Karl Radek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Radek
Persona informo
Karl Radek
Naskonomo Karol Sobelsohn
Naskiĝo 31-an de oktobro 1885 (1885-10-31)
en Lvivo
Morto 19-an de majo 1939 (1939-05-19) (53-jaraĝa)
en Verĥneuralsk
Mortis pro hommortigo vd
Etno litoviaj judoj vd
Lingvoj jidopolagermanarusa vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioPollandoSovetunio vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Partio Komunista Partio de GermanioSocialdemokratia Partio de GermanioKomunista Partio de Sovetunio • Social Democracy of the Kingdom of Poland and Lithuania vd
Familio
Edz(in)o Larisa Reisner vd
Amkunulo Larisa Reisner vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • ĵurnalisto • revoluciulo • politika malliberulo • komunisto vd
Laborkampo politikoĵurnalismokomunismorevolucio vd
Aktiva dum 1904– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl RADEK (ruse Карл Бернгардович Радек, do Karl Berngardoviĉ Radek, origine Karol Sobelsohn; verkis ankaŭ sub la pseŭdonimoj Parabellum kaj Struthahn; naskiĝis la 31-an de oktobro 1885 en Lvivo, Galicio, plejparte pola parto de Aŭstrio-Hungario; mortis probable la 19-an de majo 1939 en Verĥneuralsk, Sovetunio) estis komunisma politikisto kaj ĵurnalisto. Li laboris en Pollando, en la Germana Regno kaj en Sovetunio.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Radek devenis el aŭstria-hungaria juda familio, tamen mem difinis sin ateisto. Lia familio orientiĝis je la germanlingva kulturo, kaj hejme sekve paroliĝis la germana. Tamen Karl Radek jam en lerneja aĝo havis kontakton al la pola laborista movado kaj verkis artikolojn por pluraj polaj gazetoj. La jidan lingvon li laŭ propraj informoj nur lernis en plenkreskula aĝo kaj "fakte pro amuzo".

Inter Germanio kaj Rusio[redakti | redakti fonton]

Radek komence estis inter la gvidaj politikistoj de la pola kaj germana socialdemokratia movado. Post la rusia revolucio de 1905 li en aĝo de 20 jaroj estis malmembrigita el la Pola Partio Socialista. Pro sia partopreno en la revolucio la rusiaj ŝtataj instancoj malliberigis lin dum jaro. En 1905 li elmigris al Germanio, kie li iĝis membro de la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD). Ekde la jaro 1908 li pro sia sprita ĵurnalista scio kaj profundaj politikaj konoj li en la socialdemokratia gazetaro de Germanio havis pli kaj pli gvidan pozicion, aparte pri temoj de ekstera politiko. Li verkis interalie por la gazetoj Bremer Bürgerzeitung (Bremeno, nordokcidenta Germanio), Leipziger Volkszeitung (Lepsiko, orienta Germanio), Dortmunder Arbeiterzeitung (Dortmund, okcidenta Germanio) kaj por la tiama organo de la Socialdemokratia Partio de Germanio, nomata Die Neue Zeit ("la nova tempo").

Karl Radek (meze) en 1923

En 1912 li estis eksigita el la Socialdemokratia Partio de Germanio, aliĝis al Lenin kaj estis unu el liaj konsilistoj en ties ekzilo en Svislando. En la tempo de la rusia revolucio de 1917, li estis redaktoro de la germanlingvaj komunistaj gazetoj Der Bote der russischen Revolution en Stokholmo, Der Völkerfriede en Sankt-Peterburgo kaj Die Weltrevolution en Moskvo, kiuj ĉiuj celis kontraŭmilitan komunisman propagandon por legantaro en la Germana Regno. Interalie li partoprenis en la fama veturo de Lenin en ŝlosita trajno tra Germanio kaj Svedio al Rusio. Sekve li estis sekretario por Germanio en la ekzekuta komitato en la organizaĵo Komintern kaj en 1918 delegito en la traktadoj inter la Germana Regno kaj Sovetunio, kiuj gvidis al la pripaca Traktato de Brest-Litovsk.

Fine de la jaro 1918 li kontraŭleĝe envojaĝis en Germanion, por sondi subtenon por la bolŝevisma revolucio, kaj komence de 1919 estis malliberigita. La registaro de Sovetunio post la malliberigo en Germanio haste ankoraŭ nomumis lin sovetunia ambasadoro en Ukrainio kaj tial donis al li diplomatian statuson, kio ŝajnis necesa, ĉar pluraj komunistoj kiel ekzemple Rosa Luksemburgo post sia malliberiĝo en Germanio estis murditaj. En berlina malliberejo, kie li devis resti ĝis januaro 1920, li ricevis permeson instali por si bibliotekon kaj akcepti gvidajn germanajn industriistojn kaj politikistojn por interparoloj. Inter tiuj estis la firmaestro Walther Rathenau, pli posta germania ministro pri eksterlandaj aferoj, kio estis bazo por la posta Traktato de Rapallo.

Post sia reveno al Sovetunio fine de januaro 1920 li konsideratis specialisto pri Germanio, kaj kiel reprezentanto de la organizaĵo Komintern subtenis la evoluon de la Komunista Partio de Germanio. Tamen li forpuŝiĝis el la unua vico de potenculoj, kaj en novembro 1925 ricevis la postenon de (en internacia politiko sensignifa) unua rektoro de la universitato Sun Jatsen por ĉinaj studantoj en Moskvo.

En la 1920-aj jaroj subtenanto de Trockij, li en 1927 estis malmembrigita el la Komunista Partio de Sovetunio kaj ekzile sendita al Siberio. Post reveno kaj senkondiĉa subiĝo al la partia opinio, li rekonsideriĝis internacie aprezata ĵurnalisto kaj de 1930 ĝis 1937 estis redaktoro de la renoma gazeto Izvestija.

Dum la epoko de la Granda Purigo aŭ malpli eŭfemisme Granda Teroro de Josif Stalin li estis arestita en 1937, sed en proceso sukcesis ne kondamniĝi al morto, nur al 10-jara punlaboro en Siberio. De tiam li konsideratas malaperinta. Oficiale oni deklaris ke li mortbatiĝis la 19-an de majo 1939 en Verĥneuralsk. Nur en la epoko de Perestrojko la sovetuniaj instancoj en 1988 deklaris lin senkulpa je ŝtata perfido.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperantlingve en 1934 aperis lia verko Arkitekto de socialisma socio. La eldonon realigis la Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo (EKRELO).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]