de las Aves de España y de Europa. Editorial Omega. ISBN 84-282-1218-X.
    3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Stamps of Israeli birds Carduelis spinus. Arkivita el la originalo je 2008-10-07. Alirita 13a de oktobro. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-07. Alirita 2010-10-23.
    4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Schauenberg, P. et al.. (1979) Fichero Safari Club (Lúgano). Madrido: S.A.P.E.. ISBN 84-7461-167-9.
    5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Hume, Rob. (2002) Guía de Campo de las Aves de España y de Europa. Editorial Omega. ISBN 84-282-1317-8.
    6. 6,0 6,1 Senar, J.C.; Camerino, L.; Copete, J.L.; y Metcalfe N.B. (1993). “Variation in black bib of the Eurasian siskin(Carduelis spinus) and its role as reliable badge of dominance”, The Auk 110, p. 924–927. Alirita 20a de oktobro de 2008..  Arkivigite je 2012-09-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-01. Alirita 2010-10-23.
    7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 7,11 7,12 7,13 Pajaricos.es Lúgano. Alirita 12a oktobro.
    8. Fauna Europaea Carduelis spinus. Arkivita el la originalo je 2011-06-22. Alirita 10a Oktobro.
    9. 9,0 9,1 McCarthy, Eugene M.. (2006) Handbook of Avian Hybrids of the World. Oxford University Press. ISBN 978-0195183238.
    10. Carduelis spinus en terra.es Carduelis spinus. Arkivita el la originalo je 2012-12-09. Alirita 23a oktobro. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-09. Alirita 2010-10-23. Tiu referenco baziĝas sur teorioj esprimitaj de Vladimir A. Pajevski (1994) «Age and sex structure, mortality and spatial winter distribution of siskins (Carduelis spinus) migrating through eastern Baltic area» Vogelwarte 37: 190 - 198.
    11. Arnaiz-Villena A, Ruiz-del-Valle V, Moscoso J, Serrano Vela JI, Zamora J. (2007). “mtDNA phylogeography of North American Carduelis pinus group of birds”, Ardeola 54, p. 1–14. Alirita 20a Julio 2010.. 
    12. 12,0 12,1 http://www.mma.es/secciones/biodiversidad/inventarios/inb/atlas_aves_reproductoras/pdf/lugano.pdf[rompita ligilo] Lúgano en el Atlas de las Aves Reproductoras de España, Senar, J.C. y Borrás, A., konsultita la 13an de oktobro 2008.
    13. China's Species Information Service Carduelis spinus en China. Alirita 23a oktobro. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-05-15. Alirita 2010-10-23.
    14. Borror, A.C. (April-June 1963). “Eurasian siskin (Carduelis spinus) in Maine” 80, p. 109. Alirita 20a oktobro 2008..  Arkivigite je 2012-09-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-01. Alirita 2010-10-23.
    15. Birdlife Internartional Eurasian siskin. Alirita 12a de oktobro. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-05-26. Alirita 2022-01-06.
    16. Tucker, G.M. y Heath, M.F.. (1994) Birds in Europe: their conservation status (BirdLife Conservation Series nº 3). Kembriĝo: BirdLife International. ISBN 0946888299.
    17. Cramp, S. y Perrins, C.M.. (1994) Handbook of the Birds of Europe, the Middle East and North Africa. The Birds of the Western Palearctic. Vol. IX.. Oksfordo: Oxford University Press. ISBN 0198575068.
    18. IUCN Ruĝa Listo Carduelis spinus. Alirita 27a Majo.
    19. Boletín Oficial del Estado (España): Ratificación del Convenio de Berna (1a oktobro 1986). Alirita 12a oktobro.
    20. Copete, J.L. (1990). “Observación de un dormidero de Lúganos (Carduelis spinus)” 7. 
    21. 21,0 21,1 21,2 21,3 21,4 21,5 21,6 Oiseaux.net Tarin des aulnes (francés). Alirita 12a oktobro.
    22. Pajaricos.es Lúgano. Alirita 12a oktobro.
    23. Senar, J.C. y Borrás, A. (2004). “Sobrevivir al invierno: estrategias de las aves invernantes en la Península Ibérica”, Ardeola 51, p. 133–168. Alirita 20a oktobro 2008.. 
    24. 24,0 24,1 Senar, J.C. (April-June 1984). “Allofeeding in Eurasian siskin (Carduelis spinus)”, Condor 86, p. 213–214. Alirita 20a oktobro 2008..  Arkivigite je 2008-10-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-12. Alirita 2010-10-23.
    25. 25,0 25,1 25,2 25,3 25,4 25,5 25,6 Carduelis spinus on Terra.es Carduelis spinus. Arkivita el la originalo je 2012-12-09. Alirita 12a oktobro. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-09. Alirita 2010-10-23.
    26. Senar, J.C. y Copete, J.L. (1990). “Observación de alimentación de cortejo en Lúganos (Carduelis spinus) invernantes”, Butlletí del Grup Català d'Anellament 7. 
    27. Newton, I.. (1973) Finches. Londono: Taplinger Publishing. ISBN 0-8008-2720-1.
    28. Enciclopedia Balear de Ornitología Lúgano (Carduelis spinus). Alirita 19a de novembro. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-09-25. Alirita 2021-09-06.
    29. 29,0 29,1 29,2 29,3 Rednaturaleza.com Lúgano-Aves. Arkivita el la originalo je 2007-02-12. Alirita 13a de oktobro. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-12. Alirita 2010-10-23.
    30. Global Biodiversity Information Facility Carduelis spinus x Serinus canaria. Alirita 13a de oktobro.
    31. Siskin crosses en geocities Hibridaciones de Carduelis spinus. Arkivita el la originalo je 2007-11-06. Alirita 23 de oktobro.
    32. Galarza, A.. (1989) Urdaibai, avifauna de la ría de Gernika. Diputación Foral de Bizkaia. ISBN 8440450842.
    33. Bird Stamps Sellos de aves. Alirita 27a de novembro.
    34. Offciala retejo de Sankta Petersburgo Chizhik-Pyzhik. Alirita 13 de octubre.
    35. Eurasian Siskin (Carduelis spinus) (Linnaeus, 1758). Avibase (30a).
    36. 36,0 36,1 Lockwood, W. B.. (1993) The Oxford Dictionary of British Bird Names. OUP. ISBN 0198661967.

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • Lethaby, Nick (1997) Identification of Pine Siskin Birding World 10(10): 383-6 (temas pri separo de Verda kardelo el Pinkardelo C. pinus)

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.